Vochsitezilo komputila.
1. Ni deziras realtempe legi kaj awdi chiujn tekstojn
en Esperanto.
2. La 21a jarcento estas la mondo de Interigenta Teknologio.
3. Nevidpovuloj rajtas scii diversajn informojn en
la tuta mondo.
4. Vochsintezilo certe helpas nevidpovajn esperantistojn.
5. Vere funkcias vochlegilo ESPTAPI.
Enhaveto (de Vochsintezilo).
1. Italio.
2. Rusio.
3. Serba Respubriko.
4. Ukrainio.
5. Usono.
6. Fino de enhaveto.
Raportis s-ino Birbara.
Mi uzas sintezilon JAWS, sed tio ne tro tawgas al esperanto,
mi legas esperante per brajla linio.
Raportis s-ro A M.
Certe, ni bezonas vochsintezan programon, kiu povus bone legi la
retmesaghojn kaj surdiskigitajn Esperanto-librojn.
Tiucele multaj el ni nun utiligas JAWS-programon, kiu ne tute
kontentigas nin.
Raportis s-ro BASTONO.
Mi uzas komputilon kaj la sintezilon JAWS.
Raportis s-ino L P.
Pri vochsinteziloj mi povas diri, ke la plej bonan prononcon en
Esperanto havas Itala sintezilo, sed mi ne havas tiun programon.
Provu kontakti kun s-ro P L.
En la programo Jaws estas la ebleco de modifi la prononcadon
de apartaj simboloj aw aldoni la novajn.
Sed, kompreneble, la plej bone estas uzi brajlan legolinion.
Ghi aperigas tekston de ekrano en brajlaj signoj.
Raportis S-ino I F.
Mi estas blinda kaj mi uzas la komputilon per awdo kaj havas
programon kiu legas al mi, estas sufiche malfacila kompreni
la Esperanton kun Angla akcento, plie uzante la literon "x"
kiu donas alian sonon al vortoj. Ankaw mi ne scias kiel vi
sciis pri mi. Pri sintezilo mi interesighas.
Mi esperas iun tagon acheti Brajlan Linion por uzi en la
komputilo por legi plie awskulti. Tiam legi en aliaj lingvoj
estus facila.
Mi trovas treege malfacile kompreni alian lingvon per Angla
vocho. Mi uzas JAWS-n.
Mi ne havas vochan sintezilon pro tio ke la vocho eliras el
de la paroliloj. Mi ne estas certa, chu mi uzas la korektan
vorton (speakers Angle).
2004, majo, 11 : Aranghanto :
Esperanto-Kultivejo Sue