Nia lando ests alte kreskinta kapitalisma lando kun ĉiuspecaj komercaĵoj abunde sur strato. Ĝi havas ankaŭ la plej multe da usonaj militbazoj en la mondo. Du usonaj militoj, la Korea Milito kaj la Vjetnama Milito ne povis plinumiĝi sen tiaj militbazoj kaj japanaj eltnivelaj produktkapabloj. Postmilita japana reganta klaso estadis treege reakcia kaj obeema la usona imperiismo, Tial porpaca movado japana vole nevole devis havi kiel sian taskon batalojn por nacia sendependeco kaj plenumigo de perfekta demokratio. Pri tio nia LVK speculadisla batlojn de Japana popolo.
Ni pacaktivuloj klopodis pro tio kaj ankoraŭ senlace daŭrigos saman klopodon kiel antaŭe. Ni unue devas batali pro neniigi nukleajn armilojn kaj neniigi usonajn militbaozjn. Kaj ni devas batali pro nenii ĉiujn militajn aliancojn en la mondo.
Ni, pacaktivuloj ankaŭ bpmvenigas reformigajn movadojn per popoloj en socialistaj landoj por libereco kaj demokratio. Vian agadoj instruas nin, ke tiuj movigas dentradojn de historio de popolo mem.
Ni esperas, ke diversaj deziroj de popoloj kontrubuu al monda politiko kaj pli akceligu porpacan liberan interŝanĝadon.
Ni ne eraris elekti la vojon prezenti al ĉiuj esperantistaj pacbatalantoj pri bataloj de la japana popolo por paco kaj demokratio. En numeroj, kiuj sekvos 100 numeroj de la Verda Kolombo, ni daŭre prezentados la tiujn batalojn de popoloj, kiuj malfermos la pordon de 21-a jarcento kun la paca mondo!
Japanoj laboras multe pli multe da horoj ol eŭropanoj kaj usonanoj, kaj eble tio kaŭzis ekonomian konflikton kaj elvokas internacian kondamnon pri Japanio. Kontraste al eŭropa kaj usona emo al pli mallongaj laborhoroj1), la japanoj, se rigardi longperiode, emas labori pli longe ol en 1975.
La longaj horoj, kiujn ili konsumas je laboro kaj navedaj veturoj neeviteble malmultigas siajn dormhorojn. "Ili dormadas ĝis malfrue en la mateno en libertagoj por kompensi siajn nesufiĉajn dormhorojn en labortagoj," UHUĴIMOTO Takeŝi, "La Laborista Movado kaj Labora Leĝaro")
Kun 32 ĝis 35 dispineblaj nelaboraj horoj semajne, kompare al ĉ. 40 horoj en la aliaj plejaj landoj, japanaj laboristoj en havas sufiĉe da tempo por kontaktoj kun siaj infanoj, por la hejma plezuro, aŭ por konversacio kun sia edzino.
Plimultaj Malsanoj kaj Labor-Akcidentoj
La teruraj kondiĉoj de japanaj laboristoj respondecas pri plimultiĝantaj sendifektiĝoj, mensaj malsanoj kaj laboraj akcidentoj.
Kalkuloj de Labora Ministerio montras, ke ĉiam pli granda nombro da laboristoj estas trovitaj malsanaj ĉe medicinaj ekzamenoj (Dia.2) kaj ke dumlaboraj mortoj kaj gravaj akcidentoj ankaŭ estas kreskantaj.
Pro la streĉo de laboraj kondiĉoj, kiuj ŝanĝiĝas kun la rapida enkonduko de mikroelektroniko, multe da laboristoj falas pro mensaj malsanoj. En "Timo de 'mensa malsano' regas ĉampionajn aferistojn", raporto publikigita en periodaĵo de la Japana Centro de Produktiveco, diris, "Estas konsilinde, ke ĉ. 10% de la dungitoj de ĉiuj japanaj korporacietoj konsultu psikiatristojn aŭ konsilistojn pri siaj mensaj konsiĉoj."
Averto kontraŭ kreskanta "rezervanto-listo de mortoj pri tra laboro
Aldone al "salajraj sindetenoj", malaltaj salajraj niveloj, tro kompaktaj laborhoraroj, kaj la 'simptomaro de longhora laborado'", Zenrooren atentigas la senton de izoliteco, monotonecon, senpaciencon kaj mensan lacecon, kiuj naskiĝas en la laboristoj, kiam ili frontas al alĝustigoj de la ekonomika strukturo kaj indeustria "raciigo" per la enkonduko de mikroelektroniko, kiu eventuale povus konduki ilin al "morto pro troa oaboro". Tiu dokumento sonas kiel averto kontraŭ kreskanta "rezervanto-listo de mortoj pro tra laboro."
Mizera socia sekureco sub registaro de LDP
Vivado en kuniklaj kabanetoj
Dum korporacioj monstre profitas, la popola vivado tute ne fariĝas riĉa. Malgraŭ la tre malavara disdonado de nacia financo por grandaj korporacioj, la registaro de la Liberal-Demokrata Partio ne prenas viglajn rimedojn por la popolo. La malsufiĉeco de tiaj rimedoj estas rimarkindaj, kiam oni komparas Japanion kun okcident-eŭropaj landoj.
Kio fariĝas la japanaj loĝdomoj, kiujn eŭropanoj kaj usonanoj nomis "kuniklaj kabanetoj" antaŭ dek jaroj?
En "Kio estas Riĉeco?" (Biblioteko Iŭanami Ŝinŝo), libro lastatempr publikigita, TERUOKA Icuko mencias kion ŝi lernis en Okcidenta Germanioo: "Eĉ studento vivanta en apartamento havas por si spacon de 80 kvadrataj metroj kun kuirejo, tualetejo kaj duŝo, je la lupago de ĉ. 10 000 enoj."
"Kvarmembra familio de dungito de Siemens", laŭ la aŭtoro, "vivas en domo kun la teretaĝo konsistanta el kuirejo, loĝoĉambro kaj granda salono kun piano en ĝi, la dua etaĝo (aŭ "la unua etaĝo eŭrope) el kabineto, infanaj ĉambroj, dormĉambroj kaj apartaj privataj ĉambroj por la edzo kaj ezino, kaj la tria etaĝo uzata kiel meblokonservejo. Ĝi estas la loĝdomo de meza kompani-dungito kaj ĝi havas plankan areon de 300 kvadrataj metroj, inklude de subteretaĝo." diras ŝi.
Kotraste, 82.5 kvadrataj metroj estas ĉiom, kiom la japana registaro planas por provizi ĝis la jaro 2 000 kiel "gvida normo de loĝado" (por urba loĝantaro) el ĉiu el duono de la kvadrataj familioj en tiu ĉi lando. Sed la realo estas ke 70% de tiaj familioj vivas en domoj, kiuj ne atingas la proponitan plankan areon de ekskluziva okupado (inklude de kuirejo, necesejo kaj dormoĉambro).
Plialtiĝantaj terprezoj malfaciligas por mezaj japanoj aĉeti eĉ tian malgrandan domon. La nombro de familioj vivantaj en siaj posedataj domoj en 1983-1988 estis ĉ. 10% malpli ol en 1978-1983. Ili ankoraŭ vivas en la samaj domoj , kiuj similas la kuniklaj kabaneroj.
Maljunuloj estas en tre urĝa bezono pri loĝejo. Ili suferas la plej severan blovon pro la leviĝantaj terprezoj kaj ter-ŝarkoj (jap. "ĵiageja"), ĉar ili ofte elpelitaj el siaj urbocentraj apartamentoj. Loĝejo por japanaj maljunuloj montras rimarkindan diferencon disde liaj germanaj similuloj.
Multe da eucropaj landoj kaj Usono havas normojn de minimuma plando-spaco laŭ kiu neniom estas enkalkulitaj kiel loĝoĉambro aŭ dormoĉambro se tio ne atingas tiajn normojn. Loĝoĉambro, ekzemple devas esti vasta almenaŭ 20 kvadratajn metrojn en Svedio, 18 kvadratajn metrojn en Okcidenta Germanio, 15 kvadratajn metrojn en Britio, kaj 14.4 kvadratajn metrojn en Usono. Sed Japanio ne havas tiajn normojn kaj rigardas eĉ tri tataman (5 m2) spacon kiel ĉambron. La registaro de LDP evidente mensogas kiam ĝi asertas provizi saman nombron da ĉamgroj kiel eŭropa aŭ usona loĝdomo. Aldone al loĝado, la vivmedio ankaŭ estas pli malbona ol en eŭropaj landoj kaj Usono. Parkoj en Tokio, ekzemple, ampleksas nur unu trideksesono de ĉiuj parkoj de Stokholmo kaj unu kviono de tiuj en Parizo.
Koakoj estas provivitaj en nur 37% de Japanio, kompare al 70% de Usono, 96% de Britio, 91% de Ijcudebta Germanio kaj 65% de Francio.
La nombro de bibliotekoj por 100 000 loĝantoj estas 1.4 por Japanio, kompare kun 308 por Usono kaj 5 por Svedio kaj 2 por Francio.
Reduktoj en soci-sekura elspezo
Elspezo por la bono de socia sekureco, kiel montrite en Dia.4 estas evidente tro malgranda rilate al la japana nacia enspezo. Malgraŭ siaj penigaj klopodoj por "nacia enspezo", la popolo ĝuas tre malgrandajn fruktojn de socia sekureco.
Francio, ekzemple,kun maljunuloj reprezentantaj 13.1% de la loĝantaro (1989) - nur 2.2% pli multaj ol la japana ekvivalento(10.9% en 1987) - havas loĝan kondiĉon por 2.5oble pli multa ol japana elspezo pri socia sekureco. Svedio, kun 6.5% pli multe da maljunuloj ol Japanio proporcie al la loĝantaro, elspezas 2.8-oble pli ol Japanio por socia sekureco. Ne nur tiom. Pli ol 60% de 14 milionoj da ricevantoj de maljunula pensio ricevas ne pli ol egalvaloron de 30 000 enoj monate meznombre.
Krome, Japanio ne havas sistemon garantii minimuman pension. Nacia plano pri pensio postulas, ke popolo pagadu asekurkotizon dum 25 jaroj aŭ pli ĝis ili estas rajtigitaj pri maljunula pensio. Laŭ ia ajn pensia plano aŭ de bonfarto aŭ de reciproka helpo oni ne povas fariĝi pensionulo, se ili ne restas je la plano dum 20 jaroj aŭ pli. Taksitaj 700 000 maljunuloj estas aktuale lasitaj sen pensio. Ĉ. 16% el tiuj je la nacia pensia plano estas postpagantoj kun pagoj de altaj kotizoj por ĝi, kaj ili emas esti lasitaj sen pensio.
En Japanio, kiel montrite en Dia.5, la laboristoj estas pli peze ŝarĝitaj ol iliaj dungantoj per kontribuoj por socia sekureco. Okcidenteŭropaj dungantoj prenas sur sin pli grandan parton ol siaj laboristoj. Jen estas unu kaŭzo de la malalta nivelo de pensioj en Japanio.
Profamiliaj kromsalajroj ne estas pli bonaj ol pensioj en Japanio. Planoj pri profamiliaj kromsalajroj estas nur 6.6% de ĉiuj kromsalajroj (1981-1982). Britio kun la ekvivalento de 7.5% (1981-1982), Svedio kun 49% (1981-1982) kaj Francio kun 11.3% (1982) provizas ok ĝis 20-oble pli multe ol Japanio rilate al ĉiuj kromsalajroj. Dum pligrandiĝas la elspezo ĉiujare por armeo kaj grandaj komercaj kaj industriaj entreprenoj, la registaro de la Liberal-Demokra Partio reduktas la buĝeton por socia sekureco intencante plimalbonigi ĝin.
- Labora Ministerio, "Esploro pri Salajro kaj Statistiko, 1989"
- Esploro de Ministerio por Internacia Komerco kaj Industrio pri Komforteco de Salajruloj registris 2 246.8 horojn por februaro 1989, 22.3 horojn super la sama monato antaŭjara.
- "Blanka Libro pri la Printempa Laborbatalo de la Popolo, 1990 - Por Alporti Luman Esperon por la Estonteco." Federacio de naciaj Laboristaj Sindikatoj (Zenrooren).
K.K.
Dankon por internacia kuraĝigo por laboristinoj en Sanjoo!
La juĝejo akceptis ilin!
Estis decembro de 1988, kiam la Verda Kolombo (n-ro 93) raportis pri batalo de partotempaj laboristinoj en Sanjoo (Sanyo), elektra fabriko. El 1200 partotempaj laboristinoj maldungitaj, 15 akuzis la kompanion por daŭra dungiteco, kaj Loka Juĝejo en Osaka deklaris, ke ne validas la maldungo al tiuj partotempaj laboristinoj, kiuj laboris same kiel ordinaraj dungitoj, kaj la preteksto de la kompanio kun altiĝo de valuto "eno" kaj stagnado ne povas esti konvinka, kaj ke la kompanio pagu salajron al ili dum ĝi ne akceptis ilin en sian fabrikon.
K-do Clement Tholet afablis sendi mesaĝon de belgaj laboristoj kun iliaj subskriboj por ilia laborista sindikato, kiu represis ĝin sur ilia propaganda afiŝo.
El la proceso, estis malkovrita mensogo de la kompanio, kiu kamuglis sin stanga. Malgraŭ ilia aserto, ke la kompanio perdas profiton kaj suferas deficiton, fariĝis klara, ke ĝi gajnis 15 100 milionoj da enoj jare, kaj ankoraŭ tenis ĉe si 300 miliardoj.
Koran dankon por via subteno!
Nanba Syozi
Fujiya volas peli teknikiston al rezigno
Fujiya (prononcu "fuĵija"), unu el la plej famkonataj kukfabrikoj en Japanio, kun 3 mil laboristoj - dungitoj, translokis teknikistinon al peza laboro por ke ŝi rezignu la dungitecon.
Estis oktobro de 1958, kiam f-ino Midori Iizuka, studentino de Gimnazio Miŝima-kita, trovis anoncon por studentoj, kiuj forlasos lernejon en vonenta marto, kaj ŝi varbis sin al Fujiya, kiu volis rekruti teknikiston por sia fabrika laboratorio en urbo Numazu, gubernio Ŝizuoka. La ekzameno por la laboratorio estis sufiĉe malfacila, sed ŝi sukcesis trapasi la pordon en kampo de kemio kaj matematiko, kaj la kompanio decidis ŝin dungi en la laboratorio en marto de 1959.
En la unuaj monatoj ŝi asistis eminentajn specialistojn sed baldaŭ ŝi komencis partopreni en ekzamenado kaj analizado por tie fabrikitaj kukoj, biskvitoj, sukeraĵoj, sukoj, fermentitaj trinkaĵoj kaj materialoj.
Ŝia merito en la laboratorio daŭris dum 30 jaroj kun supre menciitaj laboroj kaj kun pli komplikaj esploroj sur produktaĵoj de aliaj kompanioj, kulturi diversspecajn laktobacilojn kaj kontroli eventuale aperantan malutilaĵon.
Intertempe ŝi edziniĝis kaj ŝanĝis familian nomon al Ai, kaj naskis tri filinojn. Samtempe ŝi fariĝis aktiva membro de JPEA, en kiu ŝi plenumis laboron pri elsendado de la organoj.
En januaro de 1989, la fabriko neatendite ordonis al ŝi lasi la laboratorion kaj okupu sin en la laborejo, kie oni ekskluzive pakas la produktaĵojn. Tio estas fizika laboro neeltenebla por ŝi maldika kaj ne fortika. Kompreneble ŝi demandis kaj protestis kontraŭ la fabriko, sed ĝia aŭtoritatulo ne retiras la ordonon sub la preteksto ke ĝi postenigi nur ŝian lokon alian teknikistinon, kiu finis universitaton.
La nova laborejo distinita por ŝi estas ne eltenebla kun fizika pezeco apud konvejero, kiu ne permesas al ŝi eĉ sekundon da ripozo. ŝi skribas: "De tempo al tempo oni haltigis la konvejeron por ŝarĝi paperon por pakado. Tiuj momenton mi etendas la manojn supren por refreŝigi la korpon, kiu dum longan tempon tenis pozon klinan. tiam insulto pikas min. 'ĉi tie ne estas loko por gimnastiko!'. Estas ankaŭ tia laboro paki 12 sukeraĵojn nomatajn 'Milky' ŝatatajn de japanaj infanoj, en ladan skatoleton bele ilustritan. En ĝin ŝi enmetas ankaŭ sekigilon por ke la sukeraĵoj ne mokuĝu pro malsekeco. Mi kaptis sekigilojn en deksta mano kaj metis ĝin en la skatoleton per dekstar mano. Tiam oni avertis min, ke mi uzu ambaŭ manojn!"
Daŭris tiaj tagoj en lukto kun konvejero. Vespere ŝi revenas hejmen kun doloraj brakoj delikataj. Ŝi interkonsiliĝis kun advokatoj kaj denuncis la kompanion en Januaro de 1990. tiam ŝi ne forgesis denunci ankaŭ diskriminacian salajron inter viroj kaj virinoj. Ŝi postulas kun la akuza letero, ke la juĝejo ordonu al la kompanio, ke ŝi havas rajton daŭrigi laboron en la laboratorio, kaj ke ĝi pagu la sumon kaŭzitan de la seksa diskriminacio.
Potencaj tagĵurnaloj, Asahi, Mainiti, Yomiuri kaj Sizuoka raortis pri ŝia ekuzo, kaj Televido Ŝizuoka-Kenmin dissendis intervjuon kun ŝi la 17-an de januaro.
Kaj laborista sindikato? La laborista sindikato en la fabriko, organizita en rengoo, ne ekceptas volon de laboristoj same kiel aliaj konsistantoj de Rengoo, fondita laŭ la intereso de monopolkapitaloj. La volo de la kompanio estas klara. Ĝi ne volas preni rimedon de maldungo, kia renkontos leĝan malfacilon, sed plej oportuna por ĝi estas tia formo, ke la laboristo memvole lasis la dungitecon. Tiaj kazoj estas multe troveblaj en Japanio lastatempe kiel efika rimedo de efektiva maldungo por altaĝaj kaj tiaj laboristoj, kiuj ne facile obeas al maldeca postulo de la dunginto. En tia punkto, Japanio ankoraŭ restas en pozicio de postelasita lando en demokratismo kaj en rajtoj de la laboristoj.
Internacian kuraĝigon al ŝi! Internacia proteston al la kompanio! Ŝia adreso estas: (preterlasite)
(Nanba Syozi)
Daiyo-Kangoku
- 2 -
La tiraneca deteno-sistemo de Japanio
Hayasi Kazuo
Laŭ la japana leĝo de Kriminalproceso, post aresto la polico devas konduki la arestiton al prokuroro en 48 horoj, kaj la prokuroro devas, en 24 horoj post kiam li ricevis lin, postuli de juĝisto la "detenordonon" aŭ liberigi lin. La juĝisto ekzamenas, ĉu oni havas plenan kialon por deteni la arestiton, kaj se jes, li decidas detenon, t.e. plu daŭrigi la mallibrigon de li. Do, oni povas malliberigi la personon maksimume dum 72 horoj antaŭ la "detenordono" de juĝisto. La juĝisto povas decidi la detenon maksimume por 10 tagoj. Post dek tagoj la 2detenordono" povas esti renovigita nur unu fojon tiam, kiam tio estas "neevitebla". Do, en ordinara kazo oni povas, laŭ la 13 tagojn, kaj nur en rara kazo 23 tagojn.
Sed en realo juĝisto facile agnoskas la renovigon, ekzemple pro kialo, ke la prokuroro havas multajn laborojn kaj ankoraŭ ne finiĝis la esploro. Do, reale malliberigo dum 23 tagoj estas principaj. La arestito devas suferi 10 tagojn pli da mallibereco, ol la leĝo agnoskas. Se la arestito asertas, ke li ne faris puneblan faron, tiam la longigo de 10 tagoj signifas longigon de minaco kaj devigo por igi lin "konfesi."
Se la afero estas grava, ekzemple amasmedio elvokis la intereson de la publiko pri la krimafero, kaj la detenato ne konfesas, tiam ofte la malliberco estas ankoraŭ pli longigita eksterleĝe: ekzemple, oni liberigas la suspektataon en la 23-a tago kaj denove arestas lin, kiam li metis la unuan paŝon ekde la policoficejo. Tiel nun ankoraŭ 23 tagoj. Aŭ oni ripetas arestojn per multaj sensencaj malgravaj krimoj", kaj daŭre esploras la saman krimon.
Laŭleĝe la loko de detenado devas esti prizono. Sed reale en ĉeloj de policoficejo "daiyo-kangoku". Kiel la ambaŭ lokoj diferencas?
Unue, policistoj povas ĉiam ajn tuj alvoki la arestiton el la ĉelo "dajyo-kangoku" kaj esplori lin eĉ ĝis noktomezo, nur se ilin ne ĝenas laco. Kontraŭe, se la arestito estas detenata en prizono, oni devas konduki lin per aŭto al policoficejo kaj fru-vespere jam rekonduki al la prizono, ĉar la prizonon administras ne profunda loko de policoficejo, sed ministerio pri Justico.
Due, "daiyo-kangoku" troviĝas en la profunda loko de policoficejo. Ili estas izolita en malhumana kaj senespera stato. En tia stato oni estas plej malforta al minaco, delogo, kaj miskonduko. Policistoj kaj prokuroroj utiligas la staton por "preni konfeson". Sed samtempe estiĝas la danĝero al devigita malvera konfeso.
Kaj trie, en "daiyo-kangoku" oni ne bezonas timi malkaŝiĝon de la atencoj kontraŭ la aresstitoj.
Ni rigardu nun diversajn fazojn de la atencoj en la raportoj de travivintoj el "daiyo-kangoku".
Ekzemple, lastatempe en la urbo Ooita kie mi loĝas, oni arestis aktivulon de kontraŭ-nuklea movado per suspekto, ke li sendis monon al sia amiko per poŝtĝirkonto uzante pseŭdonimon.
(daŭrigota al sekvonta numero)
Soranta aŭtovoja prezo
En usono ŝoforo povas vojaĝi 700 kilometrojn ekde Bostono ĝis Vaŝintono aŭtovoje je vojpago de dc. 500 enoj, dum tokianoj eeĉ ne povas forlasi sian urban regionon je tiu sumo.
vojpagoj de japanaj aŭtovojoj estas nekredeble altaj kaj ŝiam pli multe da ŝoforoj ekplendas pro tio.
Se temas pri t.n. Metropola Ekspresvojo, 35 procentoj , aŭ 210 enoj, el la normaj 600 enoj de la aŭtoboja prezo estas uzataj por interezaj pagoj al la konstruaj obligacioj eldonitaj de la registaro por konstrui tiujn aŭtovojojn, laŭ proparolisto por Publika Korporacio por Ekspresvojo de Tokio.
Li aldonas ke kromaj 26 procentoj kovras konstruaj kostoj de aŭtovojoj, kaj la restantaj 39 procentoj financas konservadon kaj elspezon por personaro.
Por simpla iro ekde la vojŝanĝejo Hajaŝima ĝis la vojŝanĝejo Sakaide trans la marponto Seto Oohaŝi, por kies konstruiĝo necesis 1.13 bilionoj da enoj, pasaĝera aŭto devas pagi 6 490 enojn.
Krome, multobligas plendon de veturigantoj la kronika trafika kongensto, kiu paralizas ĉiujn aŭtovojojn. Tio simbolas kiel paralizas modestan sanan vivadon de la homoj la blinda kapitalisma ĉaso la profito.
Estimata amiko kaj pacbatalanto,
antau chio estu kore salutata de mi. Elkoran dankon pro la alsendo de "Verda Kolombo" N-rou 97 kaj 98. chi kune mi sendas al vi la SUBSKRIBILON de la INTERNACIA SUBSKRIBA KAMPANJO."
La sekcio de JAPANA PACDEFENDA ESPERANTISTA ASOCIO kaj MONDPACA ESPERANTISTA ASOCIO faras eminentan pacbatalon pro eviti nuklean katastrovon. La japana popolo estas ekzemplo en pacbatalo por chiuj popoloj sur la tero. La enhavo de "Verda Kolombo" estas chiam interesa kaj instiga por chiuj Esperantistoj en la MEM. Okaze de la Nova Jaro 1990 mi sendas al vi, al via familio kaj al chiuj anoj de JPEA kaj MEManoj la plej elkorajn salutojn kaj bondezirojn. Mi deziras al chiuj sanon, felichon kaj sukcesojn personajn ankau en al jaro 1990. Ni esperu, ke ankau la jaro 1990 estu jaro de paco.
Tre atente mi legis la artikolon "Ankau Nuklean Militon Preventas Kuracistoj". Tio estas tre grava kontribuajho por la pacbatalo. Ni esperu, ke la chiuj pacfortoj en la mondo sukcesu konservadi al pacon sur la tero . Ghi estas la kondicho por la plua vivado de la homaro. Oni solvu chiujn internaciajn kaj intershtatajn problemojn nur lasi pacaj metodoj en kadro de UNO kaj ne per militaj rimedoj.
Fortikighu al internacia kunlaboro! Ankau niesperantistoj per chiuj rimedoj kontribuu precipe en kadro de MEM al la pacbatalo, Esperanto kiel ponto inter popoloj estas instrumento de paco akj amikeco, nur se la esperantistoj mem farighos veraj ambasadoroj de paco kaj kondamnos militistajn imperiistajn aventurojn kaj neokoloniismon.
Kun elkoraj salutoj via k-do
Erich Ehmig
Strasse der Jugend 17/58/19 DDR
Hildburghauzen 6110
P.S. Mi propagandis la artikolon "Ankau Nuklean Militon Preventas Kuracistoj" en la polkliniko en Hildburghausen. La Kuracistino s-ino Koch subskribis la SUBSKRIBILON.Ankau kelak funkciuloj de la Partio subskribis. Pardonu la prokraston de repondo rilate de SUBSKRIBILO,char mi estis malsana, 1990 mi farighas82 jaragha.