VK-108

El la Verda Kolombo n-ro 108 (jul. 1991)



EKOLOGIO





Mi ne scias kial, sed tiu chi letero bezonis plenajn du monatojn por vojaghi el Vilnius al mi. K. Kurita



Vilnius, 1991-01-30


Kurita-san!

La akcidenton en la fabriko "Polimero" en urbo Novpolocko (Blankrusia respubliko de SU) la jhurnalistoj de Latvio baptis "Duan chelnobil". Vershajne pro tio, ke sammaniere la kulpantoj provis kashi la akcidenton, mensogis la daton de la okazintajho k.t.p. Loghantaro pri ghi eksciis, kiam kemikajhoj trafis la urbon Daugava kaj venenigita akvo atingis la urbon Daugpilis (Latvio 120 mil da loghantoj) kaj ghi restis sen akvo.

La ekologiistoj de Latvio malsukcesis klarigi, kio okazis, char kulpantoj kashis la okazintajhon. Okazis, ke en Sovetunio ekzistas nur du iloj por fari analizan esploron, kia kemiajho trovighas en la rivero. Registaro de Latvio petis helpon de urbo Leningrado (kie estas unu ilo), tamen de tie venis respondo, - ghi dume estis okupita - ke atendu vian vicon. Tiutempe venenigita akvo atingis chefurbon Riga (milionula urbo). Senespere pri la afero oni informis la chefministron de Sovetunio, kiu nur silentadis. 600 milionoj da kubometroj da venena akvo atingis la Baltan Maron. Pereis la fisharo. Che-riveraj urboj uzas riveran akvon nenur por industrio, sed ankau kiel trinkakvon (post ia purigo). La respubliko estas sentema pri ekonomia malprofito. Specialan komisionon esplorantan la akcidenton ghi ech ne enlasis en la kulpantan fabrikon, char ghi estas "milita sekreto."

Tiaj kaj similaj akcidentoj plioftighis en Sovetunio. Eksterlandon atentigas nur grandiozaj -- kiel Chernobil, au tertremo en Armenio, kie pereis pli ol 100 000 da homoj, kvankam pro samgranda tertremo en Usono pereis nur deko da homoj. (Konstruistoj en Armenio emis shteli la cimenton, do konstruajhoj staris nur ghis la unua serioza tertremo)

La reghimo en Sovetunio shatis laudi sin pro la sinsekva konkero de la naturo, kaj shtopadis la bushon al chiu, kiu provis alarmi pri ekologiaj problemoj. Oficiale oni diradis, ke tiaj problemoj ekzistas nur en kapitalismaj landoj.

Estonte, ekonomia fiasko ighos fonto de novaj eblaj akcidentoj. El la fiasko rezultas, ke laboristoj farighas indiferentaj jesia laboro. Tia indiferenteco estas ege danghera en kemia kaj simila industrio.

Egan shtaton turmentas egaj problemoj. Tra ghi bagabondas fantomo de malsato ktp., do oni tute forgesas ekologion, shpari por ghi monon. Oni ne bezonas esti granda profeto por diri:

"Oni ankorau audos kaj la trian kaj la kvaran Chernobilojn..."

Jes, kelkaj miaj pensoj, kauzitaj de la akcidento, kiu pasintjare okazis en najbara respubliko. Plu dauras milito en Irako kaj tie minacas grandioza ekologia katastrofo. Shajnas, ke plenumighas la profeto de la biblio -- homaro mem pereigas la mondon.

(La alia parto estis preterlasita)

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp