Kontaktoj kun Aktivuloj.
1. Vi povas kontakti kun membroj kaj helpantoj aw subtenantoj.
2. Por nia alvoko kaj anonco ni uzas la informan gazeton "NUN".
3. Subaj raportoj estas specimenaj informoj dum mia laboro.
Enhaveto (de Kontakto).
1. Mi sendis anonceton al NUN.
(2003, januaro, 11).
(SENDU informojn de nevidpovaj esperantistoj en via lando).
2. Mi sendis grandan peton al vi pri nova softvaro.
(2003, februaro, 25).
3. Danke mi respondis al s-ro Nguyen Xuan Thu.
(2003, aprilo, 26).
4. Mi ricevis raporton de s-ro B A el Serba Respubliko.
(2003, majo, 6).
5. Mi ricevis raporton de iu el Usono.
(2003, majo, 6).
6. Mi sendis petleteron al 6 vidpovaj esperantistoj.
(2003, junio, 22).
7. Mi sendis petleteron al 6 nevidpovaj esperantistoj.
(2003, julio, 18).
8. Fino de enhaveto.
1. Mi sendis anonceton al NUN (2003, januaro, 11).
(SENDU informojn de nevidpovaj esperantistoj en via lando).
Mi, HASHIGUCHI Shigejuki en Japanio, helpas nevidpovajn
esperantistojn en nia distrikto Kjuushuu (Kjushu).
Ili deziras scii multajn informojn pri nevidpovuloj en
aliaj landoj.
Mi atendas viajn kontaktojn.
2. Mi sendis grandan peton al vi pri nova softvaro
(2003, februaro, 25).
Hodiaw mi havas grandan peton al vi pri nova softvaro
kiun mia estimata s-ro JAMANO Toshio (YAMANO Toshio)
faris por nevidpovuloj kaj komencantoj akordite de
mia forta deziro. Tiu softvaro funkcias por vochlegi
Esperantajn tekstojn.
En la tuta mondo oni kutime uzas fame konatan voch
-sintezilon "Jhouzu" (JAWS) por la celo (komputila
voch-legado), tiel mi awdis. Kompare kun "Jhouzu"
(JAWS) nia softvaro "ESPTAPI" estas bonega, tiel
mi kredas.
Ni komencis provuzadon kun kelkaj helpontoj. Mi
elektis vin.
Se via komputila linio estas la speco de DIGITALO,
ne Analogo, mi petas vin provu uzante tiun chi
leteron. Se via komputila linio estas analogo,
chirkaw 60 minutojn bezonos por la elshuto
"angle; download".
Unue vi devas atente legi la klarigon sur Hejmpagho.
Poste kelkajn punktojn vi devus kopii sur paperon
por via memoro, jen estas mia konsilo.
DO, mi elkore atendas vian sukceson kaj impreson
pri "ESPTAPI".
3. Danke mi respondis al s-ro (Nguyen Xuan Thu)
(2003, aprilo, 26).
TRE, TRE atenditan respondon mi ghojege ricevis de vi
kun detala raporto de la funkciado de nia softvaro
"ESPTAPI". KORAN DANKON !
Vi ja estas la unua raportinto pri la SUKCESO.
Mi transsendas vian raporton al la kreinto de tiun chi
softvaro, S-ro JAMANO Toshio (YAMANO Toshio), char li
jam faris plibonan version per Japana lingvo.
ATENDU unu aw du monatojn, ni petas.
Nova versio jam funkcias shanghi la rapidecon
de legado, sed bedawrinde ankoraw ne povas elekti inan
vochon aw viran.
Restas unu probremo sur nia programo. Mankas al ni
multe da prov-kurado sur la komputilo de nevidpovuloj,
tial ne atendita problemo ekzitus aw ne.
Mi kaj s-ro JAMANO ne estas nevidpovuloj, sekve estas
tre atendata la raportoj de nevidpovuloj en Japanio,
char se eraro aperus, ni tuj solvos la problemon.
Ghis la reraporto kaj sciigo de la nova versio de
"ESPTAPI" al vi. Elkore dankas vian kunlaboron.
HASHIGUCHI Shigejuki.
4. Mi ricevis raporton de s-ro B A el Serba Respubliko
(2003, majo, 6).
Hodiaw mi instalis kaj uzis novan sintezilon por Esperanto
-lingvo. Chi momente mi volas diri ke nova sintezilo estas
uzebla. Ghi estas ghis nun la plej bona sintezilo por
Esperanto-lingvo kiu laboras sub "Windows".
Prononco ne estas tute bona speciale temas pri akcento de
la vortoj.
Char mia gepatra lingvo "Serba Lingvo" estas simila kiel
Esperanto mi bone komprenas ghin.
(Poste li repreparis kurigi softvaron ESPTAPI, char iom
mankis al lia procedo.)
5. Mi ricevis raporton de s-ino I U el Usono
(2003, majo, 6).
Kiel mi jam eksplikis al vi, mi trovas tre malfacila legi
Esperanton uzante Anglan. Pro tio mi ne respondas ofte al vi.
Mi uzas Jaws-n, kiu estas programo, ghi ne estas sintezilo.
La vocho eliras el la paroliloj. Mi ne uzas sintezilon.
Mi interesighas pri la programo kiu legas Esperante.
6. Mi sendis petleteron al 6 alilandanoj pri mia hejmpagho
(2003,junio,22).
Estimataj amikoj, samideanoj, kunlaborantoj kaj gvidantoj :
Mi, HASHIGUCHI Shigejuki el Japanio, salutas vin.
Kaj mi sendas al vi mian novan peton pri hejmpagho
"Blindula Mondo", kiu celas intershanghi diversajn
informojn inter vidhandikapaj esperantistoj kaj helpantoj
aw subtenantoj.
Mi ne uzis bildojn kaj sonon en mia hejmpagho, tial unue
vi klaku tutajn temojn, kaj poste senkonekte vi povas legi
tutan enhavon.
La datumoj de la hejmpagho konsistas el viaj leteroj kaj
respondoj al mi dum chi laboro.
Alie mi mem preparis informojn pri blindula lernejo kaj
brajlaj bibliotekoj kaj trejnejoj.
Jam vi scias la naskighon de la vochsinteza softvaro
ESPTAPI, poste jam du esperantistoj (en Vjetnamio kaj
Francio) raportis la sukceson de prov-uzo.
Jen estas mia granda peto :
Komence mi publikas al vi nur 6 temojn el 24, kaj
poste la tuton. Kompreneble mi elkore bonvenigas ech viajn
kritikojn pri miaj multaj eraroj ktp.
Mi petas vin sendi al mi viajn krudajn impresojn aw opiniojn.
1. Chu tiu chi hejmpagho havas meriton por nevidpovaj
esperantistoj ?
2. Chu vi pensas ke nevidpovaj esperantistoj senprobleme
povos viziti tiun chi hejmpaghon ?
Ricevitaj raportoj de vi trovighos en la temo "raporto".
Se vi trovus la meriton en "Blindula Mondo", mi proponos ghin
al LIBE. Elkore atendante raportojn kaj informojn el la tuta
mondo, antawdankas.
La proponinto kaj aranghanto : HASHIGUCHI Shigejuki.
TTT-ejo de Brajlula Mondo :
[2-a versio] (2003,junio,22):
http://homepage2.nifty.com/Sougou-edk/NUNBhpnew/NUNBbazo.html
[ ATENTU. ]
Ne transsendu chi TTT-ejon al viaj geamikoj,
char nuntempe mi ankoraw provas kaj preparas ghin.
7. Mi sendis petleteron al 6 nevidpovuloj pri mia hejmpagho
(2003,julio,18).
PARDONON, per BCC mi sendas tiun chi leteron al 6
alilandanoj. Antaw unu monato petleteron mi sendis al
vidpovaj esperantistoj kiuj kontaktis min responde al
mia alvoko sur informa gazeto NUN.
Mi sendas saman mesaghon pri mia Hejmpagho specimena
al vi chiuj nevidpovaj esperantistoj kiuj kontaktis min.
La enhavo estas sama al la pet-letero por vidpovaj
esperantistoj de la letero (2003, junio, 22).
2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue