EN SOMERA VILAO
scenarigita de Aleksandra WATANUKI kaj KITAGAWA Hisasi
laux la samtitola rakonto de Anton Cxehov
SCENO 1
Antaux la vilao. La cxefherooj alvenas al la vilao
Mstrumistino: Bonvenon, gesinjoroj!
EDZINO: Ah, sinjorino Mito! Bonan tagon!
EDZO: Bonan tagon, sinjorino.
KUZO: Bonan tagon.
EDZINO: Tio estas sinjorino Mito, nia nova
mastrumistino de la vilao. Sinjorino Mito,
tio estas mia edzo, kaj tio estas mia kuzo, Marko Gepardo.
EDZO: Tre agrable, sinjorino Mito.
KUZO: Tre agrable.
Mstrumistino: Mi tre gxojas konatigxi kun
vi ambaux. Mi esperas, ke vi havos belajn somerajn tagojn en la vilao.
EDZO: Dankon.
EDZO: Tamen estas varmege
ankaux cxi tie, same kiel en la urbo, cxu ne?
KUZO: Vere! La cxi-jara somero estas
eksterordinara! Freneziga! Mi jam komencas timi, ke mi ne multe progresos
en mia verkado ankaux cxi tie. Nu, ... mi ja dankas vin pro via invito,
vi scias, sed...
EDZO: Mi scias. Sed mi estas cxiukaze
kontenta, ke mi estas libera de la oficejaj laboroj. Kaj mi venis cxi tien
nur por ripozi!
SCENO 2
Edzino turismas. Sxi kontrolas la mapon kaj certigas la vojon demandante al Surlokano.
Kuzo forlasas sian cxambron. Sur la skribtablo restas lia komputilo kaj nefinita verkajxo.
Edzo enuas rigardante televidon. Li malsxaltas televidilon kaj prenas gitaron. Enpensite amuzigxas per gxi.
Edzino revenas al la vilao.
EDZINO: Norio! Marko!
Ne trovinte Kuzon en lia cxambro Edzino supreniras al televidejo kaj ekvidas tie dormantan Edzon. Sxi forprenas la gitaron, kiun li brakumas senkonscie.
Tagoj pasas...
SCENO 3
En la vilao. La Mastrumistino malfermas la pordon.
Mstrumistino: Bonan matenon,
sinjorino Aleksandra!
EDZINO: Bonan matenon!
Mstrmistino: Cxu vi kuradis ankaux
cxi-matene?
EDZINO: Jes! Mi estas gxoja, ke la
vetero estas bela jam unu tutan semajnon de post nia alveno.
Mstrumistino: Sed cxu vi ne pensas,
ke la suno iom troigas?
EDZINO: Ne! Kial?! Somero devas esti
tia! Kaj matene estas tre agrable cxi tie.
Mstrumistino: Efektive, la matenoj
estas bonaj cxi tie. Do, estas des pli granda mistero por mi, kial niaj
sinjoroj emas konstante maltrafi ilin.
EDZINO: Cxu ili do ankoraux
dormas?!
Mstrumistino: Kompreneble jes! Mi ne
plu miras. Mi gxis nun ne sukcesis vere purigi
la cxambrojn!
EDZINO: Jes, mi scias, ke tio ne estas
via kulpo.
Mstrumistino: Jam unu plenan semajnon!!
EDZINO: Jes, sed ni finos tion hodiaux.
... Certe!
Mstrumistino: Nu, eble...
EDZINO: Kiam la matenmangxo estos preta?
Mstrumistino Post duonhoro.
EDZINO: Bone. Mi dusxighos kaj vekos
tiujn dormemulojn intertempe.
SCENO 4
Cxe la tablo de komuna matenmangxo.
EDZINO: Nu, kian planon vi
havas por hodiaux?
KUZO: Mi nun estas sojle de la tria
cxapitro de mia romano, kaj mi ne havas planon. ... Ha! La varmego sxajne
fandas mian cerbon!
EDZINO: Mi kompatas vian cerbon.
(al la Edzo) Kaj vi?
EDZO: Mi reiros al la lito post cxi tio.
EDZINO: Kaj?
EDZO: Kaj... ho, jes! Je la tria kaj
duono estos matcxo en televido. Mi nepre spektos gxin.
EDZINO: Kiaj domemuloj! Kvankam la vetero
tiom belas,... !
KUZO: Pardonon? Kio belas? Tiu varmega,
sufoka, sxvitiga vetero?!
Eksonas sonorilo cxe la pordo.
EDZO: Ho! Cxu
vi bonvolas, sinjorino?
Mstrumistino:Jes, sinjoro.
EDZINO: Norio, vi iros. Finfine kiu estas
la dommastro?!
EDZO: Jes, mia kara! Bone,
mi iros.
SCENO 5
Cxe la pordo.
Leterportisto: Bonan matenon,
sinjoro!
EDZO: Bonan matenon.
Leterportisto: Sinjoro KATO Norio...
EDZO: Estas mi.
Leterportisto: Registrita letero al
vi. Subskribon mi petas. Cxi tie.
EDZO: Aha! Dankon!
Leterportisto: Estas ankoraux unu,
normala letero al sinjoro...
Marko Gepardo cxe la sama adreso.
EDZO: Jes, li logxas cxe ni.
Leterportisto: Bone. cxu vi bonvolas
transdoni?
EDZO: Certe. Dankon!
Leterportisto: Dankon! gxis revido!
EDZO: Gxis revido.
EDZO: Ha! Kia stulta sxerco!
EDZO: Sed... eble ne?
SCENO 6
La Edzo revenas al la mangxejo.
EDZINO: Kiu estis?
EDZO: Leterportisto. Kaj
jen io al vi.
KUZO: Aha!
EDZINO: Kaj nenio alia?
EDZINO: Norio!?
EDZO: Pardonon? Ha! Ne, nenion.
EDZINO: Nu, bone. Cxu vi bonvolas prepari
kafon?
Mstrumistino: Jes, tuj.
EDZINO: Kaj kial vi sidas? Portu la ujojn
al la kuirejo!
SCENO 7
Malplena mangxocxambro. La Edzo revenas.
EDZO: "Kara, amata, dezirata!
"Jes, mi ne plu povas silenti pri miaj sentoj. Ekde kiam mi unuafoje vidis vin...
Ina vocxo: "Ekde kiam mi unuafoje vidis vin, mi ne povas pensi pri io alia, nur pri vi! Mi provis forgesi pri vi, sed neeble! Kiam mi foje vidas vin, mia koro haltas --- sed vi ne rimarkas min. Kaj mi ja estas juna, bela, longfemura kaj grandokula... Mi deziras renkontigxi kun vi, interparoli kun vi ecx se nur unu fojon. Venu al la lauxbeto en la parko, hodiaux je la kvara horo. Revanta pri vi... "
EDZO: Stulte!
Nu, sed tio ne estas absolute neebla. Mi
ankoraux ne estas maljuna.
Eniras Kuzo.
KUZO: Ha, vi!... Mi pensis spekti kun vi la matcxon je la tria kaj duono... ... sed estigxis afereto, pro kiu mi devos iri al la urbo posttagmeze. ... Nu, mi renkontos mian eldoniston.
La Kuzo foriras.
EDZO: Sed kiu sxi povas esti? Neniun mi konas cxi tie. Des malpli iun junan, belan, longfemuran, grandokulan...
SCENO 8
Tenisejo.
EDZO: Pa... Pardonon!
SCENO 9
Edzo kaj Edzino antaux la spegulo,
EDZINO: Cxu vi ne auxdas min!? Kio okazis?! Cxu vi eble estas malsana?
EDZO: Uxa! Ho,... ne, ne,
ne. Mi nur estas iom... dormema. Jes, simple dormema.
EDZINO: Sed viaj okuloj strange brilas.
Eble pro febro, mi timas.
EDZO: Ne, ne! Cxio estas en ordo pri
mi.
SCENO 10
Tualetejo.
EDZO: Mi nur vidos, cxu estas vere sxi. ... Kaj mi tuj revenos.
SCENO 11
En la salono de la vilao.
EDZO: Ho!
EDZINO: Ha, cxu vi iros ien?
EDZO: Nu, jes,... mi iros promeni.
EDZINO: Sed... Cxu vi ne estas malsana?
EDZO: Mi diris, ke mi fartas tute bone.
Kaj ja estas vi, kiu cxiam ripetas, ke mi almenaux regule promenadu por
mia sano.
EDZINO: Do, bone, gxuu vian promenadon.
EDZINO: Cetere, mi ne vidas mian kuzon.
Cxu vi scias, kie li nun estas?
EDZO: Li iris al la urbo por renkonti
sian eldoniston.
EDZINO: Aha! Bone, do, gxis poste!
... Ha! Sed cxu vi ne rigardos la matcxon!?
SCENO 12
La Edzo proksimigxas al la lauxbeto.
EDZO: Ki... kion vi faras
cxi tie?!
KUZO: Ki... kial vi venis cxi tien?!
EDZO: Vi ja devas esti en la urbo,
cxe via eldonisto, cxu ne?
KUZO: Mi jam finis la aferon kun ili
kaj revenis. Kaj vi? Por kio vi venis cxi tien?!
EDZO: Nu... , kial ne? Cxi tie estas
la ideala loko por mallonge dormi post promenado. ... Kaj vi? Kion vi faras
cxi tie?
KUZO: Mi? Mi... verkas mian libron!
Do, vi dormos aliloke, cxar mi volas resti sola por koncentrigxi super
mia laboro!
EDZO: Kion?! laboro?! Ne! Kiel vi povas
fari tion sen skribilo kaj papero?! Vi sxajne dancis, kiam mi envenis,
cxu ne?
KUZO: Ne, mi pensis pri sceno en mia
romano kaj aktoris la heroon por studi lian psikon! Kaj mi ja verkas sen
skribilo, sen papero, unue en mia kapo!
EDZO: Ha, tion vi povas fari cxie ajn!
Do cedu al mi la lokon, mi petas!
KUZO: Ne! Ne gxenu min plu! Foriru!
Tiam auxdigxas rido, du viroj elkuras el la lauxbeto.
KUZO: Ahx! Iru for!
EDZO: Kia impertinentulo! Kia sendankulo!
Bone, mi foriros! Sed memoru, ke tio estos la lasta fojo, ke vi logxu kun
ni en nia vilao!
SCENO 13
La salono de la vilao.
EDZO: Kio okazos? Cxu festeno?
EDZINO: Jes, ni komencos, kiam mia
kuzo revenos.
EDZO: Sed por kio?
EDZINO: Ah, vi forgesis! Hodiaux estas la
unujara datreveno de la finkonstruigxo de nia somervilao!!
EDZO: Aha! Cxu sinjorino Mito kuiris
ilin?
EDZINO: Jes. Cxiuj pladoj aspektas
tre bongustaj, cxu ne?
EDZO: Jes, certe.
Mstrumistino: Dankon, sinjoro.
Auxdigxas la vocxo de Kuzo en koridoro.
EDZINO: Jen li! Voku
lin. Ni baldaux komencos.
EDZO: Nu, bone.
SCENO 14
En la mangxocxambro.
EDZINO: Nu, antaux ol komenci,
cxu mi rajtas demandi ion al vi ambaux?
EDZO: Jes, bonvolu, kara.
EDZINO: Temas pri la leteroj, kiujn
vi du ricevis hodiaux matene.
EDZO: Li ricevis leteron. Sed
mi ne.
EDZINO: Cxu vi jxuras?
EDZINO: Vi iris al la parko, Norio,
por renkonti belan, longfemuran, grandokulan junulinon, cxu ne?
KUZO: Guf' ...
EDZO: Jes, sxerco! Jes, sxerco! Kompreneble!!
... Sed vi?! Por kio, diable, vi faris ion tian?!
EDZINO: Cxu vi ne rimarkas, ke la planko
estas nun tre pura. Ne nur cxi tie, sed ankaux en viaj cxambroj vi trovos
la plankojn nete poluritaj.
EDZO: Po... por pu... purigi la plankojn?!
Suficxus simple diri tion! Mi volonte helpus al vi!
EDZINO: Cxu vere?
Mstrumistino: Cxiukaze mi nun estas
tre kontenta, ke mi finfine atingis la celon, pri kiu mi preskaux revis
dum unu tuta semajno.
EDZINO: Ankaux mi. Do,
cxi-foje mi ne akuzos vin, Norio, ke vi volis malfideli al via kara edzino.
EDZO: Mi... mi nur volis puni la acxan
petolulon.
EDZO: Nu, Marko, do vi ankaux
atendis tie iun belulinon?
EDZO: Ha! Ha-ha-ha...
KUZO: Ha-ha-ha...
EDZINO: Bone, ni nun tostu!
CXIUJ: Tostu!
-FINO-