al enhaveto de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).

Demando - 5 de Esploro - 1.

Kiom da nevidpovaj esperantistoj povas kontakti interrete kun alilandanoj ?
Enhaveto (de Demando - 5 de Esploro - 1). 1. S-ro BASTONO en Serba Respubliko. 2. S-ino Birbara en Italio. 3. S-ro A M en Rusio. 4. S-ro V G en Makedonio. 5. S-ino L P en Ukrainio. 6. Fino de enhaveto.

1. [ S-ro BASTONO ]. El Respubliko Serba krom mi ankoraw du aw tri nevidpovaj ge-esperantistoj povas uzi kaj kontakti per reto.
al enhaveto de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).




2. [ S-ino Birbara ]. Mi povas publikigi anonceton sur "Itala Ligilo", brajla revuo el la asocio kun via retadreso kaj peti ilin kontakti vin. Chu vi volas ke mi publikigas vian retadreson? Kial vi deziras nur nevidpovulojn? Per interreto oni povas komuniki kun multajn homojn. Mi estas nevidpovulino sed mi korespondas kun vidantaj homoj el la tuta mondo, ankaw tio estas interesega sperto.
al enhaveto de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).




3. [ S-ro A M ]. Mi povas nur diri al vi, ke antaw nelonge mi kompilis "Internacian Adresaron de Blindaj Esperantistoj" kaj nun transdonis ghin en tipografion de Prago por brajla presado. La adresaron eniris 439 adresoj el 42 landoj. Inter ili mi trovis 55 personoj el 24 landoj, kiuj havas proprajn retadresojn. Krom tio, dum multaj jaroj en Prago (Chekio) regule funkcias retejo por nevidpovaj esperantistoj. Se vi deziras ion mesaghi al tiu retejo, skribu jenan adreson: esperanto@braillnet.cz .
al enhaveto de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).




4. [ S-ro V G ]. Law mia respondo, persone neniu de niaj blinduloj povas kontakti interrete kun alilandanoj. Do, kara samideano, mi esperas ke vi iomete estas kontenta kun mia respondo. Se, vi interesighas pri aliaj aferoj en la kampo de nia esperanta movado, bonvolu demandi, mi tutkore respondos al vi.
al enhaveto de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).




5. [ S-ino L P ]. Mi ne havas interreton, sed povas uzi retposhton. Estas unu familio, blindaj geedzoj, kiuj havas interreton.
al enhaveto de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).




al kapo de chi pagho (Demando-5 de Esploro-1).




al enhaveto de chi temo (Esploro).




al baza enhavo de tiu chi hejmpagho Brajlula Mondo.



2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue