Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo


Tiu ĉi verko, esperantigite el la originalo "ĵuugun-Ianhu no Hanasi" de verkistino NISHINO Rumiko, aperis serie en La Verda kolombo.
Kuntradukintoj: JAMASAKI Joŝibumi, ARAI Tomie, KUBOTA Kunio, SUZUKI Tadaiĉi, HAJASHI Kazuo, SATOO Morio, KURITA Kimiaki.



Serio I

I Mi vizitis avinjon en Koreio

(1) La marko sur la flugilo

Estis en la printempo antaŭ unu jaro. Tiutage mi estis pli proksime al la suno ol kutime. Nia aeroplano kun arĝentaj flugiloj estis fluganta parade super nuboj en blindigaj sunradioj.

Kiam mi rigardis eksteren tra la fenestro, tiam eniris en mian vidkampon blindige brilanta suno-marko. La ruĝa marko pentrita sur la flugilo ŝajnis kvazaŭ sunflago, la japana nacia standardo. Ĉe ekvido, mi rememoris tion, kion diris Kim Haksun, virino el Koreio.

Ŝi estas la unua, kiu deklaris en Koreio, ke ŝi iam estis "konsolvirino de japana Imperia Armeo". En 1991, 45 jarojn post la militfino, ŝi flugis al Japanio por procesi kontraŭ la japana registaro, ĉar ŝi deziris, ke la registaro fine elkore pardonpetu ŝin kaj riparu ŝiajn perdojn pro la tiama seksa sklaveco. Tio, kion ŝi vidis survoje al Japanio estis la flugilo kun la ruĝa marko kvazaŭ sunflago.

"ĝi ŝokis min, ĉar mi pensis, ĉu mi devas veturi al Japanio kun la sunflago, kiu iam tiel turmentis min," diris ŝi, "Tia penso preskaŭ strangolis min."

De post la milito pasis kvin dekoj da jaroj. Sed ankoraŭ afliktas ŝin tiama kora lanceno kiel ĉiam sanganta vundo. Kion ŝi rememoris ĉe la ruĝa marko? Kial ŝi sentis sin strangolata? Mi volis vidi rekte ŝin kaj aŭdi la kialon. Per la aviadilo, J.D. 251 mi alvenis al Koreio post ĉirkaŭ du horoj da flugo el la fluĝaveno Narita. Certe, Japanio kaj Koreio estas najbaroj. Ili kuŝas pli proksime unu de la alia, ol iuj du japanaj landpartoj.

En Koreio troviĝas Korea Konsilio por la Virinoj Submetitaj al Seksa Sklaveco far Japanio, kiu sin okupas movadi por 'konsolvirinoj' de Japana Imperia Armeo. Ĉe la fluĝaveno akceptis min profesorino Jun Ĉong-ok, unu el la kun-reprezentatoj de la Konsilio.

(2) Ne silentadu pri la fakto

S-ino Jun milde diris, "S-ino Kim Haksun malkaŝis, ke ŝi iam estis konsolvirino de milito kaj okazigis proceson kontraŭ la japana registaro, kio tre kuraĝigis korean socion." En Koreio estas multaj virinoj devigitaj fariĝi konsolvirinoj de la japana armeo. Mi poste priskribos, kial multaj koreaj virinoj estis devigitaj.

Malgraŭ ilia multeco, neniu el ili ĝis tiam malkaŝis la fakton, ĉar en Koreio estis obstina penso, ke tre hontinda kaj malestiminda estas la ago, ke ili, eĉ se estis perfortitaj, akceptis sen amo dekojn kaj centojn da japanaj soldatoj.

Virinoj, kiuj fariĝis seksaj sklavinoj kontraŭvole, nur silentadis ĝis hodiaŭ pri sia pasinteco por ke iliaj konatoj ne sciu ilian pasintecon. Sed kiam s-ino Kim fariĝis sepdek-jara, ŝi ekdubis, ĉu estos bone, se ŝi entombigos sian sekreton kun si.

Iutage s-ino Kim konsterniĝis aŭdinte novaĵon. En la Japana Parlamento iu japana politikisto deklaris: "La Japana armeo mem ne koncernis la aferon de konsolvirinoj por japanaj soldatoj. Ili estis aranĝitaj fare de civilaj perantoj." "Ne povas esti!" ŝi pensis, "La bordelo estis sub la kontrolo de la japana armeo, kaj eĉ detalaj reguloj estis pretigitaj de ili. Ĉi tie estas mi, atenstanto."

S-ino Kim pensis, ke ŝi ne devas kaŝadi la fakton kiel ĝis nun, kaj decidis deklari la unua en Koreio, ke ŝi iam estis konsolvirino de la japana armeo.

(3) En ĉambreto

Akurate en la antaŭfiksita momento, S-ino Kim aperis, kiel ŝi promesis kun ni, antaŭ la magazeno en Seulo. Mi vidis ŝin vestitan en verdetaj dupecaj trejnvestoj trans la strato. Shi ŝajnis iom pli malgrasa ol kiam ni vidis ŝin en Japanio antaŭ duonjaro.

"Iom da tempo mi estis en hospitalo pro kormalsano. Antaŭ ĉio mi bonvenigas vin." Malgraŭ ĵusa elhospitaliĝo, ŝi kun rideto bonvenigis nin, nome, mi kaj mia amikino Jasuhara Keiko, kiuj venis de Japanio kaj S-ino Jun.

Ni kvarope vespermanĝis en proksima manĝejo. S-ino Kim komencis rosti atenteme kalbion (tipa rostaĵo de Koreio) per lignokarbo. Mi supozis maltrafe, ke ŝi ŝatas rostaĵon, sed ŝi rostis ĝin nur por nin regali. "Mi ne manĝas viandon." diris ŝi kaj manĝis neniom da viando entute.

Post vespermanĝo ni decidis viziti la domon de S-ino Kim. Unue ni veturis per buso kaj piediris sur ŝoseo al vojeto kaj komencis supreniri facilan deklivon. Survoje S-ino Kim anhelis.

"Lasu min paŭzi iom da tempo." diris ŝi kaj paŭzis kun fermitaj okuloj por trankviligi spiradon.

Post iom da tempo, ŝi diris:

"Dankon, mi jam refreŝiĝis." Ŝi denove ekpaŝis.

Iom suprenmarŝinte laŭ la vojeto, ni alvenis al ŝia loĝejo. Ŝi luas ĉambron vastan kvar tatamojn. La planko el "ondol" (korea planko-varmigilo terforna) agrable varmigis de malslupre la sidantojn. Ŝiaj edzo kaj du idoj jam forpasis, kaj ŝi vivis sola dum multaj jaroj. Pro ŝia malsanema korpo, ŝi ne povas labori laŭvole. Ŝi apenaŭ vivis per 30 000 uonoj (= 50-60 dolaroj), kiujn ŝi ricevas kiel vivprotekto-subvencion.

"Mi ĝis nun ne spertis grandan vojaĝon. Mi havis mian unuafojan vojaĝon, kiam mi iris al Japanio. Kia afero! Mi rememoris tiujn tagojn, vidante jen suno-markon, jen tatamojn..."

Kiaj memoroj turmentadas ŝin tiel longe? Jam pasis ĉ. duonjarcento de tiam! Ŝi komencis rakonti kiel jene.

(4) Kvazaŭ bestoj en kaĝo

"Baldaŭ post mia naskiĝo, mortis mia patro," ekparolis S-ino Kim. "Mia patrino fariĝis servistino por nutri min. Ĉar mia familio estis malriĉa, kiam mi estis en kvara-jara klaso, mi devis eksiĝi de ordinara lernejo. Mi laboris kiel vartistino aŭ servistino. Poste mi estis adoptita de S-ro Kim The-uon kaj je la aĝo de 14-jaroj mi komencis vizitadi gejŝan lernejon. Certe en mia 17-jara printempo, mi kaj alia knabino unu jaron pli aĝa ol mi akompanis mian adoptopatron al Ĉinio. Li persuvadis nin dirante, ke tie ni povos gajni belan sumon.

Ni ekveturis de Pjongjango kaj vojaĝis tri tagojn en armea vagonaro. Ni ŝanĝis vagonarojn plurfoje kaj alvenis al vilaĝeto nomata Tie-bichen en norda parto de Ĉinio. Tie mi disiĝis de la adoptopatro. Mi sekvis japanarmean oficiron kaj eniris en domon de iu ĉino. Apenaŭ mi eniris en ĉambron, oni ŝlosis la pordon.

En najbara ĉambro tri koreaj virinoj kiel mi jam estis enfermitaj. Ho ve! Nenio helpas, eĉ se mi provas eskapi.

La oficiro ordonis min tuj demeti veston. Mi ne komprenis kio okazos al mi kaj tremis pro teruro. Li kaptis min je la brako kaj disŝiris mian veston. Tranokte li amuzis sin per mi. Ĉirkaŭ tagiĝo fine li foriris kaj mi ploradis pro malĝojego.

Tiam mi estis ankoraŭ 17-jara. De post tiu tago japanaj soldatoj vizitis min ĉiutage, kaj mi devis akcepti ilin sekse. Venis almenaŭ dek kaj foje ĉirkaŭ tridek tage.

En ĉiu duona horo de post la 8-a soldatoj venis al mi. Antaŭ operacio, soldatoj estis sovaĝaj. Ili insultis nin per ofendaj vortoj. "Ĉoosenĵin" kaj perfortis nin. Anstatu mia nomo "Kim", oni nomis min japaneske "Aiko." Ne nur mi sed ankaŭ ĉiuj aliaj estis nomataj japaneske.

Ni moviĝis kun la trupo. Foje en batalfronto ni devis sekse akcepti soldatojn.

Iutage soldato venigis du ĉinojn. Iliaj okuloj estis bandaĝitaj kaj brakoj ŝnurligitaj sur la dorso. Antaŭ nia rigardo la soldato detranĉis iliajn kapojn per sia sabro.

"Se vi ne obeas ordonon, vi havos saman sorton." diris li minace al ni. Mia koro preskaŭ ĉesis bati ĉe tiu kruelega sceno. Mi volis morti sed ne povis. Kaj mian kapon ĉiam okupis la ideo kiel eskapi.

Ni ne estis traktataj kiel homo, sed estis kavazaŭ bestoj en kaĝo.

Post la milito jam pasis kvardek ok jaroj. Homoj kiuj naskiĝis en la jaro de militfino estas 48-jaraj. Ili eble estas pli aĝaj ol gepatroj de miaj legantoj.

Estis en 1940, kiam S-ino Kim devigite fariĝis konsolvirino. Se ni kalkulas de tiu jaro, estis tempospaco de 50 jaroj. Dum tiuj jaroj ŝi vivis hantate de sia fi-memoro. Kial tiel longa doloro? Ĉar ŝia kora vundo neniam havis ŝancon kuraciĝi.

Laŭ S-ino Kim, japana soldato detranĉis la kapon de ĉinoj antaŭ ŝi. Ŝi kaj aliaj estis ĉiam minacataj kaj gardataj de japanaj soldatoj por ke ili ne forkuru, kvazaŭ bestoj enfermitaj en kaĝo. Tiel parolis S-ino Kim kun dolorplena mieno.




Kiamaniere oni povas kuraci vundon de homa koro?

(5) Letero de japana mezlernejanino

"Post kiam mi parolis en Japanio pri konsolvirinoj, mi ricevis ĉi tiun leteron de lernanto de japana alta mezlernejo," diris S-ino Kim kaj montris al mi la leteron skribitan de lernanto de iu alta mezlernejo por knabinoj en Okajama-ken.

La letero diras jene.

"Ni aŭdis pri konsolvirino kaj tre surpriziĝis. Ni ne povas kredi, ke tia afero okazis en malnova tempo pri kiu ni ne scias. Ni scias, ke ĉia pardonpeto ne sufiĉas. Kial japanoj en milito trompis virinojn de najbara lando kaj faris ilin konsolvirinoj?

Se S-ino Kim kaj aliaj ne estus akuzintaj la japanan registaron, ni verŝajne ne ekscius malnovajn okazintaĵojn kaj stulte pensus, ke japanoj ja estis suferantoj de la atombomboj kaj aeratakoj en la milito.

Kolero de S-ino Kim verŝajne superas nian supozon. Ne povas esti, ke vi indulgas japanojn. Sed ne pensu, ke ankaŭ nunaj japanoj estas same malbonaj kiel malnovaj japanoj.

Ni bone scias, ke ni devas kompensi pri tio. Sed ni ne scias, kiamaniere ni devas kompensi

Diru al mi, kiamaniere."

S-ino Kim estis tre gaja, kiam ŝi montris la leteron al ni. "Mi havas nenian malamon al japanaj junuloj, ĉar ili ne kulpas," diris ŝi, "sed estas strange, ke ili ne scias pri tio, kion iam japanoj faris, ĉar plenaĝuloj devis ins trui al ili iaman fakton."

Mi decidis firme noti en memoro tion en la letero kaj vortojn de S-ino Kim, ĉar se la fakto apartenas al iamaj japanoj kaj aferoj en milito, ĝi certe estas fakto de japana historio kaj demando de japanoj, kiam ajn ĝi okazis. Mi pensas, ke laŭdindaj estas tiuj lernantoj, kiuj konsciis pri tio.

(6) Ankoraŭ unu avinjo

Laŭ mia plano, ni vizitos ankoraŭ unu virinon, kiu loĝas en ĉirkaŭurbo de Seulo. Ŝia nomo estas Huang Kumĵu 71-jara.

Antaŭ du monatoj, ŝi vizitis Japanion kaj parolis pri siaj spertoj en la tempo, kiam ŝi estis konsolvirino. Ŝia rakonto sufokis aŭdantojn. Kaj mi emis persone aŭskulti ŝin por pli da detaloj, sed mi iom timis rekte vidi ŝin, mi konfesas.

Por viziti Koreion mi sendis leteron al ŝi anticipe. Mi skribis, ke mi deziras vidi ŝin kaj interparoli kun ŝi. Al mia letero ŝi respondis, "Mi ne scias, kiom mi povas paroli al vi. Paroli por mi estas tro dolore. Sed mi volas, ke vi vidu kiel mi nun vivas."

En la antaŭvespero de nia renkontiĝo, estis malfacile por mi endormiĝi en hotelo en Seulo. Mi timis, ke mi nur ĉagrenos ŝin per miaj dem andoj pri ŝia sperto kiel konsolvirino.

Krome, mi rememoras vortojn de iu koreo, kiu loĝas en Japanio. Li estis perforte sendita en Japanion dum la milito kaj submetita al deviga laboro en karbominejo kaj aliaj laborejoj en Kjuŝuo kaj aliaj regionoj de Japanio. Eĉ post milito, li ne povis reveni al sia hejmlando sed ankoraŭ loĝas en Japanio. Dum la milito, li estis sklavigita sen sufiĉe da manĝaĵoj, suferis kruelegajn atakojn kaj vidis multe da kunulojn mortintaj.

Li diris, "Kvankam mi ripete parolis pri miaj spertoj, Japanio ne volas esprimi pardonpeton, nek pretas orde instrui al lernantojn tion, kion japanoj iam faris al koreoj. Kiom ajn mi parolis, neniom ŝanĝiĝis Japanio. Mi tute ellaciĝis."

S-ino Huang ripete parolis en Japanio kaj aliaj landoj pri siaj dolorigaj spertoj. Mi opinias, ke mi devas ne ellacigi S-inon Huang kiel tiun sklavigitan koreon. Se mi nur bedaŭrigos ŝin, mi ne devas vidi S-inon Huang. Tia penso ĉirkaŭkuris en mi senĉese.

Tiam min kuraĝigis la letero, kiun s-ino Kim montris al mi hieraŭ. Ĉar multaj japanoj ne povis ĝisiri la faktojn, vane pasis duonjarcento kaj japanoj ankoraŭ ne scias la doloron de s-ino Kim kaj aliaj. Kaŝi faktojn pro simpatio ne povas esti ĝentila ago, sed esti denova kulpo sur kulpo. Konfesi estas dolore por iu. Sed manko de scio ripetigos la saman kulpon. Nun japanoj devas vidi faktojn.

En tagiĝo la ĉielo de Seulo ekpluvetis. Mi rigardis eksteran mallumon tra la fenestro, kaj mi sentis min tamen serena, ĉar mi decidis vidi s-inon Huang kaj aŭskultli ŝin kaj transdoni ŝian diron al junaj japanoj. Post momento mi estis tute trankvila.

(7) Butiko de la avino

Ŝanĝinte plurfoje subterajn vagonarojn, mi alvenis al urbeto, kie loĝas s-ino Huang. La manĝejo, kie ŝi laboras, situas en pleba kvartalo, kaj karesnomiĝas "Butiko de Avinjo".

Kiam mi malfermis la pordon kun bruo, tie estis du klientoj kaj ili estis disputantaj manĝante. Ŝajnis, ke tio koncernas ilian laboron. Siaflanke, la avinjo provadis kvietigi ilin kun embarasita mieno.

Kiam ni eniris, ŝi mildigis sian mienon kaj premis mian manon dirante, "Mi bonvenigas vin, kiu venis de malproksima lando!"

Baldaŭ la du klientoj eliris. Rearanĝante la tablon, ŝi diris, "Estu trankvila. Tia afero okazas unu-du fojojn ĉiutage. Ne malmultaj venas pro mia fierinda "familia kuiraĵo de avinjo."

Kaj ŝi faris rideton. Ŝajnis al mi, ke ŝi estis tre laca.

"Mi devas labori en staranta pozo kaj ne povas paŭzi eĉ se la kruro aŭ la kokso doloras al mi," diris ŝi kaj montris al mi plastritajn kruron kaj kokson mallevinte sian pantalonon. Laŭ ŝi ankoraŭ doloras kontuzoj faritaj de japa naj soldatoj, kiam ŝi estis en la bordelo.

"Se mi ne okupiĝus pri tiu ĉi laboro, verŝajne la kruroj ne dolorus al mi, sed sen ĉi tiu laboro, kiu zorgos mian vivon?" diris ŝi.

Eĉ post la milito avinjo Huang ne edziniĝis. Ŝi vivis ĝis hodiaŭ sen edzo, laboro post laboro. Se temas pri tiu ĉi manĝejo, ĝi aĝas 13 jarojn.

En la fundo de la dometo, apartigite de la manĝo-ĉambro kun tabloj, estis ŝia loĝejo-dormejo.

"Kion vi volas fari antaŭ ĉio?" demandis mi sen precipa celo. S-ino Huang kapneis kun amara rideto.

"Mi havis multon por deziri antaŭe, sed ĝis nun efektiviĝis neniu el ili. Mi emas vojaĝi, sed kien? Por mi nun sufiĉas trankvilo." diris ŝi kun mieno simila al tiu de s-ino Kim.

Post longa silentado, s-ino Huang publikigis, ke ŝi iam estis konsolvirino, ĉar ŝi pensis, ke ŝi ne devas silenti pri fakto sed devas malkaŝi ĝin por estonteco. Mi povis senti en mi aflikton kaj veon de ambaŭ virinoj.

"Envolvu viandon tiel kaj tiel per marmusko kaj legomo, kaj manĝu!" diris ŝi montrante al mi kiel manĝi. Kun spicita rafano, specoj de "kimĉi" (korea peklaĵo) el ĉina brasiko kaj aliaj legomoj, kuiraĵo el sojfabo, malto kaj spinaco, mi manĝis rostaĵon ŝmiritan per spicita misoo kaj envolvitan per marmusko kaj legomo. Tre bongusta! "La butikon de avinjo" subtenas tiu ĉi propra gusto de s-ino Huang, mi komprenis. Shi rigardis ĝoje nin, kiuj manĝis kontente la kuiraĵojn, aranĝitajn sur la tablo, mi demandis de s-ino Huang, "Kio plaĉas al vi?" Tiam ŝi kapneis ferminte okulojn.

"Nenio plaĉas al mi, ĉar mia emocio eluziĝis en ĵilin." diris ŝi.

Ĵilin estas la urbo, kie estis la bordelo, kie S-ino Huang estis enfermita kiel konsolvirino.

Mi sentis, ke ŝi decidis paroli al mi pri sia doloriga pasinteco. Shi ekparolis po iom kun vizaĝo tordita.



serio II

Mi vizitis avinjon en Koreio

(8) Ĉiutage venis pli ol 20 soldatoj

La familio de s-ino Huang estis malriĉa; kiam ŝi estis 12-jara, oni ŝin vendis por 100 enoj al riĉulo, kaj post tiam ŝi laboris ĉe li kiel bebo-vartistino, ĉambristino, kaj servistino. En unu tago, kiam ŝi estis 20-jaraĝa (1941), venis al ŝia mastra familio ordonletero de serva laborado en fabriko, kaj la mastro anstataŭ sian filinon igis ŝin iri al la servo-laboro.

Kiam s-ino Huang atingis la stacidomon, kie jam kolektiĝis ĉirkaŭ 40 kore-etnaj knabinoj ankoraŭ dekkelk-jaraĝaj. Kaj ili portiĝis per vagonaro, kies fenestroj estis blindigitaj per nigra papero, kaj atingis Jirin en la Nordorienta Ĉinio tiam okupata de Japanio. Nun oni transportis 20 aŭ 30 el ili per armea kamiono al la garnizona rezidejo.

Ĉe la garnizono oni kondukis s-inon Huang kaj ceterajn knabinojn en unuetaĝan barakon, kiu situis proksime de la konstruaĵo, kie soldatoj loĝis. Interne de la barako dividiĝis multaj ĉambretoj, ĉe kies aperturo nur pendis ia similaĵo de lankovrilo anstataŭ pordo, tiel ke la interno de ĉiu ĉambreto estis tute travidebla de ekstere.

"Helpon!" kriis ŝi, sed soldato disŝiris ŝiajn vestojn per la milit-glavo kaj minacis ŝin kriante: "Jen ordono de Lia Majesto Tennoo! Mi mortigas cin, se ci ne obeus al mi!" Kaj li seksatencis (perforte devigis seksumi) ŝin, dum ŝi estis sveninta pro teruro.

S-ino Huang same, kiel ŝiaj koleginoj, estis devigita ludi seksuman partneron de multaj soldatoj tagon post tago. Kiam la knabinoj ne obeis al soldatoj, ĉi tiuj draŝis ilin per batoj kaj piedbatoj.

Ili ne povis akiri menstruan bendon ĉe la monataĵoj. Ankaŭ s-ino Huang suferis tiun malfacilecon, kaj ŝi trovis foje eluzitan volvogamaŝon(*) postlasitan de soldato, lavis kaj uzis ĝin por sia menstrua bendo.

Unu tagon, tamen, tion eksciis la soldatoj kaj furioziĝis:

"La surobendojn, kiujn ni ricevis de Lia Majesto Tennoo, ŝtele uzis la obsceninoj!"

La soldatoj batis ŝin kaj aliajn knabinojn per la najlizitaj plandumoj de siaj militbotoj tiel multfoje, ke la vizaĝoj de la knabinoj ŝvelis violkolore, ĝis kelkaj svenis.

(*)Ne estas klare, ĉu la volvogamaŝojn ankaŭ uzis aliaj inoj, do la tradukinto supozis, ke ĝin uzis nur s-ino Huang, kaj ke la soldatoj suspektis, se ĉiuj farus la samon Rim. de tradukinto.

Baldaŭ ĉiam pli multaj virinoj infektiĝis je venereaj malsanoj (malsanoj infektantaj ĉefe per seksumo), do la infektitoj ne povis ricevi manĝaĵojn. Oni kondukis ilin al nekonata loko: Ili malaperis. Kelkaj revenis dirante, ke la malsano fariĝis neserioza, sed aliaj neniam revenis.

Kiam estingiĝis knabino pro morto de malsano aŭ aliaj kaŭzoj, tiam, por plenigi la vakantecon, oni tuj alkondukis novan koreinon, kiu estis nomata "nova ilo".

Ĉiutage venis ĉirkaŭ 20 soldatoj al s-ino Huang, tute egale, aŭ matene aŭ en nokto. Shi ne povis ricevi monon, nek sufiĉan manĝon, do ŝi prefere volis morti, ol plu vivi.

Efektive sinmortigis unu el la virinoj, de kiam la soldatoj pli severe observis ilin, por preventi ilian sinmortigon.

Kiam la virinoj trovis inter si sinmortigonton, ili tuj devis raporti tion al la soldatoj, por ne ricevi kruelan punon: Fine estis eĉ morti neeble.

Iam unu virino rifuzis akcepti soldaton, do la soldato pafmurdis ŝin kaj anoncis al la virinoj:

"Jen sorto de neobeinto."

Shi estis mortigita por esti avertilo al aliaj.

Poste s-ino Huang estis kondukita al Saĥaleno kaj ree al Jilin.

Kiam pasis 3 aŭ 4 monatoj post la reveno en Jilin, subite fariĝis trankvile ekstere. Nek voĉo de soldatoj nek iom da brueto aŭdiĝis. Shi heziteme elŝovis sin el sia ĉambreto kaj trovis soldaton ekstere staranta, kiu diris al ŝi:

"La milito finiĝis. Ankaŭ vi ĉiuj forrifuĝu, aŭ la loĝantaro mortigos vin."

Ĉiuj aliaj soldatoj jam forkuris tuj post la malvenko, forlasante la virinojn tute sur la loko. Sed, kiel rifuĝi do? Sep aliaj virinoj, ol s-ino Huang, estis tiel grave malsanaj, ke ili ne povis sin eĉ movi.

"Ni jam ne povas eĉ paŝi. Vi savu vin mem!"

Sed s-ino Huang ne havis ŝuojn, nek vestaĵojn. Shi serĉis eluzitajn botojn de soldatoj tie kaj ĉi tie, vestis sin per restigitan tolaĵon de soldatoj kaj ekiris. Apogite sur bastono, lamentante kun korpodoloroj, ŝi fine atingis Koreion post 2 monatoj.

(9) La luno, kiun ŝi rigardis en la 'konsolejo'

Kiam s-ino Huang finis sian rakonton, ŝi silentis kelke da tempo kaj ekmurmuris rememorinte ion: "Mi faris poemon, dum mi estis malliberigita en la 'konsolejo'."

Shi komencis reciti kun mieno elserĉanta ian malproksiman memoron.


La lunon, kiun mi rigardas,
ĉu vidas ankaŭ Panjo fora?
Tiu grilo ĉirpis hejme;
ĉirpas li ĉi tie.
Kvankam samas la ĉielo, kial...
Ĉielo!
vi portu al mi do sciigon
de mia kara familio!
Ho, la mond' min ne kompatas...
Se mi en tian insidejon
antaŭvidus fali,
mi estus preferinta morti,
kio nun ne eblas.

Shi neniel povis elsavi sin, ĉar ŝi estis prirabita de ĉiuj liberecoj, sed oni ne povis rabi de ŝi - la lunon, kiu ŝvebis sur la ĉielo, la insektojn, kiuj ĉirpis en la herbaĵo. Ĉiam, kiam ŝi vidis la lunon, kaj kiam ŝi aŭdis grilojn, ŝi sopiris pri sia patrino, kiu certe vidas la saman lunon, kaj ŝi larmis.

II Virinoj malkaŝas sin unu post alia

(10) Koreaj knabinoj forkaptitaj

Multaj el la koreaj virinoj, kiuj nun malkaŝas sin 'konsolvirino' same, kiel s-ino Kim kaj s-ino Huang, ne povis post la milito hejmeniri al sia naskiĝlando, sed ili loĝadas ĝis nun en Ĉinio kaj sudorientaziaj landoj. Inter ili troviĝas ankaŭ inoj loĝantaj en Japanio.

Ili ankaŭ kaŝis longan tempon en sia vivo sian karieron, ke ili devis esti 'konsolvirinoj'. Ili vivas jam preskaŭ 50 jarojn kun dolora sento premita en la interno de sia koro. S-ino Huang, unu el ili, loĝas sola kaj ŝia ununura kunparolanto estas ŝia hundo 'Ĉibi*'. Mi vidis, ke s-ino Song tute karese traktas ĝin, kvazaŭ sian propran infaneton.

*Ĉibi: signifas etulon en la Japana.

Kiam mi vizitis ŝin, ŝi montris al mi unu fo ton.

"Mia infano naskita, kiam mi estis 'konsolvirino'..." ŝi diris.

Tiu foto, kiun ŝi zorge konservis en faldita folio de sia alilandano-registra karto(*), prezentis viran suĉinfanon antaŭnelonge naskitan. (*)Alilandano-registra karto: alilandano aĝa ne malpli ol 16 jarojn, kiu pli ol unu jaron restadas en Japanio, devas ĉiam porti kun si karton de publika registriteco nomatan 'alilandano-registra karto' provizitan per liaj/ŝiaj vizaĝfoto kaj daktilogramo.

"Mi gravediĝis 5 fojojn en 'konsolejo'. Du infanoj naskiĝis sanaj, sed mi devis konfidi unu el ili al ĉino, la alian al koreo. En 'konsolejo' varti infaneton mi neniel povis..." diris la maljunulino kaj fikse rigardis la foton. Se la suĉinfano kreskis sana, li povas esti nun kvindekkelk-jara.

Kiam s-ino Song, 16-jara, estis devigita de siaj gepatroj edziniĝi al nekonata viro, ŝi ne emis komenci la destinitan geedzan vivon kun la decidita edzo. Shi forkuris en la nokto de l a nupto.

De tiam ŝi devis vivteni sin per si mem, do ŝi eklaboris kiel servistino de iu familio.

En unu tago, kiam ŝi laboris kiel servistino, oni allogis ŝin dirante, ke ŝi perlaboros multe da mono en batalregionoj, kaj kondukis ŝin al Pjongjango. La allogita knabino tute kredis, ke ŝi laboros iel kiel lavistino aŭ similulo por la soldatoj. Ŝi havis neniom da suspekto.

Kiam ŝi atingis Pjongjango, tie kolektitaj estis proksimume 200 koreaj knabinoj, kiuj el diversaj lokoj allogitaj tien per dolĉaj aldiroj same, kiel s-ino Song. Preskaŭ ĉiuj el ili ne atingis 20-jaran aĝon.

De tie oni kondukis ilin al la loko nomata Tianjin en Ĉinio, kaj donis al ili monon dirante, ke ili aĉetu, kion ili deziras. S-ino Song aĉetis per tiu mono vestojn kaj robon por poste ekscii, ke la tuta mono fariĝis ilia ŝuldo.

Kaj la manĝadoj kaj la trafiko, ĉio fariĝis ŝia ŝuldo kun grandkvota interezo kaj la ŝuldosumo katenis la forkaptitajn knabinojn.

La jaro 1938, kiam s-ino Song kondukiĝis al 'konsolejo' en Wuchang, estis ja epokfara tempo. La japana armeo jam en 1932 fondis armean 'konsolejon' en Shanhajo kaj en 1938 komencis establi 'konsolejojn' en ĉiuj okupataj lokoj en Ĉinio.

(11) Kial oni sendis 'konsolvirinojn' en batalregionojn?

Kial efektive la japana armeo elfaris 'konsolvirinojn'? Pri tio estas apartaj kaŭzoj. Mi unue klarigos, kio okazis en la antaŭa jaro de la forkapto de s-ino Song.

La agresmilito de Japanio kontraŭ Ĉinio komenciĝis per la kolizio de ambaŭ armeoj ĉe la ponto ' Lugouchiao' la 7-an de julio 1937, La japana armeo ekde tiam torente invadis en Ĉinion kaj intencis okupi Nankinon, la tiaman ĉefurbon de Ĉinio. Survoje al Nankino ĝi forbruligis domojn de ĉinoj, ekstermis ne-soldatojn ĉie, kie ĝi pasis, kaj forrabis manĝaĵojn por provizi sin. Estas evidentigite, ke la japanaj soldatoj tiam ankaŭ seksatencis ĉininojn, kiujn ajn ili trovis. Ili viktimigis ne nur plenkreskajn inojn sed ankaŭ tute junajn knabinetojn kaj maljunulinojn.

Ankaŭ estas publike klara fakto, ke la japana armeo murdis pli ol 200 000 senkulpajn ĉinojn, kiam ĝi penetris Nankinon kaj fine okupis la urbon. Oni vokas ĝin 'La Granda Ekstermo en Nankino,' ĉe kiu ankaŭ seksatencoj sennombre ripetiĝis.

"Embarasa problemo. La seksatencoj devas esti ĉesigitaj," pripensis japanaj aŭtoritatuloj.

La ŝtata kaj armea aŭtoritatoj konsideris, ke malbonfamoj de la armeo en la monda publiko povus ĝeni plenumadon de la milito, kaj elpensis establi multajn 'konsolejojn' por ekskluda uzo de la armeo, por preventi seksatencojn al la loĝantoj-ĉininoj. Ili pensis ankaŭ, ke ili povos plenumi higienan administradon en eksklude porarmeaj 'konsolejoj', tiel ke ili gardu soldatojn de venereaj infektoj. Nome, ke ili regu la seksecon de la soldatoj kaj povu preventi seksatencojn, kiel ankaŭ akiru higienajn antaŭrimedojn kontraŭ venereaj malsanoj, per la fondo de grandnombraj armeaj 'konsolejoj.' Tiel, plurajn celojn ili atendis de la 'konsolejo'.

Fino
Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp