Membroj de Nevidpovaj Esperantistoj.
1. Prezentas membrojn de nevidpovaj esperantistoj.
2. El chiuj landoj nur kelkaj esperantistoj membrighos.
3. Ili kunlaboros reprezentante samideanojn de diversaj landoj.
Enhaveto (de Membro).
1. Hungalio.
2. Italio.
3. Rusio.
4. Serba Respubliko.
5. Svedio.
6. Ukrainio.
7. Usono.
8. Fino de enhaveto.
Raportis s-ro Varr.Attila : Attila VARRO
Mi estas hungara blindulo. Mia profesio estas instruisto
de fortepiano. Mia vivtena okupo estas instruado en la
budapeshta lernejo por blindaj infanoj. Krom la instrumenton
mem, mi instruas muzikteorion kaj informadikon.
Ekde la jaro 2001 mi estas la redaktoro de Esperanta Ligilo,
la oficiala organo de Libe (Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj). Ghi estas brajla revuo, kiu lastatempe estas
havebla ankaw vochlegite (sur kasedo) kaj oni povas ghin
ricevi ankaw en elektronika formato.
Raportis s-ino Birbara : Barbara ACHERANTI (Barbara Aceranti)
Nevidpovulo. Loghas en Romo. Anino en la Itala Asocio pri
blindaj esperantistoj.
Mi povas publikigi anonceton sur "Itala Ligilo", brajla
revuo el la asocio kun via retadreso kaj peti ilin kontakti
vin. Chu vi volas ke mi publikigas vian retadreson ?
Kial vi deziras nur blindulojn ?
Per interreto oni povas komuniki kun multajn homojn.
Mi estas blindulino sed mi korespondas kun vidantaj homoj
el la tuta mondo, ankaw tio estas interesega sperto.
Raportis s-ro A M.
Nevidpovulo. Naskighis en 1937. Eks-instruisto pri matematiko,
dua sekretario de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj),
sed kiel ret-uzanto mi estas komencanta.
Raportis s-ro BASTONO : Gradimir KRAGICH (Gradimir Kragic)
Mi mem estas tute nevidpova esperantisto. Eks-telefonisto.
Okupo kaj intereso estas radioamatorismo, komputiloj kaj
muziko. Loghas en la loko Banja Vrucica, Respubliko Serba
de Bosnio kaj Hercegovino.
(precize ghi estas 49% de Bosnio kaj Hercegovino).
Nun mi estas la prezidanto de Esperanto-Societo "Teslic"
el urbo Teslic. Tiu societo ne estas societo de geblindaj
esperantistoj, nur mi estas tutblinda.
Vi povas vidi hejmpaghon : http://home.skaut.net/esperote .
Kaj pri Esperanto-Ligo de Serba Respubliko, kaj vi povas
vidi alian hejmpaghon : http://www.esperanto.rs.ba .
Mi uzas PC-komputilon kaj la sintezilon JAWS. Nun mi
mastrumas unu retgrupon kiu nomighas SLIKOM,
(renovigita nomo estas SliKom http://www.slikom.rs.sr )
tiu grupo nun havas 52 gemembrojn el Jugoslavio, Bosnio
kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio kaj kelkaj el aliaj
landoj.
La grupo okupighas pri blinduloj kaj komputilo kaj laboras
per Serba kaj Kroata lingvo, do ghi ne laboras per
Esperanto sed kelkaj gemembroj de tiu grupo estas
esperantistoj.
Se iu de vi havas interesan informon, vi povas skribi
al mi kaj mi tradukos kaj sendos al tiu grupo. Temo
devas esti blinduloj kaj komputiloj.
Mi povas informi vin pri blindaj geesperantistoj el
Serba Respubliko. Krom mi, en Serba respubliko trovighas
aktivaj ankaw tri Geesperantistoj.
Temas pri S-ino C N el urbo Banja Luka kaj S-roj M T kaj
M D el urbo Prijedor.
Raportis s-ino I J.
Laboras en malsanulejo, havas gvidhundon.
Raportis s-ino L P.
Tute blinda esperantisto. Loghas en urbo Dnepropetrovsk
(Ukrainio). Pri Esperanto okupighas dum pli ol dudek jaroj.
Sekretario de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
Instruistino pri rusa lingvo kaj tutmonda literaturo en
la lernejo por blinduloj kaj malforta-vidantoj.
Bedawrinde, en nia lando nur tre malmultaj homoj, ech
vidantoj, povas legi la gazeton "NUN".
Do, se via blinda amiko deziras korespondi, mi donos lian
adreson al blindaj esperantistoj el nia lando. Eblas ankaw
publikigi anoncon en revuoj "Esperanta ligilo" aw "Viburno".
Nia lando estas tre malricha. Law mia scio, nur 5 blindaj
esperantistoj havas komputilon, sed neniu el ni povus acheti
ghin. Maksimuma pensio de blindulo estas 28 dolaroj dum monato,
kaj multaj ech tion ne ricevas.
Raportis s-ino I F.
Mi estas blinda kaj mi uzas la komputilon per awdo, kaj
havas programon kiu legas al mi, estas sufiche malfacila
kompreni la Esperantan kun Angla akcento, plie uzante la
literon "x" kiu donas alian sonon al vortoj.
Ankaw mi ne scias kiel vi sciis pri mi. Mi loghis en
Argentino antawe, sed nuntempe mi estas en Usono ekde 1985.
Mi ne konis iun blindan Esperantiston en Argentino. Mi
scias pri kelkaj en Usono. Mi multe bedawras ke mi ne
eblas helpi vin. Pri sintezilo mi interesighas. Mi esperas
iun tagon acheti Brajlan Linion por uzi en la komputilo
por legi, plie awskulti. Tiam legi en aliaj lingvoj estus
facila. Mi trovas treege malfacile kompreni alian lingvon
per Angla vocho. Mi uzas JAWS-n.
Mi ne havas sintezilon pro tio ke la vocho eliras el de
la paroliloj. Mi ne estas certa, chu mi uzas la korektan
vorton ( Speakers ; Angle).
2004, awgusto, 07 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue