Diversaj Raportoj el Tuta Mondo.
1. Ni prezentas diversajn raportojn de kunlaborantoj.
2. Informoj aperas law la vico de A B C per landa nomo.
3. Nuntempe ni prezentas viajn impresojn pri hejmpagho
"Brajlula Mondo", (iama "Blindula Mondo").
Enhaveto (de Raporto).
1. Bulgario.
2. Hungalio.
3. Italio.
4. Japanio.
5. Rusio.
6. Serba Respubliko.
7. Fino de enhaveto.
Raportis s-ro Nedeljka Lojhajich, nome de Prepara Komitato.
(2004, junio, 23): Speciala Raporto pri La 70a IKBE (Tria komuniko).
[ Provizora programo. ]
(Sabato, la 7a de Awgusto):
--- Alveno; Vespermangho; Interkona vespero.
(Dimancho, la 8a de Awgusto):
--- Matenmangho; Diservo en proksima preghejo; Oficiala malfermo de
la Kongreso; Tagmangho; Profesia klerigo de la vidhandikapitaj
personoj - kondichoj por sukcesa klerigo [ Nedeljka Lojhajich ].
La sociala fonduso de Ewropa Unio kaj enlaborigo de handikapuloj
Profesia klerigo kaj enlaborigo de blindaj muzikistoj
[ Ljiljana Nikolich ].
Popola arto inter la elita kaj la amasa kulturo [ Mr Ranko Burich ].
--- Vespermangxo; Nacia vespero.
(Lundo la 9a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo [ gvidas Natalia Kasimova ].
Memstara movighado de vidhandikapita persono
[ Dushan Anghelkovich ].
Per la blanka bastono en la 21a jarcento [ Antun Kovachh ].
Mobilaj scipovoj - grava antawkondicho por profesia preparado
de la nevidanta homo [ Vladimir Jhelev ].
Se eblos veturo al Avala (proksima montaro).
--- Tagmangxo; Vizito al de la ejoj de nia Bll.Asocio, trarigardo
de la son- kaj Brajla biblioteko kaj promeno tra la urbocentro.
--- Vespermangho; Kultura programo;
(Mardo la 10a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo;
Gheneralasembleo de LIBE (unua parto); Tagmangho;
Komputiloj en la vivo de la nevidantoj - vochigaj softvaroj:
pluraj prelegontoj, prezentado de diversaj softvaroj kaj diskutado;
--- Vespermangho; Teatra vespero;
(Merkredo la 11a de Awgusto):
Tuttaga ekskurso: Vojagho al Sremski Karlovci, Fruushka Gora kaj
Novi Sad.
(Jhawdo la 12a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo;
Profesia klerigo kaj enlaborigo de nevidantaj fizioterapistoj
[ Savinka Popovich kaj Dragisha Damjanovich ].
--- Tagmangho;
Chu la blindeco havas kaj pozitivajn konsekvencojn ?
[ Spas Karafezov ].
Balkana kunlaboro; kunveno de partoprenantoj el la balkanaj landoj ;
Amika shakmatcho inter la blindaj partoprenantoj kaj vidantaj
jhurnalistoj;
--- Vespermangho; Internacia arta vespero.
(Vendredo la 13a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo;
Gheneralasembleo de LIBE (dua parto).
--- Tagmangho;
Oficiala fermo de la Kongreso. Adiawa vespero.
(Sabato la 14a de Awgusto).
--- Matenmangho.
Foriro.
Lastaj informoj:
La adreso de nia kongresejo estas:
Studentski grad, Blok 1, YU-11070 YU-Novi Beograd, Toshin bunar 145,
Serbio kaj Montenegro. Telefono: +381 (11) 3102000.
Bonvolu informi nin ghustatempe pri la tempo de via alveno,
ke ni povu atendi vin. De la centro de la urbo la kongresejon
vi povas atingi jene;
de la chefa stacidomo per awtobuso 601 kaj de haltejo Zeleni venac
per awtobuso 71 kaj 75. Taksion vi povas haltigi surstrate,
sed pli bone telefone: 9802, 9803, 9804.
Se vi bezonos urghan telefonan kontakton, bonvolu telefoni al
posh-telefono: 063 238-639.
Ni deziras al vi agrablan vojaghon! Bonvenon!
Nome de la Prepara Komitato: Nedeljka Lojhajich
2004, junio. Raportis s-ro A V.
Responde al mia alvoko pri Brajlula Mondo sur NUN.
Ricevinte jam kelkajn atentovekajn mesaghojn pri via
hejmpagho, hodiaw mi decidis viziti gxin. Mi trovas ghin
tre bone strukturita, facile uzebla per mia ekranlegilo
JAWS.
Mi ankoraw ne trastudis la tutan hejmpaghon, sed mi certe
faros tion, char ghia ideo estas bonega kaj ankaw la
realigo multpromesa.
Miaj sekvantaj rimarkoj ne celas iel aflikti vin, sed
estas char mi apartenas al tiuj _tro perfektemaj uloj
(konsciante, kompreneble, ke mi mem estas malproksimege de
tiu revata perfekto). Jen do:
En via pagho bedawrinde trovighas kelkaj mistajpoj kaj
lingvaj eraroj. Mi pensas, ke mistajpajhoj pli ghenas
blindulojn, kiuj perceptas la informon ne en ties amplekso
(kiel la vidantoj per siaj okuloj), sed eron post ero.
Tiu, kiu uzas vochsintezilon, awdas krude tion, kio estas
skribata sur la ekrano, do cheokaze la mistajpajhojn, kio
do tial kredeble pli ghenas ol eventuale la legantan
okulon. Ankaw tiu certe stumblas che miskaraktroj, kiu
legas ne vochsinteze, sed per brajla ekraneto.
Ankaw la nombron de lingvaj eraroj estus bone proksimigi
al nulo, por teni la dignon de nia Internacia Lingvo kaj
tiel eduki, evoluigi, plezurigi la legantojn de la pagho.
(Momente mi citu nur tiun mallertajhon, kiu plej
malagrable impresis min lingve: "Finis tiu chi pagho".
Ghusta formo estus eble: "Finighis tiu chi pagho" aux
"Fino de chi tiu pagho".)
Sendepende de la chi-supra, mi tutkore gratulas vin pro
via grandioza helpo al la blindaj esperantistoj kaj -
se vi ne trovas tion ghena aw malghentila - mi volonte
proponas mian kunlaboron, unuavice en elfiltro de la
makuletoj. (Samideane kaj amike: A V.)
2003, julio. Raportis s-ro Birbara.
Mi pensas ke via plano estos tre utila. Vi ech donas tro da
detaloj pri la pozicioj de la butonoj kaj ilia grandeco,
mi pensas ke tio ne tro utilas...
Mi ne provis "EPSTAPI"-n char mi bone trovighas kun "JAWS"
kaj mi ankaw povas legi tabelojn.
2003, junio. Raportis s-ro HAShi.
Mi atendas viajn raportojn pri ""ESPTAPI" kaj "Brajlula Mondo".
2004, junio : Ricevis gvidon kaj konsilon el Jugoslavio.
2004, junio : Alvokante publikis "Brajlula Mondo"-n sur "NUN".
2004, majo, : Ree plibonigis specon de lingvo per "utf-8".
2004, majo, : Publikis renovigitan hejmpaghon "Brajlula Mondo" sur
"Braillnet".
2004, marto, 2 : Publikis renovigitan hejmpaghon "Brajlula Mondo" al
15 kontaktintoj.
2003, oktobro, : Komencis plibonigi pri aliro "Angle; accesbility".
2003, oktobro, 20 : Publikis tut-temojn al 10 kontaktintoj vidpovaj kaj
nevidpovaj.
2003, julio, 18 : Publikis 6 temojn al 6 nevidpovaj kontaktintoj.
2003, junio, 22 : Publikis 6 temojn al 6 vidpovaj kontaktintoj kaj
koncernantoj.
2002, oktobro, 1 : Alvokis al chiuj esperantistoj sur NUN por kolekti
informojn de blinduloj.
2003, junlio. Raportis s-ro A M.
[ Responde al mia demando pri Hejmpagho LIBE. ]
Jes, siatempe mi iniciatis fondon de la LIBE-pagho. Tamen
mi devas konfesi al vi, ke mi ne estas sperta komputera
uzanto des pli en interreto. Nur retposhton mi libere
utiligas.
Do, se vi transprenos gvidadon de la porblindula pagho,
mi estos tre dankema al vi, kaj volonte mi sendos
necesajn materialojn por la pagho.
2003, julio. Raportis s-ro BASTONO.
Jes, vere jes. Tiu TTT-pagho havos meriton por blindaj
geesperantistoj. Mi mem konas multajn TTT-paghojn por
blinduloj kiuj estas tre utilaj.
Temas pri ne Esperantaj TTT-paghojn.
Kaj blinduloj povas senprobleme viziti TTT-paghojn.
Sed... sed... Vi devas konsideri jenojn:
La plej granda parto de blindaj homoj kaj same la plej
grandaj de blindaj Esperantistoj uzas "JAWS"-n kiel
sintezilon, kaj Internet Explorer kiel TTT-montrilo.
Do vi devas fari TTT-paghojn por tiuj uzantoj. Vi same
devas fari kelkajn aferojn:
1. "Accesibility" kiu estas ke blinda uzanto povas klaki
simple per butonoj de tajpilo:
2. La TTT-paghojn vi devas organizi je kelkajn chapitroj
ke blinda uzanto povas per "H".
JAWS-komando povas rapide trovi dezirantan parton de
TTT-paghoj.
Mi mem estas TTT-konstruanto kaj specialisto por
"accesibility" ekzistas che la flanko de TTT-paghoj.
Mi mem estas kunlaborema kaj helpema je tiu projekto.
2004, junio, 23 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue