Movadoj de Nevidpovaj Esperantistoj.
1. Intershanghas raportojn de diversaj movadoj.
Enhaveto (de Movado).
1. LIBE.
2. Italio.
3. Makedonio.
4. Pollando.
5. Fino de enhaveto.
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.
Raporis s-ro Theodor Speckmann, la prezidanto de LIBE.
[ Adreso ] Trierer Strasse 45 DE-50674 Kn, Germanio.
[ Movado ] Chiujare LIBE aranghas internacian kongreson de
nevidpovaj esperantistoj. Chi-jare (2003) tiu
kongreso okazos en la Sveda urbo Gotenburgo tuj
post la Universala Kongreso.
IKBE estas Internacia Kongreso de Blindaj
Esperantistoj. LIBE havas brajlan bibliotekon de
Esperanto-libroj. Se vi volas mendi librojn
brajlajn (kelkajn kasedojn), turnu vin al s-ro
Rob Moerbeek. La adreso. Adreso :
Zwaansmeer-straat 48. NL - 1946 aE Beverwijk,
Neitherland.
[ Informo ] Bona revuo aperas brajle en Bulgario: "Esperanta
fajrero". Por aboni ghin, bonvolu turni vin al
s-ro Vladimir Jhelev. Adreso :
Landos 24, blok 2, whod B. 4006 Plovdiv, Bulgario.
Interalie.
[ Bulgario ] Chi-jare (2003) en la urbo Varna okazos renkontigho
de nevidpovaj esperantistoj. Se vi aw iu el viaj konataj
nevidpovuloj volas partopreni, skribu al s-ro Vladimir Jhelev.
Ghi okazos de la 6-a ghis la 11-a de julio.
[ Chekio ] Brajle kaj surkasede aperas en Chekio Esperanto-revuo
"Awroro". Abonu al s-ro Jiri Vychodil.
[ Finnlando ] Aperas sonrevuo de "Steleto", sed preskaw duono de
materialoj estas en la finna lingvo.
[ Rusio ] Se vi preferas awskulti sonrevuojn en Esperanto, mi
rekomendas al vi la revuon "Vocho de amikeco".
Ghi aperas en Rusio. Atendas vian abonon s-ro Vladimir
Rassohin. La adreso : P.K. 96. 452900 Armavir, Rusio .
Tio estas vera sonrevuo, kun vivantaj vochoj de la
kunlaborantoj, kantoj en Esperanto.
Raportis s-ino Birbara.
En Italio multaj nevidpovuloj uzas komputilojn kaj interreton,
tial estas facile legi esperante. Ekzistas Itala Asocio de
Blindaj Esperantistoj kiu vendas brajlajn esperantajn librojn.
Raportis s-ro V G.
En nia urbo Prilep laboras kaj ekzistas Sekcio de nevidpovaj
esperantistoj jam de antaw du jaroj. Ili deziras korespondi
kun aliaj nevidpovaj geesperantistoj. Kontakt-adresoj estas :
A (pere de komputilo) : galeesp@mt.net.mk .
B (ordinara poshtadreso) : Esperanto-societo "La Progreso" :
P.fah. 197, MK-7500, Prilep, Respubliko Makedonio .
Antaw unu jaro po unua fojo en Makedonio okazis komenca kurso "A"
por nevidpovuloj. Pri tio mi informis en revuoj; NUN, Esperanto,
E.P.Ch. kaj aliaj.
En informa gazeto NUN serchu informojn pri Prilep aw pri V G.
Raportis s-ino Lena.
Mi aranghis movadon por nevidpovaj homoj en mia urbo Bydgoszcz
en Pollando. En jaro 2003 kun mia edzo mi partoprenis en UK
en Getheborgo. En la kongresmaterialo estis karteto "Kiel
kunvivi kun blinduloj". Mi revenis hejmen mi tradukis la
tekston al pola lingvo kaj prezentis ghin en blindula klubo
kaj rankontis pri la teksto skribita kaj pentrita.
Nun Viaj kartoj helpas al blindamovado. Tio estis kaj estas
tre bona ideo.
Unua flanko estas orginala esperanta teksto, dua flanko
pola lingvo. Dank' al tio blinduloj interesighis pri
esperanto. Ni presis mil kartetojn kiuj povas helpi al
nevidpovaj homoj.
Mi organizis 3 brajlajn librojn de esperanta kurso kaj
mia edzo instruas blindulojn dum tri-monata kurso.
Nun mi volus aranghi aliajn librojn, aw gazetojn
skribitaj brajle por perfektighi esperanton.
Chu vi konas adresojn de blindaj esperantistoj kiuj
volus korespondi brajle kun komencantaj esperantistoj ?
Miaj amikoj volas komenci korespondon.
El shia letero lastatempa al Aranghanto.
En 29 de januaro ni finis elementan esperantan kurson. 5
blinduloj kaj 5 malbone videblaj homoj sukcesis ekzamenon.
Okeze de tio ni organizis oficialan kunvenon kie partoprenantoj
ricevis atestojn kaj diplomojn. Blindaj esperantistoj
ricevis ankaw esperantajn vortarojn skribitaj brajle kaj
chiuj ankaw ricevis donacojn - verdajn ursetojn por memoro.
Chiuj partoprenantoj kreis Espetranto-rondon de blinduloj.
Ni planas renkonti unufoje monate chiun unuan jhawdon.
Ni ankaw planas renkonti kun aliaj esperantistoj de nia urbo,
distrikto, lando kaj kun gastoj kiuj vizitas nin.
Se iu de vi volus korespondi kun niaj komencantaj esperantistoj
kaj tiel maniere helpi kaj samtempe plibonigi lingvon de niaj
kursanoj ni estus tre kontentaj.
Ni petas precipe skribi leterojn en brajlo char kelkaj personoj
estas tute blindaj kaj ili ne uzas komputilon. Antaw-dankon pro
Via Helpo.
2004, majo, 6 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue