1986 GUAMO
Mi partoprenis en "Surmara Universitato", kiu estis okazigita de gubernio. Entute 10 tagoj lauplane, sed restado en Guamo estis nur unu tago! Ni plejparte restis en shipo. La shipo estis sufiche granda kaj luksa. La partoprenintoj estis pli malpli 400 gejunuloj. Plejparte ili estas aktivuloj por infanoj au gejunuloj, ekz, anoj de skoltaro au membroj de gvidistoj de ludoj por infanoj. ktp. Kaj mi? Mi tiam ne apartenis al tia organizo. Fakte ankorau ne... Tamen mi tiam ankorau estis junulo!
Plejparte sur la maro, oni ne povas forkuri. Ni bezonis kvar tagojn por atigi Guamon. Kompreneble multaj suferis pro marmalsano. Feliche mi fartis bone. Preskau neniu spertis antaue tian longan vojaghon per shipo. Oni ne sciis kio okazos al si mem. La rezulto estis, ke pli ol duono daure kushis sur la lito post kvar tagoj....Ili ne povis manghi manghajhon, kaj ghi ja estis luksa kaj bongusta! Mi fojfoje alportis simplan rizkachon al ili. Kompatinde! Poste mi rimarkis, ke iu en la sama chambro estas tre alta, sed mi daure ne rimarkis tion char li chiam kushis en la lito!
En shipo chiutage okazis diversaj kursoj. Tamen mi jam ne tre bone memoras ilin detale... Shajne ili ne tre interesis min. Chiuj estis dividitaj al pli malgrandaj grupoj. Plejparte ni kune faris ion. Lauplane che la fino de la vojagho oni planis kulturan festivalon. Nia grupo decidis montri interesan koncerton per multaj boteloj kun akvo. Ni chiuj preparis malplenajn botelojn. Oni devis ghustigi la tonon de chiu botelo ghustigante la kvanton de akvo. Mi ne scias, chu mi mem proponis tion au ne, sed tio estis mia tasko kaj muziko estis "Hierau" de la Beatles. Estis tre malfacile ghustigi ritmon char chiu zorgas pri unu botelo, nome, unu sono. Se iu zorgus pri chiuj boteloj, ne tre malfacile. Komence terure! Mi portis tre malgrandan elektran pianon por aldoni dorsan muzikon kiel violono. Pro tio mi ne ludis tiun botelon. Mi gvidis ilin. Lau mi tre interese. Chu nur mi amuzighis?
Ni jam estis sufiche lacaj antau alveno al Guamo kaj ni tre ghojis trovi tiun insulon de la fenestro. Por multaj tio signifis, ke infero finfine finighos (ech provizore). Post longa vojagho per shipo oni daure sentas starangan malekvilibron en sia kapo, nome, estas malfacile piediri rekten! Ni tagmanghis che la bela subchiela restracio tuj apud la maro, kaj vizitis al kelkaj vidindajhoj kaj granda chiovendejo, ktp. Guamo estas la plej proksima loko por japanoj por ghui la etoson de okcidenta lando. Chiujare multaj vojaghas al Guamo. Mi tamen pensas, ke ne multaj scias, ke ankau tie estis malfelicha batalejo dum la dua monda milito. La japana armeo surterighis tie. Multaj mortis. Unu japana soldato kashe loghis en neokulfrapa loko dum pli ol tridek jaroj post la fino de la milito. En iu tago oni trovis lin, kaj li finfine revenis al Japanio. Sed ghis tiam li tute ne sciis, ke la milito jam finighis! En Guamo estas malgranda muzeo de tiu soldato.
Bonshance estis tre bona vetero, kaj sufiche varma. Lauplane ni havis tempon naghi au ludi che la marbordo. Mi fakte ne shatas naghi sed esti tie ne estis malbone. Malgrau laco multaj amuzighis tie ne sciante, ke poste okazos tragedio...
Kiam mi manghetis ion en la kafejo kun amikoj, audighis la sono de ambulanco. Kio okazis? Neniu tiam ne komprenis. Baldau la gvidantoj diris al ni, ke ni tuj devas reveni al la shipo. Iu malsanighis? Iu vundighis? Survoje al la shipo oni diris, ke iu dronighis kaj estis alportita al hospitalo. Ni chiuj preghis, ke io terura ne okazu. Ni atendadis en la chambro de shipo kun granda maltrankvilo. Poste la vocho de la estro de tiu chi universitato audighis el la lauteparolilo. Li parolis iom longe,tamen ni komprenis nur tion, ke li mortis. Multaj ekploris. Kelkaj el nia grupo estis amikoj de li. Li fakte vizitis nian chambron antauhierau por babilado kvankam mi ne memoris kiu estis kiu. Li estis ankorau malpli dudek jaragha. Jes, tro frue. Kaj chu oni povas kredi tian subitan shanghon de paradizo al infero? Ankau mi ne povis kredi tion. Mi ne tre bone memoras, sed mi iel klopodis kuraghigi kaj bonhumorigi ilin. Tamen vane. Kompreneble! Kiel oni povas farighi bonhumora en tia situacio?
La plano de postaj kursoj estis nuligita. Frumatene en la sekvonta tago ni prenos aviadilon por reveni al Japanio. Chiuj ne volis paroli multe, ne emais fari ion ajn. Dauris peza silento. Tamen chinokto estas la lasta nokto por ni. Iu proponis, ke ni faru tiun koncerton, ni kolektighu en la salono kun botelo. Mi ghojis audi ghin.
Ne nur pro manko de ekzercado sed ankau pro shoko, tiu "Hierau" estis sufiche mallerta, tamen sufiche kortushiga. Kvazau la muziko dedichita al li.