Persgolfa Milito

La 28an de februaro la usona prezidento George Bush deklaris efektivan finigxon de la Persgolfa Milito kun la efektivigo de iraka retirigxo el Kuvajtio kaj aliaj celoj. JPEA kore bonvenigas la finigxon de iraka agreso al kaj anekso de Kuvajtio.

Problemoj rilatantaj al la finigxo de la milito kaj postmilita konstruado devos esti traktataj surbaze de strikta respekto, sub la egido de la U.N., pri la rajto de cxiuj nacioj kaj popoloj en la regiono pri nacia memdecido, libera de la spekulado de unuopaj potencegoj. Nun postulata afero estas sincere starigi justan pacon en la Mez-Oriento.

Estus grava eraro por mondaj politikoj kaj por la estonteco, se la internacia komunumo konkludus el tiu cxi rezulto, ke la prefero de la milita solvo estas bona, kaj ke estis ankaux bona cxiuj gxisnunaj evoluoj, kiuj kauxzis enormajn militajn ruinigojn al la regiono kaj nemuzureblan damagon al la tuttergloba ekologia medio. La baza spirito de la CXarto de la U. N. donas superegan antauxrajton al la paca solvo de cxiuj internaciaj konfliktoj kaj al la plejeblaj klopodoj praktiki tiun eblecon. JPEA, same kiel granta parto de la japana popolo, severe kondamnante la irakan agreson kontraux Kuvajtio, tamen postuladis solvi obstinege la problemon per ne-militaj rimedoj.

Ekde auxgusto lastjare gxis hodiaux tre multe da viglaj argumentadoj estis farataj jen televide kaj jxurnale, jen en ambaux parlamentoj. Precipe post la komencigxo de la efektiva milito televidaj kanaloj ripete kaj senlace prezentadis bildojn kaj diskutadojn pri la milito, montrante kiel kruela kaj absurda estis milito, kaj kiel multaj starpunktoj tamen ekzistas pri tiu temo.

Kvankam la reganta Liberal-Demokrata Partio kaj gxia registaro okupas plimulton de la parlamentaj sidlokoj, gxi fakte ne reprezentas la plej gxeneralan vocxon de la japana popolo. GXi estis senprincipa kaj tro humila al la prezidento Bush, akceptinte cxiujn liajn postulojn, dum gxi taktike iom kompromisis kun la nacianoj nur por sia pluvivo, farante tiel enigma la japanan sintenon antaux eksterlandaj okuloj.

Malgraux la popola deziro por persista penado por paca solvo de la konflikto per ekonomia sankcio -- por ke tio estu efika necesus pli longa atendo -- k.a. al Irako, la japana registaro kapitulacis al la usona registaro por vicigi sin inter grandaj potenculoj, sed tio fakte estis nur kun konsidero pri la postmilita avantagxo en la regiono kaj je timo de estonta pli severa komerca interfrotado japana-usona.

La japana registaro plurfoje provis sendi la Japanan Mem-Defendan Korpusaron al la persgolfa regiono, atence al la Japana Konstitucio kaj spite al la maltrankvilo de aziaj popoloj pri la reveno de japana militarismo, sed gxi malsukcesis, felicxe, pro la forta rezisto de la japana popolo.

En cxi februaro la kabineto de Kaihu fine sukcesis decidi donaci naux miliardojn da dolaroj -- efektive -- al Usono por sxtopi gxian militan elspezon.

La usona pretendo, ke la senpera milita puno al Irako estas sola ebla solvo, ne estas suficxe konvinka. Ili diras ke, Saddam Hussein estas Hitler, kaj por cxiuj krimuloj necesas polico.

Sed estis granda diferenco inter la kazo de Hitler kaj de Saddam, kiu, kvankam same kruela kiel Hitler, evidente ne havas forton konfronti kontraux la tuta mondo. Lia sola sxanco estus atendi malpacon inter liaj malamikoj.

Krome, grandpotenculoj, precipe Usono, ne tauxgas kiel polico. Neniu forgesas, kion faris Usono en Vjetnamio. GXi senkauxze sendis grandan armeon en tiun malgrandan landon, murdis senkulpajn homojn, kiuj ekstaris por sia sendependigxo, nacia memdecido k.a., kaj venenis kaj detruis ilian teron, kie ankoraux persistas postefiko de la usonaj venenaj kemiajxoj. Se Usono estus venkinta la Vjetnamion, gxi estus 100 procente praviginta sin per la bela vorto de justo."

Estas terura afero, ke iu nacio tro potenca agas samtempe kiel jugxisto kaj polico. Precipe kiam gxi forgesas, kiel iuj grandpotenculoj nutris kaj kreskigis Saddam Hussein.

CXiuj ludiloj, foje faritaj, estas iam uzotaj. Teknike subtilaj armiloj estas belaj ludiloj. Kaj plenkreskuloj ofte farigxas pli infanaj ol infanoj mem. Jen kial ni timas la militon.




JAPANA KONTRAUXMILITA REKLAMO APERIS EN USONO

Ekstrakto el raporto en la jxurnalo YOMIURI

Aperis la 17an de marto plenpagxa reklamo de japana grupo sub la rubliko Internaciajn Disputojn Ne Povas Solvi Milita Petenco," en The New York Times.

CXar la reklamo aperis meze de bolanta kritiko al Japanio pri gxis 'deflankigxo!' rilate al la Persgolfa Milito, tiuj japanoj, kiuj staras cxe la flanko de la japana registaro, timis, ke okazus fortaj negativaj reagoj en Usono, kaj penis rezignigi la grupon pri la reklamo, sed vane.

"Maltrankvilaj Civitanoj de Japanio", nomigxas la grupo, kiu mendis la reklamrajton kontraux cx. jx47 000. La nomoj de 84 elstaraj membroj de la grupo estis listigitaj kun artikolo.

Kun foto de japana manifestado kontraux la Persgolfa Milito en la centro, la reklamo konfirmas, ke la iraka invado en Kuvajtion estis miskonduto. Sed gxi dauxras, demandante, cxu pravas la usona kredo, ke la milito estis justa. Sendube estis alia vojo, gxi diras, kaj gxi citis la artikolon 9 de la Japana Konstitucio, kiu forjxuras militon kiel rimedon solvi interaciajn disputojn.

Laux unu funkciulo de la grupo: Kvankam la reklamo ne portis nian telefonnumeron, ni ricevis 70 telefonadojn tiu-vespere, 12 el ili esprimis subtenon kaj diris, ke tio estas bona provo. Sed ses telefonadoj esprimis malkonsenton, dirante, ke la milito estis justa. La aliaj estis de homoj de amaskomunikiloj."

K. Kurita

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp