(Raporto pri la unua prov-uzo de ESPTAPI, ne ekzistras enhaveto).

Raporto pri la unua prov-uzo de ESPTAPI.

2003, aprilo, 27. Mi petis al chiuj kontaktintoj prov-uzon de vochsintezilo ESPTAPI. Kaj mi ricevis ghojan raporton atenditan el Vjetnamio. [ S-ro X T ]. El Vjetnamio mi anstataw s-ino N L, raportas al vi la SUKCESOn de prov-uzo de ESPTAPI. [ Parolas verda papago en Esperanto ! ]. Sidante antaw mia malfermita komputilo, mi elektas iun esperantan tekston kaj ghin algluas al helblua rezervita kadro. Mi klakas sur la butono "Legu". Post 10 - 15 sekundoj, el la maldekstra supera angulo de la ekrano, aperas kaj alproksimighas verda papago fluganta kaj alte sidanta che la bordo de la kadro. Ghi komencas legi la tekston. Kun belsona vira vocho la papago pacience kaj diligente legas chiujn tekstojn kiujn mi proponas al ghi: La Antawparolo de la Fundamento, La Vojo de Zamenhof, unu fabelo de Andersen kaj diversaj retleteroj eligitaj el mia poshtkesto. Vi povas ankaw tajpi Esperantajn frazojn sur la kadro. Vi povas ripetigi la legadon tiom da fojoj kiom vi volas: la birdo chiam obeas al vi. Ghi povas legi kun normala rapideco aw malrapide law via ordo. Kiam finighas la legado, ghi elflugas el la kadro, kun bruo de svinganta flugilo ghi malaperas che la maldekstra supera angulo de la ekrano. Inteligenta birdo, chu ne ? Char normale, papago estas nur kapabla ripeti la parolojn, kiujn vi awdis. Fakte tio estas rezulto de nova softvaro nomita ESPTAPI versio 1.0 fare de s-ro Yamano Tosio el Japanio por blinduloj kaj komencantoj, law peto de s-ro Hashiguchi Shigejuki. Tiu programo ebligas vochan legadon de Esperantaj frazoj. La vocho kiun oni awdas estas sinteza, pro tio la programon oni nomas vochsintezilo. Kvankam sinteza, la prononcado estas tre proksima de la natura, ech kvazaw perfekta, evitante komunajn erarojn fare de personoj el diversaj nacioj. Tiel la programo tre bone diferencigas konsonantojn: l el r, t el d, gh el z, jh el z, r el hh ktp. La (forta) akcento estas chiam sur la antawlasta silabo. La programo povas legi la jarojn skribitajn per ciferoj, ekzemple 1932, 1957, 2003. Ghi sufiche bone legas mallongajn frazojn, kun modifojn de la tono post komoj, demandaj punktoj. Rilate al pli longaj frazoj, la prononcado estas ankoraw iomete monotona, sed tute ne simila al vocho de roboto! Unuvorte ghi estas komprenebla. Kaj pro tio, la programo jam atingas sian celon: servi kiel lernilo por blinduloj kaj por komencantoj. Por vidantoj-progresintoj, ghi estas agrabla kuriozajho: ghis nun oni jam sukcesis reprodukti homan vochon sur diversaj subteniloj kiel diskoj, sonbendoj, codoromoj sed tiufoje, oni sukcesis ebligi mashinon legi lawtvoche tekstojn, ech en Esperanto ! Mi pensas ke en estonteco, la awtoro plibonigos sian programon, farante la vocho ankoraw pli natura, pli proksima de la realeco, kun ebleco por la uzanto elekti viran aw virinan vochon. Law s-ro Hashiguchi, en la mondo oni kutime uzas la fame konatan vochsintezilon "JAWS"-n por vochlegado, sed kompare kun JAWS, nia softvaro estas pli bona. Mi ne ankoraw havas okazon kompari, sed mi pensas ke lia aserto estas fidinda. La programo estas elshutebla el la reto. Necesas chirkaw 60 minutojn por la operacio. Mi varme gratulas la awtoron kaj la inicianton pro tiu grava kontribuo al la disvolvigho de nia movado, kaj rekomendas al nia vjetnama esperantistaro la uzadon de tiu potenca ilo. el Vjetnamio, X T. Finighis tiu chi pagho.
al kapo de chi pagho (Raporto pri la unua prov-uzo de ESPTAPI).




al enhaveto de chi temo (ESPTAPI).




al baza enhavo de tiu chi hejmpagho Brajlula Mondo.



2007, februaro, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue