 |
Saluton! Ni estas Vilaanoj, Tokia Esperanto-Grupo, kiu
fondighis antau unu jaro (januaron en 1997) por fari esperantan filmon. Filmon, kiu utilus
kaj por diligenta memlernanto, kiu volas plilarghigi sian vortstokon kaj
por fervora instruisto, kiu per ghi povas richigi la enhavon de sia kurso
kaj ankau por simpla enuigita esperantisto, kiu volas rigardi gajan, amuzan
rakonton en nia lingvo. |
| Kaj jen la filmo estas preskau preta. Ghi
estis filmita en bela, pitoreska montaro Jacugatake, kie trovighas esperanta
domo posedata de Japana Esperanto-Instituto. La rakonto estas bazita sur
la novelo de Anton Chehov. Geedza paro kaj la kuzo de la edzino alvenas
al sia somervilao por libertempi. Antauvideblas kutima enua vilaumado.
Tamen subite okazas io stranga: la edzo ricevas neatenditan sekretan leteron,
amleteron! Tio farighas kauzo de la tuta cheno de neatenditaj, surprizaj
okazajhoj. Chu vi volas scii, kion povas kauzi unu simpla amletero? Do
bonvolu rigardi nian filmon!
Por ni, vilaanoj tiu chi filmo havas specialan valoron.
Ghi estas nia unua provo, ni komencis ghin tute malspertaj kaj, kiel vi
povas imagi, ni havis multajn problemojn pro tio. Ni deziris fari la filmon
tute propraforte kaj tio kostis nin multe da tempo kaj klopodo. Filmado,
redaktado, preparo de libreto kiu akompanos la videobendon kaj desegno
de ghia kovrilo, chion ni mem faris! Kaj kompreneble la muzikon ankau.
Faris ghin nia filma Edzo. Ankau li kantas la chefkanton de nia filmo.
Kaj nia filma mastrumistino ludas pianon. Post la chefa filmo ni aldonis
specialan parton. Tiu parto malkovras iomete kiel ni faris nian filmon
kaj kiaj preparoj estis bezonataj. Ghi montras ankau kiajn fushojn ni faris.La
rezulto de niaj klopodoj baldau estos en viaj manoj. Via aprezo de ghi
estos por ni plej granda premio! Bonvolu bone ghui la filmon. Ghis baldaua
revido! |