Chi tie mi skribas ion pri mia laboro. Mi pensis, ke skribi ion tian estas ne tre interese por aliaj, (ankau al mi!). Sed lastatempe mi pli kaj pli pasigas multe da tempo en laborejo. Mi iom deziras prezenti ne malgrandan parton de mia vivo.
aprilo 30
En Japanio ni nun havas relative multe da ferioj, nome, "ora semajno". La 29a de aprilo estas "tago de verdajhoj" (fakte ghi estis naskighitago de eksimperiestro). La 3a de majo estas "tago de konstitucio", la 4a estas "ferio de civitanoj", la 5a estas "tago de infanoj". En la urbodomo principe ni laboras laukalendare. Sed chifoje Rizmezo forte rekomendis, ke ni alterne prenu longajn libertagojn (ech mallonge). Nu. hodiau aperis pli malpli duono da kolegoj en nia sekcio. Mi laboris. Kaj ankau en la 6a kaj 7a mi laboros. Chifoje mi ne havas planon por vojaghi malproksimen kaj mi iusence bezonas impresi min iom diligenta, char mi jam prenis ne malmultajn libertagojn ghis nun.
aprilo 28
Pri la kopimashino, montrighis, ke chiuokaze ne estas perfekta solvo. Oni diris, ke se iu parto estus riparita, alia parto ekmalbonfunkcius. Chu vere? Ni pagas pli multe por tiu nova mashino. Kial malpli bona? Mi ne kontentighis kaj denove petis, ke ili esploru aliajn eblecojn.
Vespere okazis denova bonvena-adiaua festeno de nia sekcio. (Kompreneble ni ne invitis Chevalon!) Post du hora festeno che la restoracio de japana sumoista manghajho, ni iris al kantejo. Mi chifoje ne tre detenis min kaj rezulte mi impresis iom ghena.......
aprilo 27
Ekde aprilo venis nova kopimashino al nia departamento (sekcio de financo kaj sekcio de planado). Sed ghi havas problemojn. Unue ghi faras kopiadon multe malpli rapide. Onidire tio estis kauzita de nia postulo, ke ni bezonas fari kopiadon kun la rugha koloro. Jes, ni faras diversajn dokumentojn kun rughaj literoj. Ghis nun ni iris al alia sekcio por fari tion. Por tiu celo oni bezonis iom specialan funkcion kaj ghi malrapidigas kopiadon. Due truetoj en dokumentoj estas kopiitaj tute nigre. Per antaua mashino tio tute ne okazis. Ne nur malbela sed ankau malshparo de multekosta pulvora inko. Chiuj plendis tion, sed neniu faris ion. Mi hodiau telefonis rekte al la kompanio de kopimashino. Morgau venos iu de tiu kompanio.
aprilo 26
Stelkampo achetis komputilon kajerstilan. Ekde lastjare acheti komputilon farighis mode en nia sekcio. Tiuj, kiuj ankorau ne havas ghin, estas Rizmezo, Chiprizo, Kotonpoto, Pintkampo kaj Enproksimo. Stelkampo estas tre bona edzo. Li diris, ke li chiutage telefonas al sia edzino antau ol li revenas hejmen sendepende chu li malfruighas au ne. Sed mi pensis, "Chu tio dauros eterne? Kiamaniere li finos tion?" Nu, chiuokaze ne mia afero.....
aprilo 25
Loooonga tago de laboro che vochdonejo. Ekde 6:30 ghis 22:00 daure kaj daure. Chifoje iom bonshance, ke miaj taskoj iom shanghighis. Chefe mi raportis la nombrojn de vochdonintoj al atestantoj kaj al la komitato de balotado chiuhore. Due mi faris teon kaj kafon al miaj kolegoj surloke. Trie mi anstatauis la aliajn kiam ili iris al necesejo. Kvare mi telefonis al manghejo por alporti manghajhojn chi tien. Kaj multe ceteraj. Inkluzive de hieraua unuhora laboro oni ricevis 45 000 enojn por tiu speciala laboro sendepende chu juna au maljuna. Preskau chiuj ne scias, ke la oficistoj gajnas tiom multe da mono. Chu ankau chi tio estas malshparo de imposto?
aprilo 22
Ekde la unua de aprilo multe shanghighis kavankam mi ankorau estas chi tie. Mia kolegaro multe shanghighis tre malkutime. Ghenerale iom malfacile por restantoj, char ni aldone devas instrui diversajn aferojn al novuloj. Sed mi pensas, ke la atmosfero en nia sekcio multe bonighis ghuste pro malapero de Chevalo! Kaj komprenble mi jam iom alkutimighis al miaj taskoj. Kompare kun mi antau unu jaro, mi sentas min trankvila. (Sed iomete okupita, precipe, char en chi tiu aprilo okazas du specoj da balotado. Sabate unu hora laboro por preparado de vochdonejo, dimanche pli ol dekkvar horojn en la vochdonejo! )
aprilo 21
Loooongaaan teeeeempooooon!!!!!