Serio IV
(16) Vundoj ankoraŭ restas
Sur la maldekstra brako de Son Ŝindo ankoraŭ restas tatuo de litero "‹àŽq(Kaneko)". Tiun japanan nomon oni donis al ŝi kiam ŝi estis farita "konsolvirino".
Tiam mi ne bone komprenis la japanan lingvon. Rekoni la donitan nomon ne estis eble, kaj pro tio ni ofte ricevis baton. Iu virino, alveninta tie antaŭ mi, tatuis la literojn por ke mi ne forgesu la nomon.
Post militfino ŝi provis forigi la tatuon, sed pro dolorego ŝi ĉesis. Kaj ĝi restas ankoraŭ nun.
Ĝi ne estas ŝia sola vundo. Sur la femuroj kajla dorso troviĝas okulfrapaj cikatroj, kiujn soldatojfaris per piko aŭ tranĉo de glavo. Kiam ŝi provis fuĉi, aŭ kiam ŝi ne povis obei soldatojn pro lacego, ili senkompate sin batis kaj tretis. Ŝi nun ne bone aŭdas. Tiamaj batoj al ŝi je orelo kaŭzis tion.
Ne nur koreinojn oni faris "armea konsolvirino". Wan Aihua, ĉinino, estis unu el tiuj, kiuj suferadis same kiel la koreinoj. En decembro de la lasta jaro1) ŝi venis al Internacia Publika Aŭskultado kaj parolis:
Kiam japana armeo venis al mia vilaĝo, ili kaptis min. Mi estis enŝlosita en domo de la japana armeo. Tage kaj nokte venis soldatoj kaj perfortis min. Tiam mi estis nur 15 jara... En iu tago la soldatoj havis kunsidon, kaj mi fuĝis profitante la okazon. Sed post malpli ol du monatoj ili denove kaptis min. Ili minacis min postulante, ke mi diru la nomojn de laa vilaĝanoj, kiuj estas anoj de la Ok-Voja Armeo (Provizora nomo de la Ĉina Komunista Armeo, kiu ludis siatempe ĉefan rolon en la kontraŭjapana batalado). Ĉar mi silentadis, ili furioze batis min.
Tage post tage ili devigis min seksan akcepton... Tio, kiun mi manĝis estis restaĵo de ilia manĝaĵo, tute ne apetit-veka eĉ en malsatego. Kaj eĉ tian manĝaĵaĉon oni ne donis, se ilia humoro estis malbona. Tiam mi, iel trovinte ŝancon, fuĝis ankoraŭfoje. Tamen, post malpli ol tri monatoj mi estis denove kaptita. Ili ligis min al la dorso de azeno kaj portis al la loko, kie la trupo situis...
En iu tago ili tiel kruele traktis min, ke miaj ripoj kaj kruraj ostoj rompiĝis. Min svenintan, sen vestaĵoj, ili forjetis en riveron. Feliĉe iu maljunulo en vilaĝo savis min kaj mi povis plu vivi. De tiam, dum tri jaroj, mi ne povis movi min kaj devis restadi en lito.
Mia korpo terure deformiĝis pro la rompiĝo de multaj ostaoj...
Suba parto de unu el ŝiaj orellogoj estis deŝirita. Kiam soldato vangofrapis ŝin, lia fingro hois orelringon, kaj kune kun ĝi karno de la orellobo estis forŝirita.
Ŝi torente ellasis tion, kion ŝi longe premadis en la koro. Verŝajne pro tio, ŝi svenis sur la podio kiam ŝi parolis en la kunveno.
Ni aŭdis multajn aliajn rakontojn, ke virinoj, provinte forkuri, kruele punitaj post rekaaptiĝo.
Forta doloro pro ĉiutaga perforto de kelkdeksoldatoj turmentis min netolereble. Korpe kaj mense mi estis plene difektita. Ke mi eĉ unu pluan tagon mi ne toleros, mi sentis, kaj provis fuĝi. Sed la soldatoj rimarkis tion. Kun la celo, ke aliaj "konsolvirinoj" ne havu emon fiĝi, min turmentis antaŭ la okuloj de aliaj virinoj. Ili intencis montri, ke la virinoj ricevos la samana turmenton, se ili provos fuĝi.
Laŭ sperto de Kim Hksun, militistoj hakis kapon de kaptita ĉino kaj minacis la virinojn, ke la virinoj estos same mortigataj, se ili provos forkuri.
Alia terura fakto, spertita de Kim Kapsun: unu virino en la sama loko provis fuĝi. Ŝi estis rekaptita kaj tirita en subteran ĉambron. Tie ili ŝin senvestigis, pendis kun kapo malsupre kaj multfoje batis. Militisto eltranĉis karnon de ŝia brusto per soldatglavo, pikis la ventron, kaj eltiris viscerojn. "Bone vidu! Se vi aŭdacos fuĝi, vi estos same traktata."
Terurite de la sceno, Kim provis forkuri tra fenestro de necedejo, sed ili tuj rekaptis ŝin. Ili pendis ŝin kun kapo malsupre, batadis, gruligis ŝultron per arda gladilo, (El "Koraj 'Konsolvirinoj' kaj kompensado postmilita", verkita de Takagi Ken'iĉi)
Nun ni vidas, ke la virinoj ne nur suferis pro devigo de seksumoj kun dekoj da militistoj tage, sed ankaŭ ricevis kruelan turmenton se ili ne oberis aŭ provis fuĝi. Troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj mortigis sin.
Malgraŭ longa tempo post la milifino, ankoraŭ nun restas fizikaj vundoj sur la korpo, jam ne parolante pri vundoj ĉe la menso.
- 1)
- Verŝajne en 1992