Barbro kaj Eriko.
Verkinto : Alois Schneider - Magda Carlson.
Eldoninto : ?
Eldonejo : Japana Esperanta Librokooperativo.
Eldondato : ?
Paghoj : 40.
Grandeco : V 202mm x H 135mm.
Brajligo : Nemu-no-kai (Hukuma-machi), 2002.
Enhaveto (de Barbro kaj Eriko).
1. Al la leganto.
2. Teksto (Pagho 31).
3. Fino de enhaveto.
Barbro kaj Eriko. (1933, 1-a eldono).
Tradukinto : Alois Schneider (awstraliano)
- Magdo Carlson (svedano).
Eldonejo : Japana Esperanta Librokooperativo.
Al la leganto.
Libreto iras en la mondon, geamikojn serchante, homojn,
kun kiuj nin ligas la sama lingvo kara, la sama
ideo, la sama kredo al la estonteco.
Nenio estas pli efika por estigi bonajn rilatojn inter la
homoj kaj nenio montras pli bone la grandan signifon de
Esperanto ol korespondado. Per ghi la mondo sin malfermas
al ni; en oriento kaj okcidento, en nordo kaj sudo
vivas gefratoj, kiuj ghojas, malghojas, esperas, revas kiel
ni, en kies brusto same batas koroj, kiuj sopiras felichon.
En nia libreto babilas Eriko, awstra junulo, kaj Barbro,
19 -jara sveda knabino, kiuj rakontas pri kutimoj kaj moroj
de siaj landoj. Charma valo de Alpoj kaj fabelricha
nordlandregiono, plena de arbaroj kaj lagoj, vivigas en
nia imago; jen nia rigardo vagas tra vasta varia pejzagho
de alta montego en Awstrujo, jen ni entuziasme ghuas, en
la regiono de la nordpolusa cirklo, la noktomezan sunon
aw la mirbelan nordlumon.
La simpla lingvo de la leteroj ebligas, ke la libreto
povos servi ankaw en kursoj por komencantoj: Leteroj plej
rapide enkondukas en la plenan vivon de la lingvo; en ili
ni trovas vortojn, parolturnojn kaj frazojn, kiujn ni awdas
kaj uzas chiam denove. Tiel la leteroj espereble povas
pligrandigi la tuj uzeblan vortotrezoron de la gekursanoj.
Dankegon al mia malproksima sveda kunlaborantino,
kiu ne nur prilaboris la leterojn de Barbro, sed ankaw
estis fidela konsilantino dum la tuta laboro.
Koran dankon ankaw al la du samideanoj, kiuj afable
reviziis la manuskripton: al la rektoro de Sveda Esperanto
-Instituto, s-ro liceestro Sam Jansson, kaj al sinjoro
doktoro Otto Simon, membro de la awstra shtata Esperanto
-ekzamenkomisiono.
La libreto servu al nia afero; ghi alportu utilon kaj
ghojon al nia geamikaro, tio estas mia plej granda deziro.
Hohenberg, en la Junio de 1933a.
Alois Schneider.
Barbro kaj Eriko. (1933, 1-a eldono).
Tradukinto : Alois Schneider - Magdo Carlson .
Eldonejo : Japana Esperanta Librokooperativo.
[ Pagho 31 ].
Hohenberg, la 5 -an de Majo, 1933.
Fratineto tre kara,
jes, ni volas esti tre bonaj gefratoj, gefratoj, disigitaj
de pli ol mil kilometroj, sed ligitaj per niaj leteroj, per
niaj pensoj kaj koroj. Ni volas konfidi al ni chiun malghojon
kaj ghojon - ni volas kune ghoji, reciproke konsoli.
Estas strange, kiel niaj sortoj similas.
Mi rememoras belan majotagon antaw tri jaroj, tiel
belegan, tiel ridantan kiel la hodiawa. Arboj floris, mil
floroj ornamis herbejojn, arbarojn, birdoj kantis ghojege.
La suno lumis el helblua chielo, ridante, varmigante la teron,
kun chio kio ghermas, odoras kaj revas.
Fratino Lenjo festis sian edzinighon. Multaj gastoj estis
venintaj, karavano movighis al nia preghejo. Lenjo estis
dudekjara, en floranta beleco, en felicho ridetanta. Ghojpafoj
eksonis, oni manghis kaj trinkis, shercis, ridis, ludis, kantis
kaj dancis - festis tagon kaj nokton.
Kelkajn monatojn poste Lenjo vizitis nin - shi estis pala
kaj ne plu felicha. Shia edzo estis drinkulo.
Kaj denove Majo, denove felichego en la naturo.
Denove movighis karavano al la preghejo. Lenjo estis en
cherko. La suno brilis sur nian tombejon, sur cherkon en
tombo - plorghemoj, malespero - adiawvortoj, plenmano
da tero kiel lasta saluto. (Awstra kutimo.)
Mi ne povas plue rakonti.
Mi dankas pro via belega letero, en kiu vi priskribis
interese kaj charme svedajn kutimojn.
Mi dankas pro la bela, gaja poezio.
Restu mia fidela fratino! Eriko.
[ dawrigota ].
2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue