Serio III
III Virinoj malkaŝas sin unu post alia
(12) Kial koreaj virinoj?
Por konsolejoj nepre necesas "konsolvirinoj." La nombro de japanaj soldatoj
en Ĉinio estis tre granda. Do la necesa nombro de virinoj por konsolejoj
estis ankaŭ granda.
Tiutempe al viroj atingintaj la aĝon de 20 jaroj estis ordonitaj havi
medicinan kaj korpan ekzamenon por rekrutiĝo. Kaj al viroj prijuĝitaj kiel
sanaj oni sendis t.n. "ruĝan paperon" (=rekrut-ordono), kiu devias la
ricevinton soldatiĝi kaj iri batalejon.
Ĉu la afero iris same por japanaj virioj? Nome, ŝu iujapanino ricevis
"ruĝan paperon", kiu devigas ŝin iri batalejon kiel "konsolvirinon"? Tute
ne. Tiama japana ŝtato ne ekpensis tian aferon.
"Se soldatoj en batalejo vizitus konsolejon kaj trovus tie siajn fratinojn
aŭ amikinojn sekse servantaj al soldatoj, ili perdus batalemon."
Je tia kaŭzo oni hezitis venigi japaninojn al batalejo kiel
"konsolvirinojn."
Alia problemo estis japana leĝo antaŭ eksterlandaj okuloj. La leĝo
malpermesis senkondiŝe "prostitui virinojn, kiuj ne atingas la aĝon de 20",
kaj "tromplogi kaj forkonsuki virinojn kontraŭvole."
Konsidere pri la okulo de la mondo, la japana ŝtato, kiu estis konsiderata
kiel plenumanto de la leĝo, ne povis mem malobservi la leĝon. Sed la leĝo
havis escepton: tiu leĝo ne validis en japanaj kolonioj kaj koncesiita
teritorio Kŭangongo laŭ deklaro de la japana registaro.
Siatempe Koreio kaj Tajvano estis japanaj kolonioj. Preteksto estis preta
por la japana ŝtato, ke ne estas kontraŭleĝe fari el koreinojn
"konsolvirinoj."
(13) Senigite je propra tero kaj lingvo
Kelkaj el vi legantoj
verŝajne ne komprenas kio estas kolonio. Do estas inde skribi iomete pri la
historio de koloniigita Koreo, ŝar ĝi ne estas senrilata al la problemo de
"konsolvirino." Pli klare dirite, ĝi havas profundan rilaton al la problemo.
Koreio estas najbara lando de Japanio. Kiel vi jam lernis en lernejoj,
Koreio havas interrilaton kun Japanio ekde antikva epoko. En Japanion envenis
multaj kulturaĵoj de tiu najbaro.
En 1910 Japanio arogante trudis al Koreio ratigon de "Japan-Hana Aneksa
Kontrakto". Kaj ĝia tiama nomo "Granda Han-Imperio" estis ŝanĝita en
"Ĉoosen". Japanio instalis Oficejon de Gubernatoro de Ĉoosen. Koreio kiel
japana kolonio estis metita sub la japana regado.
Kion aktuale signifas do la japana regado?
Unue de 1910 ĝis 1918 oni esploris, kiuj posedas kiajn terpecojn en la
nova kolonio. Ĉiuj ter-posedantoj estis devigataj deklari al japana
aŭtoritatularo pri sia havaĵo. Terpeco, pri kiu neniu deklaris, fariĝis
ŝtata posedaĵo. Pro komplikeco de la deklarformalaĵo k.a. multe da tero
estis forrbita for de terkulturistoj.
Tiutempe plejparto de la koreoj estis terkulturistoj. Ĉ. 80 procentoj de
la kulturistoj perdis sian kampon, kaj fariĝis farmistoj, kiuj devis pagi
renton al japanaj bienuloj. vivo de koreojfariĝis pli kaj pli malfacila tiel,
ke multaj homoj transloĝiĝis serŝante laboron en malvarmegan Siberion kaj
nordorientan parton de Ĉinio. Iuj venis la Japanio por gajni laboron.
Intertempe en 1911 oni proklamis "Korean edukan Leĝon" por fari koreojn
rjalaj regatoj. Laŭ la leĝo koreoj ne povis lerni en lernejoj historion kaj
geografion de sia patrujo.Krom tio japana lingvo fariĝis ilia "nacia lignvo"
anstataŭ la korea, ilia patrina lingvo. ankaŭ en lernejoj infanoj estis
devigatajuzi japanan lingvon.
Kompreneble, al tia kruela regado koreoj ne restis nur obeemaj. La unuan de
marto, 1919, en Pagoda Parko, Seulo, la deklaraĵo pri sendependeco
deklamiĝis. instigite de tio vastiĝis tra la koea lando movado por
sendependeco el sub la jugo de Japanio. Koreaj popolanoj ne perfortis sed
hurais "Vivu sendependeco!" en manifestacio kaj mitingo. Japanaj armeoj kaj
plico perforte subprenis ilintra la lando. Oni nomas la popolamasan agadon
"Movado la Unua de Marto."
spite de kruela subpremado daŭris ondoj de sendependiga movado, kiu formis
kontraŭjapanajn movadojn.
La 30-an de oktobro, 1929, kaŭze de ofendo far japanaj lernantoj al koreaj
lernantinoj en Kuanĵu okazis kverelo inter studentoj japanaj kaj koreaj.
Tiuokaze japana polico arestis nur koreajn studentojn. Instigite de tiu afero
kontraŭjapana movado ekflamis gvidita de koreaj studentoj. (Studenta Movado
Kuanĵu) La movado vastiĝis tra la tuta lando. Eŝ infanoj de elementa
lernejo aliĝis al la mofado.
Post kiam Japanio komencis plivastigi agresmiliton en Ĉinio en 1937, la
asimila politiko fari koreojn japanoj praktigiĝis pli fanatike ol antaŭe.
"Ĵuro de Tennoa Regato" estis verkita en tiu jaro, kaj koreaj infanoj kaj
plenaĝuloj estis devigitaj reciti ĝin. Se infano fuŝe recitis ĝin en
lernejo, oni donis al li/ŝi riproŝon kaj punon.
- Ni estas regatoj de Granda Japana Imperio.
- Ni estas lojalaj al lia Tennoa Moŝto.
- Ni fariĝu bonaj kaj fortaj popolanoj per elportado kontraŭ suferoj kaj
per hardiĝo de korpo kaj spirito.
Koreoj estis devigataj adorviziti
ŝintoismajn templojn, riverenci plej profunde direkte al la tennoa palaco en
Tokio, hisi la sunflagon kaj kanti "Kimigajo" (himno al tennoo).
Foje okazis, ke oni uzis la himnon por mobilizi koreajn junulinojn. Por
sciigi tion mi prezentu kazon de Kan Son Ne. En 1941 ŝi estis 14 jaraĝa.
Ŝi rakontis jene:
Siatempe vilaĝanoj ricevis sian porcion ŝe distriguejo antaŭ
la stacidomo unufojon monate. Oni distribuis iometon da rizo kaj du goŭojn
(japana mezurunuo, ŝ. 18 centilitroj) da hordeo kaj foje komŝin (korea
piedvestaĵo).
Japanoj ordonis kanti "Kimigajo". al koreoj atendantaj en vico por ricevi
sian porcion. Se iuj ne povis kanti la himnon, ili ne povis ricevi la
porcion. Mia avino ne povantae kanti ĝin revenis hejmen plorante. Mi do
iris al la distribuejo anstataŭ ŝi.
Mi kantis "Kimigajo" antaŭ la japanoj kaj ricevis du goŭojn pli multe da
rizo ol kutime. Krome oni donis al mi du gumŝuojn por avino kaj mia frato
kaj lamanĝaĵon.
Sed poste klariĝis, ke tio estis insida
taktiko por kolekti junulinojn. Informiĝante pri Kan, kiu ricevis multajn
distribuaĵojn pro kantado de "Kimigajo", ĝis tiam sin kaŝintaj junulinoj
venis unu post alia al la distribuejo. Rezulte de tio 14 junulinoj kaptiĝis
kaj forportiĝis por labori kiel "konsolvirinoj". Pri tiu ŝi afero
Kanrakontis en Japanio, kiam ŝi ŝeestis en la internacia aŭskulta kunveno en
Tokio en decembro, 1992. Al tiu kunveno eksterlandaj juristoj kaj es;lorantoj
estis invititaj.
Intertempe laŭ la koloniiga politiko oni devigis koreojn anstataŭi sian
propran nomon per japaneska nomo. Tio nomiĝas "koreado de nova nomo."
Laŭ la evoluo de la milito oni perforte alportis multajn koreajn virojn
trompitajn aŭ ŝaskaptitajn per kamionoj en Japanion kiel ŝvitlaborantojn en
karbminejoj, digego-konstruejoj, flughavenoj k.a. Antaŭ la militgina jaro pro
nova "rekruta leĝo" koreoj estis devigitaj soldatiĝi.
Tiele rezulte de la japana koloniiga politiko koreinoj estis devigitaj
fariĝi "konsolvirinoj."
(14) Kiel ili estis forrabitaj
Okaze de Son, oni tromplogis ŝin al
batalejo dirante "Jen estas laboro profitdona al vi." Son pensis, ke la laboro
estos servado al soldatoj, ekz. lavado de iliaj vestaĵoj.
Do kiel estis okazoj de aliaj virinoj?
No Bok Sil priparolas jene.
- Kiam mi siestis, abrupte envenis al mi tri soldatoj kaj
minacis min per pafiloj kaj sabroj. Mi estis puŝfaligita de ili kaj sango
elfluis el mia kapo. Mia patro plorpetis la soldatojn, "Bonvolu ne preni
mian filinon, mi petas." Sed vane. La soldatoj piedbatis la patron kaj
forprenis min de li kaj perforte surkamionigis min."
No estis ne
trompita kiel son sed forrabita perforte.
Tute ŝoke estas, ke troviĝas 11-jaraĝa knabino inter forratitinoj.
11-jaraĝa kanbino estas samaĝa kiel lernantino de la kvinajara klaso de
elementa lernejo, ŝu ne? I Ki Hun parolis pri tio tremante kun larmoj, kiam
ŝi vizitis Japanion.
Tiam mi estis 11-jaraĝa lernantino de elementa lernejo.
Dimanŝe libera je lernejaĵo mi ludis ŝnulsaltadon kune kun miaj amikinoj.
Tiutempe furoris ŝnulsaltludo inter knabinoj.
Unu el ili diris, "Via patro petis min kunporti vin al li pro ia afero."
Mi ankoraŭ infaneca pensis, ke ili estas konatuloj de mia patro, kaj iris
kun ili.
Ili survagonigis min kaj donis sukeraĵon al mi. Sed mi infaneca eŝ ne
dubis pri tia afero. Tio tamen estis tro malfrua. Atinginte Pjonjongon, ili
alportis min al tegolita domo kaj enfermis min en ŝambro.
"Revenigu hejmen! Mi deziras renkonti patrinon."
Plorkriantan min oni bategis...
Okaze de I, laŭ ŝia diro,
ŝi aspektis pli aĝa ol aliaj knbinoj, kaj estante nur 11-jaraĝa, ŝi estis
trompita de pseŭda peto de la patro kaj forrabita.
Tiamaniere virinoj estis trompitaj per diversaj diroj aŭ forportitaj
perforte kontarŭvole.
Mi aŭtoro deziras vin pripensi profunde. Kelkaj el vi pensus, ke tiuj
virinoj fakte diziris monon kaj memvole iris kun logintoj, kvankam ili diras,
ke ili estis tromplogitaj per 'mongajno'. Ĉu tio pravas? La trompitoj estis
knabinoj de dekjaraj aĝoj samkiel vi. Kial tiutempe koreoj eŝ knabinoj de
dekjaraj aĝoj vivis tiel malriŝaj, ke ili deziris 'monjannon'?
Ankoraŭfoje vi rememoru. En tiu tempo koreoj forprenitaj terurite vivis
suferplenan vivon. Pro la graviĝo de la milito multaj viroj forrabitaj
perforte al karbminejoj, fabrikoj, konstruejoj k.a. en Japanio. Preskaŭ ŝiuj
familioj estis en suferiga vivo senigite je sia ŝeflaboranto. Tial do oni ne
povas kritiki ilin, ke ili trompiĝis pro deziro al mangajno, ŝu ne?
(15) Venas dekoj da soldatoj tage
Dimanŝe, se oni ne havas
operacion, soldatojrajtis iri eksteren. La virinoj diras, ke en tia tago
soldatoj amase venis al "konsolejo" kaj atendis en vico.
Senŝese venas soldatoj unu post alia. Iutage oni defivis min
akcepti tri- aŭ kvardek soldatojn...
Iuj soldatoj pretis jam
demetinte la gamaŝojn, kaj aliaj eŝ la pantalonon.
Unu eniris en la ŝambron, kaj jam post 4-5 minutoj la dua
soldato senpacience bategis la pordon. Tiu kriis: rapudu! Tio ŝajnis kvazaŭ
ili pisis en necesejo.
Tiel parolis unu ekssoldato.
Kiom doloriga kaj turmenta! Kaj se ni petegis jam lasi nin,
kolerema soldato insultis kaj batis nin per la tuta forto, dirante, "Vi,
estante kore P (elp. pi) aŭdacas tion diri!" Ili ne konsideris nin kiel
homoj.
Oni nomis la "konsolvirinon" "korea P". Pro malrespekto al
koreeco kaj "konsolvirineco" militistoj tiel nimis la virinojn. KANEDA Kimiko
(kaŝnomo) parolas pri la turmentiĝo:
Oni devigis min akcepti 20-30 soldatojn en tago. Jam je la tria
soldato la korpo netolereble doloris. Kaj tial mi komencis fumi opion, kiun
mi ricevis de ŝinoj, por tiel liberiĝo de la sufero..."
La opio
nekuraceble difektis ŝian sanon kaj ankoraŭ nun tio turmentas ŝin. Troviĝas
multaj virinoj, kiuj malsaniĝis kaj eŝ mortis pro la kruela vivo.
La konsolejon administris la armeo, kaj tial diversaj reguloj estis
difinitaj fare de la armeo.
Oni difinis ekzemple, ke pago por unu horo estu unu eno kaj duono. Tamen
efektive unu soldato ne okupis unu horon, sed post 4-5 minutoj jam venis alia,
ŝar multaj atendis en vico.
La soldatoj pagis, sed la monon prenis la administranto; oni subtrahis
pagon por manĝo, aliaj vivbezonoj, medikamentoj por venereaj malsonoj kaj
repago de ŝuldo. Nur la reston la virinoj ricevis.
Inter virinoj estis tiuj, kiuj ne ricevis eŝ unu senon1). Krome la ricevita mono estis en armeaj biletoj, kiuj
fariĝis senvaloraj paperpecoj je la japana malvenko de la milito.
La regularo fiksis horon iri la konsolejon laŭ klaso de armeanoj: soldato,
suboficiro, oficiro kaj tiel plu. (En la okazo de terarmeo, desupre;
ŝefgeneralo, kolonelo, subkolonelo, ŝefleŭtenanto, leŭtenanto,
subleŭtenanto, serĝento, kvinestro, supera soldato, unuaklasa soldato,
duaklasa soldato.) en alia loko oni difinis semajntagojn al respektivaj
trupoj.
Ekzistis alia rgulo, ke la viroj nepre uzu kondomon. antaŭ ol iri al
konsolejo la soldatoj ricevis kondomon de sia trupo. (En la terarmeo la
kondomo surhavis literojn "brave ataku!" kun simbolmarko de la terarmeo. Ĝin
oni donis ne por tio, ke la virinoj ne gravediĝu, sed por tio, ke soldatoj ne
ricevu venereajn malsanojn. Por la sano de soldatoj oni liveris ĝin.)
En fakto multaj virinoj suferis gonoreon aŭ sifilison. Foje oni kuracis
sifilison per injekto de medikamento namata "Numero 606", sed alifoje grane
malsanajan virinon oni ienforkundikis kaj ili "malaperis". Kiel rilate al la
soldatoj? Estas facile komprenible, ke ne malmultaj infektiĝis per
venereajmalsanoj. Se oni trovis seksan malsonaon ŝe soldato, li ne povis plu
promociiĝi al pli alta rango, aŭ puniĝis en armea karcero.
De la komenco la konsolejo havis celon preventi seksajn malsanojn je la
armeanoj. La armeo timis, ke la malsanoj disvastiĝos inter la soldatoj. Se
multiĝos malsanaj soldatoj, la batalforto malpliiĝos.
La armeo organizis ŝiusemajnan ekzamenon pri la "konsolfirinoj" por
preventi seksajn malsanojn.
En trupo estis militkuracistoj kaj flegistosoldatoj, kiuj koracis kaj
flegis malsanulojn. Ili faris liston, en kiu ili skribis la rezulton, kaj ĝin
oni sciigis al la soldatoj: "Ne vizitu tiujn virinojn, kiuj montriĝis
malsanaj per ekzameno."
Estis "konsolvirino", kiu farigsi graveda. Kim Jeongŝi memoras virinon en
la sama konsolejo, nomata Ĵunko, kiu gravediĝis.
La militistoj ne estis zorgema pri la gravedulino. Post kiam ŝi
naskis, oficiro ien forkondukis ŝin kaj la infanon. Ninion plu ni aŭdis pri
ŝi.
Iuj gravedulinoj abortis pro devigitaj seksumoj. Tio
malsanigis kelkajn kaj eŝ mortigis ilin. Kelkaj malsaniĝis mem pro tio kaj
eŝ mortis.
Estis kazoj naskado. Inter virinoj senditaj al Birmo estis tiuj, kiuj devis
vagi kun sia bebo surdorse por fuĝi el atakoj, tuj antaŭ la malvenko de
Japanio. Iuj aliaj, estante grvedaj, estis feliŝe protektitaj de alianca
Armearo.
- 1)
- "Sen" estis unu el la unuoj de tiama japana mono.