VK-112

El la Verda Kolombo n-ro 112 (maj.-jun. 1992)





Malkashigis Alia Fiago de Tennoa Armeo



Zyuugun ian-hu estas eufemisma termino por priskribi dekmilojn da virinoj, kiuj estis konskripciitaj por servi kiel prostituitinoj por japanaj trupoj dum la Dua Mondmilito. Zyuugun signifas "akompani la armeon": ian signifas "konsolo" kaj hu signifas "virino."

La tragedio de tiuj virinoj denove ricevis publikan atenton last-decmbre kiam grupo de 35 koreaj virinoj, inter ili ankau tri ekskonsolistinoj, procesis kontrau la japana registaro por postuli kompensadon pro perforta prostituo.

Por solvi la problemon de armea "konsolistino", la malhumana ago de la japana militarismo pri la korea popolo, necesas intertraktado inter la du registaroj, en kiu Japanio devas konfesi sian respondecon por preni pashojn por kompensado.

En la japan-sud-korea kulmina konferenco okazigita meze de kolerantaj manifestacioj fare de sud-korea popolo, japana chefministro MIGHAZAUA Kiiti esprimis apologion, dirante, "Mi ne povas ne senti forte chagrenita pri tio chi kaj mi esprimas mian plej sinceran apologion." Sed pri kompensado, li nur diris, ke rezulto de la progresanta proceso devas esti atendata kaj atentata.

Kompensado por la "konsolistinoj" kaj la respondeco de la japana armeo pri tiuj armea "konsolistino", kiujn ili mobilizis dum la Japan-China Milito kaj Pacifika Milito farichis granda politika problemo, char tri koreaj virinoj procesis lastjare kontraula japana registaro por kompensado.

La 47 Jaroj Ne Povis Forvishi Ghin

La armeaj "konsolistinoj" estis ch. 200,000 virinoj, kiuj estis mobilizitaj de japana eksa armeo en la agresmilito en la nomo de la Tennoo (Imperiestro). Tio estis laplej hontinda malhumana ago de japana militarismo en la agresmilito. Tio estis senprecedenca brutala ago, kiu malmeritas al moderna shtato ech je milito.

Japana militarismo iris ech tiom, kiom perforte forporti multe da virinoj el Koreio, kiun siatempe regis Japanio, por la "amuzado" de japana armea personaro. Lastatempaj raportoj el Sud-Koreio malkovris, ke 12jara virino estis inter ili. Tiuj, kiuj estis forportitaj kiel armeaj "konsolistinoj" devis vivi mizeran vivon ech post la militofino, char ili trovis malfacila edzinighi au hejmeniri. Kial tio farighis demando 47 jarojn post la milito? Tio estas char sinsekvaj registaroj de la Liberal-Demokrata Partio ne agnoskis respondecon por la agresmilito kiu kauzis la perdon de 20 milionoj da vivoj deazianoj kaj 3.1 milionoj da japanoj. Registaro de LDP neniam faris klaran memkritikon pri la agresmilito. Kvankam la sistemo de armeaj "konsolistinoj" estis planita kaj efektivigita lau la klara desegno de la japana antaumilita armeo, chiuj postmilitajregistaroj provadis kashi tiun fakton. La vicministro pri enlandaj aferoj eldonis cirkuleron donante instrukciojn fajre detruila liston de nomoj de koreanoj, kiuj estis perforte mobilizitaj. Registaroj de LDP mensoge klarigis, ke civilaj entreprenistoj havis tiujn virinojn. La nesincera reagode la japana registaro pri la demando de "konsolistinoj" okazis pro sia entuta manko de memkritiko pri la agresmilito mem.

La kabineto Miyazaua de LDP silentadis pri la fakto ghis ghi farighis politika demando. Tio montras, ke la kabineto Miyazaua estas la heredanto de la hontinda sinteno de antauirantaj registaroj de LDP. Fundamenta solvo de la demando postulas klara memkritiko antau chio pri la agresmilito kaj pri la malhumanaj enmilitaj agoj.

Pri kompensado pro la japana kolonia regado de Koreio la registaro asertas, ke tio estis "solvita" kun la konkludo de la Japan-Sud-Korea Traktato pri Bazaj Rilatoj kaj la Interkonsento pri Postuloj kaj Ekonomia Kunlaboro. Sed tia sinteno de evitado pri sia respondeco absolute ne devas esti permesita.

Lastatempe estis iom da evoluoj pri tiu chi demando. Pro la publikigho de dokumentoj, kiuj pruvas la krimon de la eksa Japana Tennoa Armeo pri la manipulado de la "konsolistinoj", la konekso de la registaro kaj sia respondeco evidentighis kiel establitaj faktoj. Krome, estis trovita lastautune listo, kiu eskapis la forbruligon, pri 90 000 truditaj koreanoj. Ankau atestajho estis trovita == ke el tiuj slavigitaj koreanoj, multaj virinoj estis devigitaj fari seksajn agojn por soldatoj.

Char tiuj faktoj jam estas malkovritaj, la japana registaro devas preni respondecon kiel natura sekvo por tiuj historiaj krimoj kaj alpreni leghoprojekton por kompensado.

【要旨】またも暴かれた日本軍国主義の罪悪, 47年の歳月もこの罪状を拭いさることはできない.本文は,従軍慰安婦問題の解説, この問題をめぐる韓国における抗議と訴訟, 日本政府の態度. および,「問題を明らかにして,誠意をもって補償せよ」とするわれわれの要求にふれている.




Ho Patriotismo!



(Ekstrakto el la jhurnalo Yomiuri, 1992-01-19) Tiu chi teksto altiris la atenton de la redaktoro, char ghi montras klare: En la nuna mondo estas iluzie imagi, ke problemo kushas inter nacioj. Fakte grandaj kapitalistoj jam finformis multenaciajn anarojn, kiuj elsuchas laborantojn kaj konsumantojn trans landlimoj. Tiom longekiom laborantaj homoj kverelos inter si, ili kontentos! Tiun fakton atentigas tro malmulte da homoj lastatempe.

La konsilantaro de la urbeto Greece, Nov-Jorko, patriotisme decidis lastatempe malakcepti malmultekostan oferton por uzita elkavigadoro de 40 000 dolaroj kun la nomode Komatsu favore al pli multekosta, kiu fiere portas komercan markon de John Deere. Estis malkovrite poste, ke la John Deere, kvankam ghia motoro estis farita en Ioua, estis muntita en Japanio kaj vendita de la entreprena komunulo Deere-Hitachi. La malestimata Komatsu estis farita en Usono.

Je la nuna grado de la integrado de la japana kaj usona ekonomioj, ia ajn urbeta konsilantaro, kiu komencas batali por Usono, estas en chiama risko igi sin ridindajho. La samo por unuopaj usonanoj. Chu estas patriotisme acheti "Honda" produktita en Usono? Kiel, se temas pri autoj vendataj fare de la Granda Trio de Detroit, kiuj estis tute au parte fabrikitaj en Japanio? Kiel, se estas ununura japana duonkonkuktoro en iu modelo de Cadillac? Chu chi ne taugas? Chu ia lojala usonano audacas acheti, mi diru, usonfara EG Logo ekipita per tiom da partoj fabrikitaj en Azio? Chu estas bone acheti Chevy de vendisto, kiu ankau posedas vendorajton de Toyota en la sama regiono?




KIES OSTOJ KAJ KIAL ?




En julio, 1989 ostoj de ch. 35 personoj estis malkovritaj el la konstruejo de la Shtata Instituto de Preventa Higieno en la administracia urboparto Shinjhuku, Tokio. Ili estis nur kranioj kaj femurostoj kaj mankas aliaj partoj. Lau la polico la tempopaso ekde la mortoj estas mezurita inter 20 kaj 100 jaroj. Koncernighas nenia kriminala kazo endosierita, au nenia subtera historia trezoro registrita. Ghis hodiau neniu anoncis sin kiel koncernato malgrau la amplekso de la trovitaj ostoj.

La loko, kie trovighis la ostoj, delonge apartenis al Terarmea Lernejo de Militkuracistoj ghis la malvenko de Japanio en 1945. Aparte rimarkinde estas, ke ghuste samloke staris Epidemipreventa Laboratorio de militkuracista general-leutenanto ISHII Shirou. Li mem iniciatis kaj mastrumis la fifaman 731an Trupunuon, trupunuon por bakteria milito, proksime de la urbo Harbin en Nord-Orienta Distrikto de Chinio. Ghi mortigis almenau 3 000 kaptitojn chinajn, koreajn, rusajn k.a. per hororaj eksperimentoj pri vivaj korpoj. La laboratorio en la centro deTokio funkciis kiel komandoturo, kombinante enlandan "medicinan esploradon" kun "vivkorpaj eksperimentoj" fare de la 731a Trupunuo k.a. en Chinio. La estro de la urboparto Shinjhuku petis tri fojojn la Ministron pri Publika Bono esplori kaj identigi la ostojn, sed tute vane. Dume en aprilo, 1990, Asocio por esploro de la Ostoj fondighis fare de civitanaj memvoluloj, kiuj volis jughi chu la ostoj estas viktimoj de la diablaj vivkorpaj eksperimentoj. Kaj la asocio ripete postulis la Ministerion pri Publika Bono ghisfunde esplori verajn faktojn pri la ostoj. La Ministerio tamen rifuzadas ekspertizon kaj identigon de la ostoj, kaj dume sugestis al la urboparto Shinjhuku rapide detrui la ostojn.

Kredante, ke chiuj japanoj, kiuj partoprenis en la agresmilito, dividas respondecon kaj devas preni sur sin la penon serchi la veron, la Asocio sendis en junio kaj augusto, 1991, esplor-delegitaron al Chinio por informighi pri viktimoj k.a. En la proksimo de la urbo Harbin, kie situis la trupunuo, la delegitaro vizitis la Muzeon de Krimatestajhoj de la 731a Trupunuo, kaj eksciis la situacion en Chinio koncerne la trupunuon por bakteria milito.

Lau la estro de la muzeo estas tre vershajne, ke la trupunuo ekspedis parton de lakaptitoj senditaj de japanaj ghendarmoj kaj specimenojn de homkorpoj al la Epidemipreventa Laboratorio en Tokio. Interalie la delegitaro renkontis familianojn, kiuj perdis sian patron, edzon au onklon pro la kruelega murdo de la diabla trupunuo. La postlasitaj familianoj konfidis al la delegitaro apelaciojn, kiuj postulas la japanan registaron plene esplori la ostojn, sincerepardonpeti al ili kaj kompensi por iliaj damaghoj. La apelacioj estis senprokaraste prezentitaj al la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en Tokio.

Dume la autoritatularo de la urboparto Shinjhuku, akceptinte la postulojn de la Asocio kaj la urboparta asembleo, komisiis ekspertizon de la ostoj al sciencisto pasintseptembre. Kompreneble tamen necesas multeda laboro, elspezo kaj tempo por ekspertizi plene multajn ostojn. Sen sufiche da ekspertizoj, tempodauro kaj aliaj necesaj kondichoj oni ne povas solvi perfekte la ostoproblemon. Malgrau tio la nove elektita urboparta estro diris, ke la ekspertizitaj ostoj kremaciighu kaj enterighu rapide. Estas timinde, ke nesuficha ekspertizo kaj burokrata traktado pliigos la afliktojn de la postlasitaj familianoj. Ne permeseble!

Nun, vintre en 1992, civitanoj memvoluloj organize strebadas por kolektado de subskriboj, postulante dauran ekspertizon kajkonservon de la ostoj al la estro de la urboparto Shinjhuku kaj la prezidanto de la urboparta asembleo.

1992-02-27 KUBOTA Kunio


piednoto Pingfang : Urbo situanta ch. 20Km sude de Harbin. Tie estis la sidejo de la 731a Trupunuo de 1938 ghis 1945.




La Apelacio de S-ino Cin Ran-zu (69jara) (Ekstrakto)

Mi esits 19jara. Matene la 17an de julio mia edzo kiel kutime eliris al sia laborejo, nome la stacio Mudanjiang. Ech post la 5a horo li ne revenis hejmen... CHirkau post la 7a vespere subite envenis hejmen kelke da ghendarmoj. Unu el ili demandis min, "Kie kashighas la radioaparato?" Post vana serchado ili perforte kunprenis min al la ghendarmejo de Mundanjiang...

Saman tagon noktmeze la ghendarmoj komencis torturon al mi. Neeltenebla dolorego kriigis min, "Ho, panjo!" Kaj poste nenia vorto plu. Tiumomente mia edzo feble diris, "Ne batu shin. Nenion shi scias. Chion ajn demandu al mi." Sen trovi alian rimedon la ghendarmachoj vergadis mian edzon per rimeno por trudi konfeson. Sed tute vane. Kruela bategado lin senkonsciigis, kaj malvarma akvo privershita lin rekonsciigis. Mia koro doloregis vidante mian karulon esti inter la vivo kaj morto.

Ni tri virinoj suferadis torturon semajnlonge en la ghendarmejo. Kaj oni ne povis ne liberigi nin, char ni konfesis nenion. Mi frekventis al la ghendarmejo en Mudanjiang zorgante pri la sorto de mia edzo, sed mi ne povis renkonti lin. Poste mi informighis, ke oni sendis lin al la ghendarmejo en la urbo Harbin. Mi do iris al Harbin kaj serchadis lin tra la urbo. Sed trovighis neniu spuro de mia edzo. Tial mi pensis, ke lijam estis mortigita.

Lastatempe mi audis, ke ostoj de pli ol 30 personoj estis trovitaj el la estinta tereno de la Terarmea Lernejo de Militkuracistoj en Tokio. Lau onidiro samloke ekzistis Epidemipreventa Laboratorio, kiu funkciis kiel la centro de esplorado pri bakteria milito en Japanio, uzante chinojn kiel materialojn por bakteriologiaj eksperimentoj. De kie tiuj chinoj alvenis? Ili supozeble estis kashite senditaj el Chinio. Tio suspektindas, chu ne?

Tial mi pensas du eblecojn. La unua estas, ke mia edzo murdighis en Pinfang, kie situis la 731a Trupunuo. La dua estas, ke li estis sendita al Tokio. Chiuokaze mi postulas la japanan registaron responsi plene.

(La resto estas delasita.) Skribite laudikte de la muzeestro

【要旨】1989年7月東京都新宿区の国立予防衛生研究所建設現場から身元不明のおびただしい人骨が発見された.日本の敗戦までその場所には,生体実験で3000人以上を殺したとされる第731部隊(細菌戦部隊)と関わりがある陸軍軍医学校の防疫研究室がおかれていた.市民は,中国側とも連絡をとりながら,揉み消しをはかる当局に対して, 真相究明を要求している. 後半は,犠牲者遺族の敬蘭芝(チン・ランズ)さん(69歳)の申立書の抜粋.




Kial Japanoj Laboras Gis Morto
ANBA Syoozi



Jam du fojojn nia organo publikis artikolojn pri "karooshi", morto kauzita de troalaboro, kiu tamen estas, mi supozas, ne facile komprenebla problemo por eksterlandaj legantoj. Povas esti! Mi provos trakti chi tiun temon el 3 flankoj, t.e. (1) trudo de kromlaboro pagata kaj ech ne pagata, (2) malalta salajro, kaj (3) eksterlandaj laboristoj en Japanio.

Antau tio, mi montros la plej lastan statistikon pri kromlaboro, prilaboritan de Zenrooren, kiu kolektis respondon el 179,868 laboristoj, demandinte de ili kiomhorankromlaboron ili faras monate.

sen kromlaboro....................20.9%
malpli ol 10 horoj monate...26.5%
10〜19 horoj......................17.1%
20〜19 horoj......................13.3%
30〜19 horoj.......................7.9%
40〜19 horoj.......................4.1%
50〜19 horoj.......................3.0%
60〜19 horoj.......................2.6%
pli ol 80 horoj...................3.0%
sen respondo......................2.1%

La averagho de chiuj, inkluzive tiujn, kiuj ne kromlaboris, estas 23 horoj. Tiuj kiuj laboris pli ol 50 horoj atingas 8.6 %, ja super "la plafono en la gvidolinio" dela Labora Ministerio.

(1) Kromlaboron Senplafone Pravigas la Kodo

Do kia estas japana jura sistemo pri lalimigo de kromlaboro?

Lau la Kodo pri Labornormo, kiu mem deklaras, ke la normoj pri laboraj kondichoj determinitaj en si estas minimumaj, limigas labortagon je 8 horoj ekster ripoza tempo, kaj laborsemajnon je 40 horoj. La sama legho determinas ankau pri kromlaboro, ke ladungantoj devas kontrakti kun laborista sindikato, kiu reprezentas pli ol duonon dela dungitoj. Kaj la limo de la kromlaboro? Nenia plafono! Nur ekzistas limigo pri virinoj, t.e. 6 horoj semajne au 150 jare au malpli, kun escepto pri tiuj, kiuj staras sur gvida pozicio au havas taskon kun speciala tekniko au scio. Unuvorte, en Japanio ne trovighas limigo en kromlaboro. Japana registaro ankorau ne ratifas la Unuan Konvencion de ILO, akceptitan en 1919.

Ni revenu al la escepto por virinoj. Mi skribis pri la limo; tio ne signifas, ke tiu determino bremsas la volon de la dunganto ordoni kromlaboron super la limo. Tute ne. Tio signifas, ke se la dunganto ne pagas por la kromlaboro, ties horoj ne estas enkalkulataj. Precipe en bankoj ne pagataj kromlaboroj estas preskau chiutagaj.

Eble vi demandos, chu laborista sindikato ne ludas rolon de la defendanto. Ne, la laboristaj sindikatoj, organizitaj en Rengoo (La Japana Konfederacio de Laboristaj Sindikatoj), kiu organizas 8 milionojn, staras pri la punkto por la dungantoj, kaj Zenrooren (La Nacia Komferenco de Laboristaj Sindikatoj), apenau organizas 2 milionojn.

Trudemon de la dungantoj pri kromlaboroakcelas sintenado de la justico. La Plej Supera Tribunalo en la 28a de nov., 1991, akceptis aseron de la dunganto Hitachi, kiu maldungis laboriston Tanaka sub la preteksto, ke li ne akceptis ordonon de kromlaboro. Pri tio La Verda Kolombo en n-ro 101 (jun. 1990) priskribis pli precize.

Mi skribis en chi, ke la "ne pagata kromlaboro" okazas kun virinoj. Tamen tia esprimo kauzus miskomprenon, char tia avara trakto de dungantoj regas super chiuj dungitoj. Ilia arbitra subpremo ofte vestas sin en la formo de la volo de laboristoj, kiel montras ekzemplo kun CHC AU TCHC (anglalingvamallongigo de 'kvalito-kontrolo' kaj 'totala kvalito-kontrolo'), en kiu la dunganto organizas laboristojn en malgrandaj rondoj, en kiuj ili diskutas kiamaniere ili povas plibonigi la servon. La membroj de la rondo klopodas stingi la celon, kiun ili 'memvole' eltrovis el la diskuto. La arbitra kaj avara politiko de la kapitalo nature naskas konkurencon inter la laboristoj. Ili 'memvole' klopodas plenumi sian taskon, donitan de la mastro. Ili ne domaghas kromlaboron ech se la dunganto ne pagas, se lia tasko ne estas plenumebla en fiksita labortago. La plej malfelichaj ech mortas post troa lacigho la morton nomatan 'karooshi', kaj la verdikto de la Plej Supera Tribunalo estas nenio alia ol la instigo al 'karooshi'.

Nun Zenrooren postulas senkondichan plenumon de 40-hora labortago, kiun difinas la legho, kaj ke la dungantoj mallongigu la laborsemajnon malpli ol 40 horojn kaj realigu 2 libertagojn semajne.

(2) Familia Ekonomio Premisas Pagon de Kromlaboro

Pluraj laboristoj ofte demandas: "Bone, malpli longan labortagon mi deziras; sed kiel ni povas vivteni se mankas enspezo el kromhora laboro?" Niaj eksterlandaj legantoj klinas la kapon konfuzite, char ili rigardas la japanojn richaj, char en multaj landoj japanoj amase vojaghas kaj impetas al la butiko por famkonataj varoj. Tiel por japanoj prezo de varoj ekster la lando estas malalta. La prezo en Japanio estas tiel alta, ke chi estas 1.23-oble pli alta ol de Novjorko, 1.27-oble ol de Hamburgo en 1991. Freneze alta prezo de tereno, kauzita de aferistoj koneksaj al monopoloj, au monopoloj mem sub garantio de la registaro. Kiom kostas modesta domo? Mi provu rigardi reklamajn afishojn, kiujn oni enjhetas en hejmajn poshtkestojn chiumatene kun jhurnalon. 78 milionoj da enoj por uzita domo kun totala amplekso de 175・ kaj tereno 141・, 98 milionoj por amplekso 102・ kaj tereno 94・, 31 milionoj por amplekso 62・ kaj tereno 49・ ktp. Tio estas, ke ordinaraj salajruloj ne kapablas acheti domon en urbo, kaj sekve oni serchas kolektivan domon, el kiu chambraro sen korto kostas 29 milionoj por 59・ da amplekso, 26 milionoj por 56・ ktp. (Atentu la ciferojn de amplekso!) Tiuj, kiuj ne povas rezigni sian domon, devas acheti ghin en suburbo, de kie li devas konsumi pli ol 2 horojn por atingi sian laborejon. Tiuj estas ekzemploj en Osaka, kie la prezo estas iom malpli alta ol en Tokio. Mia jara enspezo estas apenau 6.5 milionoj, do la prezo de loghejo egalas al mia salajro por 4 〜 15 jaroj!

Ankau prezo de edukado por siaj idoj pezas sur la gepatraj shultroj. Stranga kuraca sistemo, en kiu hospitalo, kiu zorgas maljunulojn pli ol 70 jaraghajn estas devigita teni deficiton, kauzas pezan elspezon deiliaj idoj-prizorgantoj. Chiuj chi pelas laboristojn al kronika dependo de kromhora laboro, kiu certe kaj iomgrade savas deficiton de familia ekonomio.

Samtempe, ankau estas vero, ke la kromlaboro ne povas savi malaltan salajron. Ech lau la registara statistiko, japana reala salajro estas 60% de tiu de Usono, 80% de tiu de Britio, kaj 67% de tiu de FRG (1990).

(3) Eksterlandaj laboristoj sub danghera laboro

En Japanio trovighas vorto '3K', t.e. 'kicui' (peza), 'kitanai' (malpura) kaj 'kiken' (danghera). Mi nun ne havas statistikonpri eksterlandaj laboristoj, tamen tio estas tre malfacila, char neoficiala dungo deeksterlandanoj ne aperas en chi. Por ili, el kiuj plimulto ne posedas sufiche japanan lingvon, la plej facile atingebla laboro estas tia kategorio kun '3K'. Precipe por laboristoj el evoluighantaj landoj, kie nacia valuto estas malalta, Japanio devas esti certe alloga labormerkato, kie ech malalta salajro en enoj grandvaloras poste en sia hejmlando. Tiuj laboristoj, des pli, se ili laboras ne oficiale, riskas sanon kaj ech vivon, char la leghoj ne protektas ilin. La plej mizeraj estas ekzemploj de prostituitinoj, trompitaj de 'jakuza'-gangsteroj, kiuj varbas ilin en pluraj aziaj landoj sub la preteksto de studado au laboro en trinkejo. Se nia MEM estus pli granda kaj prestigha en tiuj landoj, ni povus organizi efikan preventon solidare kun la sekcioj kontrau tia skandalo!

(4) Memkontraua konfeso de monopolistoj

Asserto de s-ro Morita Akio, prezidanto de Sony, vicprezidanto de Federacio de Ekonomiaj Organizoj, vokas atenton. Lau li, japana salajro ne estas suficha por ghui vivon, kaj ili devas konkeri heterogenecon de administrado en Japanio por havi komunan regulon por kune prosperi kun usonaj kaj europaj entreprenoj.

Certe, la divido de laboro* en Japanio estas ekstreme malalta, nome 77% en 1989, dum Usono 81%, Britio 82 % kaj Francio 83 %, kaj tio kauzas maljusta konkurenco de japanaj varoj en Usono kaj Europo. Laborista Sindikato de Sony montras avaraghan salajron de laboristoj de Sony. Ilia monata salajro de 285 mil enoj estas malpli ol 70% de la usonaj kaj la germanaj (FDR) rilate al achetkapablo, kaj jara totala labortempo de 2,134 horoj plus kromhora laboro de 312 horoj estas 500 horojn pli longa ol tiu de Germanio. Ghi postulas la mallongigon de laborjaro en 1,790 horojn. Mi deziras scii, chu li diris tion nur por gajni famon, au sincere opinias kiel li esprimas.

* La termino divido de laboro estas uzata por montri (enspozo de la dungitoj) proporcie al (nacia enspezo == enspezo de privataj entreprenoj), kaj ne estas samsignifa kiel 'kvoto de plusvaloro' en marksisma ekonomiko.

(5) Zenrooren postulas plialtigon de 35mil enoj

Nun laboristaj sindikatoj, organizitaj en Zenrooren postulas de siaj dungantoj salajran plialtigon de pli ol 35 mil enoj, kaj amendon de la Kodo pri Labornormo, ke chi limigu labortagon je 8 horoj au malpli, au laborsemajnon je 40 horoj au malpli, kaj donu kompletajn du libertagojn semane, limigu kromlaboron je 30 horoj au malpli monate kaj je 150 horoj au malpli jare. Nun provata estas ankau organiza forto de chi tiu minoritata nacia centro de laboristaj sindikatoj.

【要旨】「なぜ日本人は死ぬほど働くのか」と題するこの論説は,(1) 労働基準法が残業を無制限に認めている点, (2) 家庭経済が残業を前提として成り立っている点, (3) 外国人労働者の問題, (4) 独占の矛盾した言い分, (5) 全労連の賃上げ要求, の5点にわけて解説をおこなっていて,欧米人の当然の疑問によく答えている.




sen vortoj

La blanka kolombino de la paco
Kun verda la branceto je la beko
Malfermaj la flugiloj sur la spaco
- Simbolo de pureco kontrau peko


De niaj plej sublimaj sentoj - veko
Sencesa kontrau militminaco
Paco simbolo por trojan' au greko
Sen disting' de koloro, kred' au raso


Post tiom da sangverso kaj sufero,
Militoj kaj perforto, kaj mizero,
Finfine, la Homar' sur paca ondo !


Ho, ne plu Nagasako, Hirosimo
Anstatu nigraj monstroj de la krimo,
Blankaj kolomboj sur la tuta mondo !


........................Manoel Borges dos Santos (Brazilo)

el Poemaro por Paco



Persona Amikeco Kiel Bazo de Pac-Edukado

Verkis OSIOKA Taeko
Esp-igis YOSIDA Tadao

Kristnaska karto de S-ro Chris en Australio jam venis la unuan de decembro. Mi tuj pinglis ghin sur la muro de la familia chambro. Chiujare chirkau 20 gratulaj kartoj, venintaj de tie kaj tie en la mondo, estas por mi hejma dekoracio.

Post la registrigho de nia hejmo (en Hiroshimo, Red.) por Pasporta Servo, gastoj de diversaj nacioj tranoktis che ni. Se la kondichoj de gastoj permesas, mi kondukas ilin al la lernejo, kie mi instruas. Miaj gelernantoj povas chui talenton au naciajn karakterizajhojn de la gastoj.

S-ro Uang el Chinio prononcis chinmaniere chiujn nomojn de la klasanoj.

Juna hungara folklora dancisto montris lertajn dancpashojn.

Kiam muzika instruisto de Moskvo venis, ni havis malgrandan koncerton en la gimnas tikejo kun aliaj lernojaranoj.

Pola instruisto, uzante lumbildojn de Aushvico kiujn mi fotis en Pollando, klopodis helpi la gepatrojn kaj gelernantojn lerni pri paco je dimancha lecionvizito.

Kun mia lernanto sur siaj brakoj valsisfranco Alesh.

Skribinte arabajn literojn sur nigra tabulo, Iranano Reza surprizis la gelernantojn kun demando "Kiel vi legas chi tiujn?"

Ili enskribis en sia taglibro fortan impreson. Kiam la milito okazis en Persa Golfo, ili estis maltrankvilaj, dirante "Irako estas tuj najbara al Irano. Se la milito vastighus, chi estus tre chena al S-ro Reza en Irano.

"Sinjorino! Mi vidis muzikan feston de Edinburgo en televido. Mi sentis chin tre kara rememorante la parolon de Marion el Skotlando, ke la internacia muzika festo estas okazigata en la lando kun belaj montoj kaj lagoj."

Se la gelernantoj sentas kun intimeco, ke amikoj loghas tie kaj chi tie sur la terglobo, pro la sperto de personaj kontaktoj, ili facile komprenas la globajn problemojn de paco, libero, vivmedio ktp. ktp.

【要旨】広島市に住む忍岡夫妻は,この地を訪れる外国のエスペランチストに自宅を開放し,国際親善を深めている.小学校の先生である忍岡夫人は,お客さまを教室に案内する.生徒たちは,いま世界各地にお友達が出来,世界が具体的で身近な存在になった.本文は,その交流の寸描.人と人との接触こそ平和教育の基礎だ.




Dankon Por Viaj Subtenoj Al La Laboristoj!



Laboristoj akiris venkon en siaj kazoj, pri kiuj nia organo "La Verda Kolombo" informis en la numeroj 93 (dec. 1988) kaj 108 (jul. 1991).

La kazo kun 15 partotempaj laboristinoj, kiujn maldungis Sanyo, mondfama pro elektraj aparatoj, akiris jughon de la Loka Jughejo de Osaka la 21-an de okt. 1991, ke la maldungo estu ne valida. Dum kelke da tempo la kompanio ne volis obei al la jugho, sed sub la forta postulo de la laboristinoj kaj levighanta protesto de civitanoj, ili fine kompromisis kun la laboristinoj. Kvankam la oficiala nomo estas 'kompromiso', lakompanio estis devigata akcepti ilian postulon redungi ilin.

La alia estas la kazo kun Japana Rugha Kruco, kiu ne akceptis kolektivan negocon de la laboristoj organizitaj en Zennisseki (Laborista Sindikato de Rugh-Kruca Hospitalo). La Plej Supera Jughejo donis jughon, ke la Rugha Kruco devas cheesti en la kolektiva negocado kun Zennisseki. La sindikato deklaris okaze de la jugho: "Ni dankas al tiuj, kiuj subtenis nin per sia subskribo al la Plej Supera Jughejo, kaj montras nian volon, ke ni laboros por defendi vivon kaj rajtojn de la laboristoj kaj de la popolo, kaj klopodos por defendi kuracadon por la popolo." Nanba Syozi

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp