Germanio post la Unuiĝo
Vidpunktoj de Orientgermano

II (V.K. N-ro 124)

Detlev Blanke

daŭre de la antaŭa numero


Se mi devus listigi kelkajn ĉefajn kaŭzojn de la fiasko de GDR (kiu estas nedisigebla de la fiasko de la tuta orienteŭropa bloko), mi mencius jenajn:

1. Marx kaj Engels havis alian prirevolucian teorion ol Lenin. Laŭ Marx kaj Engels socialisma revolucio nur estus sukcesa, se ĝi realiĝus kiel vera bezono pri akriĝo de la kontraŭdiro inter socia produktado kaj individua (malmultpersona) alproprigo de la plusvaloro. Kaj tio nur eblas sur tre alta nivelo de produktivaj fortoj. Krom tio ili imagis revolucion samtempan en almenaŭ kelkaj alte evoluintaj landoj.

En Ruslando, inverse, la nivelo de la produktivaj fortoj estis tre malalte evoluinta, mankis tradicio pri burĝa demokratio. La modelo, kiun Lenin evoluigis (kaj pri tro frua morto ne povis vere finevoluigi) versŝajne jam por Ruslando ne taŭgis, ĉar ne baziĝis sur la Marx-a postulo menciita. Aldoniĝas la drasta perversigo pere de Stalin, sub kies influo nur relikvoj de la ideoj de Marx, Engels kaj Lenin estis allasitaj kaj sanktumitaj kiel eternaj veroj".

Post la Dua Mondmilito la orienteŭropaj ŝtatoj, inkluzive de la posta GDR, estis devigitaj sekvi tiun jam maltaŭgan sovetian modelon. Klopodoj en unuopaj landoj, serĉi propran vojon al socialismo, evoluigi modelon adaptitan al la naciaj spertoj kaj specifaĵoj, ĉiam estis subpremitaj de Moskvo". Ankaŭ provoj pri specifa germana vojo al socialismo" pro tio ne havis ŝancojn.

2. GDR havis tre malfacilajn starto-kondiĉojn. La ĉefaj ekonomiaj centroj de Germanio troviĝis en ties okcidentaj regionoj. La sovetia potenco malmuntis grandajn partojn de la industrio kaj ĝin sendis al sia lando. La du germanaj ŝtatoj entute pagis 101 miliardojn da okcidentgermanaj markoj (laŭ la valoro de 1953) al la venkpotencoj. De tio GDR 99 miliardojn kaj FRG nur 2 miliardojn (ĉar la okcidentaj potencoj fakte rezignis pri la reparacioj, tamen FRG pagis sumojn al Israelo, kion GDR ne faris). Ĝis meze de la 50-aj jaroj la sovetia potenco prenis varojn el la kuranta produktado de GDR. Kontraste al tio, en FRG oni havis gigantan financan helpprogramon, la Marshall-planon".

3. Gxis 1961, pro la fakte malferma limo, GDR perdis valorojn de miliardoj da dolaroj pro la amasa fuĝo de civitanoj al FRG, inter ili ankaŭ multaj tre bonaj fakuloj, kies multekosta edukado kaj fakigo estis pagita en GDR, sed fruktuzita en FRG. La kialoj de tiu fuĝado (eble 2 milionoj) estis ne nur politikaj, sed verŝajne precipe ekonomiaj, ĉar la ekonomia miraklo" de FRG allogis.

4. La planekonomio havis certan sukceson dum la unuaj du jardekoj. La homoj en GDR, aparte dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj (post certa interna stabiliĝo pro la fermo de la limoj) sentis plibonigon de la vivnivelo. Regis certa modesta bonstato. Kompreneble, kompare al FRG, la en Eŭropo plej alte evoluinta ŝtato, tiu bonstato ŝajnis mizera. Sed ĉio estas relativa. Fine de la 70-aj jaroj la tro rigida planekonomio tamen venis al la limoj de siaj kapabloj. Gxi ne povis reagi sufiĉe al diversaj mondaj krizaj simptomoj (ekz. olea krizo). La ŝtato elspezis ĉiam pli ol ĝi enspezis. Tio sekvis daŭran malfortiĝon de la ekonomio, fakte elvendiĝon kaj bankrotiĝon. Oni nun legas en libroj de kelkaj iamaj membroj de la politburoo (plej supera potencocentro de SED), ekz. ĉe Mittag, Tisch kaj Schaboŭski, ke jam komence de la 80-aj jaroj GDR alproksimiĝis al bankroto. Cetere, tiuj samaj homoj siatempe daŭre predikis pri grandaj sukcesoj en socialisma konstruado, do, ne diris la veron al la popolo.

5. Se en GDR dum la unuaj jaroj ja estis observebla ankoraŭ certa entuziasmo, aparte pro la volo konstrui ion novan post la terura milito, starileco kaj neelastemo de la gvida partia kaj ŝtata burokratio, kiu ĉiam arogis al si, scii la solan veron, pli kaj pli estintis multajn kreajn kapablojn kaj provojn eltrovi plej bonajn solvojn en politiko kaj ekonomio. Tio fariĝis ne plu eltenebla, aparte dum la 80-aj jaroj, kiam ŝajne Gorbaĉov montris, ke eblas aliaj ideoj, alia gvidstilo kaj diskutado de tabuoj. La diferenco inter la oficiala propagando de ekonomiaj sukcesoj kaj la ĉiutage spertebla realeco reduktis de tago al tago al subtenon por la reĝimo. Kreskis la skismo inter regantoj kaj regatoj.

6. Aparte en GDR la politiko de izoligo estis tre sentebla. Kvankam sub la regado de Honecker ekzistis pli da kontakteblecoj inter GDR kaj FRG, aparte por familiaj ligoj, ol tio eblis post la konstruo de la Muro sub Ulbricht, tamen la civitanoj, ekz. el Pollando, Hungario kaj Bulgario, havis pli da eblecoj internacie moviĝi ol tiuj el GDR. Tio, kompreneble, estis tre prema kaj malagrabla, ne laste ankaŭ por esperantistoj.

7. Fakte ekde la unua tago de la ekzisto de GDR, la okcidentaj potencoj, unuavice kompreneble FRG, entreprenis multegon por malebligi aŭ bremsi la evoluon de la malamika frata" ŝtato.Tio okazis en la politikaj, ekonomiaj kaj aliaj medioj. Nur meze ĝis fine de la 70-aj jaroj GDR estis diplomatie agnoskita de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, tiom malfrue i.a. pro la ankaŭ ĉi-rilate obstrukcia sinteno de FRG.

Se oni sumigas ĉiujn faktorojn, eble estas kaŭzo ne por miri pri la fiasko, sed pri tio, ke entute GDR ekzistis pli ol 40 jarojn.

2. 1989: la decida jaro

En 1985 kun la apero de Gorbaĉov ekestis multe da esperoj, ke pere de perestrojko" eblos reformi kaj modernigi la socialisman ŝtataron, inkluzive GDR. Kiel konate, la politburoo de SED tute ne entuziasmis pri la kurso de Gorbaĉov. Tio plifortigis, ankaŭ ene de SED, la kritikan sintenon al la gvidantaro. Krom tio fariĝis evidente dum nur kelkaj jaroj, ke Gorbaĉov ne sukcesos konservi la socialisman reĝimon. La tuta bloko malstabiliĝis. En GDR oni kondutis, almenaŭ publike, kvazaŭ la venko de la socialismo estas tute nepra kaj leĝeca. Sed la evoluo montris en alian direkton. La interna krizo en 1989 akriĝis. Pli ol 120 000 personoj petis oficiale permeson forlasi la landon. Daŭre okazis fuĝoj. Dum julio/aŭgusto 1989 la ambasadejoj de FRG en Prago, Varsovio kaj aprte en Budapeŝto, sed ankaŭ en Berlino, estis plenegaj de preskaŭ 10 000 rifuĝintoj, kiuj volis ĉi-voje atingi FRG. Hungario malfermis sian limon al Aŭstrio. La fluo ne plu estis haltigebla. Demonstracioj abundis. La sloganoj estis i.a. "Ni volas foriri", sed skandis "Ni restos ĉi tie" (do ne forlasos GDR sed volas ŝanĝi ĝin). El tio fariĝis Ni estas la popolo" (ne vi en la gvidantaro). Okazis senpotencigo de Honecker.

La 9-an de novembro 1989 la posteula partio-ĉefo, la jam senpotenca Egon Krenz, malfermis la muron (kvankam ĝis hodiaŭ ne estas tute klare, kiu ludis la vere decidan rolon, ĉu eble nur hazardo kaj senorientiĝo?). La transira registaro de Modroŭ ne plu havis ŝancojn ion konservi kaj devis paroli pri estonta unuiĝo de ambaŭ ŝtatoj. Tion des pli, ĉar ankaŭ ofte ripetiĝis la nova slogano "Ni estas unu popolo" (do okcidentgermanoj kaj orientgermanoj komune). La unuaj liberaj balotoj (13.3.1990) rezultigis venkon de la kristandemokratoj (la intelektularo balotis precipe maldekstre, la laborista klaso precipe konservative!). La registaro de Maiziere pretiĝis transdoni la landon al rapida unuiĝo" kun FRG. Tiu procezo ne plu estis haltigebla, ĉar ekde 1.7.1990 estis enkondukita en la ankoraŭa GDR la okcidenta marko. Ĉion alian solvis la ekonomio. La 3-an de oktobro, GDR aliĝis al FRG.

(Daŭre al la sekvanta numero)



Al la sekvanta paĝo