Lingvaj Respondoj, Konsiloj
kaj Opinioj pri Esperanto.
Verkinto : Ludovik Lazarus Zamenhof.
Kompilinto : G. Waringhien.
Eldonejo : Esperantaj Francaj Eldonoj.
Eldondato : 1962 (6a).
Paghoj : 130.
Grandeco : V 200mm x H 132mm.
Brajligo : Baldaw aperos.
Enhaveto (de Lingvaj Respondoj).
1. Antawparolo (Pagho 8 kaj 9).
2. N-ro 43 Pri "Varti kaj Flegi".
3. N-ro 44 Pri "Vidighi".
4. Fino de enhaveto.
Antawparolo (Pagho 8 kaj 9).
Mi principe reproduktis la tekston de A kaj B, char ili
estis, law chia vershajno, kontrolitaj de Zamenhof; la pecojn
aldonitajn en D kaj E kaj la novajn, kiujn mi enkondukis, mi
-----
kontrolis che la originalo, aw, kiam tio estis neebla (ekzemple
pri la leteroj al Cart), che la (( Originala Verkaro )) de
J Dietterle. La simplajn kaj evidentajn preserarojn mi ne
konsideris nek la majusklan skribadon de (( Vi )) en la
Respondoj de la unua periodo. La titolojn, kiuj grandaparte
estis la faro de la diversaj eldonistoj, mi shanghis chiufoje,
kiam ili estis ne sufiche ghustaj aw precizaj: al ili ne devas
do esti atribuita zamenhofeco.
Al tiuj dokumentoj mi almetis la referencojn de origino
[klarigo 1] kaj de dato, kaj du specojn de notoj :
(1) la notoj signitaj per cirkleto(j) liveras la tekston de la
originalo en chiu loko, kie ghi estis poste korektita en
la eldonoj :
(2) la notoj signitaj per cifero estas miaj klarigoj aw lingvaj
aw historiaj. (La klarigaj steletoj montras notojn de
Zamenhof mem).
Fine por evitigi al tro rapidemaj legantoj konfuzi la
proprajn tekstojn de Zamenhof kun tekstoj de aliaj awtoroj
pri zamenhofaj opinioj, chi tiujn lastajn mi presis per
kursivaj literoj.
***
La chi-supre difinitajn respondojn pri dubaj punktoj de
la lingvo Zamenhof donis preskaw dum sia tuta vivo de
esperantisto, praktike dum 25 jaroj; kaj char mi penis kolekti
ilin chiujn, en kiu ajn tempo ili estis faritaj, mi permesas
al mi atentigi la uzontojn, ke por ties ghusta interpretado
ne estos superflua ia sento pri la historia relativeco.
Inter tiuj konsultoj aw konsiloj estus bone fari unuan
distingon : kelkajn Zamenhof donis en privataj leteroj,
ceterajn li publikigis en gazetoj. Tiuj du specoj ne havas
por la observanto la saman valoron : la peza shargho de tro
abunda korespondado, kutime skribita profunde en la
noktaj horoj, faris, ke la unuaspecaj ofte akceptas formon
mallongan, ech sennuancan : ilin oni devos klarigi kaj taksi
per komparo kun la efektiva uzado de Zamenhof.
-----------
[klarigo 1] Oni komprenu la tieajn mallongigojn :
L.R., L.Z., O.G., O.V. kiel respektive : (( La Revuo )),
(( Leteroj de Zamenhof )) unua aw dua volumo,
(( Oficiala Gazeto Esperantista )) kaj (( Originala Verkaro ))
; la mallongigoj (( Let. )) kaj (( Pk. )) por (( Letero ))
kaj (( Posht-karto )) estas kutimaj.
N-ro 43 Pri Varti (Pagho 25).
La vortojn (( varti )) kaj (( flegi )) mi komprenas en la
sekvanta senco : varti egale zorgi pri iu en la senco de
servado (por mono); ekzemple, mi estas malsana kaj ne havas
familion aw amikon, tial mi pagas al ia fremda psrsono,
por ke li vartu min en mia malsano; flegi egale zorgi pri iu
el amo, aw en maniero pli morala; ekzemple infanistino
vartas infanon, patrino fiegas lin. Mia edzino chiam min
flegas, sed kiam mi estas tre malsana, tiam oni prenas por
mi vartanton.
[ indikis ] :
Letero al Nyle'n (21, aprilo, 1896), el (( La Espero )), 1960.
N-ro 44 Flegi (Pagho 25).
La esprimon vidighi anstataw elrigardi mi trovas tute
bona. Mi esperas, ke iom post iom chiuj idiotismoj malaperos
kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj.
Tamen law mia opinio ni devas fari tian anstatawigadon nur
en tia okazo, se ni povas tion chi fari tute oportune ;
sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan
esprimon pure logikan, tio chi ne devas nin chagreni, kaj
la idiotismo povas tute oportune resti kiel (( esperantismo ))),
se ghi nur estos komune akceptata. - La vorto vidighi estas
bona kaj tial ghi tre oportune povas esti uzata anstataw
elrigardi, kaj baldaw tute elpushi tiun chi lastan,
se ghi plachas al la esperantistoj [klarogo 1]
(char absolute logika ghi ankaw ne estas).
[ indikis ] :
Letero al Couturat, Lingvo Internacia, 1905, pagho 545.
----------
[klarigo 1] Sed al Zamenhof kaj al la esperantistoj poste pli
plachis la neologismo (( aspekti )).
[ dawrigota ]
2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue