50 Fabloj de Ezopo.
Tradukinto : NAKAGAKI Kojhirow (Nakagaki-Kojhiro).
Eldoninto : TAKEUCHI Joshikazu (TAKEUTI Yosikazu).
Eldonejo : Japana Esperanta Librokooperativo.
Eldondato : 1954-05-03 (1a), 1973-08-15(3a).
Paghoj : 36.
Grandeco : V 182mm x H 128mm.
Brajligo :
Enhaveto (de 50 Fabloj de Ezopo).
1. ROCESO INTER HUNDO KAJ SHAFO (Pagho 28).
2. VULPO KAJ KOKO (Pagho 28).
3. Fino de enhaveto.
[ Pagho 28 ]
ROCESO INTER HUNDO KAJ SHAFO.
Hundo procesis kontraw shafo pro pruntita
mono. Lupo farighis jughisto, kaj vulpo kaj vulturo
estis atestantoj. Mankis esploro de I' afero,
la verdikto estis tuj dirita, (tio estas) la hundo gajnis
kaj la shafo devis pagi la shuldon, koston de l'
proceso, rekompencon al la atestantoj, kaj chion
per sia propra korpo.
[ Pagho 28 ]
VULPO KAJ KOKO.
Unu matenon vulpo enshtelighis korton de farmisto
kaj trafis la kaptilon, kiun la farmisto
estis aranghinta. Ekawdinte la bruon, koko venis
kun scivolo. Ha, bonan matenon, kara koko!
Estas bona okazo, ke vi venis. Vere, preterirante
la korton, mi ekawdis vian kiel kutime viglan
kokerikon, volis saluti vin kaj eniris en la
korton.
Jen kio al mi okazis, mi estas tute surprizita.
Estu bona kompati min kaj alportu al mi ian
bastonon, char mi elfosos per ghi la kaptilon kaj
liberighos, kore mi petas! La koko iris returnen
kaj baldaw revenis kun baston, sed la bastono
estis tre granda kaj krome ghin portis la farmisto.
Tiu chi tuj liberigis per unu bato la vulpon de
la vivo.
( finis. )
2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue