Serio V
(17) En Filipinio sub japana okupado
Mi jam diris, ke ne nur koreinoj
estis devigataj fariĝi "konsolidtinoj" Pri tiu fakto ni traktu pli
Ĵus mi prezentis la kazon de ĉinino, s-ino Wan Aihua. Ankaŭ aliaj virinoj
de sudaj landoj estis viktimigitaj sub la agreso de la Japana Armeo. Japanio,
eksplodiginte la militon kontraŭ Ĉinio, trovis ĝianrezistadon pli forta ol
ili supozis antaŭe. La milito iom post iom enŝlimiĝis.
Siatempe Japanio importis el eksterlandoj krudajn materialojn kiel petrolo,
gumo, stana kaj fera ercoj ktp. Post la eksplodo de la milito tiuj materialoj
fariĝis pli gravaj. Sen tiuj materialoj Japanio ne povis produkti armilojn
nek funkciigi ilin.
Japanio, kiu volis venki la malfacilan situacion en la ĉina fronto,
provpenis rompi transporto-linion el ekster Ĉinio, kaj antaŭ ĉio akiri
necesajn materialojn, ekspensiante la militon al sudorientaziaj landoj riĉaj
je naturfontoj.
La 8-an de decembro, 1941, la Japana Terarmeo komencis surteriĝi sur la
Malaja Duoninsulo, kaj la Mararmeo atakis la Havenon Perlo de Havajo. Jen la
komenciĝo de la Azi-Pacifika Milito kontraŭ la Alianca Armeo el Usono,
Anglio, Nederlando k.a.
Tiam Japanio ekspediciis la armeon al Kamboĝo kiel nun ĝi sendas jaanan
Memdefendan Korpusaron al Kamboĝo laŭ la Kunlabora Leĝo kun PKO
(Pac-Konserva Operacio de UN, diskutata rilate al ĝia kontraŭkonstituteco)
nominale por ripari vojojn kaj pontojn.
Japanaj armeoj invadis ne nur en Kamboĝon, sed ankaŭ en Vjetnamion,
Malajan Duoninsulon, Rilipinion, Indonezion k.a. pretekste ke Japanio liberigu
azianojn el la kateno de blankula imperiismo, farante el ili Grand-Azian
Kunprosperan Zonon, sed fakte por agresi, konkeri kaj koloniigi ilin anstataŭ
la malnovaj koloniregantoj. Eble vi scias, ke la 2-an de aprilo, 1993, 18
filipinoj, kiuj dum la milito estis devigitaj "armeaj konsolvirinoj", akuzis
la japanan registaron. Jes, la Japana Armeo kaptis por "konsolvirinoj" ne nur
virinojn el Koreio, tiama japana kolonio, sed ankaŭ virinojn el ĉiuj landoj
sub japana okupado.
S-ino Sabina Bigales nun loĝas en la Provindo Pampanga de la Insulo
Luzono. Post la milito s-ino Sabina neniam malsekretigis ke ŝi estis
"konsolvirino", sed ŝi decidis malkaŝi sian estintecon, ĉar ŝi konkludis,
ke kaŝante tiun aferon , ŝi ne povus sciigi al suferefgon de milito.
La kore vundo de s-ino Sabina venas el la jena sperto. Ŝi rakontas:
En marto 1942, la Japana Armeo atakis nian vilaĝon. Subite 5
japanaj soldatoj eniris mian domon, kaj ĉar ili intencis perforte
forkonduki min kaj mian pliaĝan fratinon, mia patro penis fari ilin kaj pro
tio japanaj saldatoj pafmortigis mian patron. Ili kondukis nin al dorsa
flanko de la urboficejo. Tie troviĝis 10 virinoj katenitaj po 2-3 en tendo.
En tiu tendo ĉiunokte ni estis seksperfortitaj de la ajpanaj soldatoj.
La Japana Armeo invadis la Insulon Leyte, kolektis vilaĝajn
virojn, kaj kondukis ilin al aerodromo. Ili estis sklave devigitaj transporti
ŝtonojn kaj sablojn. Frato de s-ino Cristita Alcober estis mortigita pro
senakviĝo, ĉar li estis devigita laboradi senmaĝe sub ardaj sunradioj.
Dume virinoj ĉiunokte estis kondukitaj al fuorteto aŭ ejo sub kokosarboj
aŭ bananarboj, kaj tie ili estis seksperfortitaj fare de kelkdek japanaj
soldatoj.
S-ino Cristita rakontis:
Hororigita mi vekriis, sed ĉiuokaze japanaj soldatoj piedbatis
min foje. Pro tio mia ŝultrosto rompiĝis kaj kurbiĝis.
En la
decembro lastajare s-ino Maria Rosa Luna Henson filipinino vizitis Japanion
por atesti sian sperton, kio okazis, kiam ŝi estis 14 jaraĝa.
> Iun tagon, kiam mi kolektis brullignon, mi estis kaptita
kaj seksperfortita fare de du japanaj soldatoj. Mi ne povis piediri pro
sangado, sed feliĉe iu najbara kamparano helpis min. Post du-taga ripozo en
lia domo mi revenis hejmen. Vidante patrinon mi ekploregis kaj konfesis
ĉion. Ŝi konsolis min dirante, ke mi estas feliĉa, almenaŭ ĉar mi ne
estis mortigita. Mi pensis, ke tian aferon ne plu okazos, tamen post 2
semajnoj, kiam mi eliris por kolekti brullignon, denove mi estis kaptita de
tiu sama oficiro kaj estis seksperfortita.
S-ino Maria diris:
Mi estas feliĉa, ĉar vivante mi povas klarigi mian sperton. Mi
esperas, ke neniu spertu tian abomenaĵon.
Tamen vi ŝiu, kiom
suferege s-ino Maria travivis tiujn 50 jarojn.
(18) Neniu povas rabi Dion el ni
Ĝis ĉi tie mi prezentis al vi
virinojn de landoj okupataj de la Japana Armeo, nome koloniigitaj landoj,
orient-aziaj kaj sudorient-aziaj landoj, sed ankoraŭ aliaj virinoj estis
kaptitaj kiel "konsolvirinoj" por la Japana Armeo, kiuj estis kaptitaj en
koncentrejoj. Nederlandanino s-ino Jeanne O'Herne ankaŭ estis unu el tiuj
kaptitaj en koncentrejoj, kaj ŝi vivis ĝis nun kun cikatro nesanigebla en la
koro.
Tiutempe Indonezio estis kolonio de Nederlando. La Japana Armeo invadis
tien, kaptis nederlandanojn inkluzive ŝin kaj katenis ilin en koncentrejon en
Insulo Ĵavo. Dum tri kaj duona jaroj da mallibera vivo, virinaj kaptitoj
estis "seninterrompe seksperfortitaj" tiel ŝi diras.
Veninte al Japanio ŝi rakontis pri sia agonia sperto. Tio estis ŝia krio
unuafoje ellasita post 50-jara silentado. Apud ŝi ŝia filino atente
aŭskultadis ŝian patrinon pri ŝia 50-jara aflikta travivaĝo, ŝajne
subtenante ŝian korpon.
Kiam mi estis en la koncentrejo Ambarawa, iun tagon venis tien
japanaj soldatoj per kamiono kaj ordonis, ke ĉiuj ankoraŭ ne edziniĝintaj
virinoj pli ol 17-jaraj viciĝu en la korto. Kaj mi, tiam 19-jara, aliĝis al
la vico. Soldatoj ĵetis sian esploreman rigardon al ni unu post alia de
supre ĝis malsupre, aŭ ridetaĉis aŭ fingremontris kaj restigis 10
virinojn. Mi estis unu el ili. Ĉu ni 10 estu uen forkondukotaj per kamiono?
Korŝiraj plorkrioj kaj kolervokoj eĥis ĉirkaŭen. Ĉiuj, kiuj estis
kaptitaj en la koncentrejo, rezistis vane. Intertempe ankoraŭ 6 knabinoj
estis aldonitaj, kaj entute 16 junulinoj estis forkondukitaj al unu granda
domo en la periferio de la vilaĝo Semarang. Pro teruro ĉiuj preĝis
ĉirkaŭbrakumante unu la alian.
Sekvantan tagon japano venis al ni por diri, "Vi ĉiuj estu preta por
seksumi kun japanaj soldatoj."
Ni preferus mortigi nin mem ol akcepti tion. Pro timego tremegis al mi la
tuta korpo. Ni ĉiuj estis virgulinoj kaj nenion sciis pri seksumo. Ni ĉiuj
kaŭriĝis kune en manĝoĉambro. Ni povis fari nenion krom preĝi, ke Dio
helpu nin.
Ni ĉiuj rezistis plorege, sed vane, kaj po unu estis entirita en alian
ĉambron. Mi kaŝis min sub tablo premante enmane lignan krucon, sed fine
eltrovite estis eltirita.
"Ĉesu! ĉesu!" Mi kriis per la tuta korpo, sed grandstatura japana
oficiro eltiris min perforte kaj kondukis min al ĉambro. Tuj enŝlosita mi
kvazaŭ besto perdinta vojon kaŭriĝis ĉe la angulo kaj nur preĝis, "Dio
helpu min."
La viro minacis min per glavo. "Mi absolute pli ŝatas morton ol esti
seksantencata." Mi ripete kriis tiel, sed la viro ĵetis min sur liton kaj
seksperfortis min
Poste s-ino Jeanne tute fortondis siajn
kapharojn or montri sin laŭeble malbela. Tio estis la sola rezista ago, kiun
ŝi povis fari tiutempe. Ĉiufoje, kiam ŝi rezistis, soldatoj minacis min per
"Mi buĉos vin!" kaj ripete batis ŝin.
Baldaŭ venis al ŝi armea kuracisto por ekzameni pri seksmalsano, kaj
profitante la ŝancon la kuracisto sekperfortis min. Kaj iun tagon ŝi
rimarkis sin pri gravediĝo. Timtreminte ŝi demandis ŝin, ĉu ŝi povos ami
la bebon naskigontan en tia teruraĵo.
Kiam ŝi sciigis sian gravediĝon al iu japana virino, ŝi estis trudita
preni abortigan medikamenton. S-ino Jeanne restis tie "almenaŭ tri monatoj"
Tiel ŝi rakontis.
Ili detruis mian junecon. Ili rabis el mi ĉion: memestimo, homa
digno, libero, posedaĵo kaj familio. Tamen estis unu, kiun ili ne povas
rabi el mi. Tio estas mia kredo - amoal Dio.
Neniel malaperis la
teruro en tiuj tagoj el la tuta korpo de s-ino Jeanne. Dum multe da jaroj post
la milito inkubsonĝo ripete atakis ŝin kaj ŝi, vekiĝinte, pasigis longajn
horojn de agonio sur la lito.
Post aŭskultado, mi havis ŝancon interparoli kun s-ino Jeanne. Tiam ŝi
diris jene:
Ĝis kiam mi alvenis Japanion, mian kapon nur regis malbonega
imagbildo pri japanoj, kaj mi estis tre maltrankvila veni Japanion. Sed
veninte ĉi tien mi povis renkonti multajn ĝentilajn japanojn kaj mi povis
scii, ke estas bonaj homoj inter japanoj. Mi estas feliĉa pro tio, ke mi
povis scii tion.
Por ke ĝi ne ripetiĝu
(19) Maljunulinoj en blankaj vestoj
La 15-an de aŭgusto, 1945,
finiĝis la milito, postlasinte profundajn vundojn. Por Japanio tio estis la
tago de malvenko, sed por la popolo de kolonia Koreio tio signifis la tagon de
liberiĝo, "La Tagon de Reveninta Radio", - la tago de ĝojo, en kiu ili estis
liberigitaj el la longeco de 36-jaroj da kolonia tegado.
Jam pasis 48 jaroj ekde tiam. (Rim. La teksto estis verkita en 1993) Beboj,
kiuj naskiĝis en la jaro de la malvenko, estas ĉijare 48 jaraĝaj. Ili estas
pli aĝaj ol viaj gepatroj, ĉu ne? Kaj do kial hodiaŭ la pasinta milito
fariĝas la problemo malgraŭ ke la longaj jaroj jam pasis ekde la militfino?
Kial nun ekparolas la virinoj, kiuj estis devigitaj kiel "la armeo
konsolvirinoj" kaj kial dum longa tempo ili silentadis pri tio?
Antaŭ du jaroj, en decembro 1991, eble iuj el vi rimarkis per televido
koreajn maljunulinojn kun longa blanka jupo kvazaŭ robo. Ĉu iluj el vi havis
demandon: "Por kio ili vizitis Japanion?" Tiuj maljunulinoj venis el Koreio
por postuli la kompenson pro la kulpo de la Japana Registaro kaj akuzi ĝin
pri la suferego dum ili estis "armea konsolvirino" kaj dum la sekvantaj jaroj
post la milito.
Vidante la brilantan "blankon" de la "ĉimaĉogori", per kio la
maljunulinoj vestis sin, mi (aŭtorino) sentis, ke mi vidis la volon de la
korea nacio kaj speciale de tiuj maljunulinoj por la justo.
Dum la koloniaj jaroj sub la japana regado la korea popolo sin levis por la
movado de nacia sendependeco. La vestoj de la sendependigaj batalantoj ankaŭ
estis blankaj. Vidinte la maljunulinojn en blanka ĉimaĉogori, mi sentis, ke
la ideo de la maljunulinoj estis tute sama kiel tiu de la batalantoj.
Inter la maljunulinoj troviĝis la firuto de s-ino Kim Haksun. Ŝi estis la
unua en Koreio, kiu sin nomis la unua en Koreio, kiu sin nomis "la armea
konsolvirino". Kial ŝi nun post ĉ. 50 jaroj ekde la milito decidis malkaŝi
ĉion, kion ŝi sufoke konservadis en koro. Tio estas ĉar la japana registaro
deiris en la japana parlamento, ke la armeo ne rilatis al "la armeaj
konsolvirinoj". kaj pri tio respondecas nur civilaj makleristoj, kiuj laŭ sia
bontrovo vojaĝis kun la virinoj." S-ino Kim surpriziĝis, sciite tion per la
korea komunikilo, ĉar laŭ ŝia memoro ĉio, kion ŝi spertis en la konsolejo,
estis vere regita de la armeo.
"Absolute ne veras la japana aserto. Mi mem ja estas vivanta atestanto."
Tiel pensante s-ino Kim jam ne povis elteni sin. Dum longaj jaroj ŝi kaŝis
sin esti devigita kiel "konsolvirino", ĉar en korea socio oni tre abomenas
tiajn virinojn, kiuj seksumas kun pluraj viroj kaj, eĉ se kun kialoj. Tian
agon oni rigardas "malŝastan". Se oni ekscius, ke ŝi estis "konsolvirino",
fifamo disvastiĝus, kej ŝi jam ne povus loĝi en la sama urbo. Tial ne nur
s-ino Kim, sed ankaŭ iuj ajn virinoj, kiuj estis devigitaj kiel "la
konsolvirinoj", ĝis tiam kaŝadis pri tio.
Tamen, s-ino Kim, kiu perdis edzon kaj gefilojn kaj estas sola, pensis, ke
ŝi ne devas tenadi la veron en mallumo, ĉar nun ŝi ne ĝenas iujn ajn kaj ,
se ŝi ne parolus la veron, tio lasus la mondon ne informiĝi pri la
okazintaĵo.
Estis multaj virinoj inter la "konsolvirinoj", kiuj ne volis reveni, pli
ekzakte-drie, ne povis reveni al Koreio post la milito.
Ilia fizika kaj mensa vundo estas tiom profunda, kiom ili restis en fremdaj
landoj ĉagrenante, ke kun tia mizera korpo ne povas reveni al la hejmlando,
aŭ kiam ili, kvankam revenis hejmlanden, tamen ne al hejmloko, kie loĝas siaj
parencoj, sed aliloken, kie ili sola loĝas silente. Krome, estas tiuj
virinoj, kiuj travivis afliktigon post la milito pro tia pasinteco, pro
malsanoj kaj vundoj tiutempe estigitaj; multaj fariĝis sterilaj kaj ne povis
edziniĝi, aŭ ne intencas edziniĝi. Aliaj, eĉ se edziniĝis, estis
eksedzigintaj pro la sterileco.
Sed ne ĉiuj postvivis la militon aŭ postmilitajn jarojn. Tuj antaŭ la fino
de la milito multaj el ili aŭ estis masakritaj en kavernoj per grenado aŭ
pafiloj, aŭ estis postlasitaj en fremdaj landoj, kiam la armeo retiriĝis.
Inter ili estis tiuj, kiuj revenvoje surŝipe al Koreio pereiĝis pro
ŝiprompiĝo. Aliaj, eĉ se sukcesis atingi havenon de Koreio, ne povinte
elteni sin surteriĝi, mortigis sin ĵetinte en la maron.
La agonio ne malpliiĝis post la milito, kiam venis la tempo de la
liberiĝo. Ili devis vivadi sein longan vivon kun ĉiutaga agoiiĝo, ne malplu
turmenta.
Nun 9 koreinoj inkluzive de s-ino Kim akuzis kontraŭ la japana registaro
por la kompenso kaj la pardonpeto. Ne nur virinoj, kiuj loĝas en Koreio, sed
ankaŭ koreino s-ino Song Ŝingo, loĝanta en Japanio kaj filipininoj akuzis
ĝin por proceso.
(20) Kio estas la pardonpeto?
"Tiam mi ne estis homo."
Entute, la "konsolvirinoj", kiujn inventis la armeo, ne estis la estaĵo
por konsoli soldatojn en batalkampo, sed nur por esti distraĵo de seksa
volupto. Do, ĝi ne atendis de la virinoj amon kiel homo.
La seksumo devas signifi reciprokajn amon kaj konfidon. Ĝi devas esti
kompletigita kiel unu el la esprimoj de amo. Kaj la vorto "konsolo" esence
signifas konsole trankviligi koron, la agon kun floranta amo.
Sed en realo oni ne postulis tian amon el al virinoj, sed oni tute rabis el
ili la fieron kaj senton kiel homo milde konsoli la koron. Atencitaj ilia
memfido kiel homo, fiero kiel naciano kaj sento kiel virino. Ili estis simplaj
seksosklavinoj.
En Publika Kunsido por Aŭskulti Opiniojn de Spertuloj okazinta en Japanio
D-ro Gerard junĝlager el Nederlando parolis rilate al la koro de O'Herne
jene:
La konsolo signifas amon, simpation aŭ varmecon. Sed sub tiu
dolĉa vorto ili spertis tute alian mondon, kiu neniel rilatas al la amo aŭ
varmeco.
Ankaŭ mi (aŭtoro) pensas tiel. Kaj mi tre hezitis uzi la
vorton, "konsolvirino" en tiu ĉi libro. La vorto estas hipokriteca, ĉu ne!
La vorto estas pretigita por kovri la veron flanke de agresanto, ĉu ne! Do,
mi hezitis foje kaj foje uzi la vorton en ĉi tiu libro. tial mi aldonis al la
vorto la krampon " ".
La realo de la vorto, "armea konsolvirino", estis tute alia ol la vorta
imagbildo. Kaj la epiteto "armea" (akompanas armeon) donas al ni impreson, ke
ili memvole akompanis kvankam ili neniel estis memvolaj. Tial al tiu vorto mi
devas aldoni la krampon. La virinoj, kiuj nevole estis truditaj je la
"belnomo" kaj fakte sekso-sklavigitaj, neniel estis liberigitaj de la vundoj
korpa kaj mensa estigita dum kaj eĉ post la milito. Ili kaŝis kaj sekretigis
sian pasintan "konsolvirinecon" kaj enfermis tion en profundon de la koro.
La krioj de la virinoj, ke malkovru la veron antaŭ ol sia morto kaj ke
Japanio eldore pardonpetu, estas ilia minimuma postulo - ili ne povas eĉ
morti antaŭ ol ili regajnos la forrabitan "homecon".
Ni neniam povis pasigi trankvilan kaj feliĉan homan tagon ĝis
hodiaŭ, kompreneble ne nur dum la milito, sed eĉ post la milito.
Tiel diris la maljunulinoj, ĉiuj en malsamaj esprimoj, sed
unuvoĉe. Rabita de ili rajto vivi kiel homo, kiam ili estis devigitaj kiel
"konsolistinoj." Ni ovas diri, ke la virinoj, kiuj estis lasitaj sen ebleco
vidi la veron reprenita, estas senigata je la fundamenta rajto vivi kiel homo
dum la pasinta duonjarcento. Jen kial mi pretendas, ke Japanio devas elkore
pardonpeti de ili pro sia kontraŭhumana ago, eĉ post 50 jaroj, ĉar ankoraŭ
daŭras ilia nekuracigebla vundo kaj ĝi faris nenion por kompensi ilin ĝis
hidiaŭ post la milito.
(21) Kiel vi pensas?
Ĝis nun mi intervjuis multajn iamajn soldatojn.
Mi aŭskultis iamajn okazintaĵojn kaj kiel nun ili pripensas.
Ni siatempe malhavis mensan eblecon por pensi, kial kaj kiel la
"konsolvirinoj" restas en la konsolejo, ĉar ni estis en batalkampo, kie ni
mortaŭ perdus la vivon. Sed nun mi tre bedaŭras, eksciinte, ke la virinoj
kontraŭvole estis devigitaj esti konsolvirinoj.
Mi aŭdis tiun
eldiron de multaj iamaj soldaatoj. Ĉiuj soldatoj de iama Japana Armeo scias
la konsolejon, ĉu ne? Malofte estas tiuj, kiuj laŭdire ne vizitis la
konsolejon, sed povas diri, ke preskaŭ ĉiuj soldatoj vizitis almenaŭ unu
fojon la konsolejon.
Tamen ne ĉiuj iamaj soldatoj bedaŭras pri la afero. Inter ili estas tiuj,
kiuj ekamis la "konsolvirinon", kaj edziĝis post la milito. Sed ankaŭ estas
tiuj, kiuj havas eĉ nun la opinion, ke helpis nenio pro milito, aŭ tio estis
neevitebla afero pro milito.
Kaj ankaŭ estas tiuj el iamaj soldatoj, kiuj trovas nur unu karesan
rememoron en la "konsolvirino". Sed tia karesmemoro ne havas komunecon kun la
bedaŭra sento al la "konsolvirinoj", kiuj estis bunditaj kiel homo, kiel
virino kaj kiel naciano.
Antaŭ ĉio, tamen, mi sentas nun la forton, fieron kaj tenacon de homo en
la figuroj, kiuj ekparolis. Mi vidas homan dignonen ili.
Kion Japanio devas nun fari? Pri kio la japanoj devas konsideri? Ĉu vi
opinias, ke la nepoj ne rilatas al agoj farataj de siaj avoj en fora
pasinteco?
Mi volas konsideri kune kun vi dekjaruloj1) pri tiu
ĉi demando. Mi pensas, ke eble estas multaj lernantoj same kiel sae,2) kiu intencas konsideri pri tiu ĉi demando kiel japano,
kiel knabino kaj kiel homo. Kaj almenaŭ nun vi ĉiuj povas ekpensi pri tiu ĉi
demando, ĉe se ĝis nun vi ne sciis aŭ ne pripensis pri tia afero.
Mi volas, ke ne nur knabino kiel Sae, sed ankaŭ knabo pripensu la demandon.
Mi volas scii, kiel aperas la demando al knabo. Kiel pensas vi knaboj?
Se vi sola ne povas pripensi, vi povas pripensi kune kun amikoj en klaso.
Kaj ankaŭ vi povas interparoli pri la temo en via familio. Prefere vi havu
multajn aferojn eblajn aŭ indajn ol divegaj, tiel mi pensas.
- 1)
- La originalo estis verkita cele al japanaj dekjaruloj.
- 2)
- Elementlerneja knavino, kiu demandis la aŭtorinon pri "konsolvirinoj",
instigis ŝin verki ĉi tiun libron.
Fino