Ghenerale, chiuj landoj havis siajn proprajn malfacilajhojn politike, ekonomie kaj socie. Spite de tiuj grandaj malfacilajhoj niaj gastigantoj enchiuj kvar vizititaj landoj montris al ni maksimuman ghentilecon kaj samideanan amon en sia propra maniero. Ni ne scias, kiel esprimi nian DANKON!
La 1-a de augusto, merkrede:
De TOKIO (12:55, SU 578) al MOSKVO (18:20)
Ni ghustatempe ekflugis el NARITA. En MOSKVO ni pasigis nokton.
La 2-a, jhaude:
De MOSKVO (09:00) al VARSOVIO (09:00)
VARSOVIO estis plena de la historiaj memorajhoj. Che stratoj estis monumentoj de kontraufashista ribelo de 1941 kun multe da dedichitaj floroj. Posttagmeze, S-ro Ratajchik, pola esperantisto, gvidis nin en la urbo, kaj entuziasme klarigis pri tiu okazintajho k.a.
La 3-a, vendrede:
VARSOVIO
Autobusis ni al domo de CHOPIN en ZELAZOWA WOLA. Survoje ni vizitis la Malnovan Urbon de la urbo. Tie ni rigardis kinofilmon, kiu rakontas pri la historio de la Malnova Urbo, kiel ghi ekestis, kiel Hitler detruis ghin kaj kiel la civitanojde Varsovio rekonstruis ghin. Poste en autobuso klarigis S-ro Ratajchik: "Sur la ekrano aperis literoj 'TAMEN VARSOVIO'. Hitler volis malaperigi ghin por chiam, do la vorto 'tamen' havas signifon..." Chiun fojon kiam nia buso haltis, li staris antau ni kaj komencis sian klarigon per la vortoj, "Nun mi parolos iom pri la historio de Pollando." Estis tre imprese.
De VARSOVIO (21:25, litvagone)
La 4-a, sabate:
Al ORIENTA BERLINO (07:46)
Che la chefstacidomo (HAUPTBAHNHOF) de ORIENTA BERLINO akceptis nin D-ro Detlev Blanke, lia sinjorino, S-ro Detlef Hofmann kaj lia knabo, kie ni shanghis monon en komunan germanan MARKON.
Antautagmeze la doktoro amike klarigis al ni pri Berlino. Post vizito al la muzeo PERGAMON nialvenis al la hotelo Metropole. Je la 3a ptm. volontuloj el la karavano staris apud la pordego BRANDENBURG por kolekti subskribojn por la kompleta malpermeso de nukleaj armiloj enkadre de la kvara Ondo de Paco. Ni trovis la preterpasantojn, variajn en nacieco, tre pretaj reagi al nia alvoko, kaj dum malpli ol unu horo ni sukcesis kolekti 117 subskribojn. Ekde la 20a vespere oni havis amikighan renkontighon en la distrikta oficejo de la Kulturligo de G.D.R. (PRENZLAUER ALLEE). Inter la cheestantoj estis ankau esperantistoj el OKCIDENTA BERLINO.
La diskuto ampleksis chiutagajn problemojn de la Germanio, avantaghojn kaj malavantaghojn de la ambau sociaj sistemoj, mallongan historion de la tiea esperantomovado kaj MEM ktp. Dauris tre serioza diskutado kaj post la fermo de la renkontigho kelkaj germanoj venis al nia hotelo por daurigi la interparolojn.
La 5-a, dimanche:
ORIENTA BERLINO (Hotelo Metropole)
Antautagmeze ni vizitis autobuse SACNSENHAUSEN.
Posttagmeze ni havis liberajn horojn, kaj la chefa trupo vizitis trajne (S-BAHN) la kastelon de CHARLOTTENBURG en la okcidenta parto de la urbo -- nekredebla afero nur antau kelkaj monatoj.
La 6-a, lunde:
ORIENTA BERLINO (Hotelo Metropole)
Ni autobuse vizitis POTSDAM. S-ro Detlef Hofmann jam antaue bone aranghis chion. Antautagmeze ni vizitis la palacon SANS SOUCI kaj aliajn lokojn. Tre simbola afero estis nia vizito al la palaco CECILIENHOF, la loko kie antau 45 jaroj la estroj de la kvar aliancaj landoj diskutis pri la postmilita traktado pri Germanio kaj Japanio, des pli, char la tago de nia vizito konincidis kun la dato, kiam la homaro unuafoje spertis la atombombadon en Hiroshima. La fama konferencejo tie estis fermita, char dekon da tagoj antaue germanaj ekstremdekstruloj bombis ghin. S-ro Hofmann klarigis al ni, legante lian bone preparitan tekston. En la fino li diris proksimume jene, "Decido farita chi tie dividis Germanion por 45 jaroj. Pri tio trovighas diversaj taksoj. Se mi estas permesita diri mian opinion, mi trovis la decidon bona (malgrau la turmento de la germanoj: Kurita), char dum 45 jaroj malgrau chio ne estis milito. Kompreneble, kiel sekvo de la decido japanoj suferis atombombadon, kaj tiun fakton ni ne devas chiam memori." Lian parolon emociis min tre forte, char mi komprenis, ke lia volo por la paco estas tute sincera kaj vera.
Vespere che la kunsidejo de la distrikta sidejo de la Kulturligo oni havis akceptrenkontighon, kaj kolektighis pli ol 20 germanoj por nin bonvenigi, inter ili ankau prezidanto de la landa asocio (Kulturligo de BRANDENBURG) kaj reprezentantoj de aliaj konsistigaj grupoj krom esperantistoj. En la renkontigho funkciis tri lingvoj, kaj pro tio ghi iris tre malrapide. Fine, lau ies propono la partoprenantoj dividis sin en tri fakgrupojn por daurigi la diskutadon, nome, de paco, ekologio kaj chiutagaj aferoj. Oni havis tro multe por diskuti, sed tiutage, lau mia kredo, oni povis krei atmosferon kaj bazon por pluaj opini-intershanghoj.
La 7-a. marde:
De ORIENTA BERLINO (12:13, litvagone)
Antautagmeze libere. Membroj vizitis urbopartojn lau sia placho. Ghustatempe ni forlasis la urbon per la trajno.
La 8-a, merkrede:
Al BUDAPESHTO (10:30, pro kvin-hora malfruigho de la trajno )
Che la stacidomo NYUGATI ni vidis la prezidanton de MEM, d-ron IMRE PETHES, kiu belege aranghis chion por ni malgrau lia lastatempa speciala okupiteco kaj malbona informo niaflanka. Tie ni trovis ankau esp-istan chicheroninon, senditan de ESPERTUR. Ni estis tre ghoja, ke ni povis farti nur en Esp.
Antautagmeze ni vizitis Someran Tendaron por Esperantistaj Infanoj, kiu havis lokon en iu elementa lernejo en la urbo. Pro la trajna malfruigho ni havis nur tre malmulte da tempo sed kaj geknaboj kaj geinstruistoj tre amike bonvenigis nin. Tia ghojiga kontakto kun esp-istaj infanoj estis la unua kaj la lasta en nia vojagho.
Vespere nin bonvenigis la HEA kaj Hungara MEM-Sekcio che la sidejo de HEA, en historia konstruajho (SZENTHAROMSAG TER) apud Preghejo MATIUSZ. Nia paroltemoj ampleksis la politikajn, ekonomiajn kaj sociajn shanghojn, ekologiojn inkluzive de la konservo de la purigo de Danubo kaj varmigho de la terglobo, sekureco de la elektraj centraloj, gheneralaj problemoj pri energio, ktp. Ni samopiniis pri la neceso de la internacia, demokratia, civitana kontrlo por la solvo de kiuj aferoj. Niforgesis la pason de la tempo.
La 9-a, jhaude:
BUDAPEST
Antautagmeze ni vizitis bazlernejon. Char la karavano konsistas plimulte el instruistoj au eksinstruistoj, do, ili kun granda intereso demandis kaj fotis. En unu vakanta klaschambro hungaraj instruistoj bone klarigis al ni kia estas la lerneja sistemo, kiujn ligvojn ili lernas, kiom da gelernantoj estas en unu klaso, kiajn klubojn ili havas, kaj multe da aliaj aferoj. Kvankam estis tiam feria periodo, do ne estis gelernantoj tie, japanaj instruistoj lernis multe pri sameco kaj malsameco inter ambau landoj per profesiaj okuloj kaj oreloj, kaj kaptis multe da utilaj aferoj. Lernokondichoj de infanoj, same kiel laborkondichoj de instruistoj, estas multe pli bonaj chi tie ol en Japanio ghenerale.
Je la 3a ptm. komencighis denove subskribo-kolektado apud LANCHID, pendoponto sur Danubo. Estis 45a datreveno de la tago de atombombado sur Nagasaki. Denove chi tie la pasagheroj montrighis treamikaj, kaj ch. du el chiuj tri irantoj venis al ni por subskribado. Venis maljuna usonanoj al ni, kaj diris en la japana, "Mi estis militkaptito de mararmeo dum la lasta mondmilito. Malgrau tio mi estas kontraua al la nuklebomboj" kaj subskribis kontrau la nuklearmiloj. Subskribis ankau multe da junaj generacioj, kiuj estas erare konsiderataj montri relative malpli da intereso en tiaj aferoj. Ni povis lerni, ke chie en la mondo ghenerala publiko havas freshan prudenton kaj komprenemon.
La 10-a, vendrede:
De BUDAPEST (07:00, MA 830) al SOFIO (09:25)
Che la flughaveno atendis nin chiuj gastigaj familioj kun automobilo, dank' al tre bona antauarangho de S-io Vasja Cvetkova. Ni dividighis en 7 hejmoj. Niaj gastigantoj estis: s-anoj VASJA CVETKOVA, ISKRA PETROVA, DINA BELEVA, GANKA BOCUKOVA, NENKO JONKOV, MARIA MOMCILOVA, MAJA GOROVA kaj iliaj familianoj. Neesperantistaj membroj de nia karavano, kiuj antaue estis maltrankvilaj en nova travivajho, jam estas trankvilaj pro ilia amikeca manpremo kaj brakumo.
Mi mem gastighis che MAJA GOROVA kaj BOGOMIL JIVKOV, kaj posttagmeze ili kondukis nin al Nacio Biblioteko, kie oni speciale permesis nin vidi tre valorajn historiajn pergamenajn librojn en malnovaj bulgaraj lingvoj, inter ili ankau estis la plej malnova bulgarlingva libro, kies unuaj 34 paghoj ghis nun estis restauritaj.
Vespere bulgaraj esperantistoj preparis por ni komuan manghadon en granda restoracio. Tie nin bonvenigis multe da homoj, jen famaj, jen karmemoraj, inter ili ankau eksa prezidanto de MEM kaj la prezidanto de BEA.
La 11-a, sabate:
SOFIO (che esperantistaj familioj)
Gastoj vizitis diversajn lokojn lau la iniciativo de sia propra gastiganto. La plej granda grupo vizitis urbon KOPRIVSHTICA, kiu situas chirkau 90 km oriente de SOFIO. KOPRIVSHTICA estas mem unu granda urba muzeo, konservita senhanghe en la formo de bulgara urbo sub la Turka jugo. En multe da domoj restis memorajhoj de loghantoj, kiuj ribelis kontrau la subpremantoj kaj mortigitaj.
En la korto de la domo de Dimcho Debljanov, bulgara poeto, kiu mortis en 1916 en la I-a Mondmilito, estis granda statuo de maljuna virino sidanta kun la mentono apogante sur sia dekstra mano. Shi estas la maljuna patrino de la poeto atendanta la revenon de sia filo.
La 12-a, dimanche:
SOFIO (che esperantistaj familioj)
Chiuj pasigis tempon lau sia maniero. Kelkaj virinaj membroj ech cheestis iun nupton por kanti japanan kanton.
Furiozis inflacio en tiu chi lando kaj estis tendaroj de diveraj politikaj opoziciuloj en la urba centro.
Vespere ni havis adiauan kunvenon en chambro de Artgalerio de Bulgaraj Pentristoj. Cheestis 30 bulgaraj esperantistoj, inkluzive chiujn gastigantojn. Ni intershanghis amikecon. Prezidis S-ino Maja Gorova, kaj parolis S-ro N. Aleksiev, S-ino Vasja Cvetkova kaj niaflanke K. Kurita. Bulgaraj amikoj donacis al ni memorajhojn kaj multe da kontraunuklebombaj subskriboj, kiujn ili kolektis en chi majo. Sekvis intershanghoj de humorajhoj, kantoj kaj dancoj. 5-4 japanaj virinoj aperis en kimono kaj kantis. Chiujn inundis mirinde amikeca atmosfero.
La 13-a, lunde:
De SOFIO (11:30, SU 172) al MOSKVO (15:15)
De MOSKVO (18:30, SU 587)
En flughaveno gastoj kaj gastigantoj varme brakumis, multaj kun larmoj. Bulgaraj esperantistoj preparis por nin akcepti jam frue en tre malfacila ekonomio. Jam antau monatoj ili staris en vicoj por acheti manghajhojn. Kiel gastamaj homoj ili estas! Ni ghustatempe ekflugis al TOKIO tra MOSKVO.
La 14-a, marde:
Al TOKIO (09:05)
Ni disighis che NARITA. En Japanio estis vermege kaj humide.
Estimata Sinjoro,
Dankon pro la sendita gramatiko de la japana lingvo.
Mi ankau tre atente tralegis la centan numeron de la "Verda Kolombo" Bonega! Por mi restas nur bedauro, ke mi ne sciis pri ghia ekzesto. En multlandaj jhurnloj esperantaj oni shatas nur dolchajhojn kaj reklamojn, kaj fermas okulojn antau aktualaj problemoj de socio. Ho, se antau mia vojagho al Japanio mi havus eblecon tralegi pli da tiaj artikoloj, mia eksvojagho estus pli fruktodona. Ech chi-sola numero naskis al mi ideojn por raportajho.
Lastsemajne mi estis en Moskvo, kie en laambasadorejo de Japanio mi ordigis dokumentojn por ricevi la vizon.
En Moskvo mi sukcesis acheti chi-jare eldonitan vortaron de rusa-japana lingvoj. Tamen, pli agrabla surprizo por mi estis, ke multaj moskvanoj simpatias al Litovio. Ili diras, ke ni (litovoj) por ili estas indikatoro de la demokratio kaj mia malvenko estos ankau ilia malvenko kontrau ankorau forta reakcio.
(liniojn preterlasite)
Mi intencas veni al Japanio aug.23-sept.11. Antau ol mi veturos al Nagoja, Jokohama Esperanto-Rondo invitis min partopreni la kongreson kaj prelegi pri la temode Litovio.
Dum chi tiu vojagho mi penos prepari fotoraportajhon pri la kleriga sistemo de Japanio. Por tio mi (laueble) dezirus viziti lernejojn , renkontighi kun instruistoj. Chu mi povus esperi je io en via urbo, au eble lauvoje al Nagoja loghas esperantistoj-instruistoj.
Mi estos dankema pro via konsilo pri tio, chu estas reala afero organizi prelegon pri la temo de Litovio, por la neesperanta publiko (kompreneble, se estos traduko al japana lingvo).
Mi aviaposhte forsendis al Vi kompaktan diskon de la klasika muziko. Oni diras, ke ili estas bonkvalitaj, bedaurinde mi ne havas ilon por kontroli. Se al Vi ghi plachos, mi sendos pli.