al enhaveto de chi pagho (Ekzercoj de Legolibro).

Ekzercoj de L. L. Zamenhof.

Verkinto : Ludovik Lazarus Zamenhof. Eldoninto : MIJAMOTO (MIYAMOTO) Masao. Eldonejo : Japana Esperanta Librokooperativo. Eldondato : 1959-06-20 (1a),1966-05-01(3a). Paghoj : 32. Grandeco : V 180mm x H 128mm. Brajligo : Nemu-no-kai (Hukuoka-ken, Japanio), 2003.
Enhaveto (de Ekzercoj). 1. N-ro 4 (Pagho 3). 2. N-ro 5 (Pagho 3). 3. Fino de enhaveto.

[ Pagho 3 ] N-ro 4. La patro estas bona. Jen kushas la chapelo de la patro. Diru al la patro, ke mi estas diligenta. Mi amas la patron. Venu kune kun la patro. La filo staras apud la patro. La mano de Johano estas pura. Mi konas Johanon. Ludoviko, donu al mi panon. Mi manghas per la busho kaj flaras per la nazo. Antaw la domo staras arbo. La patro estas en la chambo.
al enhaveto de chi pagho (Ekzercoj).




[ Pagho 3 ] N-ro 5. La birdoj flugas. La kanto de la birdoj estas agrabla. Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki. La knabo forpelis la birdojn. Ni vidas per la okuloj kaj awdas per la oreloj. Bonaj infanoj lernas diligente. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. Mi legas libron. La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
al enhaveto de chi pagho (Ekzercoj).




al kapo de chi pagho (Ekzercoj).




al enhaveto de chi temo (Legolibro).




al baza enhavo de tiu chi hejmpagho Brajlula Mondo.



2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue