VK-111

El la Verda Kolombo n-ro 111 (jan.-feb. 1992)



VENKIS POPOLA VOCHO
PREVENTIGHIS LEGPROJEKTO POR MDK-EKSPEDO



Antau forta kritiko de la japana popolo, la reganta Liberal-Demokrta Partio malsukcesis la 21an de la lasta decembro en sia provo plilongigi la 122an parlamentan sesion sufiche longe por pasigi la "leghprojekton de PGO (la Pac-Garda Organizo)." La popolo daurigas sian fortan batalon, postulante ke la projekto estu forjhetita.

La "leghprojekto de PGO" estis pretigita de LDP por ebligi la transmaran ekspedon de Mem-Defenda Korpusaro, atencante la principon de ne-militado de la Konstitucio de Japanio.

La 8an de la lasta decembro ni havis duonjarcentan datrevenon de la komenco de la Pacifika Milito, en kiu la japana militarismo murdis 19 milionojn da diversnaciaj azianoj sub la slogano "Grand-Azia Kunprospera Zono." Lastatempe tiu malbonaugura vorto audighis denove el la busho de iu funkciulo de la Sekretariato por Nacia Defendo japana. Li elkonfesis, ke la estonta stabiligho de Azio post chio efektivighos per la kombino de la ideo de la Grand-Azia Kunprospera Zono kaj Japana-Usona Milita Alianco.

Kun interspaco de duonjarcento du nigraj ombroj de Japanio duoblighas. Se ni nur povas atente legi la historion, ni povas lerni pli multe. En 1910 Japanio aneksis Koreion. Tuj poste ghi komencis invadi Chinion, dirante, ke "Manchurio" kaj Mongolio estas la fatalaj frontolinioj de Japanio. Japanan politikonregis siatempe koloniismo kaj grandnacia hegemoniismo. Trompe nomate "Manchuria Incidento", la japana invado de la jaro 1931 en la Nord-Orienton de Chinio preludis la Duan Mondmiliton. En 1933 Hitler gajnis plenan regpotencon, kaj en 1936 estis kontraktita inter Japanio, Germanio kaj Italio la Triregna Kontraukomunista Armea Alianco, su r kiu bazo Japanio fine audacis lanchi militon kontrau la resto de la tuta mondo.

Mi volas atentigi al vi la fakton, ke hodiau, 50 jarojn post tiam, progresas samkaraktera danghero chirkau Japanio. Unue, la japana monopola kapitalismo, fenomene konfliktante kun, sed substance subordigite sub la usona, chiam plifortigas sin, kaj investadas transmare kiel multenaciaj entreprenoj. Komencighis ghia transmara ekspansio kaj pliklarighas ghia inklino al grandnacia hegemonismo.

Due, kiel ghia apogilo kaj motoro ekzistas la japan-usona armea alianco. Spite al rapida regreso de la forto de eks-Sovetunio, la japan-usona armea alianco estas reordigata kaj ech plifortigata.

Se ni vidas en la prilumo de la historio, ni ne povas preteratenti alian karakterizan fakton che Japanio, kiu kontrastas al la kazo de Germanio. La Tokia Kortumo, malkiel la Nurnberg-a, tute ne denuncis Hirohito, la superega respondeculo de la agresmilito, lau la decido de Usono farita por sukcesigi la okupadon. Ne nur tiom. Usono, post la bankroto de sia linio trovi bazpozicion che la Naciista Chinio por domini Orientan Azion, turnis sin al Japanio. Shanghinte sian politikan linion je 180 gradoj, Usono liberigis multe da japanaj militkrimuloj de la puna forpelo por fari el ili siajn obeemajn kunlaborantojn kaj novan japanan regantaron. Renaskighis efektiva "japana armeo" kontrau la nova Japana Konstitucio kaj tiel progresis la submaska restauro dela japana militarismo.

Tiu kunteksto de la afero bone komprenigas al chiuj la gravecon de la hodiauaj bataloj de la japana popolo kontrau chia provode la japana registaro atenci la principon de ne-militado de la Japana Konstitucio.

【要約】日本政府は,自衛隊の海外派兵を実現させようとPKO法案を議会に提出したが,国民の反対で, 会期中の成立に失敗した.その同じ月は,太平洋戦争開戦50周年にあたる.憲法の不戦の原則を破ろうとする政府にたいする戦いの重要性が理解できる.




Efemeran Legolibron Reanimis Memvolulo S-ro Tanami




S-ro TANAMI Masahiro mastrumas vermichelan manghejon en la urbo Higashimurajama, Tokio. En 1986 li proprakoste represis kaj eldonis raran libron memore pri la 10-a datreveno de la inauguro de sia manghejo. La represajho estis legolibro titolita Komento pri la nova Konstitucio de Japanio, kompilita de la Ministerio pri Edukaj Aferoj tuj post la malvenko de la 15jara milito.

Artikolo 9 de la Konstitucio


La Japana Popolo, sincere deziranteinternacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por chiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto au uzon de arma forto.

Por realigi chi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankau aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.

En marto, 1945, Tanami, tiam 6-jara, fughe kuris tien kaj tien en infera incendio okaze de la aeratakego de usona aviadilaro al Tokio (Pereis ch. 100 000 homoj). Lia patro jam forpasis en birma fronto.

Kiam li lernis en mezlernejo, li renkontis la legolibron, kiu komentis en facila lingvo pri la principo de paco de jhus naskita konstitucio. Unu el ghiaj ilustrajhoj fulme frapis al li la okulojn. Granda vazo kun literoj REZIGNO DE MILITO englutas militshipon, chasaviadilon, tankon k.a. por elvomi vagonaron, konstruajhojn ktp. "Japanio ne batalos plu. Jam ne necesas por ni militi. Kia ghojo!" estis lia unua emocio tiama, lau la postparolo de la represajho.

Ekde la lasta septembro teatra ludo, modelita lau lia kazo, surscenighis jam pli ol 60 fojojn en diversaj lokaj lernejoj. Venontjanuare la teatrajho prezentighos al publiko en la centro de la metropolo. Krome lia epizodo aperos en lernolibro pri socia studo uzota en elementaj lernejoj ekde la venonta aprilo.

Komento pri la nova Konstitucio de Japanio naskighis en 1948 kaj enterighis en 1951. Ghia vivo estis mallonga. Kial ghi ne vivis pli longe? Char ghi tro klare kaj tro forte klarigis al chiuj gelernantoj pri Artikolo 9 de la konstitucio, nome pri la forlaso de chiuj militpovoj.

En junio, 1950, milito eksplodis en Koreio, kaj en augusto lau ordono de la ghenerala komandanto de la armeo de UN naskighis ovo de japana armeo, sub la nomo de Polica Rezervistaro. En 1954 la ovo elkovighis por esti la nuna Memdefenda Korpusaro, kiu kreskis dependante de la usona armeo. Hodiau ghi estas sufiche matura militpotenco alianca kun la usona armeo.

En la lasta parlamento la registaro de la Liberal-Demokrata Partio prezentis leghprojekton pri Pac-Garda Operacio celante la ekspedon eksterlanden de la Memdefenda Korpusaro. Dume chiuj pacamantoj persiste strebadas por neniigi la kontraukonstitucian intencon de militemaj reghimpotenculoj.

S-ro Tanami diras: "Mi timas, ke nia konstitucio estas deformata de politika tajdo. Ankau nemalmultaj homoj timas same kielmi. Pro tio, mi supozas, oni alprenas mian kazon por teatrajho kaj lernolibro.

KUBOTA Kunio





VERKOJ DE HIBAKSHOJ ELDONIGHOS ESPERANTE



Civitana grupo en kaj chirkau la urbo Nagoja nomata DISVASTIGA SOCIETO DE LA MEMORKAJERARO "DEVAS NEFORGESI LA ATOMBOMBADON!" (DSM) decidis la 25an de la lasta oktobro eldoni anglalingvan kaj esperantan versiojn por la disvastigo en la tuta mondo, elektinte 35 verkojn el la Memorkajeraro.

La originala Memorkajero japanlingva, eldonajho de Societo de Hibakshoj (atombombitoj) en la gubernio Aiti, konsistas el 7 kajeroj, kaj ghia lasta kajero estis eldonita lastjare. Hodiau, 46 jarojn post la mondmilito, nur en la gubernio Aiti ankorau trovighas ch. tri mil postvivantoj de la nukleaj atakoj al Hiroshimo kaj Nagasako, sed la nombro chiujare pli malgrandighadas. Estas urghe necese, ke iliaj registrajhoj estu vaste diskonigitaj internacie.

Chiuj kunlaborantoj estas memvoluloj, inter ili estas ankau instruistoj, dommastrinoj, profesoroj k.a. Ili planas eldoni du mil ekzemplerojn, el kiuj mil ekzempleroj havos anglalingvan kaj esperantan tekstojn paralele en la sama libro, kaj aliaj mil havos anglalingvan kaj japanlingvan tekstojn.

Por kontakto kun esp-ista projektanto turnu vin al S-ro KAWAI Takasi, la estro de Nagogha Esperanto-Societo, Nagogha-si Morighama-ku Bentengaoka Oomoridai 2-105.

【要約】広島・長崎の被爆者体験記「原爆わすれまじ」(愛知県原水爆被災者の会刊行)が世界にひろめられることになった.全7集の中から35編を選び, 英語とエスペラント両方の訳をつけた本を1000部刷り, エスペランチストが, 市民と協力して世界に送る.




LA MONDON SEN ARMEOJ
Debutas Nova Organo




Aperis la unua numero de "La Mondon sen Armeoj", organo de Rondo Ken.

Antau jaroj sub iniciato de s-ino OKADASizuka estis fondita Rondo Ken. 'Ken' estas inicialo de 'Kenpoo', au la Konstitucio (de Japanio), kiu estis proklamita la 3an de majo, 1947.

Unuafoje en la homa historio tiu konstitucio (Artikolo IX) klare proklamas porchiaman forlason de milito kiel ekfunkcion de shtato-potenco kaj minacon per armefortoj.

Por informi tion al chiuj esperantistaj korespondantoj en la mondo la rondo komencis agadi. En la unua pasho ghi preparis foliojn, sur kiu estis presita Artikolon IX paralele en la japana kaj Esperanto. La rondo prezentis sin en esperantujo unue che "La 39a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo" de junio, 1991, en la urbo Koobe, kaj poste en "La 78a Kongreso de Japanaj Esperantistoj" de augusto, 1991, en la urbo Suita.

JPEA kore gratulas ghin pro la eldonado de ghia organo, kaj preghas por ghia bona laboro.

【要約】日本国憲法の不戦の原則を世界に知らせることを目的に生まれたエスペランチストのグループ「ロンド・ケン」が,いよいよ機関誌 "La Mondo sen Armeoj" (軍隊のない世界) の第1号を出した.世界各地の文通相手に, このたぐいない原則のことを知らせて行く予定. 活躍が期待される.




EKOLOGIO, PACO KAJ ESPERANTO LAU PERSONA TRAVIVAJHO
Kurita Kimiaki
El prelego en la 78-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj
(daure de la VK n-ro 109)



◇LA URBO MISHIMA

La urbo Mishima siatempe fieris pri "civitana universitato." Ghi estis kursoj fonditaj tuj post la Dua Mondmilito fare de la civitanoj, helpate de la demokratiaj kleruloj evakuintaj de Tokio kaj aliaj grandaj urboj dum la milito. Multe da demokratiaj grupoj naskighis chirkau 1956 el la kursanoj. Inter la grupoj estis ankau la Civitana Teatro de Izu, kaj Ligo de la Organizoj deLaborantaj Civitanoj.

Char ghi enradikighis laukvartale en la urbo, diversprofesiaj civitanoj povis havi shancon tie kontaktighi reciproke. Ghi ludis gravan rolon por la ekfajro de la kontraukonbinata civitana movado.

Preskau chiuvespere okazis pristudaj kunsidoj de civitanoj pri la gubernia projekto. La civitanoj manifestaciis kaj peticiiskontrau la projekto. Ili iris ekfajri aliloke. Ili tiel farighis tre granda motoro kontrau la projekto. La civitana universitato helpis ilin pensi pri la loka memregado, la urbaj problemoj kaj la homaj rajtoj. La retaro kreita de ghi helpis ilin organizighi en la komenca stadio de la movado.

◇LA URBO NUMAZU
Civitanoj de la urbo Numazu kore amis sian mildan klimaton kaj belegajn vidindajhojn. Ghi estis fama pro la iama Imperiestra Vilao de Numazu kaj la marborda parko Senbon. La strando ambauflanke de riverbusho de la Kano estas bona libertempejo de la urbanoj kaj vizitantoj. Fishista produktajho en tiama kurzo totalis pli ol miliardoj da enoj, la plej granda sumo en la gubernio.

◇LA AUTORITATOJ NEGLEKTIS NIN, TAMEN...

En la komenco la guberniaj autoritatoj neglektis la civitanan movadon. Ghi ech diris:

Al la civitanoj che la marbordo:


"Se vi ne povos havi la maron por naghi, vi povos konstrui pompajn naghbasenojn sur montetoj, kiuj rigardas fronte al la maro."

Al fishistoj:


"Chiuokaze, la fishkaptado estas sinkanta industrio."

Al farmistoj:


"Se vi volas daurigi agrikulturon, estos pli bone, ke vi iru kulturi la vastan deklivon de la monto Hakone."

◇GRAVAJ ROLOJ DE PRISTUDAJ KUNSIDOJ

Gimnaziaj instruistoj, kuracistoj, sciencistoj k.a. en chiuj koncernantaj urboj komencis pristudajn movadojn. Entute pli ol du cent pristudaj kunsidoj estis okazigitaj en diversaj lokoj de la urbo. La studkunsidoj traktis pri sandifektigho, naturdetruo, socia memregado ktp. en rilato kun la projekto. La lektoroj utiligis diapozitivojn, montromodelojn kaj chiujn aliajn persvadajn aparatojn, kiuj siatempe ankorau plej novaj kaj tre forte elvekis la civitanajn interesojn.

Ju pli la civitanoj pristudis kaj informighis pri la fakto de la venonta dinosauro, des pli ili konsciighis pri la graveco de la afero. Kaj la studkunsidoj alportis aliajn fruktojn. Ghi donis al ili eblecon konatighi kun tiuj, kiuj havas saman intereson kaj paroli reciproke. Specialaj scioj kaj utilaj teknikoj kontaktighis kun agemaj manoj. En la urbo Mishima estis Nacia Instituto de Genetiko, kiu havis multe da talentaj, konsciencaj sciencistoj. En la urbo Numazu, estis la Teknika Gimnazio de Numazu, kiu havis multe da agemaj instruistoj apartenantaj al la fakoj kemi-industria, civil-inteniera, naturscienca ktp. Sen tiuj homoj la movado ne estus sukcesinta.

◇LA SOLDATOJ DE LA KAPITALO

Aliflanke estis multe da famaj sciencistoj kaj profesoroj, kiuj degeneris en soldatojn de la politikistoj kaj entreprenistoj. La ministerio pri Internacia Komerco kaj Industrio kaj la ministerio por Sano kaj Publika Bonfarto formis Komision por Esplori la Antauvideblan Publikan Ghenajhon en la Regiono Numazu-Mishima (alinome, la Komisiono Kurokaua). Tiu komisiono en sia raporto garantiis kiel ghenerale la sekurecon de la kombinata projekto.

Sed, montrighis, ke lau tiu projekto, la plej malgranda distanco inter uzina tereno kaj civitana loghloko estis nur dekoj da metroj. La tuta kvanto de sulfat-acida gaso multe superis tiun de la urbo Jokkaichi.

Post monato okazis historia duelo inter la komisiono kaj la civitanaj sciencitoj, kaj venkis la ghisfunda esplorado kaj rezonado de la civitana flanko.

◇LA STARPUNKTO DE LA KAPITALO DETRUAS LA MEDION

La registaraj autoritatoj chiam parolis per la vorto de la kapitalo. Ghuste tiu starpunkto kauzis kaj ankorau kauzas policion, detruis, kaj ankorau detruas la naturon. Aliflanke civitanoj, ghis tiam ne estis sufeche konsciaj, komencis rigardi sin mem la mastro de sia loghloko.

En la plej fina stadio pli ol 60% de la tuta loghantaro samtempe partoprenis en manifastacio kaj mitingo, kaj diris definitivan NE al la projekto de la kapitalo.

Notinde estas, ke ili ne infektighis per la civitana egoismo. Ili kunlaboris kun la popolo diversregiona. La fishistoj de la urbo Jokkaichi venis al la urbo Numazu kun siaj fi-odoraj fishoj, kaj fishistoj de Numaz u flaris ilin por rekoni sin viktimoj.

La movado disvastighis poste en la tutan Japanion.

◇SURBRETE MULTEGE DA VARIAJ LIBROJ KONCERNANTAJ

Antaumonate mi vizitetis librovendejon por prepari tiun chi paroladon kaj sur la bretoj mi trovis multe da libroj, kiuj pli malpli koncernighas al la problemo de tergloba medio. Tiuj libroj devas esti nur malgranda parto de grandkvantaj samspecaj libroj. Mi prezentas ilin ne nur por montri al vi la kvanton, sed ankau char volas montri, ke tre multe da homoj propramaniere movadas por protekti la terglobon.

Ni vidu librojn, kiuj montras kiel homo povas kaj devas vivi harmonie kun la naturo. Tiuj libroj estas verkitaj en tre facila kaj konvinka lingvo. Interese estas, ke inter tiuj liborj estas multaj speciale verkitaj por infanoj.

1) la plej multaj estas la libroj, kiuj montras kaj sugestas KIEL VIVI HARMONIE KUN LA TERGLOBO.
2) Aliaj libroj, kiuj raportas pri la nuna stato de la afero kaj instigas URTAJN RIMEDOJN POR SAVI LA TERGLOBON.
3) GVIDLIBROJ, ENCIKLOPEDIETOJ kaj BLANKLIBROJ
4) Libroj pri LA FAKTOJ KAJ TEORIOJ DE LA MOVADO.
5) PORINFANAJ LIBROJ kaj LITERATURAJ VERKOJ.
6) Libroj, kiuj koncernas NUKLEAN ENERGION kaj NUKLEAJN BOMBOJN.

◇TRI GRAVAJ EPITETOJ

Che la sidejo de Hungara Esperanto-Asocio lastsomere ni parolis interalie ankau pri la polucia problemo de la rivero Danubo k.a. Je la fino japanaj kaj hungaraj cheestantoj konkludis: "Bona solvo de la polucia problemo devas havi tri epitetojn, nome DEMOKRATIA, INTERNACIA kaj SCIENCA."

1) demokratia

La dinamiko de la kapitalo estas la chaso de profito. Ghuste tiu dinamiko estas la chefkrimulo, kiu detruis la homan viv-medion. Alia grava krimulo estas la dinamiko dela shtata egotismo. El nia multjara spertoni jam vidas, ke kontrau tiuj du dinamikoj civitanoj sukcesis nur per herboradika movado. Homo estas multefaceta. Li povas esti samtempe dungito, specialisto, familiano, civitano ktp. Kiam li pensas kiel civitano, li tre forte deziras gardi sian vivmedion.

2)internacia

Evidentighis tra multe da lastatempaj okazintajhoj, ke la nunaj regnoj estas tro grandaj por pritrakti la lokajn au gentajn problemojn, sed tro malgrandaj por gardi lahoman vivmedion. Jam de longe la esperantistoj sciis tion. Nun estas la tempo por esperantistoj surscenighi.

3) scienca

La afero de la nunaj terglobaj kaj tuthomaraj problemoj estas tre delikataj, kaj bezonas sciencajn alpashojn. Ekzemple, atomenergio unuflanke estas nesekuraj, sed aliflanke fosilia brulajho varmigos la terglobon. Chiuj problemoj postulas precizan sciencan alpashon. La ruinigho de la tergloba medio komencighis samtempe, kiam la homaro inventis agrikulturon kaj bestokulturon. Tionpruvas la fakto, ke dezertighis chiuj historiaj terenoj, en kiuj naskighis antikvaj kulturoj, nome, surborde de la riveroj Hoanho, Induso, Nilo, Tigriso kaj Eufrato.Por solvi malfacilajn problemojn necesas fregmaalpasho. Ni devas havi filozofion.

◇GHUSTE LA ESPERANTISTA ARENO

Karaj geauskultantoj, mi scias, ke vi atendas la sekvantajn vortojn de mia parolado. Chi tie mi eble devas montri, kia strategio kaj kiaj taktikoj povos solvi la aferon totale. Sed bedaurinde, mi ne havas taugan respondon. En iu senco la homa batalo por sekura ekzistado kaj la paco estas homa historio mem. Tio iros zigzage per provoj kaj trovoj.

Mi scias nur... Por ke la homaro atingusian finan sukceson, la homoj sur la terodevas interpopole diskutadi pri novaj principoj de la homaro, tutmonde observadi laagojn de la profito-chasantoj, reciproke informadi faktojn kaj intershanghadi proprajn spertojn por daurigi la movadon. Tiu kampo estas ghuste la esperantista areno.

【要約】第78回日本エスペラント大会(1991年)でエスペラントで行われた講演「これからのエスペラント運動はいかにあるべきか」(栗田公明)の内容. 前半は本誌第109掲載. 平和の問題, 地球環境をまもる問題などが,とりあげられている.




leteroj


Al S-ino AI Midori, esperantista viktimo de la fifama japaneca entrepreno (vidu, p. 12 de LVK N-ro 100) denove venas kuraghigaj leteroj.

la 7-an de decembro, 1991
Kara Ai

(linioj preterlasite) Leginte vian leteron mi estas ekscitita kaj kortushita. Vi estas tre brava virino. Jes, vi aspektas malfortika, sed vi havas tre fortan spiritanforton. Vi kuraghas batali kontrau maljusteco, malegaleco kaj neghusta agado de via registaro. Mi respektas vin kaj simpatias al vi. Mi deziras al vi finan sukceson.

Mia vivo iras kiel antaue, chio estas enordo. Nia Esperanto-elsendo okazas chiutage, kaj je la 19:00 - 19:30 chiutage en la direkto de Japanio. Se vi iam havus tempon, vi povus auskulti min. Mi ofte memoras la belajn tagojn, kiam mi vizitis vian landon kaj vian hejmon, kaj mi chiam memoras vinkun dankemo. Vi estas tre amika kaj helpema, kaj lasis al mi neforgeseblan impreson. (linioj preterlasite)

Wang Yuchin (subskribo)
Chinio


【要約】職場の不当労働行為に屈せず裁判で戦っているエスペランチスト阿井さんの記事(本誌第100号)にたいして,世界各地から励ましの手紙が寄せられている.今回は,北京のエスペランチストの手紙.



Jen leteroj senditaj responde al nia demando, "Chu vin interesas la Verda Kolombo?"

Altestimata s-ro K. Kurita!

Karaj pacamikoj!
Kiel multjara leganto de la shatata "La Verda Kolombo", amiko de la ordinara japana popolo kaj konvinkita pacbatalanto, mi tutkore KONFIRMAS ke VIA ORGANO INTERESAS MIN. Mi chiam ghojas, ke en tiu nia maltrankvila mondo, Vi restas sindonaj al la vera pacbatalo, Vi dedichas multon al la progresema E-movado! Nur, se estas eble mallongigu la japanajn tekstojn.

Al vi sanon, chion bonan!

Sincere:
Nikola Aleksiev
Bulgario





Karaj japanaj gesamideanoj!

Kompreneble La Verda Kolombo interesas nin kaj aliajn estonajn gesamideanojn, char ghi ja estas la sola esperantlingva eksterlanda periodajho, kiu atingas nin. Mi ja ne kashas ghin, char mi pruntedonas ghin al chiu esperantisto, kiu volas ghin legi. Fine ni donacas ghin al la fondata Estona Esperanto-Muzeo, la periodajho ne perdighas.
(linitoj preterlasite)

Benita Kart
Estonio





Estimata KURITA Kimiaki,

La Verda Kolombo interesas min. Mia opinio estas, ke nun la batalo por la paco enla tuta mondo ne devas chesi, kaj pro tio estas necesa informilo de pacbatalantoj. Al eldonanto kaj redakcio de La Verda Kolombo mi deziras sukcesojn en estonteco!

Sincere Via

Nenko Jonkov
Bulgario




Estimata Sinjoro!

(linioj preterlasite) Mi nun faras tiun chi peton: se Vi sendos al mia biblioteko ankau en la estonteco la revuon "La Verda Kolombo" ghi servos legmaterialon ne nur de unu scienca esploristo pri planlingvaj periodajhoj, universitata docento, kiu (kvankam jam havas 55 jarojn) nun finos la studon pri esperantologio en Universitato ELTE, Budapest (tie mi instruas kemion, pli precize kemian teknologion de plastoj), sed ankau por aliaj esperantistoj, kiuj vizitos tiun chi privatajn nekompletajn jarkolektojn, en la libroteko 2,5 mil libroj en au pri Esperanto.

(La resto preterlasite)

d-ro Arpad MATHE
fakdelegito pri E-periodajhoj





Estimataj samideanoj, pacamantoj,

(linioj preterlasite) Por mi estas speciale grave ricevi ghin, ne nur por legi kaj subteni ghian ideon, sed pli grave, char mi disaudigas Esperanto-Radio-Programon unufoje semajne. Do enhavo en "La Verda Kolombo" estas ne nur legata, sed ankau audata pere de radioondoj en nia Esperanto-Radio-Programo en Esperanto kaj paralele ankau en angla lignvo.

(linioj preterlasite) Karaj samideanoj, che ni ne estas forta esperanto-movado -- ne nur por paco sed ankau ghenerale, char preskau chiuj estas maljunaj kaj malfortaj. La pacmovadantoj ekster Esperantujo ankau ne estas larghe videblaj, krome kiam estas tago por paco, tiam ili amasighas al publikaj demonstracioj marshante strate kun afishoj.

Multe pli estas koncernataj pri la protektado de la naturo, aero, akvo, arbaro, ke miajhoj kaj tiel plu.

Sincere via samideano kaj pacamanto

Svetislav Kanacki
Australio




Estimata kamarado Kurita,

Kiel longjara leganto de la "VERDA KOLOMBO" mi alte taksas ghian valoron por nia movado. Kompreneble mi estas plu interesata en tiu chi revuo.

Nia mondo nun ne plu estas la sama kiel tiu de antau kelkdek monatoj, tamen ni ankorau ne havas pacan kaj sekuran sistemon de reciproka respekto. En kelkaj regionoj la tendenco estas ech kontraua (Jugoslavio).

En Europo fortighas la fashistaj kaj rasistaj partioj, precipe en mia lando. Hodiau estis balotoj en Vieno pri la regiona parlamento, en kiu la ekstreme dekstra partio FPO akiris 23% kun siaj sloganoj "For, kun la eksterlandanoj!" Kun tiu rezulto ghi nun estas la dua forta partio en Vieno.

Kiel nin instruas la historio, tiuj tendencoj estas fekunda tero por militpreparado, por akceli perfortajn konfliktojn. Kunla foresto de okcident-orienta konflikto ne estas estingita la militdanghero.

Malesperige montrighas la lasta MEM-gheneralkunveno en Bghdgoszcz, multaj iamaj kamaradoj jam taksas superflue la paclaboron, pro tio mi despli alte taksas vian senlacan laboron kaj dankas por la revuo kaj esperas la dauran ricevon.

Via Amiko

Ernst Quietensky
Vieno




Estimata,

Mi esperas, ke mia letero ne malfruos por respondi al vi, ke "la Verda Kolombo interesas min."

Estas ghojige, ke vi planas enhave plirichigi la nomitan periodajhon. Mi deziras al vi pli grandan sukceson.
Sincere via

Wang Yuchin
Esperanto-sekcio de Radio Beijing




Kara Kurita,

Kun granda ghojo mi ricevis vian fotokopiitan leteron al la legantoj de via organo. Mi sendas mian respondon: "La Verda Kolombo interesas min." En ghi mi trovas vere interesajn kaj aktualajn materialojn samkiel plurajn aliajn kun neordinaraj temoj. Mi gratulas la redaktan teamon kaj ghiajn kunlaborantojn. Samtempe mi gratulas la estraron de JPEA kaj ghiajn membrojn, kiuj restas firma bastiono de la paco en fora Japanio.

Bonvolu akcepti miajn dankojn pro la regula sendado de "La Verda Kolombo," al kiuespereble mi ghuus estonte.

Tre kore kaj amike,

via Vasja Cvetkova
Bulgario





S-ro Kurita Kimiaki,

Estimata Prezidanto de JPEA

Antau nelonge mi ricevis vian anonceton datitan je 14, sept. 1991 kun la Verda Kolombo (109). Mi devas diri, ke via organo tre interesas min. Dank' al S-ino Sano Hisako en Huzisaua, ekde junio chijare, mi estas leganto de via organo, kvankam ech antau 20 jaroj mi estis la leganto de Paco. Paco estas la plej granda deziro por chiuj landoj kaj popoloj.

(Preterlasite)
Yang Zongkun
Chinio




Kara Samideano,

Jes, la Verda Kolombo interesas min. Mi sendos monon al vi baldau por ke ghi kovru la pres/poshtkoston. Longtempe mi legis vian organon kaj mi dankas vin por la pacnovajho el Japanio.

Minerva Rees Massen
Usono





Estimata Prezidanto,

eldonanto de la Verda Kolombo
S-ro K. KURITA

Nia esperanto-klubo regule ricevadas vian interesan revuon kaj kun granda intereso legas ghin.

La Verda Kolombo interesas nin kaj precipe min. Ni kredas, ke vi daurigas eldonadon de chi valoran pres-revuon. Ni salutas vin. Ni gratulas vin.

Estu por chiam Suno, Paco, Esperanto kajvia Verda Kolombo!

Ni bondeziras al vi bonan sanon, felichon, novajn sukcesojn. Estime, elkore, sincere
Prezidanto de E-Klubo Timofej Shuvajev
Sekretariino


Olga Jhukova
Sovetunio


【要約】「La Verda Kolomboは面白いですか」との問いかけに,世界から,力強い反応があった.皆で回し読みしている,図書館に入れている, エスペラント放送で内容を流している等,この雑誌が広く利用されていることも分かる. これは,受け取った手紙の一部.




Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp