
La artikolo sur "La Revuo Orienta" en decembro, 1997
(JEIの許可を得て転載したものです。Represo permesita de JEI)
Esperanta filmo "En Somera Vilao"
preskaux preta!
La filmo "En Somera Vilao" estas bazita sur la samtitola rakonto de Anton Cehov kaj scenarigita kun la helpo de Kitagawa Hisasi. La bendo havas dunoe instruan celon kaj helpas lernigi cxiutage uzeblajn esprimojn al meznivelaj esperantistoj. Tial ni aldonis libreton, kie i.a. trovigxas la plena teksto de la filmo kun japana traduko. La rakonto estas amuza, agrable rigardebla kaj ne malfacila. Filmita estas plejparte en la esperanta domo en Yatugatake. Geedza paro kaj la kuzo de la edzino venas al sia somervilao por libertempi. Antauxvideblas kutima enua vilaumado, sed subite la edzo ricevas neatenditan sekretan amleteron... Bonvolu rigardi la bendon por vidi kio okazos!
Redakcio: Lastatempe auxdigxas onidiroj pri kasxe preparata de vi esperanta videofilmo... Se tio estas vero, gxi estus io nova por la japana esperantujo!
Aleksandra: Efektive tiaspeca filmo ne estis gxis nun en japana esperantujo kai ecx en la mondo estas rara. Ni faris gxin fakte, iom kasxe. Pro tio, ke ni ne kredis niajn fortojn kaj timis fiaskon! Sed nun, post preskaux unujara laboro gxi estas preskaux finita.
Red: Unujaro?! Cxu fari unu mallongan filmon estas vere tiel malfacile?
Alek: Se oni volas fari gxin bone - tre malfacile. Por neprofesiuloj. Fakte se ni scius kiom malfacila tio montrigxos - ni versxajne ne farus gxin! Bone do, ke ni ne konscius, cxar samtempe dank'al tiu provo ni akiris tre multe: ni multe lernis, lertigxis pri esperanto, forte amikigxis kaj ankaux ja havis gajan tempon. Lauxokaze mallkasxigxis diversaj talentoj cxe diversaj homoj...
Red: "Ni" signifas kiuj?
Alek: Nia grupo "Vilaanoj" konsistas el sep homoj kaj estas suficxe internacieca: krom japanoj ni havgas kanadanon, Irananon kaj polinon. Tiajn personojn kieI Reza KHEIR-KHAH, kiu prizorgis la duan kameraon kaj ludis en la filmo Leterportiston, au Klivo LENDON, kiu havas tre gravan rolon de la Kuzo en nia filmo - mi certe ne bezonas prezenti! Ankaux la nomo de KOBAYASI Erika, kiu prizorgis la cxefan kameraon, povas esti konata, precipe pro sxiaj gepatroj, aktivaj esperantistoj. Sed prezenton bezonas tre novaj "levigxantaj steloj de esperantujo" kaj estas mia honoro, ke ili cxiuj tri estas lernantoj de mia kurso.
Unue nia cxefaktoro SAITO Yosinori (nomata Nori), kiu aligxis al la projekto kiel modesta lernanto de esperanto, en la lokon de alia foririnta aktoro kaj rezulte de sia granda laboro kaj evoluigo de si mem li neatendite igxis tute neanstatauxigebla! Nun li estas kvazaux la motoro de la tuta projekto, kaj dum la progreso de la filmo malkasxigxis pli ka pli de liaj talentoj. Ankaux menciindas lia hejmpagxo en interreto, kiu igxis por ni perfekta komunikilo.
Ankaux TAGAMI Chieko, kiu en la filmo rolas mastrumistinon, montrigxis tre talenta kaj kontribuema kaj mi bedauxras, ke sxia malgranda rolo ne lasas sxin plene montri sxian kapablon. Ankaux en la posta laboro, sxia raciemo kaj kompetentaj rimarkoj multe helpis nin.
En cxiu projekto estas homoj, kiuj ne aperas sur la scenejo, nek grandlitere sur afisxoj, sed ja plenumas gravan rolon kaj ne eblas sen ili imagi pretigxon de la projekto. En nia kazo tia persono estis HARADA Masanori (nomata Macxjo), cxiam laborema, helpema, kaj kuragxiganta aliajn per sia amikeca sinteno.
Red: Kaj vi - regxisoro kaj aktoro, cxu ne?
Alek: Jes, kaj ankaux plenumanto de kelkaj aliaj taskoj, ekz. karakterizado (do kosmetikado!) de la aktoroj!
Red: Kaj kio estis tiom malfacila pri la realigado de gxi?
Alek: Cxefe du faktoroj kauxzis al ni malfacilajxojn: manko de tauxgaj teknikiloj kaj nia malsperteco. Plejparto de ni ludis unuafoje, iuj dum filmado estis ankoraux cx. unujaraj esperantistoj, kameraistoj estis ankaux neprefesiaj... Multaj problemoj en la filmita materialo malkasxigxis nur dum la redaktado. Ekz. en la sceno de malproksime la Edzo levas la dekstran manon por depreni okulvitrojn, kaj en la sekva sceno de proksime - maldekstran. Kaj kiel kunigi tiujn du scenojn?! Multon ni sukcesis kasxi per pena redakta laboro, sed etaj nekonsekvencajxoj restas. Cxu la spektantoj trovos ilin en la filmo?
La redaktado ankaux okazis per primitiva metodo kun primitivaj iloj, ni devis intuicie diveni kiam pusxi la butonon kaj en la kazo de malsukceso kunigadi unu scenon ecx dum kelkaj horoj! La taskon malfaciligis ankoraux la fakto, ke malgraux la primitivaj iloj ni tre klopodis por ne perdigi la kvaliton de la bildo kaj severe limigis la nombrojn de kopiado.
Sed dume ni farigxis tute frenezaj pri tiu filmo. Miaj kolegoj kolektigxis por la redaktado preskaux cxiutage dum longa tempo. laboris gxis malfrua nokto malgraux la labortago atendanta morgaux. Ni kelkfoje havis kunlogxadojn por labori dum tutaj semajnfinoj. Kiam montrigxis, ke por savi la kvaliton de la bildo ni bezonas specialan videoaparaton, Nori subite aperis kun fresxe acxetita tia aparato, dirante, ke "fakte li jam delonge bezonis ion tian"!
Red: Do, kiel vi pritaksas la rezulton? Se vi dedicxis tiom da peno, tempo kaj ecx mono, versxajne la rezulto estas preskaux perfekta!
Alek: Certe neperfekta! Fakte se ni farus gxin nun, kun la nuna sperto, gxi estus multe pli bona! Nu, eble se ni faros sekvontan filmon...
Sed ni ja havas iom da fierindaj atingoj. Ni decidis preskaux cxion fari propraforte kaj ni atingis tion. Ecx la fona muziko estas nia propra, faris gxin nia filma "Edzo", Nori. Inkluzive de la cxefkanto "Somera Vilao" kun miaj vortoj. Laux mi gxi estas bonega, indas vidi la filmon ecx se nur por tiu muziko! Kaj ankaux la klasika muziko, kiu audigxas dum iuj scenoj estas pianludata de nia filma "mastrumistino", Chieko.
Red: Mi auxdis, ke la filmo enhavas iun eksterordinarajhon...
Alek: Jes. Kiel deserton, ni aldonis post la fino de la filmo iom da niaj fusxoj, por ke spektantoj povu ridi pri ili same, kiel ni ridis! Iuj eble ecx konstatos, ke tiuj fusxoj estas pli interesaj ol la filmo mem...
Aldonante tion ni volis mesagxi al la spektanto: vidu, ni estas ja mallertaj, sed ni vere klopodis por tiu filmo. Estu indulgema kaj bone gxuu nian produktajxon faritan por vi!
Red: Dankon pro la intervjuo.