(Tiu chi titolo estas Antaw Chio de Enkonduko, ne ekzistas enhaveto).

Antaw Chio de Enkonduko.

1. Kun ghojo ni bonvenigas vin viziti al nia hejmpagho "Brajlula Mondo". 2. Dank' al sinceraj helpantoj kaj subtenantoj, tiu chi hejmpagho "Brajlula Mondo" estas prove farita kiel SPECIMENO por nevidpovaj esperantistoj en la tuta mondo. Chiuj nevidpovaj esperantistoj deziras kontakti kun samsortaj amikoj en alilandoj, kaj deziras scii diversajn opiniojn, ideojn, kulturojn kaj vivojn. 3. Tiu chi hejmpagho "Brajlula Mondo" valoros kiel Kestoj de Informoj por nevidpovaj esperantistoj kaj helpantoj kaj subtenantoj. La 21-a jarcento ja estas interreta periodo, tial esperantistoj deziras kune antaweniri kun nevidpovaj esperantistoj. Ni atendas certajn informojn realajn de vi por richigi tiun chi kestojn, uzante la plej utilan Internacian Komunan Lingvon ESPERANTO-n. 4. Antaw chio vi devas tute grandigi ekranon. Kaj la speciale funkcia klavo 11a kapablas alterne malgrandigi aw grandigi la ekranon per pusho. Por plibona kaj plighusta vochlegado de ESPTAPI ni prove faris kelkajn aranghojn pri la ortografio. Legu la klarigon de la temo "ESPTAPI". Ni emfaze proponas ke nevidpovaj esperantistoj kiuj havas komputilon de Vindoza-sistemo, uzu vochlegilon "ESPTAPI" por facila awdo kaj suficha kompreno de nia lingvo Esperanto. 5. Baza Enhavo trovighas en la unua pagho de tiu chi pejmhagho. Kaj vi povas flugi al Baza Enhavo per la suba mesagho de chiuj paghoj. "al baza enhavo de tiu chi hejmpagho Brajlula Mondo." Supran parton de tiu chi ekrano chiam okupas fiksita titolo de hejmpagho. En ghi supre dekstre ekzistas speciala butono "KAPO" por tuja flugo al Baza Enhavo. 6. En multaj temoj trovighas enhaveto por detalaj artikoloj. 7. ATENTU ! Tabeloj ekzistas en Lernejo kaj Biblioteko, tial nevidpovaj esperantistoj bezonus helpon de vidpovuloj. 8. Unue, vi devas legi la temon "Nia Celo", poste vi elektu interesan aw celantan temon en Baza Enhavo. 9. Se vi deziras amikighi kun multaj esperantistoj en la tuta mondo, Kontaktu al via landa organizo aw monda organizo LIBE. 10. Finighis tiu chi pagho.
al kapo de chi pagho (Antaw Chio).




al enhaveto de chi temo (Enkonduko).




al baza enhavo de tiu chi hejmpagho Brajlula Mondo.



2007, februaro, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue