Kion ni devas nun fari
Al la 12-a Gx.K. de MEM en 1991
Centra eldono de nia organo PACO" ne plu aperas, kaj tio malkasxis la plej
malfortan punkton de nia movado MEM. Tio estas tre grava afero por nia movado,
kaj ni sincere bedauxras tion.
Lastajn du-tri jarojn ni travivis grandegan sxangxigxon en la mondaj
politikaj interrilatoj. Gxisnuna modelo de mondo kun konfrontantaj du
grandegaj tendaroj" jam finigxis, sed grava punkto estas, ke ankoraux ne
finigxis la minaco al la mondpaco, kiel cxiuj vidas en la afero en Pers-Golfa
Regiono.
Krome, lastatempe aldonigxas tre seriozaj problemoj pri la homa vivmedio,
ankaux al kiuj devas fronti MEM. Tiuj problemoj, tuthomaraj kaj terglobaj en
sia baza karaktero, estas ne malpli urgxaj por la homaro ol nuklea
ekstermigxo. Se ni povas kompari la nukle-militan krizon kun akuta malsano, ni
povas kompari la vivmedian krizon kun kronika malsano. Por kuraci kronikan
malsanon necesas pli scienca, celkonscia klopodo.
En la lasta gxenerala konferenco de JPEA / la japana sekcio de MEM/, kiu
okazis en 1989, ni faris iom da revizion al nia (sekcia) regularo. Inter la
reviziitaj punktoj estas ankaux plifortigo de la artikolo I, (pri la karaktero
kaj celo de la organizo), en kiu ni aldonis al la jena propozicio vorton vera
(kursiva): ...JPEA celas efektivigi veran mondpacon..." Per la vorto vera ni
intencis diri, ke nia mondpaco signifas ne nur la mondon sen milito, sed
ankaux la mondon, en kiu regas justo, sekuro kaj kultura florado, la mondon,
kie homoj vivas harmonie kun natura medio. Nia konvinkigxo estas, ke la vera
paco ne devas esti la paco per la minaco de forto.
Ni scias, ke nia movado gxis nun estis efektivigata fare de personoj, kiuj
estis sindonemaj kaj abnegaciaj kaj kiuj pretas fervore labori kontraux la
malbono de la homaro. Ni havis kaj ankoraux havas fieron, ke ni staras cxiam
flanke de la plej malfortaj kaj konsciencaj partoj de la socio. Kiel ni ofte
traktis la sociajn problemojn en la kapitalisma Japanio en la japana eldono de
PACO kaj en nia Verda Kolombo. Ni profunde konsciis, ke la profito-orientitaj
entreprenistoj kaj financistoj trudas al la homaro, sen popolaj rezitadoj,
diversajn malbonajxojn, inter ili ankaux milito kaj medi-detruado. Se
laboranta popolo havas iom da rajtoj en sia socio, tio estas nur kiel rezulto
de historiaj bataloj de laboristaro por tio. Tiu fakto tute ne sxangxigxas ecx
post la detruigxo de la berlina muro. Kaj se MEM malaperus el Esperantujo, ni
perdus nian fieron kaj prestigxon esti esperantisto. Kion ni devas fari? Mia
respondo estas: Ni devas reveni al la origina punkto. Ni devas reveni al la
herboradika movado. Nia organo ne devas esti pompa kaj grandioza, sed gravas
gxia enhavo. Gravas la ekzisto mem de MEM. Ni presu niajn verajn vortojn kaj
disdonu ilin inter gxeneralaj esperantistoj kaj civitanoj.
Mi kredas, ke ni nun havas bonan sxancon. Unue, cxar nun ni povos liberigxi
de la erara antauxjugxo disvastigxia inter esperantistoj, ke MEM estas speco
de komunista propagandilo aux de movado nur en socialismaj landoj; due, cxar
ni povos pli profundigi nian solidarecon, starante cxiuj en la preskaux sama
horizonto; kaj trie, cxar ni, nun tute sendependaj de alies influoj, povos
starigi nian bazan perspektivon laux la origina spirito de MEM, apogante nin
rekte al unuopaj esperantistoj.
Cxi-okaze mi invitas artikolojn kaj leterojn de eksterlandajn MEManojn al
la Verda Kolombo. Ni pretas plibonigi nian periodajxon.
KURITA Kimiaki
(Prezidanto de JPEA)
Nomoj en kursivo estas literumitaj laux naciaj ortografioj, aliaj laux
elparolo.
Inter ne vaste konataj faktoj pri Japanio estas ankaux problemoj de
ekstremdeksteruloj de tiu lando. Ilia emoci-orientita, kontraux-internaciisma,
reakcia karakteroj aparte gravigas la signifon de la ekzisto de la
esperantistaj pacmovadoj.
La japanaj ekstremdekstruloj estas fervoraj en sia batalo redonigi
politikan potencon al la imperiiestra trono por revenigi la cxarmegan por si
tempon, en kiu ili dominis la tutan landon je lia sankta nomo. MIURA
Zgxusgxuu, gvidanto de la naciisma movado Zgxuuensgxa, kiu fanfaronas pri siaj
10 000 membroj, diras, ke la Tennoo (imperiestro) estis kastrita." Sub la nuna
Konstitucio, la Tennoo devas agi kiel diktas la Kabineto," lamentas
ASIZU(Asxizu) Uzuhiko, 81. Tia situacio devas esti gxustigita." Asxizu estas
unu el la fondintoj de Zinzya Hontyoo, federacio de cx. 80 000 sxintoaj
sanktejoj, establitaj post la milito. "La Tennoo ne estas sub la registaro,"
li diris. "Li devas havi almenaux la povon admoni gxin." Miura kritikis ankaux
la cxefministron KAIHU Tosiki. Cxe la entronigxa ceremonio, Kaihu salutis la
imperiestron per la tradicia maniero, kriante "Banzai" tri fojojn kun levitaj
brakoj.
Sed Kaihu, laux Asizu, staris gxuste antaux la Tennoo kaj ne malsupre de la
sxtuparo al la trono, observante la tradicion.
"Tio jam estas alia maniero kredigi la popolon, ke la cxefministro superas
la Tennoon," diras li. Ekstremaj naciistoj decideme malakceptas la pure
ceremonian kaj provizoran rolon donitan al la Tennoo pere de la Konstitucio de
1947. Ni ne devas plu heziti renversi la registaron kaj la Liberal-Demokratan
Partion (LDP) per amasa revolucio," tekstas la periodajxo Zyuensya, Por atingi
sian celon, laux naciistoj, ili ne ekskludas la eblecon apogi sin sur perforto
kontraux sia "malamikoj": la kontraux-tennoa ekstremaj maldekstruloj kaj
kelkaj gvidantoj de LDP, kiujn ili akuzas pro humiligo de Tennoo. Ili havas
miksitajn sentojn al japanaj aliaj ekstrem-dekstraj movadoj - cxirkaux 840
grupoj, entute kun 120 000 membroj - malgraux la respekto, kiun deklaras tiuj
grupoj por la Tennoo. "Post la milito, ekstremaj dekstruloj batalis
komunismon, sed ili ne provis renversi la por-usonan registaron," diras Miura.
"Ni ne praktikis cxantagxon kiel ili faras," aldonis li. "Mia organizo
vivtenas 80-procente per ofermono de ties membroj, 10-procente per abonmono al
nia gazeto kaj 10-procente per kotizoj cxeesti niajn renkontigxojn."Kelkaj
malgrandaj dekstrulaj grupoj estas intime ligitaj al krimaj sindikatoj, kiuj,
kiel suspektas polico, uzas desktruloj por malkasxi siajn cxantagxojn kaj
minacojn. La naciistoj ankaux deklaras solidarecon kun similaj movadoj
alilokaj: En la kuranta persgolfa krizo, ekzemple, ili volas, ke Japanio
malproksimigu sin de Usono kaj subtenu Irakon, cxar ili diras, ke la irakan
invadon de la 2a de auxgusto en Kuvajtion estis ago de Araba Naciismo.
K. Kurita
VIVMEDIO
Interesa Propono pri Problemo de Rubo
Pri la problemo de finarangxo de rubo, KIKUNANI Hirosxi, estro de la
Komisiono pri Politiko kaj Propagando de la Japana Komunista Partio, proponis
partian proponon la 21an de la lasta monato, titolitan: "Kiel solvi la
problemon pri la finarangxo de rubo." En gazetara konferenco li klarigis la
cxefa jn trajtojn de la proponoj kiel jene: ili enhavas praktikajn ideojn
spegulante la spertojn de la lokaj registaroj pri maniero, kiel trakti rubon,
la atingajxojn de civitanaj movadoj en kelkaj lokoj kaj esploroj pri la
problemo en kelkaj aliaj landoj: la propono unuafoje klarigis, ke en Japanio
cxirkaux duono de la rubo kaj du trionoj de la surteren sxutota rubo, povos
esti reduktota per la efektivigo de la proponoj. Tio estis deduktitaj el
kalkuloj bazitaj sur ciferoj kolektitaj en kelkaj urbaj regionoj. La proponoj
atentigas la tri cxefajn kauxzojn de la plimultigxanta rubo - konsumiga
strukturo de la japana ekonomio; manko de la socia respondeco de grandaj
entreprenoj; la senrespondeco de la registaro, kiu sxuldigas la laboron de
rubo-finarangxado al civitanoj kaj lokaj registaroj. Kiel fundamenta bezono,
la proponoj emfazas la gravecon de preteco malmultigi rubon kaj recirkuligi
gxin, el starpunkto rigardi rubon kiel ricxfonton, kaj ne nur proponi, kiel
finarangxi rubon. La proponoj enhavas la jenajn konkretajn ideojn: klarigi la
respondecon de la grandaj entreprenoj pri la limigo de forjxetopretaj
produktajxoj kaj la normigo de ujoj cele al la recirkuligo; devigi la
registaron asigni spacon por la finarangxo de ruba procedo, pligrandigi la
amplekson de industria rubo, kaj pligrandigi la nombron de rubo-kolektistoj.
La proponoj ankaux postulas revizion de la kurantaj disvolvo-projektoj kiel
fabriko-konstruado kaj aliaj konstruajxoj, tiel ke ili inkludos instalajxoj
por rubo-finarangxo, kiuj nun mankas. Malbonigadas Aer-Polucio per Nitrogena
Dioksido
Esploro fare de la Vivmedia Oficejo pri aer-polucio por fiska jaro 1989
montras, ke polucio per nitrogena dioksido (NO2) restas je la plimalbonigxinta
nivelo kaj plivastigxis al la gubernioj, kiuj najbaras al grandaj urbaj
regionoj de Tokio, Kanagauxa kaj Osako. La esploro publikigita la 18an de
decembro montras, ke polucio de NO2, kiu kauxzas astmon kaj aliajn
pro-poluciajn malsanojn, plimalbonigxadas plu ekde la fiska jaro 1987 kaj
ampleksis al la gubernioj Saitama kaj Tiba El 307 postenoj lauxlonge de la
cxefaj vojoj tra la lando por primezuri uzitan gason de auxtomobiloj, 106
postenoj (31.8 %) registris mezajn valorojn de denseco tage je pli ol 0.6 ppm
(partoj por miliono), la normo difinita de la Vivmedia Oficejo. La 106
postenoj, kiuj ne povis tauxgi al la vivmediaj normoj, estas la dua rekordo
nur al la plej malbona rekordo de 108 (37.4) por la fiska jaro 1987. La lastan
jaron nur 95 postenoj ne povis tauxgi.
El cxiuj 1357 gxeneralaj postenoj por mezuri gxeneralan aer-polucion en
logx-kvartaloj, 65 postenoj (4.8 %) registris ciferojn superan ol la vivmedia
normo. La komparebla cifero estis 55 (4.1 %) de la lasta jaro. En la gubernio
Tiba unuafoje 5 postenoj registrigxis netauxgaj. En la gubernio Saitama la
nombro de netauxgaj postenoj plimultigxis ekde 6 en 1988 gxis 11 por 1989.
Tiuj ciferoj estas montrilo de la plivastigxanta poluciita areo.
Duono de la Vocxdonantoj en Aomori Oponas Konstruadon de Instalajxo por
Nukle-Brulajxo
Cxirkaux 520 000 subskriboj de civitanoj en la gubernio Aomori postulas, ke
la guberniestro KITAMURA Masaja nuligu la interkonsenton kun la Federacio de
Elektro-Energiaj Kompanioj kaj aliaj por la konstrluado de instalajxo por la
reprocedo de nukle-brulajxo en la vilagxo Rokkasxo. La Konferenco Preventi
Instalajxon por la Reprocedo de Nukle-Brulajxo, kiuj estis formitaj el dekunu
organizoj de farmistoj, konsumanto-kooperativoj kaj laboristaj sindikatoj,
komencis la subskriban kampanjon la 9an de septembro, celante kolekti 500 000
subskribojn, aux duono de la validaj vocxdonantoj en la gubernio.
Reprezentantoj de la konferenco la 20an de decembro vizitis la
vicguberniestron JAMAUCXI Josxihiro kaj transdonis al li la subskribojn de 520
128 civitanoj. KUBO Seiicxi, prezidanto de la Farmista Komitato kontraux
Instalajxo de la Reprocedo de Nukle-Brulajxo, diris, "Maltrankvilo kaj
kontrauxstaro al la konstruado de la instalajxo pligrandigxas inter la popolo.
Ni postulas, ke la guberniestro nuligu la interkonsenton kaj postulu la
eletroenergiajn kompaniojn kaj aliajn koncernantojn neniigi la konstruajn
planojn."
Ruboforno apud la Rivero Tama kun Altega Denseco de Dioksino
Esploro fare de la registaro de la metropolo Tokio pri dioksino en la
vivmedio montris, ke ruboforno apud la rivero Tama (Oota-ku) havas altan
densecon de dioksino, mortiga veneno, kiu kauxzas kanceron kaj homan
deformon.La esploro, kiu publikigxis la 17an de decembro, estis farita en
fiska jaro 1989 pri 4 rubo-forno. Kompare kun la esploro de 1989, estis
efektiva malbonigxo kiel montrite en la esploro de 1989 pri la rubo-forno de
Tamagauxa: koncentrigxo de dioksino en la cindro estis 21foje pli granda ol
1986; kaj la koncentrigxo de dioksino en la uzita gaso estis 3.6-oble pli
granda.1 700 nano-gramoj (unu biliono da gramo) da dioksino estis detektitaj
en unu gramo da cindro interne de la elektra polvo-ekstraktilo cxe rubo-forno
de Tamagauxa. Tiu cxi kvanto estas 1062 fojojn pli granda ol la nacia
meznombra valoro de 1.6 nano-gramoj por fiska jaro 1984. Ankaux 870
nano-gramoj da dioksino estis trovita en kuba metro da uzita gaso.Tio estas 8
fojojn pli granda ol la maksimuma denso de 109 nano-gramoj en la esploro fare
de la Ministerio por Sano kaj Bonfarto en 1984. La detektita dioksino estis
identigita kiel tiu de aparte venena tipo.Serioza problemo pri venena dioksino
estas, ke gxi ne nur polucias la vivmedion sed ankaux koncentrigxas en la homa
korpo pere de mangxado de fisxoj kaj legomoj poluciitaj per dioksino.
Lastatempa konferenco de ekspertoj malkovris, ke la japana popolo havas
grandan proporcion da akumulita dioksino en siaj korpoj ol alilandanoj. La
cxiutaga enpreno de dioksino el mangxajxo de japanoj estas preskaux la
lim-tolereco. La centra registaro kaj registaro de la metropolo Tokio
respondecas pri la serioza neglekto apliki kontrauxrimedojn malgraux tio, ke
jam delonge estis sugestata fare de grupo da ekspertoj pri preventaj rimedoj
en la funkciado de la rubo-forno.
Cxefdirektoro de Vivmedia Oficejo Bezonas Pluan Ekspertizon pri
Pridiskutata Digo de la Rivero NagaraKoncerne al la konstruado de digo cxe la
busxo de la rivero Nagara -- la malbonaj influoj al la natura medio pro la
konstruado estis longe pridiskutata -- cxefdirektoro de Vivmedia Oficejo,
KITAGAWA Isimatu, publikigis la 18an de decembro oficialan opinion, postulante
pri pluan ekspertizon pri la efikoj, kiuj estos eblaj, al la natura medio kaj
ekosis temo, pro la konstruado de digo. La rivero Nagara fluas el la monta
regiono de la gubernio Gihu en la maron de la gubernio Mie . "La plejebla
klopodo necesas por konservi la naturan medion", li diris.La aserto de la
cxefdirektoro adresita al la konstrua ministro kaj la Publika Korporacio por
la Evoluigo de Akva Ricxfonto, la konstruanto de la digo, estas la unuafoja
aserto de tiu speco, pri projekto efektivigata. Li diris ankaux, ke necesas
adekvata klarigo al la popolo logxanta en la regiono, pri la eblaj efikoj al
la akvokvalito kaj vivo.La opinio" de la cxefdirektoro de la Vivmedia Oficejo,
spegulanta la vocxon de la popolo, sendube kuragxigos la movadon kontraux la
konstruado. Sed la opinio" ne devigas la konstruantojn, kaj li ecx diris ke li
havas nenian intencon postuli cxesigon al la konstruado.
K. Kurita