VK-112b

El la Verda Kolombo n-ro 112 (maj.-jun. 1992) posta duono



leteroj




Jenaj du leteroj estas inter deko da leteroj ricevitaj de S-ro KUBOTA kiel respondoj al lia alvoko pri porpaca historiedukado, kiun li faris en VK (Vidu, VK n-ro 110) kaj poste per leteroj. Ankau kelke da aliaj ricevitaj leteroj, tre interesaj, ni prezentos al vi en sekvantaj numeroj de nia revuo. (Red.)

Tre ghojinde, dum 6 semajnoj mi recevadis amikecajn respondojn de 9 gesamideanoj, kies sincereco, favoro kaj amikaj helpoj profunde kortushis min.

Invitite de la redaktoro mi ekvolis prezenti la karajn leterojn unu post la alia en L.V.K. Estos feliche, se la leteroj pliigos intereson pri historiedukado kaj utilos pliprofundigi interkomprenighojn de estimataj pacamikoj.
Kubota Kunio





la 29an de januaro, 1992


Estimata S-ro KUBOTA,

Hodiau mi ricevis vian leteron pri via alvoko en "La Verda Kolombo." Chu vi legis mian leteron al S-ino AI en la sama bulteno (p. 9) ?

Niaj lernolibroj ghuste prezentas milithistorion. Estas japanaj lernolibroj kiuj kashas la veron. Kontraue al japanaj junuloj, la nederlandaj junuloj estas bone edukitaj pri la historio de milito en la mondo. Mi estis shokita vidi je la televido japanan junulon kiu ne sciis ke Japanio estis atakanto en Azio kaj krome ne sciis ke Japanio malvenkis la militon! Ech mi legis ke kiam la filmo "The Last Emperor" montrighis en Japanio la scenoj pri la perforto de Nanking estis eltonditaj. Tial mi demandas min kial via alvoko estas ankau al eksterlanduloj. Shajnas al mi, ke vi havas sufichan laboron aktivigi japanojn kontrau la malghusteco de la prezentado de historio en japanaj lernolibroj.

Mi faras lau miaj eblecoj laboron kiu povas pligrandigi la komprenon de nederlandanoj pri iliaj antauaj malamikoj, la japanoj. Mi ofte prezentas prelegon pri via lando kaj klopodas shanghi la malamonal kompreno. Sendube vi legis pri Reghino Beatrikso kiu dum sia vizito al Akihito pasintan oktobron kuraghe parolis pri la malfelicho kiu ankorau nun ekzistas en la koro de nederlandaj malliberigituloj kiuj suferis en japanaj koncentrejoj dum la militoen Azio. Granda problemo estas ke la malamiko de geavoj venenas la gefilojn kaj la genepojn.

Eble mi ne estas sufiche pacifisma por kontentigi vin. Mi opinias ke la situacio en la mondo estas kompleksa kaj la atingo de paco ne estas simpla afero pri manko de milito. Paco estas manko de malamo. Bedaurinde ni ne povas malfluidigi malamon kiel ghi spilas el krano. Ni devas labori por shanghi la mondon tiel ke chiuj havos la bazajn necesojn por vivi sen timo de malsato, malsano, militsufero k.t.p.

Mi scias ke S-ino AI protestas pro la pago de 9 miliardoj de Japanio rilate al la Golfa Milito de 1991. Mi ne samopinias kiel shi. Dank' al usona influo post la militmalvenko de Japanio via lando ricevis konstitucion kiu malpermesas militarmeon. Usonanoj pagis inter 1945 kaj 1991 miliardoj da impostoj por havi defendan militsistemon por la tuta mondo ankau por Japanio. Char Usono estis forta dum jaroj de timo pri komunistaj atakoj, Japanio povis pace rekonstruighi ghis ghi estighis monpova lando. Nun Japanio, lau mi, havas gravan respondecon al la tuta mondo rilate al la justa divido de la laborebleco, de la ekonomia merkato, de la militsekureco k.t.p.

Pli da personoj mortis sur la pinto de japanaj bajonetoj en Suda Azio ol en Hiroshima kaj Nagasaki. La valoro de tiuj du atombomboj estis ke la homoj de la mondo estis finfine shokitaj kaj promesis "Neniam ankorau." Kion oni povas fari se lando ne lernis la lecionon kaj denove minacas la mondon per megabomboj? Ideale ni volas esti pacifistoj sed ankorau ne eblas. Ghis kiam richuloj pensos pli pri mondrespondeco ol pri ekonomia venko, ghis kiam chiuj havos la bazajn necesojn por vivi, ghis kiam religia tolereco ekzistas chie, la politikistoj povos instigi malamon kaj militon. Tial lau mi, ni kune devas esti militpovaj por malhavi militon.

Je 1989 Irako estis atakanto en Sauda Arabio. Kiel oni povas haltigi la atakantojn sen milito tiam? La tuta mondo plibonigos se la registaroj de chiu lando konscias ke la povhavaj landoj ne plu permesos atakantojn. Saddam Hussein preskau havis nuklean bombon. Chu ni permesus ke li detruos la atmosferon de nia mondo? Ankau mi malamas militon kaj mi bedauras la cent milojn da irakaj junuloj kiuj mortis dum la Pers-Golfa Milito sed mi ne scias kiel la mondo povis haltigi la detru-povon de Irako alimaniere. Ne estis usona milito sed milito de la mondo por certigi ke atakanto ne sukcesis. Japanio ne elspezis la vivon de siaj junuloj kiel Usono, Britio, Francio kaj diversaj arabaj landoj. Kiel ano de la mondo Japanio devas pagi multon por helpi la rekonstruado de Irako. Via registaro postulis ke la nau miliardoj ne estas por la milito sed por la helpo de personoj, ekzemple por hejmeniro de eksterlandaj laboristoj, por vunditaj k.t.p. Mi samopinias kiel S-ro Kaifu.

Per tiu letero mi ne respondis al via demando: "Chu la historiedukado povas esti mesagho, kiu alportas esperon pri la estonteco?" Chiam mi elcherpas esperon por la mondo el la scio ke antaue Britio havis sep malamikajn reghojn kiuj multe batalis. Sammaniere Japanio havis multajn daimiojn kiuj chiam batalis. Nun ambau landoj vivas pace.

Mi firme kredas ke post kelkcent jaroj homoj vivos pace. Ili ne povos kredi ke ni ankorau militisen 1991 same kiel ni nun ne povas kredi ke antauesamurajo detranchis la kapon de servistino se shi rompis tetason. (Chu estas vere ke pasintan jaron en Japanio membroj de jhudo-klubo mortigis anon kiu surhavis malglatigitan vestajhon?)

Mankas al mi tempo por teoria diskuto pri la Dua Mondmilito kaj ankaw por esperanta traduko de priskribo pri ghi. Do mi opinias ke mi ne povos helpi vin. Mi transdonos vian leteron kaj artikolon al la nederlanda grupo de MEM kaj esperas ke eble iu respondos al vi. Mia sperto estas ke ni esperantistoj havas multe tro da interesoj kaj devas elekti nur kelkajn. Mi ne elektas esti vera pacaktivulino. Mian tempon grandparte mi elspezas en mia senpaga laboro por pacientoj kiuj suferas de la malsano Amiotrofia Latera Sklerozo. (Mi ensendas broshuro pri tiu malsano).

Mi esperas ke via laboro por historieduko komence atingos japanajn junulojn, lernejojn kaj lernolibrojn en Japanio. (linioj preterlasitaj. Red.)
Constance Harvey





la 28-an de januaro,
1992

Estimata S-ro Kubota,

Dankon pro via interesa letero. Jes, mi ricevis la Verdan Kolombon dum multaj jaroj, kiu donis al mi kuraghon kaj stimulon daurigi mian aktivecon por pacaj aferoj en Usono. Mi ankau estas pensiulo. Mi instruis la sesan gradon en elementa lernejo longtempe, sed mi eksighis antau multaj jaroj. Mia aktiveco dum la Vjetnama Milito transiris al via lando kiam mi tradukis angle la esperantan leteron skribitan de maljuna viro kiu mortis en la flamoj sur la shtuparo de via Parlamento (fakte, antau la rezidejo de nia cefministro, Red.), protestinte la militon. Tiam mi partoprenis en la agado de multaj pacorganizoj - la Internacia Virina Ligo por Pacokaj Libereco, la Unuighint-Nacia Asocio. Nun mi laboras en la organizo por elimini nukleajn fortojn kaj redukti armilarojn, nomita "Sane-Freeze." Mia granda intereso ankau nun estas la medio. Se vi eblas redukti la gradon de malpurighado de la tero kaj savi la arbarojn, bestojn, kaj homaron, la tero dauros por niaj infanoj kaj estontaj generacioj.

Mi ofte miras pri via lando, Japanio, kaj la stato de via polucio. Via malgranda lando estas giganto en produktado por la konsumema popolo. Kien vi jhetas viajn toksajn elfluajhojn, viajn malnovajn uzitajn varojn, k.t.p. Mi memoras mian japanan studenton kiu diris al mi ke li neniam povis bani en la oceanoj chirkau viaj insuloj pro la malpurajho de oleo, flosajhoj, kaj alia polucio.

Viaj kolopodoj por la instruado de vera historio estas signifaj. La historio estas skribita de la venkintoj por propagandaj celoj. Niaj studentoj ne scias pri la Dua Monda Milito, kiel niaj kapitalistoj helpis kaj armis la fortojn de Hitlero, au kiel la grandaj militfortoj de USSR vere venkis la nazian armeon sur la orienta flanko, antau la eniro de usonaj militfortoj en la militon. Nia registaro havas historion de helpado al ambau flankoj en milito per armiloj. Nun ni armis Irakon kaj Iranon samtempe por longigi tiun teruran militon. En la Golfa Milito nia registaro helpis Saddam Hussein per armiloj kaj monoj antau la milito. Bush instigis la invadon en Kuvajton de Saddam por havi kialon por ataki lian landon kaj tute detrui ghin. La Komisiono de Enketo de Ramsey Clark malkovras la grandajn krimojn de nia registaro kaj niaj militistoj en Irakio, kie 200 000 homoj perdighis. Ankau la detruo de la medio estis vasta kaj nepardonebla. La tuta mondo suferos pri la pli granda kvanto da karb ona dioksido forfluita en la atmosferon.

Mia edzo aktivas en organizo de ateistoj kiuj volas shanghi la instruadon de historio en niaj lernolibroj. Nun la edukestroj en Sakramento, la chefurbo de Kalifornia, volas inkluzivi en la tekstoj informojn pri religioj de la mondo kaj kion ili kontribuis al la progreso de la civilizacio. Mia edzo, Johano, persistas inkluzivi ankau la historion de ateistoj, agnoskistoj, humanistoj, kaj pri la granda kvanto de kontribuoj ke ili faris al scienco, literaturo, medikamento, k.t.p. Chu la lernolibroj finfine inkluzivos chi tiun zorge preparitajn materialojn, ni ne scias. Ni strebas por tia celo por malfermi la pensojn de la junularo. Religio, kun mitoj kaj legendoj, fermas la mensojn, sed raciaj informoj eble malfermos chi tiujn samajn mensojn. La militfrazo ke "Dio estas en nia flanko," estas sensenca, por chiu armeo oni ripetis tiun frazon au kredon, kaj miloj da soldatoj kaj civiluloj estis mortigitaj. Dio savis neniun.

(linioj preterlasitaj)

Minerva Massen

【要旨】上の2通の手紙は,久保田圀夫氏の「平和歴史教育のために国際協力を」というよびかけ(本誌110号参照)に応えた手紙から選んだもの.湾岸戦争についての意見もみられる. 最初の手紙のC.ハーヴェイさんが,「フセインのような無法者の意図を挫くには,戦争によるほかなかった」と主張しているのに対して,M.マッセンさんは,アメリカが事前にフセインに大量の武器を提供していたことなどにふれている箇所もあるが,それぞれ,真剣に自分の意見を述べていて,興味深い.




Jen alia letero al s-ino Ai Midori, es-istino, kiu nun batalas en jughejo kontrau sia dunganto, akuzante ghian kontraulaboristan agon. La redaktoro aperigas tiun leteron, char ghi bone montras kia estas esperantista amikeco. (nur parte)

(linioj preterlasitaj) Mi relegis vian leteron ankoraufoje. Sincere mi kredas ke vi pravas kontraubatali la registaron. Ech se oni ne sukcesas en chio, kion oni volas, oni almenau trankvile dormas, pensante ke oni chion eblan provis jam. Problemo estas ke tio postulas ne nur personan energion, sed ech la monon. Do vi sole jughu chu daurigi.

Mi deziras al vi sukceson en chiu via pasho kaj mi volas diri al vi - se vi decidas batali - pensu pozitive. Ne diru ke "tiu agado povas esti malgranda kaj ne venkebla." Pensu ke jes tiu agado povas esti malgranda, sed ghia fina produkto - ja estos venko.

PENSU TION KION VI VOLAS KE GHI OKAZU.

NENIAM DIRU AU PENSU TION KION VI NE VOLAS KE GHI REALIGHU. bravo por chiuj viaj laboroj, char la vero kaj labono venkos iam. Vi estas esperantisto - do havu la esperon!

AMO + PACO + SANO = FELICHO Amas vin
Spomenka


【要旨】不当な労働行為を許さず,敢然と大企業を相手に裁判でたたかっている阿井みどりさんをはげますユーゴスラビアからの手紙.信念に基づいて自分の主張をはっきり述べれば,世界の人の理解もえられるということを教えられる.







Jen salutoj kaj kuraghigaj vortoj al la Verda Kolombo au al ghia redaktanto.

Tre estimata K. Kurita.

Mi regule ricevas vian gazeton "La Verda Kolombo." Por mi estas granda plezuro legi ghin kaj pridiskuti kun miaj geamikoj. La enhavo chiam estas varia kaj aktuala, malgrau ke la parto presita en Japana estas tute nekomprenebla.

Antau kelkaj numeroj (antau la centa) vi presis miajn impresojn pri la gazeto, kio tre surprizis min agrable.

Mi deziras sukcesojn dum estonta laboro pri eldono de mia amata "La V. K."! Nature, mi deziras daure ricevi ghin.

Via bulgara amiko kaj abonanto


Vasil Uzunov
Bulgario





Estimata Samideano Kurita!

Koran dankon pro la chiama sendado de "Verda Kolombo". Ghi ne nur plachas al mi, sed mi konsideras ghin kiel nepre necesa. Kvankam finighis malvarma milito inter la potencoj Usono kaj Sovetunio, tamen la mondo ne ighis pli paca. Multloke en la mondo ekflamas militoj. Neniu popolo povas profiti per ghi, utilas nur al la profitantoj de armila produktado.

El tio rezultas la veraj kauzoj de militkonfliktoj. En tia situacio "Verda Kolombo" ludas gravan rolon kiel propagandilo kontrau militinstigoj kaj por paca mondo. Krom tio la jhurnalo estas grava informilo pri Japanio por ni en foraj landoj. Chion bonan kaj pluajn sukcesojn por vi kaj via grava tasko

deziras

Rudolf Hahlbohm
Germanio





Estimata s-ro K u r i t a Kimiaki

Kore dankante al vi mi kvitancas la dauran ricevon de "La Verda Kolombo", sed unuavice ankau por la gratulo okaze de la rea sendependigho de nia landeto! Nin ghojigas, ke tiun okazintajhon rimarkis multaj e-istoj en la vasta mondo, ech tre malproksimaj de ni. Certe, tio montras ankau pozitivan rolon, kiun E-o ludas por ni, malgrandaj nacioj kaj landoj, kiuj ofte devas toleri superecon de siaj pli grandaj landoj.

Kun intereso ni sekvas sociajn problemojn, kiujn oni havas ankau en teknike tiom evoluinta lando, kiu estas Japanio. Sporade ni trovas al ni similajn problemojn, ekzemple la ekonomiajn, kiujn certe havas "La Verda Kolombo" kaj kiuj estas egalaj altiuj de nia modesta gazeteto, kies lastajn du numerojn mi kunmetas. Eble ankau vi trovos en ghi ion interesan por vi, char ghi konatigas la staton de nia movado, estanta malpli ol modesta - sed ne nur pro ekonomia situacio. Per ghi ni reciprokos ekde nun vian afablan atentemon kaj e-istan solidarecon.

Jaan Ojalo

Estonio





【要旨】ブルガリア, ドイツおよびエストニアから本誌に当てられた手紙三通. 「... いつも嬉しく読み, 友達とも討議している.内容は変化に富み, 今日的だ...」「... 貴誌は現在なくてならないものだ. 冷戦が終わっても, 世界がより平和になったとは言えないから...」「... 私達の小さな国の独立に, お祝いを述べて下さったことに, まず感謝したい... 」等々.




Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp