Germanio post la Unuiĝo
Vidpunktoj de Orientgermano

I (V.K. N-ro 123)

Detlev Blanke



En numero 121 (septempro-oktobro '93) de la Verda Kolombo la legantoj eksciis, ke mia edzino Wera kaj mi restadis dum tri semajnoj en Japanio kaj faris diversajn prelegojn. La ĉefa temo de miaj prelegoj estis Germanio post la unuiĝo", kaj mi aldonis: vidpunktoj de orientgermano". Ja supozegle la vidpunktoj de okcidentgermano" pri la temo estus aliaj.

La japanoj, esperantistaj kaj neesperantistaj, montris tre viglan intereson pri tio, kio okazis en Germana Demokratia Respubliko kaj nun okazas en Germanio. Tio certe estas klarigebla i.a. pro diversaj historiaj ligoj (ne ĉiam pozitivaj, se temas pri la Dua Mondmilito, ekzemple) inter Japanio kaj Germanio, sed ankaŭ pro la fakto ke inter Japanio kaj GDR ekzistas sufiĉe bonaj rilatoj. Krom tio verŝajne por japanoj la temo estas tute principe interesa, ĉar tiu Germanio ne nur estas amika al Japanio sed samtempe konkurenca.

En artikola serio mi klopodos resumi la problemojn laŭ jena temaro:

1. La malapero de GDR (kaj de la orienteŭropaj reĝimoj) kaj ties eblaj ĉefaj kaŭzoj

2. 1989: la decida jaro
3. Ĉu la "germana unuiĝo" estis unuiĝo ?
4. Kio fakte estis GDR kaj ĉu ĝi estis reformebla ?
5. Kelkaj tranĉaj ŝanĝoj en Orienta Germanio (5.1. Industrio, 5.2. Agrikulturo, 5.3. Novaj posedantoj, 5.4. Salajroj kaj prezoj, 5.5. Pensioj, 5.6. Senlaboreco, 5.7. Loĝejoj kaj luprezoj, 5.8. Virinoj, 5.9. Junularo, 5.10. Senprizorgaj servoj, 5.11. Scienco, 5.12. Kulturo)
6. Malagrabla heredaĵo: Sekurecservaj aktoj
7. Politika punjustico
8. Ksenofobio kaj novfaŝismo
9. Socialaj indikoj por la ŝanĝoj en Orienta Germanio
10. Kia bilanco ?
11. Ŝanĝoj por okcidentgermanoj
12. Ĉu forĵeti Marx kaj Engels ?

Kompreneble, tiu serio nur povas esti subjektiva, nekompleta kaj neperfekta reflekto. Tamen, se eblas, mi klopodos doni faktojn, kiuj estis troveblaj en diversaj analizoj kaj studoj.

Kiam mi vizitis Japanion prelegcele antaŭ 7 jaroj (1986), mi venis kiel civitano de Germana Demokratia Respubliko, kaj mi sentis min tia civitano. Nun mi revenis, sed kiel civitano de Germanio, kaj mi havas problemojn kun tiu civitaneco. Mi fakte perdis mian landon kaj havas - mi konfesas - ("orientajn") orientiĝmalfacilojn. Mi ne ŝanĝis mian loĝlokon, sed nun loĝas en alia lando. Mi ja kreskis en GDR, tie lernis, abiturientiĝis, studis, dum 4 jaroj estis fakinstruisto en gimnaziosimila lernejo kaj ekde 1968 laboris kiel profesia esperantisto en Kulturligo de GDR, en kies kadro la orientgermana Esperanto-movado restariĝis kaj fariĝis sufiĉe forta. (Kp. Skizo de la historio de GDREA", en der esperantist" 6/1990 n-ro 164/, sendebla al petantoj)

Mi ne kaŝas, ke mi estis membro de la reginta partio ( Socialisma Unuiĝinta Partio de Germanio", SED) kiu havis 2,3 milionojn da membroj. La nuna Partio de Demokratia Socialismo" (PDS), elirinta el SED sed funde ŝanĝiĝinta, havas 150 000 membrojn. Mi estas membro de tiu PDS.Neniu devigis min, siatempe 26-jara, aliĝi al tiu partio. Mi fakte subtenis tute konscie, kvankam neniam senkritike, tiun mian landon GDR, ĉar mi kredis ĝin alternativo al FRG, neperfekta sed eble iom post iom perfektigebla. Nun mi legas (en certaj, sed bedaŭrinde ĉie superregantaj gazetoj), ke mi estis membro de krima organizaĵo (la partio), ke mi vivis en ŝtato de maljusteco", en granda koncentrejo", kiu estis rekta daŭriganto" de la nazia Germanio ktp. Aparte frape estas, ke homoj, kiuj neniam vivis en GDR, nun klarigas al ni, kiel ni vivis kaj kiujn erarojn ni faris.

Sendube, la faktoj, la senkaŝigoj pri diversaj krimoj, ne estas ignoreblaj, devigas al rekonsidero de preskaŭ ĉio, kion oni kredis aŭ defendis. Rekonsidero tamen ne signifas nepre forĵeto de ĉio. Ekzistas homoj en tiu iama GDR, kiuj ne havis malfacilojn pri tio. Rapide ili forlasis la partion (en kiu ili parte havis altajn postenojn), ŝanĝis preskaŭ dumnokte siajn konvinkojn" (se entute ili havis tiajn), kaj nun tre verve propagandas la merkatan ekonomion", asertante, ke ili jam ĉiam estis kontraŭ la reĝimo". Mi persone havas pli da proble moj ol ili pri la pasinteco kaj la nuntempo (k aj kompreneble, ankaŭ pri la estonteco), kaj ne kapablas rapide juĝi kaj ŝanĝi ĉiujn miajn vidpunktojn aŭ alimaniere kameleoni. Cetere, mi ankoraŭ serĉas respondon al multaj demandoj. Kaj eble post iom da tempo mi estos pli saĝa ol nun. Kiu scias.

Do, la kara legant(in)o vidas, kiujn malfacilaĵojn mi havos traktante la temon kaj ŝi/li estas espereble sufiĉe avertita.

1. La malapero de GDR kaj ties eblaj ĉefaj kaŭzoj

La rapideco de la malfortiĝo de Soveta Unio kaj la disfalo de la orienteŭropa ŝtataro surprizis kaj ŝokis multajn, ne nur orienteŭropanojn. Fakte nemultaj estis preparitaj por tia evoluo. Ja ne mankis profetoj, kiuj prognozis la disfalon de la komunisma bloko" jam baldaŭ post ties ekestiĝo, tamen, dum la jaroj multaj okcidentaj politikistoj alkutimiĝis al la penso, ke tiom baldaŭ la dezirata disfalo ne okazos. Ili faiĝis pli pragmatikaj kaj pretis pri paca kunekzistado". Oni parolis pri nova orient(land)a politiko".La malaperoj de la - ni diru socialismaj - reĝimoj (ni revenos al la demando, ĉu vere temis pri socialismaj en la senco de Marŝ kaj Engels) okazis rapide, dum nur kelkaj monatoj, unu post la alia, kio certe indikas pri ĝenerala malsano kaj ĝenerala kunligiteco en la ŝtataro. La malapero de la reĝimoj en Sovetunio kondukis al disfalo de la ŝtata unio, en Jugoslavio al monstra milito, en Ĉeĥoslovakio al la disduiĝo de la ŝtatoj. La malapero de la socialisma reĝimo en GDR kondukis al la malapero de la ŝtato mem.

Kaj la kaŭzoj de tio ?

Pri ili oni kompreneble diskutegas. Por tiuj homoj, kiuj neniam ŝatis la socialisman eksperimenton", la respondo estas tre simpla:

Ili diras proksimume, la socialisma reĝimo estis nekapabla kaj krima, subtenita nur per la totalitarisma diktaturo kaj sovetiaj tankoj. Sekve ĝi ne povis longe funkcii. Pli malpli frue, la malapero ne estintus evitebla kaj sekve estas tute komprenebla.

En maldekstraj rondoj ni tamen trovas diversajn kaj pli diferencitajn interpretojn, kiuj oscilas inter jenaj du ekstremoj:

a) Gorbaĉov estis perfidulo, verŝajne eĉ subtenita de CIA, kaj la disfalo estis disfaligo flanke de la imperiistoj, do temis pri kontraŭrevolucio. La ĉefaj kaŭzoj do estas unuavice eksteraj.

b) Ĉefe kulpas la nekapablo de la regintaj partioj, la manko je kompetenteco en politikaj kaj ekonomiaj sferoj, la manko je vera demokratio, la potencavido de la regintoj kaj, aparte, la firma gluiteco al la sovetia modelo (tute ne nepre taŭga por aliaj eŭropaj landoj). Do la ĉefaj kaŭzoj estas internaj. Kompreneble, tiu grupo ne ignoras, ke ja tre efikis la okcidenta mondo, kiu ne estis amika al la orientaj reĝimoj. Tamen, ankaŭ laŭ tiu grupo, la socialismo povintus funkcii, se la menciitaj faktoroj ne estus efikintaj.

Eble oni devus mencii iun trian vidpunkton, kiu forte substrekas la internajn kaŭzojn, ne ignoras la pezajn klopodojn, daŭrintajn dum jardekoj, malhelpi ĉie ajn la socialisman eksperimenton, sed aldone starigas kelkajn bazajn demandojn pri la teorio de Marx, Engels kaj Lenin, supozante, ke ankaŭ en la (ja malbone realigita) teorio en si mem jam estas kelkaj gravegaj eraroj. Do, ke entute oni devas rekonsideri la socialisman teorion (ekz. la historia rolo de la laborista klaso, la koncepto pri "diktaturo de la proletaro", la rolo de privata propraĵo, la rolo de socialisma partio, konceptoj pri demokratio k.s.).

Mi mem inklinas al tiu tria vidpunkto.

(Daŭre al la sekvanta numero)


Al la sekvanta paĝo