1993 TAJVANO

Dum kelkaj jaroj mi tute ne vojaghis eksterlanden. Kial? Eble mi estis malricha, kaj estis katoj hejme. Nur tio? Mi ne scias. Eble mi tiam ne havis emon. Chifoja vojagho estis grupa vojagho de iu organizo, al kiu mi tiam apartenis. Fakte estis tri elektoj, Taivano, Saipano kaj iu loko en Japanio. Se chiuj irus al la sama loko samtempe, la organizo tute ne funkcius kelkajn tagojn! Mi tuj elektis Taivanon. Mi bezonis renovigi mian pasporton.

Lau decidita vojaghplano, oni restas nur en Taipei, chefurbo de Taivano, dum nur kvar noktoj. Oni planis achetadon, vizitadon, manghadon, golfon tie. Sed mi ne estis kontenta resti nur en unu urbo. En Taivano oni parolas chine, mi pensis, ke ne estas malfacile forkuri almenau dum du tagoj.

Lauplane ni vizitis iun fabrikon de sonbendo koncerne al nia organizo. Mi enuis. Vespere ni vespermanghis che iu granda halo. Tie oni povas ghui kantadon, dancadon, kaj cirkon. Interese, sed mi tuj enuis. Mi pensis, ke tio ne tre malsamas kompare kun en Japanio char ni manghis kaj babilis kun kutimaj japanaj kolegoj. Chu nur mi estis iom stranga?

Taivano estas ne tre granda insulo plejparte kovrita de montaro. Fakte estas kelkaj montoj, kiuj superas la monton Fuji en Japanio. Mi planis veturi en montaro per autobuso. Matene en la tria tago mi iris al stacio. Por eviti ghenan miskomprenon, mi preparis slipon por montri la celon. La celo estis Hualian, kiu situas che la orienta marbordo, unu el kelkaj grandaj urboj en Taivano. Lau mia plano de tie mi prenos autobuson kaj tranoktos che iu urbeto en montaro.

En la vagono de trajno mi renkontighis kun koreaj vojaghantoj. Ankau ili estis anoj de grupa vojagho de iu asekura kompanio. Multaj virinoj kaj tre gajaj! Najbare de mi sidis relative silentema viro. Ni provis interparoli.

(Daurigota!)


Reiru al la indekso de "Vojagho"