Sekcio de Financo (de aprilo, 1999)  Sekcio de Financo (de aprilo, 1998)

(Chi subaj tabuloj montras ankau la lokon de skribtabloj.  La numero en la parentezo signifas la jarojn de sperto.  Dikaj literoj signifas kolegojn, kiuj havas komputilon!)

Sekcieto pri Kapitalo
 
AVENUO(1) PINTKAMPO(4) KOTONPOTO(0) INTERCUBO(3)
(Sekcietestro)

Sekcieto pri Financo
 
ENPROKSIMO(3) STELKAMPO(0) FELICHRIZO(4) CHIPRIZO(5) 
(Sekcietestro)
RIZMEZO(0)
(Sekciestro)
MONTRIZO(0) MI(1) FADENO(0) ORIDO(3?)



RIZMEZO(Sekciestro): Fakte neniu atendis, ke li farighos nia chefo.  Lia karaktero estas ankorau enigma. Sed feliche, ke li shajne ne shatas resti en la oficejo ghis malfrua tempo.  Onidire li tre shatas drinki.

CHIPRIZO(Sekcietestro): Oni diras, ke li lastatempe iom post iom farighas "Malgranda CHEVALO".  Li laboras chi tie jam pli ol ses jarojn.  Iusence li nun estas la centro de nia sekcio.

FELICHRIZO: Li estas bonkora homo.  Por mi estas tre bonshance, ke li ankorau restas chi tie,  char mi ankorau povas demandi rekte al li pri diversaj taskoj.

ORIDO: Li fakte estis en chi tiu sekcio ghis antau tri jaroj.  Tial li ne estas novulo.  Reveno al la sama sekcio estas rara afero.  Li estas plej dika kolego en nia sekcio.  Aldone fraulo.

FADENO: Li estas tre sperta pri komputilaj aferoj,  precipe pri la sistemo de financo.  Tiusence tre helpa kolego.  Sed pri la interreto ne tre sperta.

STELKAMPO: Li fakte samtempe eklaboris kun mi en la urbodomo.  Mi konas lin kaj li konas min.   Li traktas aferojn tre serioze.   Shajne ankorau tre nervozighas chi tie.  Kiam li silentas, aliaj sherce diras, "Ne faru tian timigan mienon!".

ENPROKSIMO:  Unu sola virina kolego, kaj plej juna.   Shi finas siajn taskojn tre rapide kaj prenas libertagojn relative multe.  Ankau shi aspektis tre shoka pro netranslokigho de sekcio.   Sed shi iel plenumos siajn taskojn rapide kiel kutime.

MONTRIZO:  Samagha kiel Enproksimo.  Nun la plej juna vira kolego.  Li fakte unu sola alia retano kaj uzas la saman provizanton kiel la mian, so-net.  Sed shajne li ankorau ne vizitis miajn paghojn.

INTERCUBO(Sekcietestro):   Li estas tre diligenta oficisto. Tre kvieta kaj silentema.  Li translokighis al alia sekcieto.  Por li tio estas iom shoka afero.  Sed neniu dubas, ke li iel povas aranghi la sekcieton.

KOTONPOTO:  Ankorau enigma karaktero.  Sed shajne ne tre interesa homo.

PINTKAMPO:  Li estas la plej parolema homo en nia sekcio.  Nepre necesa karaktero en nia sekcio.

AVENUO:  Li ekapartenis al chi tiu sekcio en la sama sezono kiel mi.   Li nun estas sufiche malstrechita kaj montras bonan humursenton.


REIRU