Kiam mi havas longan libertempon, mi chiam volas utiligi ghin por eksterlanda vojagho. Kompreneble oni bezonas monon. Oni devas shpari monon pro tiu celo. Sed valora sperto tie pli gravas ol mono. Problemo estas, ke ghenerale estas tre malfacile por japanaj salajruloj preni longan libertempon. Lau legho kaj regulo, oni povas preni 20 libertagojn kun salajro en unu jaro. Plie en nia laborejo oni povas preni 7 libertagojn en somero. Tamen, tamen, tamen, preskau chiuj prenas nur pli malpli 10 tagojn en unu jaro! Kial?? Unu el stultaj japanaj kutimoj. Ili ne libertempas nur char ankau aliaj ne libertempas. Mi klopodas kontraustari al tio, sed ja efektive malfacile.......(Vojaghoj kun Esperanto komencighis nur ekde 1996)
1993 TAJVANO(Iom aldonita en 6/27)
1994 FRANCIO, GERMANIO, BRITIO
1995 MALAJZIO, TAJLANDO(Iom aldonita en 7/1)
1996 SHANHAJO (CHINIO) - La 1a Azia Kongreso
1996 Novjorko, Chikago, SanFransisko (USONO)
1997 KOREIO (FOTOJ)
1998 NEDERLANDO, POLLANDO
2000 HONKONGO (IJK)
2001 MADRIDO (HISPANIO)
2002 FRANCIO, TAJVANO
2003 TAJVANO, VALENCIO (HISPANIO), PEKINO
2004 PEKINO (UK)