1988 CHINIO

Mi denove partoprenis en "Surmara Universitato". Lastjare ghi ne okazis pro la akcidento, kiu okazis en Guamo. Chifoje la celo shanghighis de Guamo al Shanghajo kaj Suzhou por ke neniu povu naghi en la maro... Kiel kutime la restado en eksterlando estis nur unu tago!

Mi ghojis, ke mi povas denove viziti Shanghajon ech dum unu tago. Tamen antau alveno, oni devas toleri la vivon sur la maro. Kompare kun antaua vojagho al Guamo, chifoje la situacio de la maro estis pli malbona. Mi pensis, ke mi ne suferos pro marmalsano. Tamen ankau mi farighis viktimo. Antau unu tago de alveno, estis terura situacio, oni ne povis piediri en la koridoro sen apogi sin sur la muro!

Pri chifoja vojagho, mi fakte ne tre bone memoras. Chu tio signifas, ke mi enuis? Kompare kun la antaua vojagho al Guamo, shajne jes. Ankau pri la samgrupanoj, mi ne tre bone memoras, bedaurinde. Unu interesa afero estis, ke unu knabino ekinteresigis pri mi, kaj shi volis sekvi min kiam mi iris ien. Mi ne diris,"Ne ghenu min"! Sed mi petis, "Bonvolu lasi min sola", kiam mi provis kashe vagadi en Shanhajo. Lau mia memoro shi aspektis kiel NOZAWA Naoko, iu japana komedistino, muzikisto?

En Shanghajo ni vizitis ordinarajn vidindajhojn. Iusence interese, char mi antaue ne vizitis tiajn lokojn. Poste ni renkontighis kun studentoj en iu universitato de fremadaj lingvoj. En la klaschambro ni havis liberan tempon, sed kiel oni povas komuniki unu la alian? Iuj parolis angle iomete, iuj intershanghis slipojn chine. Fakte neniu gvidis nin, kaj absolute mankis tempo. Mi klopodis paroli multe, sed malfacile. Nur salutoj. Ni kolerighis pro tio, ke poste ni devas iri iu vendejo por memorajhoj. Acheti ion tie estas pli grave? De tiu vendejo mi lauplane forkuris. Dume mi sentis min iom libera.

Sekve ni vizitis kelkajn vidindajhojn en Suzhou, kie situas relative proksime de Shanghajo. Onidire unu el la plej belaj urboj en Chinio. Trovighas belaj lagoj. Jes, bela urbo. Vespere okazis festeno kun chinaj junuloj. Oni montris kelkajn interesajn dancojn, kantojn, jhongladon, ktp. Che chiu tablo chinoj estis invititaj, sed denove malfacile interkomuniki. Lauplane komencighis kaj lauplane finighis. Kaj kio restas?

Chifoje shajne ne okazis akcidento au problemo. Chio iris glate lauplane. Sed mi ne tre bone memoras detalojn. Kial?


Reiru al la indekso de "VOJAGHOJ"