arkivo-101

El la Verda Kolombo n-ro 101 (maj.-jun. 1990)



EDUKADO EN JAPANIO NUN



HISTORIA FONO

Historio de la japana edukado post la Dua Mondmilito estas historio de batalo inter du partioj.

La unua partio konsistas el konsciaj instruistoj kaj gepatroj subtenataj de vekighintaj laboristoj, intelektuloj kaj aliaj konciencaj homoj. Tiuj instruistoj, tuj post tiu abomeninda Dua Mondmilito, organizis sin en la Japana Instruista Unio sub la slogano "Ni ne plu sendu siajn lernantojn al militokampo!" La unio, estante laborsindikato, havis sian propran postulon por plibonaj laborkondichoj, sed ghi havis krome ech pli gravan postulon por la demokratiigo de la japana edukado. Ili staris kontrau fashismo, kontrau militarismo por libera kaj egala edukado. Ili konsciis, ke la plej granda garantio por la demokratio estas individuismo. Iliaj principoj bazis sin sur universala fundamento, kaj sekve ghi havis internaciecon kiel sian esencan karakteron.

La dua partio estas malnova privilegia potenco konsistanta el konservativaj politikistoj, elitaj burokratoj, entreprenemaj kapitalistoj, forpelitaj profesiaj militistoj kaj ech monavidaj jakuza-gangsteroj, resume reakciuloj, kiuj chiuj revis sian restaurighon. Sub la regado de aliancanoj ili provizore silentis en gvatado je sia shanco. Ilin helpis unue malsufichaj kondichoj por la elradikigo de la japana militarismo okaze de la japana kaputulaco, spureblaj en la konservado de la pozicio de Tennoo, la japana imperiestro. Se oni pardonas lin, en kies nomo okazis la tuta afero, oni kiel fakto pardonas chiujn aliajn. Kaj tion instinkte sciis la fashistoj. Alia granda beno al ili estis malkonsekvenca okupacia politiko de Usono sur Japanio. Ch. 1950, tuj post la komencigho de la Korea Milito la usona registaro forjhetis la ghistiaman linion de perfekta malarmigo de Japanio, kaj komencis rearmi ghin. Paralele okazis grandega subpremado pri la laboristaj kaj demokratiaj movadoj kaj porpacaj movadoj de la japana popolo.

Sed ni ne povas preterlasi alian gravan faktoron, el kiu multe profitis la reakciuloj. Tio estas la tradicia laboremo de la japanoj, restajho de la feuda Japanio antau jarcento kaj duono. Tiu emo, karakteriza je la pligravigo de harmonio ol konfrontado, de unueco de la kolektivo ol individuo, de nelingva, senpera komunikado ol ghisfunda diskutado kaj de la emociaj homrilatoj ol la rezonaj, tre forte persistas en la japana socio, kaj la regantoj historie bazis sin sur tiuj emoj por efektivigi komfortan regadon super la popolo. Kiam la japanaj regantoj frontis al la tajdo de la nova edukado, tio shokis ilin. Tio dangherigus sian regadon. Ilia instinkta timego pelis ilin al subpremado. Tiel komencighis la batalo inter du partioj. Sed tiu batalo, severa sed implicita, do ne bone videbla deesktere, dauras generacio post generacio kaj ni bataladas ankorau hodiau, char pelas ilin ilia timego. Ilia atako estas tre persistema kaj longdaura. Mem emerita instruisto, la autoro estas atestanto pri la obstinega reakcia atakado dum la tuta periodo post la milito. Ilia plej ofte uzata speco de atako estas, kiel en aliaj japanaj privataj kompanioj, shajne tre mola, sed fakte tre efika. Ili rekompencas obeemajn kaj punas malobeemajn, sed chio estas farata kaptante konvenajn okazojn kun falsaj pretekstoj. Koncernantaj personoj solaj scias veran intencon, aliaj preskau ne. Por tio la administrantaro plene utiligas rajton de personara arangho kaj ghi traktas koncernantajn personojn tre malavantaghe. Okaze de dungoj ili nervoze ekzamenas ghistiaman karieron kaj parencaron de la dungoto, por ke li/shi ne estu malobeema. Ili mobilizas influajn konservemajn homojn el la gepatroj de la lernantoj kiel siaj subtenantoj.

EDUKA SISTEMO POR INDUSTRIO

Se vi estus kompaniestro, serchanta laboristojn por nova muntada fabriko, kiaj estas viaj modelaj laboristoj? Eble tiaj: povantaj bone legi, skribi, kaj kalkuli, laboremaj, konformemaj kaj obeemaj. Tiaj estas iliaj idealaj laboristoj. La eduka sistemo kiu produktas tiajn homojn estas ilia ideala lerneja sistemo. Kaj ili parte sukcesis! Sed hodiau, malpli ol duonjarcenton post nia enspiro de libera atmosfero je la falo de la militarismo, la lerneja sistemo denove farighis tro rigidaj. Chifoje tamen por la mobilizado al industrio.

RIGIDA LERNEJA SISTEMO
Kvankam la japana lernej-tago estas ne malpli longaj ol chiuj aliaj, ferioj estas multe mallongaj kaj oni havas lernejon ankau sabate. Fine de supera mezlernejo la meza lernanto estas ellerninta la ekvivalenton de unu jaron pli da lecionoj ol, mi diru, la meza usona lernanto. Lastatempa esploro trovis, ke ekstere de lernejo japanaj infanoj havas meze du horojn da hejma lernado chiuvespere, dum usonaj duonhorojn.

Premo de alies okuloj pli forte disciplinas ol instruistoj. Lernejoj varias lau kapablo, klasoj ne. Chiuj en klaso faras chion kune. Ni kritike nomas tion "samnivelismo." Ili prenas tagmanghon en lerneja chambro; lernantoj lauvice enportas la manghajhon. Ordigi kaj purigi la klaschambron en la fino estas kolektiva agado. La efiko de la sistemo estas subpremi infanan naturan spontanecon kaj individuecon tiomgrade, ke li/shi sentas plej komforte en grupo.

La Eduka Ministerio centrale decidas chiujn detalojn de la lerneja lernoprogramo, ghi ech decidas kiujn kanzi (idoegramoj) li/shi lernos je kiu agho. Preskau chiuj lecionoj estas devigaj au "enfakte devigaj"; la kernaj lernobjektoj estas japana lingvo, matematiko kaj angla lingvo. Lernolibroj devas esti aprobitaj de la ministerio.

Instruistoj estas devigataj precize sekvi la lernoprogramon, kaj uzi lernolibrojn multe pli laulitere ol europaj au usonaj instruistoj. Ili estas devigataj plitaksi scion ol opiniojn, klopodon ol intelekton, humilecon ol sinesprimon lau longjara tradicio. Ghi celas plialtigi la nivelon de la meza lernanto, sed ghi viktimigas postrestighintajn, malfortajn au handikapajn lernantojn. Viktimoj de tro intensa instruado estas nomata chi tie "elfalintoj." Lecionoj en la meza japana supera mezlernejo (15-18jaraj) estas tial iom similas al universitataj lekcioj. "En jaro da lecionoj," diris iu usona knabino, kiu pasigis 1989-90 en japana supera mezlernejo, "mi neniam audis lernanton demandi."

DANGHERO DE CENTRALIZO
La kruela normigo estas la prezo de "rendimenta" edukado. Parto de tiu prezo, kiu iam povus farighi tre signifa, estas la danghero de centralizita regado de edukado. Jaroj de la japana senkompata milito en 1931-45 montris la dangheron de ekfunkcio de amas-eduka sistemo lau principoj de abnegacio en la malghusta mano. Pri tio ja respondecas la Eduka Ministerio. Unu el la plej reakciaj kaj sekretemaj fakoj de la burokrataro, tiu ministerio sisteme penadis preventi lernejojn instrui la terurajn detalojn de la japana moderna historio. Lernolibroj menciis la "antaueniron" en Manchurion, sed ne ghian envadon: kaj ili tute ne aludas, mi diru, la japanan brutalan regadon super Koreio inter 1910 kaj 1945. Lastjareghi ordonis eldonistojn forigi priskribojn kiel japanaj soldatoj bajonetis infanojn en Malajzio dum la Dua Mondmilito.

Lastatempe la ministerio farighis ech pli audaca. De la nova lernojaro kiu komencighis chi printempe, la japanaj lernejoj devas hisi la flagon de la suno kaj kanti "kimigajo" (himno al la Imperiestro, ghi ludas rolon de neo ficiala nacia himno) je gravaj okazoj. Instruistoj kiuj hizitas -- minoritato sed sufiche multaj, subtenataj de sia instruista sindikato -- estas disciplinataj.

EKSCESA KONKURO
Alia pli granda difekto, kaj tiu, kiun atentigas severe japanaj kritikistoj, estas konkurado por eniri la plej bonajn universitatojn, kaj la efiko de konkurado sur la lerneja vivo. Kvankam 40% de japanaj 22-jaruloj ankorau estas edukataj, ne chiuj estas edukataj simile. Japanaj kompanioj ankorau estas tre konservativaj en sia dungado de diplomitoj. Multe da novaj varbitoj estas el nur malmulte da famaj universitatoj kaj ne gravas kion ili faris en universitatoj. Kaj kvankam shanghebleco de laborejoj pliighas, multe da oficejaj laboristoj ankorau restas tutan vivon en la samaj firmaoj. Tial la tuta kariero povas dependi sur la eniro en la ghustan universitaton.

La problemaj estas la universitataj kriterioj por eniroj. Iliaj profesoroj havas laudindan fervoron por tiu celo ghisgrade de absurdo. La ekzamenoj, kiujn ili pretigas kaj sur kiuj chio dependas estas monstraj penoj de memoro. Enirontoj devas pasigi monatojn engultante sensencajn detalojn kaj trejnante revomi ilin rapidege en tempolimigita ekzameno je el-multopaj elektoj.

PLIIGHANTA MALKONTENTO
Chiam pli multaj japanoj tamen montras malkontenton pri la ekfunkcio de la sistemo. La maniero, en kiu pli junaj infanoj lernas bazajn lertojn povas estigi mirindajn laboristojn por la estontaj fabrikoj, sed la plipostaj jaroj de lernejo estas shajne malpli fekundaj en naskado de homoj, kiuj havos sanan kritikan kapablon pri la socio kaj homaro.

Problema estas ke la japanaj superegaj universitatoj, dominataj de la universitato de Tokio, estas chefe memregantaj anaroj. Sen radikalaj shanghoj en tio, kion sopiras seriozaj studentoj, Japanio restos enigmo kaj monstro, kiu povos fari nenion bonan por la homaro. Por radikala shangho de la japana postretighinta politiko nepre necesas demokratiigo kaj liberigo de ghia eduka sistemo.

..........................KURITA Kimiaki



Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp