La unuan de augusto ekflugas nia PERESPERANTA PACKARAVANO al kvar orienteuropaj landoj. Ni efektivigis la vojaghon kiel la agadon de la Mondpaca Esperantista Movado. Ni kore dankas al MEManoj de koncernantaj landoj pro iliaj sindonemaj kunlaboroj. Sed kial MEM?
La MEM naskighis antau 37 jaroj, kiam la danghero de denova mondmilito tre grandighis. Siatempe, gheneralaj esperantistoj ne emis serioze trakti pri gravaj problemoj de la homaro. Kaj la naskigho de MEM estas alarma sonoro por ili.
Hodiau la homaro ankorau frontas al diversaj gravaj problemoj, kiuj povas esti bonegaj internaciaj diskuttemoj. Ankorau ne efektivighis la monda paco; ankorau persistas nukleaj armiloj; ne solvighis analfabeto; ech pli gravighis la malsatego en la Tria Mondo. Kaj krome, aldonighis alia grava problemo, la konservo de la vivmedio de nia terglobo. Kaj ni, kiel pacagantoj, devas utiligi nian lingvonpor la paca, felicha mondo. Precipe pri la lasta problemo necesos, lau mia kredo, granda premo de popola movado, char la profit-orientitaj entreprenoj ne kapablos solvi apartajn kazojn, se ili konsentos en ghenerala principo.
Mi kredas, ke ni, ankau kiel esperantistoj kiuj deziras disvastigi sian linvon, havas bonan motivon utiligi la mirindan povon de sia lingvo por helpi la publikon solvi iujn el tiuj gravaj problemoj por si. Se esperantistoj sukcesas helpi la publikon en liaj interesajhoj, tiam li interesighos pri Esperanto. Se akumulighos klopodoj tiurilate, la socio fine akceptos Esperanton totale. Intereso kaj neceso estos la plej bona instruisto, kiu multobligos la esperantistan idaron. Miloj da predikoj ne sufichos, oni ne komprenos, sen vidi ghian efektivan funkciadon, kia bona vehiklo estas Esperanto.
Chifoje nia karavano konsistas el esperantistoj kaj neesperantistoj, chefe instruistoj, kiuj deziras trovi ian utilan sperton por si.
Bedaurinde en Japanio, se ne en aliaj landoj, estas ghenerala tendenco, ke Esperanto restas esotera lingvo, kaj Esperantujo fermita paradizo. Esperantistoj chi tie laute predikas, instruas, sed ne pretas helpi nek kontribui al la socio. Konsekvence, la socio ne turnas sin al ili. Pli malbone, la plimulto da japanaj esperantisoj tute ne konscias tiunfakton.
Por helpi la publikon per nia lingvo, ni devas firme havi nian propran starpunkton. Sen propra starpunkto neniu povas efektivigi sencohavajn diskutadojn mem, au helpi la publikon en ili. Parenteze, ni subtenas, ke poresperantaj asocioj kaj grupoj estu neutralaj por sia universaleco. Sed, tio ne signifas, ke unuopaj esperantistoj ne esprimu siajn politikajn opiniojn. Tiurilate, MEM havas sian principon ekde sia naskigho. Ghi estadis politike senpartia organizo inter ghisnuna konfrontado inter la "oriento" kaj "okcidento" starante je racia bazo, sed firman starpunkton pri la problemoj, kiuj minacas pacan, sekuran farton de la homaro. Kaj ghuste pro tio MEM havas potencialon kontribui al la socio.
Kvankam nia projekto estas tre modesta, ni efektivigis tion kiel enkarnigo de nia supra filozofio. Lau nia kalkulo, ghi estas nur la unua lancho. Sekvos la dua, tria... ,se launua sukcesos kun helpo de mondaj MEManoj.
Japanoj estas historie ksenofobioj. Ech enkomparo kun chinoj au koreoj, kiuj okupas parton de la kontinento kaj historie havis multe da internaciaj rilatoj, japanoj ghenarale timas kontakti fremdlulojn. Japanio, lando de insularo sur la oceano, evoluigis sian propran kulturon, kiu ne estimas la komunikadonper lingvo, kaj peze apogas sin sur emocia kunsento ol racia interkomprenigho. Qiuj tiuj trajtoj de la japana kulturo formighis pro la manko de kontatoj kun fremdaj kulturoj. Hodiau, en erao de monda unuecigho japanoj estas en dilemo inter siaj negativaj kulturaj faktoroj por la internaciigho kaj la necoso priinternaciigho.
Kiam monaj rimedoj unuafoje permesis al japanoj vojaghi eksterlanden, ili ekflugis. Por la unua fojo estis bone por ili vojaghi grupe kaj viziti kiel eble multe da landoj, charili ne orientighas en femdaj landoj. Kaj krome, grupaj vojaghoj estas relative ekonomiaj. Poste sekvis por ili la periodo vojaghi solaj. furorvendighis serioj da turismaj gvidlibroj por solaj vojaghoj eksterlanden, en kiuj libroj multaj vojaghintoj raportis siajn vojaghajn spertojn vere diversajn. Ghis tiom komercbazaj rimedoj povus esti helpaj. Sed, por veraj internaciaj kontaktoj necesas perlingvaj kontaktoj, ghuste tio estas la problemo plej malfacile solvebla, kaj la problemo, kiun esperantistoj povos helpi solvi.