arkivo-110

El la Verda Kolombo n-ro 110 (nov.-dec. 1991)



Bona Shanco Neniigi Nuklearmilojn



Du proponoj por la malpliigo de nukleaj armiloj estis sinsekve faritaj: unu propono de la usona prezidento George Bush (la 27an de septembro), kaj la alia de la sovetunia prezidento Mihhajl Gorbachov (la 5an de oktobro). Ni kore banvenigas tiujn movojn, kaj emfazas la respondecon de Japanio, la sola nacio atombombita.

Ambau prezidentoj emfazis jene, "Ni nun povas preni pashojn por fari la mondon malpli danghera loko ol iam antaue en nuklea tempo" (Bush), kaj "Ni antauen pushas la procezon de malarmado, alproksimighe al la golo proklamita en la komenco de 1986 − sennuklea, pli sendanghera kaj pli stabila mondo" (Gorbachov). Sed samtempe devas esti notitaj la faktoj, ke Bush publikis la modernigon de strategiaj nuklearmiloj kaj Gorbachev ne proponas la eliminon de nuklearmiloj kiel definitivan taskon plenumendan. Tiel Usono kiel ankau Sovetunio ankorau staras sur la pozicio de fortimigo kaj ekvilibro, kiu necesigas nuklearmilojn. Kial ili ne iras plu ghis sennuklearmileco? Kial nuklearmiloj estas konsiderataj necesaj ech post la finigho de la uson-sovetunia konfrontigho , la preteksto por nuklearmiloj? Tiuj demandoj naskighas chirkau la fundo de la vortoj de ambau prezidentoj.

La grava afero estas plivigligi internacian opinion chirkau la punkto, ke nuklearmiloj estas nenecesaj, profitante la movojn de Usono kaj Sovetunio, kaj urghi la nuklearmilajn potencojn forjheti nuklearmilojn. Naskighas nun senprecidence favora shanco plifortigi opinion kaj laulitere konstrui sennuklean mondon.

Por tiu chi celo, la sinteno de Japanio estas grava. Japanio estas la sola nacio kiu travivis hororan suferon pro nuklearmiloj, kaj havas moralan rajton pretendi la eliminadon de nuklearmiloj en la mondo. Tio ankau estas ghia devo por la tuta homaro.

Malgrau tio, la registaro de Liberal-Demokrata Partio ankorau turnas la dorson al la eliminado de nuklearmiloj. Yi bonvenigas la usonan nuklean ombrelon kaj persistas che la argumento de "ekvilibra malpliigo" je la premiso de la pluekzistado de nuklearmiloj.

La registaro de LDP chiam estis malamika al la movado kontrau atom- kaj hidrogen-bomboj spite de la popola postulo elimini nuklearmilojn kaj igis Japanion nuklea militbazo. Estas ne fare de la japana registaro sed la popola movado, kiu kohere kaj persiste prenis sur sin la respondecon de la atombombita nacio sciigi al la mondo la specialan brutalon de nuklearmiloj kaj postuli ilian eliminadon.

Tiu chi movado en la atombombita nacio havas la povon disvolvi internacian publikan opinion kaj movadojn per alvoko al la mondo por la elimino de nuklearmiloj. Tion montras la deklaro de Internacia Mitingo de chijara Monda Konferenco kontrau Atom- kaj Hidrogen-Bomboj.

Nun la registaro de LDP donas esterordinaran atenton al la sendado eksterlanden de la japana Memdefenda Korpusaro. Estas tipe anakronisme, ke la LDP celas plifortigi japanan militan rolon, kontraue al la Konstitucio kaj monda emo al malarmado. Estas tute absurde diri, ke tia estas "internacia kontribuo."

Estas nun internacie atendate, ke atombombita Japanio iniciatu chiujn klopodojn por la elimino de nuklearmiloj. Estas emfazinde, ke ekzistas nenia "internacia kontrubuo" krom respondi al tiu deziro de la nuna tempo.

Ni mem denove decidis fari nian "internacian kontribuon" per la efektivigo de la Kvina Ondo de Paco, la subskriba kampanjo por la Apelo de Hiroshimo kaj Nagasako, kaj batali kontrau la por-nuklea politiko de la registaro de LDP.

【要約】ブッシュもゴルバチョフも核の削減の提案を行ったが,まだ,核にたよる政策は棄てていない.いまほど核の廃絶のよいチャンスはない...



LA KVINA ONDO DE PACO



La agado de la Kvina Ondo de Paco komencighis la 24an de oktobro. En Hiroshimo kaj Nagasako, okazis starta ceremonio de la Ondo de Paco. Chirkau 80 reprezentantoj el diversaj organizoj cheestis la kunvenon antau la Memoriga Cenotafo en Parko de Paco en Hiroshimo.

Inaugura kunveno okazighis en Nagasako. Ch. 150 homoj de 20 organizoj partoprenis en ghi.

Ankau en Tokio, Jokohamo kaj aliaj chefaj urboj en Japanio oni kunvenis por marki la komencighon de la agado. Tiun tagon la kolektita nombro de subskriboj por Apelo Hiroshimo-Nagasako superis la plimulton de la Kvartalego Meitoo de la urgego Nagoja.

De Sovetunio subskriboj subtene al la apelo Hiroshimo-Nagasako estis faksimile senditaj al la Japan-Sovetunia Asocio, kiu publikigis plenpaghan reklamon de la Kvina Ondo de Paco kaj la apelo en la eldono de la18a de oktobro de "Trud (Laboro)".

Universitata studento komencis pac-vojaghon per motorciklo.

La startaj ceremonioj de la Ondo de Paco en Hiroshimo kaj Nagasako samtempe alprenis du deklarojn: "Mesagho al la Pac-Movadoj de la Mondo" kaj "Postulo al la Unuighinta Naciaro kaj la Registaroj Iniciati Konkludon de Internacia Traktato por Totala Malpermeso kaj la Elimino de Nukle-Armiloj."

La agado de la Kvina Ondo de Paco jam komencighis en multe da urbegoj kaj urbetoj en la tuta mondo.

【要約】第5の平和の波が開始され,世界を駆け巡りはじめた...




Usono premis Japanion detrui

GHENAN SHIPON

Japanio frontis al usona premego detruigi Hukurghuu Maru N-ro 5, tinus-fishada shipo, kiu estis eksponita al radioaktiveco de usona hidrogenbomba eksperimento sur la atolo Bikini en la insularo Marshall en 1954.

Ch. 3700-paghaj diplomatiaj dokumentoj, malsekretigitaj la 24an de oktobro fare de la eksterafera ministerio, rakontas kiel Usono postulis Japanion kontrau la konservo de la fishad-shipo, atestajho de la danghero de la nukleeksperimento, dum la kulmino de la malvarma milito. Vashingtono postulis Japanion sinkigi la shipon nominale por gardi militan sekreton.

Hukuryuu Maru N-ro 5,kun 23 fishistoj surshipe, laboradis nefore de la atolo Bikini la unuan de marto, 1954, kiam Usono eksplodigis hidrogenbombon proksime al la insulo. Chef-radiofunkciisto KUBOJAMA Aikichi, tiam 39jara, mortis 6 monatojn poste pro radioaktiveca venenigho.

Tiu chi incidento multe pli furiozigis la fajron de kontraunuklebomba movado en Japanio. Trian fojon japanoj viktimighis pro la nuklebomboj post Hiroshimo kaj Nagasako. Daura ekspluato de la nuklea energio kiel armilo tute mallumigis la estontecon. En chiuj japanaj urboj okazis manifestacioj kontrau nuklebomboj. La manifestaciantoj kantis kantojn nove naskitajn kontrau la polvo de la morto kaj la nuklebomboj.

Tuj post la eksperimento, la usona registaro ekmanovris por estingi la kontraunuklebomban fajron. Tion montras bone dokumentoj. Responde al la usona postulo, la eksterafera ministro OKAZAKI Kacuo sendis kodigitan mesaghon al la japana ambasadoro al Usono IGUCHI Sadao informante lin, ke la usona ambasadoro al Japanio John Allison diris al la eksterlandafera ministro, ke la usona registaro donas altan antaurajton al sekureco chirkau la incidento.

Usono postulis, ke Japanio translokigu la shipon al la usona mararmea militbazo Jokosuka por forigi chiom da radioaktiveco au por rubigi la shipon.

Usono ankau postulis, ke ghi estu permesita kontroli chiujn publikigajhojn kaj raportojn de la japana registaro koncernantajn al la incidento antau ol eldonado.

Usono esprimis timon, ke sekretoj de sia hidrogenbomba programo povus atingi Sovetunion pere de la analizo de japanaj scientistoj pri la polvo, kiu falis sur la shipon.

Allison, en sia letero al Chefministro JOSHIDA Shigeru, protestis publikigojn de japanaj sciencistoj pri la rezultoj de la analizo. La japana registaro respondis, ke la publikigo estis bedaurinda disvolvigho.

Intertempe, la kolero kaj deziro de la japana popolo farighis ne-neglekteblaj. Tiam interna memorando de eksterafera ministerio avertis, ke ekstrema singardo necesas por certigi, ke la shipo, fizika atestajho de la eksperimento, ne estu detruita, kaj esprimis fortan maltrankvilon pri la postulo translokigi ghin al Jokosuka.

La ministerio, tamen, uzis ankau artifikon. La memorando krome tekstas, ke estus same danghere lasi la shipon en la haveno Jaizu fronte al pligrandighanta premo de kelkaj funkciuloj de lokaj fishistaj kooperativoj, kiuj postulas, ke la shipoj estu forbruligitaj por forvishi la malbonan auguron, kiu kauzis malaltighon de tinusaj prezoj.

La registaro decidis, ke la Eduka Ministerio achetu la shipon por la celoj de eksplorado. Dum kabineta kunsido, tamen, Eduka Ministro OODATE Shigeo sugestis kiel antaue aranghite, ke la shipo estu detruita char la ministerio ne povos garantii la sekurecon de la shipo, kaj militaj sekretoj rilatantaj al la usona eksperimento de hidrogenbomboj povus likighi al Sovetunio. Fine, la ministerio decidis detrui la shipon pli frue ol la fino de 1954, konservante nur parton por studi la postefikoj de radioaktiveca polucio.

La shipo estis savita el detruigho, kiam la Tokia Universitato de Fishado decidis en augusto 1954 prizorgi la shipon, responde al forta postulo de sciencistoj kaj la japana popolo ghenerale konservi la shipon. La universitato renomis la shipon Hayabusa kaj uzis ghin kiel trejna shipo ghis 1967, en kiu jaro lauplane ghi estus forjhetita en la porruba malfosajho Yumenosima en Golfo Tokio.

Apenau antau ghia subakvigho pacmovadistoj lanchis denove kampanjon savi ghin. La Hukuryuu Maru N-ro 5 estas elmontrata en ekspozicia halo en Yumenoshima ekde 1976.

【要約】外務省が秘密扱いを解除した外交文書によって,目障りな船を処分しようとしたアメリカや日本の政府の力に抗して,第5福竜丸がどうやって生き延びたかの歴史が, 再確認される.




INTERNACIAN KUNLABORADON POR PORPACA HISTORIEDUKADO

KUBOTA Kunio

1. Ankau esperantistoj partoprenu en la porpaca historiedukado!

Pacdefendantoj-esperantistoj povos utiligi la internacian lingvon por la porpaca historiedukado. Ni intershanghu diversajn informojn, materialojn kaj opiniojn lau jenaj punktoj. NI DEZIRAS:

A.INFORMIGHI pri edukprogramoj de historio, precipe pri la Dua Mondmilito kaj plipostaj militoj.

B.INFORMIGHI pri historiaj lernolibroj, kaj pri tio, kiaj problemoj prezentighas pri verkado, eldonado, alpreno k.a.de la lernolibroj. INFORMIGHI pri tio, kiel oni garantias la liberojn de studo, eduko kaj penso koncerne al la historiaj lernolibroj.

C.INTERSHANGHI historiajn lernolibrojn kun esperanta traduko au resumo de priskribo pri la Dua Mondmilito k.a., kaj se necese kun komentario.

D.INTERSHANGHI raportojn pri praktiko de historia edukado por la paco.

E.INFORMIGHI pri opinioj pri la rilatoj inter politiko kaj historiedukado.

Mi deziras korespondi kun samideanoj, kiuj interesighas pri mia alvoko. Amika interkomprenigho kaj kunlaboro alportos kelkajn fruktojn por la porpaca historiedukado.

Al chiuj, kiuj bonvolos respondi al mia peto, mi promesas sendi mian finpretigotan broshuron kun raporto au resumo pri la sendajhoj. Mi sendos al vi numero/j/n de la Verda Kolombo, en kiuj aperos koncernantajn artikolojn. Informojn kaj materialojn sendotajn de vi, mi uzos ne por aliaj celoj ol pli bona historiedukado kaj la paco.

Adreso de autoro:
Kunio KUBOTA
Sitazghuku 1-1-2-103, KIYOSE, Tokyo, 204 Japanio

2. Tennoisma historiedukado kaj viktimoj de la agresmilito

Dum la 15jara agresmilito (1931 〜1945) regadis la popolon en Japanio kruelega militismo, kaj dauris tenebra epoko. En lernejoj tra la tuta lando oni instruis al lernantoj, ke Tennoo (japana imperiestro) estas viva dio en homfiguro kaj ke plenumi lojarecon al Lia Tennoa Moshto estas absoluta devo de chiuj japanoj. Edukado de la japana historio ornamita de fikcioj kaj tordita de shintoismo estis la plej efika rimedo mobilizi lernantojn al "Sankta Milito."

Kelkmil junuloj, instruitaj oferi sian vivon por Tennoo, impetis en sinmortigaj aviadiloj. Kelkaj el atombombitaj knaboj en Hiroshima faris la lastan spiron finkantinte la himnon por Tennoo (Kimigajo) au murmurinte "Vivu Lia Tennoa Moshto!" Soldatoj estis ghisfunde edukitaj por kredi, ke la patrujo nepre vonkos dank' al la dio en homfiguro. En militkampoj ne malmultaj el ili pro sia kredo ripetis frenezegajn kondutojn kaj mem travivis inferajn suferojn. Postfronte en kaj ekster Japanio multnombraj popolanoj perdis siajn amatajn parencojn, loghejojn kaj posedajhojn, kaj poste suferis pro malsato kaj mizeraj vivkondichoj. Ankau hodiau ch. 350 mil "hibakshoj" (atombombitoj) vivas en maltrankvilo.

Karegaj vivoj de pli ol 3 milionoj da japanoj kaj 20 milionoj da eksterlandanoj estis forrabitaj entute. Ili estis viktimoj de la agresmilito fare de la absolutisma Tennoa registaro, kiu agitis la popolon per tennoisma historiedukado.

3. Demokratia historiedukado produktos homojn, kiuj defendas la mondpacon kaj deziras la veron.

Post la Dua Mondmilito ni japanoj per la nova konstitucio proklamis nian firman decidon forlasi por chiam militon. Sekvis, ke la nova lernejedukado startis kun klara celo efektivigi la pacisman kaj demokratiajn principojn de la konstitucio.

Konsciaj instruistoj subtenataj de gepatroj kaj konsciencaj homoj strebadis praktiki porpacan, demokratian edukadon sub la slogano "Ni ne plu sendu niajn lernantojn al militkampo!" Ili celis unuanime eduki lernantojn kiel suverenojn, kiu defendas la mondpacon kaj deziras la veron.

Sed tamen demokratia porpaca historiedukado, precipe edukado pri la imperiismaj militoj faritaj de la tennoisma Japanio, estis persiste atakata de entreprenegistoj, la registaro de la Liberal-Demokrata Partio, dekstruloj, reakciaj intelektuloj k.a. Kontraukonstituciaj leghoj, burokratismaj politikoj kaj diversaj demagogioj kashadis la faktojn pri la militoj for de la okuloj de lernantoj, kaj priskriboj pri la instruendaj faktoj estis au tute forvishitaj au mallongigitaj. Jaron post jaro al la lernejedukado chiam pliighis interveno de la Liberal-Demokrata Partio kaj malpravaj reguligoj de la Eduka Ministerio. Chi-jare en aprilo autoritatuloj leghe devigis lernantojn kanti la himnon por Tennoo okaze de eventoj en lernejo. Krome en elementaj lernejoj oni esits devigitaj instrui pri la heroajho de la admiralo Toogoo, adorata persono kiel milita dio dum la militisma epoko. Estas komike, ke la plimulto de la instruistoj scias preskau nenion pri tiu admiralo. Kompreneble kontrau la subpremoj al la historiedukado demokratiaj instruistoj kune kun gepatroj kaj aktivuloj de diversaj kampoj k.a. chiam ankorau klopodas eduki junulojn kiel pacdefendantojn kaj veramantojn pere de instruado pri la vera historio precipe pri milithistorio.

4. Esperigan mesaghon pri la estonteco

Hodiau okaze de la epokfara shanghigho de la mondo la homara historio rapide evoluas sur zigzaga vojo. En la nuklea epoko fronte al la terglobskala krizo de mediodetruo, de plivastigho de malsato, de diversaj perfortaj konfliktoj kaj aliaj, la rolo de la historiedukado estas tre grava.

CHU LA HISTORIEDUKADO POVAS ESTI MESAGHO, KIU ALPORTAS ESPERON PRI LA ESTONTECO?

Al chi tiu demando devas respondi serioze ne nur instruistoj, sed ankau pacamantoj, kiujn interesas historio, precipe milithistorio.

Por lernantoj estas necese instruighi pri esencaj faktoj koncerne al la Dua Mondmilito kaj plipostaj militoj en la porpaca historiedukado. Estas dezirinde, ke lernantoj kun scienca, humanisma historikoncepto estonte laboru por multe pli demokratia kaj vere paca mondo.

【要約】平和歴史教育のために, 各国と教科書そのもの, その翻訳などの交換をしたいという久保田圀夫さんの訴えと,その意義. 久保田さんは,腰を据えてやる覚悟なので,読者のみなさんも協力してください.



HIBAKSHOJ EN EUROPO



Last-oktobre grupoj da hibakshoj vizitisla muzeojn de naziaj koncentrejoj Auschuitz kaj Birkenau, Muzeon de la Rezistado kaj la Domon de Anne Frank por refortigi solidarecon kun europaj pacaktuvuloj.

Momemore al la 35a datreveno de la fondo de la Japana Konfederacio de Organizoj de Atombombitoj (Hidankghoo) ghi organizis oficialan vojaghon europen. Partoprenis en ghi 51 geviroj, inter ili ankau 25 hibakshoj (au postvivantoj de la atombombadoj) en du grupoj A kaj B.

VARSOVIA KAJ OSWIECIM

La 5an (la grupo B) kaj la 7an (la grupo A) de oktobro ili refirmigis en Varsovio la jhuron por paco kune kun postvivantoj de la nazia koncentrejo Auschuitz, partoprenintoj de la varsovia insurekcio kaj revenintoj de la sovetuniaj punlaborejoj.

Parolis sian sperton postvivanto de Auschuitz kun tatuita numero sur la brako, kaj siaflanke hibakshoj parolis sian sperton. Unuighis ilia deziro kontrau la milito kaj amasmortigaj armiloj.

La hibakshoj vizitis ankau la naziajn koncentrejojn Auschuitz kaj Birkenau.

NAKAJAMA Takamicu

Forte impresis min klopodoj de la registaro konservi la restajhojn por heredigi la informojn de naziaj brutalajhoj. Mi bedauras, ke jam malaperis multe da restajhoj de atombombado. Ni devas esti pli fervoraj por konservi kaj restauri ilin.

SUGITO Nuiko

Mi kore respektas la polan popolon, charili tutnacie gardas la restajhojn kiel "lernolibron de paco." Mi prove staris sen shuoj sur du lokoj, unue sur la vojo al la koncentrejo, due sur la mallargha, malluma vojeto al gaschambro, atendante senti ilian varmon.

PARIZO

La 8an de la sama monato la grupo A vizitis Muzeon de Rezistado en la urbo Champini. Ghi pretighis antau 6 jaroj post 20jara konstruado fare de civitana movado. Elmontrataj estis materlialoj, kiuj montras sangan historion ekde la levigho de Nazio en 1930 ghis ghia falo somere de 1944, kaj la vizitantoj absorbite rigardis ilin kun entuziasma komentado de la muzeestro.

JOSHIMOTO Tokiko

Mi sentis la forton de civitana movado che la muzeo, char ghi elmontris objektive ne nur la levighon de Nazio sed ankau pri la francaj nazi-kunlaboristoj. Ankau en la Muzeo de Atombombado mi deziras havi elmontrajhojn pri la antaumilita militisma kaj tennoisma edukado, pri japana agresmilito, pri la projekto Manhattan kaj pri la postmilita traktado de la japana registaro pri atombombitoj. Efektivighu civitana iniciativoankau che ni.

AMSTERDAMO

La 9an la grupo B iris rigardi la kashejon de Anne Frank. Ilin emociis konservitaj fotoj de aktoroj surmure almetitaj de shi, kaj shia originala taglibro, kiuj vigle reproduktis tiaman atmosferon.

NISHIMOTO Takiko

Impresis min kruta shtuparo de la kashejo de Anne. Kun subpremata spiro vivis 8 homoj en tiu malvasta ejo. Kion signifis por shi la fotoj de aktoroj sur la muro de sia chambro! Ni devas konservi ilin por chiam, por ke ili vokadu por la valoro de nia ordinara vivado.

【要約】日本被団協結成35周年記念行事として,アウシュビッツ, アンネの家, レジスタンス博物館訪問の旅がおこなわれ,被爆者がそれぞれの国の戦争犠牲者とかたく握手を交わした.

【要約】日本被団協結成35周年記念行事として,アウシュビッツ, アンネの家, レジスタンス博物館訪問の旅がおこなわれ,被爆者がそれぞれの国の戦争犠牲者とかたく握手を交わした.

参加者の感想より:

「... 強制的に収容された人びとがトボトボあるいたであろう道路,そして狭く位ガス室までの通路,この二ヶ所で靴を脱ぎ素足で立ってみた... 」
「... アンネの家の急な階段,狭い部屋に八人が息を殺してすごさなければならなかった日々... アンネの部屋に貼られた俳優の写真がどんなに慰めになったことだろう... 」



leteroj

Al S-ino AI Midori, esperantista viktimo de la fifama japaneca ent reprenado (vidu, p. 12 de LVK N-ro 100) sinsekve venas kuraghigaj leteroj.




..............................................................1991-09-29


Kara Midori Ai,

(Linioj preterlasite) Mi ricevas de tempo al tempo kopiojn de La Verda Kolombo kiujn mi legas kaj kiuj estas tre interesaj al mi. Ankau mi legis per La Verda Kolombo pri viaj problemoj pri via dunganto. Nun vi skribis pri la sama afero. Mi esperas, ke vi ricevos justicecon de via dunganto. Bedaurinde ofte kiam iaj dungantoj tro deziras richighi, kaj tiam ili forgesas la rajtojn de la dungatoj.

La foto de Yukari (filino) mi tre admiras. Multe dankon. Shi portas belegan kimonon kaj obion. Chu shi mem faris tiujn?

Shajnas ke la Pers-Golfa Milito ne finighas. Mi legas per la jhurnalo, ke nuntempe Prezidento Bush avertis Saddam Hussein char li ne kunlaboras kun la reprezentantoj de la Unuighintaj Nacioj. Shajnas al mi ke, jam kiam la milito komencighis, oni ne povis prognozi kiam finighos kaj kiajn terurajn efikojn poste okazos. Pli bone paroladi. (Preterlasite) Ghis la reskribo, amike,

............................................................Eric Fieler

...........................................................(Novzelando)

................................................la 16an de oktobro, 1991
Kara Midori, (Preterlasite) Kun miro mi legis pri viaj malfacilajhoj en via laborejo. Via rakonto shajnas esti sama kiel la biblia rakonto de la pashtisto Davido kiu batalis la giganton Goljato. Je la televido mi ofte audis ke la japana kompanio funkcias kiel patro de la dungitoj kaj chiam helpas ilin dum la tuta vivo. Malofte mi audis "nur por la viroj, ne por la virinoj" kaj mi apenau suspektis maljustecon kontrau virinoj. Nun vi sciigis min ke japana kompanio povas esti malkompata. Granda problemo de Japanio estas ke la laborista sindikato ne helpas la laboriston. En okcidentaj landoj la kunlaboristoj strikus ghis kiam la kompanio plibonigos la situacion. Ili timas ke eble en la estonteco la kompanio malbone traktos ilin ankau. Via kompanio povas esti tirano char la laboristoj ne scias kiom da povo ili havus se ili same agus kun vi. Mi jam legis ke la jura sistemo de Japanio estas terure malrapida kaj ke proceso (jughafero) povas dauri multajn jarojn. En Nederlando laboristo rajtas resti hejme ghis kiam la jughisto decidas chu li (au shi) pravas. Kutime la laboriso ricevas intertempe monon de la san-asekura fonduso char pro la malfacilajhoj la laboristo ne plu sentis sin sana kaj estighas ege nervoza. Ankau mi legis ke char la japana jursistemo estas tiel malrapida, malmultaj japanoj faras akuzon. Tial mi ege gratulas vin pri via kuragho. Vi estas estiminda virino. Eble en la estonteco oni rigardos vin kiel pioniro de la rajtoj de laboristoj kaj de virinoj.

Mi deziras al vi forton kaj sukceson, kaj intertempe trankvilon kaj sanon.

Amike

...........................................................Connie

........................................(Constance Harvegh, Nederlando)

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp