ESENCO DE LA TERITORIA PROBLEMO INTER JAPANIO KAJ SOVETUNIO
La prezidento de Sovetunio Mihhail GORBACHOV venis al Japanio la 16an de aprilokaj tiun tagon havis la unuan salvon dekulmina konferenco kun la japana chefministro KAIHU Toshiki. Tio estas la unua vizito al Japanio far sovetunia kulmina gvidanto. Okazis 7-fojaj konferencoj ghis la 18a de aprilo. Preskau nenian frukton oni rikoltis en la konferenco ech pri la plej rimarkinda paroltemo, teritorio.
La fonto de la teritoria problemo estas trovebla en la "duoblaj eraroj de grandpotenca shovinismo" de la Sovetunio ekde la tagoj de Stalin. La korekto de tiu grandpotenca shovinismo devus esti forminta la bazon por la solvo de teritoria problemo. Tiuj du eraroj estis: (1) La sovetunia postulo por "transdono" de la insularo Chishima, kiu estas historie japana teritorio, kiel oni kondichis en la Interkonsento Jalta (februaro 1945) por partoprenigi Sovetunion en la militon kontrau Japanio; (2) La sovetunia unuflanka "enkorpigo" en sian teritorion de ne nur la insularo Chishima sed ankau la insuloj Habomai kaj Shikotan, kiuj ne apartenas al la insularo Chishima sed estas parto de Hokajdo. La sovetunia prezidento Gorbachov en la kulmina konferenco, tamen, ne montris ian ajn memkritikon pri tiu "duobla grandpotenca shovinismo".
En sia parolado en la Japana Parlamento, Prezidento Gorbachov intence tushis pri la Dua Mondmilito kaj decidoj faritaj siautempe. Li diris, ke la milito eksplodis en "tute malsama mondo" kaj decidoj, kiuj estis tiam faritaj, estis faritaj " de homoj de malsamaj generacioj" kaj ke "ni ne povas esti respondeca" por ili. Li diris plu, ke enkalkulante la evidentan fakton, ke nova realo estighis dum dekoj da jaroj, la "decidoj... ne devas esti haste korektitaj."
Kvankam nenia mencio estis farita per nomo, kiajn ajn problemojn havis Sovetunio en pasinteco, ili (la administracio Gorbachov) asertis, ke ili ne estas respondeca por la pasinteco, kaj publike prenis sintenon rifuzi korekti la eraron de la Interkonsento Jalta kaj grandpotenca shovinismo ekde la tago de Stalin. Se tia sinteno, kiel ne korekti la eraron faritan de Sovetunio en siaj internaciaj rilatoj kaj la rezultojn de tiuj eraroj, kaj ili simple agas lau la plenumitaj faktoj, kiel la sinteno de la administracio Gorbachov, "perestrojka" estas simple senenhava vorto au dekorajho.
Aludante la sovetunian enlandan situacion, la flanko de Sovetunio ripete diris, ke ghusta solvo de la teritoria problemo estas malfacila. Sed tiu malfacileco rezultas el ghia grandpotenc-shovinisma ekspliko donata al ghia popolo pri teritoria problemo. Estas tute senrespondece por politikisto uzi tion kiel ekskuzo por rifuzi korekti la damaghon donitan al alia nacio.
Kiel la problemo la japana flanko, devas esti atentigite, ke la registaro kaj la Liberal-Demokrata Partio, inklude de Chefministro KAIHU Toshiki, daurigis intertraktojn sen rekta kritiko pri la "duobla grandpotenca shovinismo" de Sovetunio ekde la tempo de Stalin, kaj ili prenis senprincipan sintenon nur atentadi de la komenco ghis la fino "bonvolon" de Sovetunio. Post chio la japana flanko restis interne de la kadro de Interkonsento Jalta, per kiu Japanio estis devigita forlasi la insularon Chishima, kaj la "Pac"-Traktato San-Francisko, sur kies klauzoj bazas la punkto en la Interkonsento Jalta, kaj ne povis pashi antauen disde la nelogikeco antau pli ol tridek jaroj, postulante "samtempan redonon de la kvar insuloj", nome, insuloj Habomai, Shikotan, Kunashiri kaj Etorohu kiel insuloj kiuj ne apartenas al la insularo Chishima." Rezulte, unue, la japana flanko ne povis fari echkonvinkan postulon, apartigante disde la kontrakton de pactraktato la senprokrastan redonon de du insuloj, apartenantaj al la Hokajdo, kaj ne formantaj teritorion "transdonendan" ech lau la Interkonsento Jalta. Due, ghi estis devigita fari gravan cedon, ke la norda parto de la insularo Chishima de Uruppu ghis la norda ekstremo ne estis inkludita efike en la paroltemo de estontaj intertraktoj, kiuj povus kauzi la negadon de la suvereneco de la japana popolo sur ili.
Prezidento de Norda Koreio Kim Il Sung proponis la 29an de aprilo malpermeson de la eksperimento kaj produktado de nuklearmiloj, kaj sennuklean zonon sur la Korea Duoninsulo, raportis la jhurnalo Jomiuri.
Sovetunio, Chinio, Japanio kaj Usono esprimis chiuj maltrankvilon pro la informo, ke Norda Koreio ekhavos kapablon produkti nuklearmilojn meze de la 1990aj jaroj.
Norda Koreio ghis nun rifuzis malfermisiajn nukleajn instalajhojn al internacia inspektado, citante la ekziston de usonaj nuklearmiloj en Suda Koreio.
Che renkontigho de la Internacia Parlamenta Unio (IPU), kiu komencighis la 29an de aprilo en Pjonjango, la chefurbo de Norda Koreio, Kim diris, "La eksperimento kaj produktado de nukleaj armiloj devas esti malpermesita, la ekzistantaj nuklearmiloj devas esti reduktitaj kaj, plue, chiuj nuklearmiloj devas esti komplete neniigitaj."
Liajn rimarkojn raportis sud-korea raportistaro, kiu akompanis sialandan delegitaron al la renkontigho, kaj la oficiala Korea Centra Novajh-Agentejo de Norda Koreio.
"Ni forte asertas, ke la Korea Duoninsulo devas farighi sennuklea paca zono, por garantii, ke la korea popolo vivu senkonstanta minaco de nuklearmiloj," li aldonis.
La Korea Duoninsulo estas la plej peze armita regiono de Azio kaj ambau koreaj shtatoj estis apartigitaj de strikte sigelita landlimo kun pli ol unu miliono da armeanoj sur ambau flankoj.
Lastan semajnon, seula jhurnalo raportis, ke Norda Koreio konstruadas trian nuklean reaktoron kaj reprocedan instalajhon kaj ambau estos en plena funkciado en 1992.
Suda Koreio sendis 25-membran delegitaron al la internacia renkontigho de leghdonandoj, la unua parlamenta delegitaro, kiu vizitis la Nordon ekde la dividigho de la duoninsulo en 1945.
Sud-korea delegitaro proponis, ke KimIl Sung renkontighu kun la sud-korea prezidento Roh Tae U por la unua kulmina konferenco inter ambau flankoj, lau la raportistaro.
Nenia tuja respondo estis de la nord-korea delegitaro. K&j Roh kaj Kim jam proponis kulminajn konferencojn pri malstrechigo kaj kunlaborado al reunuigho, sed nenia flanko respondis rekte al la alia.
La konferencoj de ghisnuna plej alta nivelo estis inter la chefministroj de ambau flankoj. Frue chi-jare la Nordo nuligis tiajn konferencojn, komencitajn en la lasta septembro, por protesti chiujarajn usona-sudkoreajn militajn ekzercojn.
Kim diris en sia parolado: "Hodiau, homaro trovis sin che nova turnopunkto en hitoria progreso. La malnova tempo de dominado kaj subigo, kiu dauris dum miloj da jaroj, finighis, kaj nova tempo prezentighas antau ni."
Kim diris, ke Norda Koreio, unu el la plej lasta malceda komunisma shtato, formos sian propran destinon kaj socialismon surbaze de sendependeco kaj sia politika filozofio nomata "jhuche," au sinapogo.
Kim renovigis sian alvokon unuigi la Korean Duoninsulon kiel konfederacia shtato kun du malsamaj sistemoj kaj du registaroj. Li diris, ke lia formulo estas la plej efektivigebla maniero por reunuigi la malsamajn sistemojn.
Komencighis en 1950 inter Nordo kaj Sudo sanga milito, kiu finighis per armistico, sed sen pac-traktato, en 1953.
Intertempe, unu el la sudkoreaj leghdonantoj, nun en Pjonjango, postulis, ke Kim renkontighu kun Roh por efektivigi reunuighon de ambau Koreioj.
Dirante, ke li estas el la Sudo, naci-asembleano Pak Chung-su cheestante la renkontighon de IPU, faris la postulon, kiam Kim alproksimighis al li dum bankedo estrita de la komunista gvidanto por delegitaro el 86 nacioj.
La raporto de la grupo de kvin sud-koreaj raportistoj akompanantaj la sud-korean delegitaron diris, ke Kim nur diris, "Bonvenon (al la Nordo). Dankon."
Tiel Roh kiel ankau Kim proponis jam antaue kulminan konferencon pri malstrechigho kaj kunlaborado por la korea reunuigho, sed neniu flanko rekte respondis al la alia.