FEBRUARO,1994 FRANCIO GERMANIO BRITIO
Chi tiu vojagho estis oficiala vojagho de iu organizo, al kiu mi tiam apartenis. Mia laboro rilatis al financo por la sekcio de internaciaj aferoj. En eksterlandoj funkciis kelkaj projektoj kunlabore kun japanaj kaj surlokaj studantoj en sciencaj kampoj. Lau la kontrakto nia organizo subtenas institutojn finance. Nia tasko estis kontroli la financan raporton kaj certigi kiuj aparatoj estis instalitaj tie. Mi vojaghis kun du chefuloj, s-ro T kaj s-ro K.
Origine mi estis ege okupita en tiu sekcio. Kiam mi forestas dum iom da tempo, okupiteco automate duoblighas, trioblighas. Aldone al ordinara tasko, mi devis aranghi kaj fini multajn aferojn. Mi fakte farighis tute malbonfarta en la tago de ekveturo. Eble pro febro mi sentis malvarmon kaj shvitis. Mi ech ne povis manghi en la aviadilo kvankam ni prenis la luksajn seghojn.
(Mi ne skribas detale pri tio, kion ni faris kiel laboro, char tio estas malinteresa por legantoj kaj ankau por mi! )
PARIZO: Ni alvenis al la flughaveno De Gaulle. Por la unua fojo en Francio! Ghenerale la unua impreso de eksterlando estas la impreso de la flughaveno, chu ne? (Kvankam ghi plejparte situas ekster la centro de la urbego) Fakte tie estis strange malplene. Chu vere chi tie estas la chefa flughaveno de Francio? Bedaurinde ni ne havis multe da tempo kaj nur manghetis sandvichojn tie. Unu rimarko estis, ke la indikoj estas skribitaj dulingve, france kaj angle. Interese estis, ke anglaj literoj estas iom malklaraj kaj iom malfacile legeblaj. Chu tio estas demonstracio, ke francoj ne shatas la anglan?
Chifoje ni tute ne havis shancon por viziti la centron de Parizo. Chu mi entute povas diri, "Ni iris al Parizo"??
STRASBURGO: La celo en Francio estis chi tiu urbo, kiu situas tuj apud la landlimo de Germanio. Foje chi tiu urbo apartenis al Germanio. Mi audis, ke multaj parolas kaj france kaj germane, sed la angla ne estas populara. Vespere ni atingis tien kaj nin bonvenigis s-ino W, japana virino, kiu jam longe loghas kun sia germana edzo en la relative proksima urbo en Germanio. Shi laboras por aranghi aferojn inter nia organizo kaj surloka organizo. Kiam shi venas al Strasburgo, shi kondukas Mercedes sur la autostrato, "Autobahn" kun sufiche da rapideco. Shi ja estas aktiva virino kaj aspektas kiel Yoko Ono!
La hotelo, kie ni restis, estis en la centro de la urbo. Tuj proksime estas la fama katedralo, kiu ankorau estas duonkonstruata. Iuvespere ni tri promenadis en la centro kaj trovis la restracion de marajhoj. Ni volis mendi ostrajhon. Sed la kelnerino ne komprenas la anglan. Mi tiam havis libreton pri franca konversacio. sed ghi ne tre helpis. En tiu kazo simpla gesto estas plej efika. Shi iel komprenis nin. Sed poste shi portis tri grandajn telerojn sur kiuj nekredeble multe da ostrajhoj! Ni ne povis diri ion kontrau tio. Ne malbongusta, sed tro!
FREIBURGO: S-ino W gvidis nin tien. Survoje ni ghuis belajn pejzajhojn de la fenestro de la auto. Survoje ni vizitis iun kastelon (shajne tre faman) sur la pinto de monto. La urbo Freiburgo estas bela urbo. Mi audis, ke la civitanoj ne permesis meti tiun "agorddetruigan" lautan signon de McDonald. Ghi fakte estas tre modesta. Vespere ni vespermanghis kun geedzoj W che vietnama restracio apud ilia domo. Li parolas angle kaj shi fojfoje tradukas la japanan germanen. Ni ghuis interesan interparolon.
Mi iom surprizighis, ke transiri la landlimon estas tre facile. Neniu inspektas transirantojn. Nur transiri la ponton alportas nin al najbara lando. Se temas pri vojagho al Germanio, nur tio.... Ankau pri tio oni dirus, "Chu vere vi iris al Germanio?".
De Strasburgo al Parizo. Denove nur che la flughaveno, sed chifoje alia. Tie estis homplene. Bedaurinde nur tia impreso.....
LONDONO: Mi tre antaughojis reviziti Londonon. Mi kashe planis esplori multajn lokojn lau la mapeto de la Beatles! Antaue mi esploradis en Liverpool. Tamen nur Liverpool ne sufichis!
Antau tio mi havis bonshancon por iri al la koncerto de Eric Clapton che la Rojala Alberto Halo kvankam la biletoj jam elcherpighis. S-ro H, japana kolego, kiu estis sendita de nia organizo, bonkore sciigis min kie oni povas akiri la bileton. Ghis tiam mi preskau chiam vizitis ien kun du chefuloj. Sed mi origine estas forkurema, precipe en Londono! La aliaj iris rigardi muzikalon tiuvespere. Tiu halo estas tre impona, antikva, charma halo. Multaj famaj muzikistoj faris koncertojn tie. Kaj nun Eric Clapton! Li chifoje ludis malnovajn blusojn lau la nova CD "Io, Io". Ili estis tre bonaj kvankam ne estas famaj kantoj. Tre bonaj kaj komfortigaj, mi eble sentis min tro komforta, mi dume nekonscie dormetis auskultante ilin! La lasta muzikero estis "Crossroad".
En la sekvonta tago, mi promenadis en Londono lau tiu mapeto de la Beatles. Unu el la plej famaj lokoj estas tiu konstruajho, sur kies tegmento ili faris koncerton de "Let It Be". Nun alia posedas tiun konstrajhon kaj oni ne povas eniri tien, sed mi kredas, ke la pejzagho tie certe ne shanghighis same kiel aliaj lokoj en Londono.
La loko, kie ordinaraj vojaghantoj ne vizitas, estas iu malnova, malgranda galerio, kie John kaj Yoko unuafoje renkontighis. Ghi ja situas en la malokulfrapa kvartalo. Mi sentis min iom stranga. Chiu historio konsistas el nekalkuleblaj eroj. Oni konkludos poste, chu tio estis miraklo au nur bagatelajho.
Kun scivolemo mi alighis al iu ekskurseto por japanoj, kies celo estas viziti kelkajn lokojn por amantoj de la Beatles. Ghi inkluzivis la faman studion "Abby Road" iomete malproksime de la centro. Mi fakte alighis al tiu ekskurseto nur por tio. Char mi sciis, ke oni iros al la konstruajho de "Let It Be", kiun mi jam vizitis hierau. La kolektejo estis la elirejo de Metroo plej proksime al Abby Road. Nur tri homoj krom mi kolektighis, studenta paro kaj salajrulo. Chicherono estis japana virino, kiu loghas en Londono kelkajn jarojn. Shajne portemapa laboro por shi. Dum interparolo kun shi, montrighis, ke shi estas vegetarano pli severa ol mi. Shi diris, ke che iu hamburgejo oni uzas oleon de bestoj, ne indas iri tien, kaj che iu hamburgejo oni povas mendi ion tute taugan por vegetaranoj, ktp. Poste mi provis ghin, sed ne tre bongusta, char oni imitis la guston de viandajho. Ne bezonas imiti tian guston!
Estas malfacile memfoti kiam oni vojaghas sola. Unu el la avantaghoj de grupo estas tio, ke oni povas havi proprajn fotojn. Sur tiu fama kvertrotuaro tuj antau la studio "Abby Road", ankau mi petis foti min. Shajne chiuj vizitantoj faras tian foton tie kvankam ne malmultaj autoj kuras tie!
Alian tagon mi havis la shancon rigardi muzikalon "Freneza por vi". En Japanio mi havis iom da intereso, sed ne havis shancon, plejparte pro tio, ke la bileto estas tre multekosta. En Japanio tre multekostas ne nur la biletoj de muzikalo sed ankau la biletoj de koncerto, io ajn koncerne al tia kultura kampo. Tio certe malproksimigas nin de tiu mondo, tre bedaurinda afero! Mi bonshance povis acheti bonan bileton de la segho en la kvara vico. "Freneza por vi" sufiche amuzis min. Tamen mi fojfoje pensas, ke chu ili ne enuas char ili chiutage ech plurfoje faras la samon?
Chifoje en Londono feliche mi havis relative multe da libertempo. Chu mi vere laboris tie? :-)