Suginami-Esperanto-Rondo
2009-01-12

La rondo fondigxis julie en la jaro 1978 kaj nun havas 22 membrojn. Gxi celas lernadon, uzadon kaj disvastigon de Esperanto kaj interamikigxon inter siaj membroj. Gia sidejo estas en la kvartalo Suginami. La kvartalo havas 500 000 logxantojn kaj situas en la okcidento de la metropolo Tokio, kiu konsistas el la 23 kvartaloj. La rondo estas filio de Japana Esperanto-Instituto.

KURSO
Enkonduka kurso okazas en kvin sabatoj en majo en kvartalana centro.

KUNSIDOJ
La rondanoj kunsidas en regula kunsido. (fotajxoj)

Vizitantoj estas bonvenaj. Bonvolu certigi antauxe daton de la kunsidoj.

AGADOJ
La membroj korespondas kun samideanoj, ekzemple de Svisio, Cxehio, Finnlando, Ukrajnio, Cxinio kaj Koreio. Ili partoprenas en la Universala Kongreso de Esperanto aux en aliaj kunvenoj.

SOCIETARO
La rondo formas societaron "Ok Esperanto-societoj en la metropolo Tokio" kun aliaj sep societoj, dum en Tokio trovigxas pli da societoj, ekzemple Tokia Esperanto-Klubo. La societaro organizas unu-tagan publikan kurson de Esperanto printempe kaj auxtune por disvastigo de Esperanto. Gxi prizorgas Esperantan Feston (t.e. Zamenhofan feston) por samideanoj en kaj cxirkaux Tokio decembre por interkonatigxi kaj inersxangxi informojn kaj opiniojn.

INTERNACIA ASOCIO
La rondo havas okazon ekspozicii pri Esperanto en okazajxoj de la Internacia Asocio de la urbo Musashino, kiu estas la urbo okcidente najbara de la kvartalo.

KONTAKTEBLA rete
esper-ser(a)mbr.nifty.com


Datoj de la regula kunsido en la jaro 2009:
1/10 2/14 3/14 4/11 5/9 6/13 7/11 (8/22) 9/12 10/17 11/14 12/12    



Al la pagxo japanlingva de Suginami Esperanto-Rondo