Cxu "Eminentaj Personoj" Povas Savi La
Terglobon ?
La Kunveno de Eminentaj Personoj pri Financado por Tergloba Medio kaj
Evoluigo diskutis la demandon, kiel la evoluintaj nacioj helpu la evoluantajn
naciojn, unu el la plej gravaj demandoj de la Konferenco de Unuigxinta Naciaro
pri Medio kaj Evoluigo, la Tergloba Landestra-Konferenco, okazigota en junio
en Brazilo.
"Deklaro de Tokio", publikigita la 17an de aprilo fare de la konferenco,
proponis ke la evoluintaj nacioj oferu Oficialan Helpon por Evoluigo (OHE) al
la evoluantaj nacioj, kiuj devas klare esprimi strategiojn por akceli la
pasxon de sia evoluo kaj efike pritrakti kiel terglobajn tiel ankaux naciajn
mediajn demandojn." Sed gxi ne specifikis ke oni fondusas tiajn helpojn
reduktinte armeajn elspezojn, kiuj totalas unu miliardo da enoj jare en la
mondo.
Estas nature ke evoluintaj nacioj dividas la helpon al evoluantaj nacioj
por protekti la vivmedion, cxar estas la evoluintaj nacioj kiuj kauxzas
detruon al la vivmedio sur la tero.
Sed altrudi la sxargxon por tia helpo al la popolo de evoluantaj nacioj ne
estos akceptate. La sxargxo devas esti sxuldata de la entreprenegoj kaj la
multenaciaj korporacioj, kiuj cxasas siajn profitojn je la kosto de naturo.
Starigi strukturon trudi la sxargxon al entreprenegoj kaj la multenaciaj
korporacioj estas necesa je kaj internacia kaj nacia niveloj.Laux esplorado
pri enkonduko de "media imposto", farita en la lasta decembro de Buroo pri
Medioj, cx. 70 % de la popolo atribuis median detruigxon al la korporacioj. 37
% diris, tian imposton devas pagi korporacioj, ne konsumantoj," kaj 34.4 %
diris, "se imposto estos enkondukita, kelkaj korporacioj pensos, ke ili povas
fari cxion ajn se nur ili pagas la imposton. Tial egalaj reglamentoj devas
esti trudataj al korporacioj."
"La Deklaro de Tokio" tute ne tusxas la respondecon de korporacioj.
Anstatauxe, la Japana Registaro kaj la Liberal-Demokrata Partio celas altrudi
novan sxargxon al la popolo, kiel montrite de la propono pri la "media
imposto", fare de eksa cxefministro TAKESITA Noboru , honora prezidanto de la
konferenco. Takesita estis cxefministro kiam estis enkondukita la
konsum-imposto en Japanio. Lia intenco estas supozebla kiel plimultigo de la
proporcio de la konsum-imposto pretekste de "media imposto."
Kompreneble tio estas tre grava, kion la popolo faru por protekti la
medion. Pararele kun la sercxado pri "vivstilo amikeca al la terglobo", la
popolo devas komprenigi la neceson de reglamentoj per kiu oni altrudu al
entreprenegoj la sxuldigxon de la kosto por la terglob-protektado. La popolo
havas decidan povon por tio. Ironie, la konferenco pruvis, ke eminentaj
personoj" solaj ne povas savi la terglobon.
【要旨】4月17の「地球環境と開発のための著名人の東京宣言」は,自然を犠牲にして利潤をあげる大・他国籍企業の責任にふれていない.人々が「地球にやさしい生き方」を心掛けるのは重要だが,平行して企業に負担を担わせる規制も必要.皮肉にも「著名人」だけでは問題を解決できないことが暴露された.
Japana Medicina Sistemo en Parlamento
La 17an de aprilo la legxprojekto por reviziacxo de la Legxo pri Medicina
Prizorgado estis prezentita de la LDP por diskutado en la Komitato pri Sano
kaj Bonfarto de la Cxambro de Deputitoj. Se la proponata nova sistemo de
medicina prizorgado estos enkondukita, malaperos meritoj de la nuna sistemo.
La legxprojekto estas desegnita por klasifiki hospitalojn en plurajn
grupojn laux iliaj funkcioj.
Prok. cent hospitaloj, inkluzive de universitataj hospitaloj kaj la Nacia
Kancer-Centro, kiuj donas altkvalitajn medicinajn servojn, klasifikigxos en
specialan funkcian grupon. Se paciento deziras esti ekzemenata en unu el tiuj
hospitaloj, principe li/sxi devas peti sian kuraciston skribi prezentleteron.
En hospitaloj de tiu grupo pacientoj estos prizorgataj nur dum mallonga
tempo. Cxar altkvalitaj medicinaj servoj estos aplikataj en tia hospitalo,
pago por prizorgado el la san-asekura fonduso al la hospitalo estos pli multa
ol al hospitaloj en aliaj grupoj.
Ekde aprilo la procento de litoj ne inkluzivitaj en san-asekuro plialtigxis
disde 30 % gxis 50 %, kaj oni komencis doni eksterasekurajn specialajn
hospitalajn mangxojn. Tiuj estos formale enkondukataj en altfunkciaj
hospitaloj, kaj estas certe, ke estigxos diskriminacio inter pacientoj laux
ilia pago.
Hospitaloj klasifikitaj en alia grupo estas por longa logxigo de pacientoj.
Estas planate, ke el la totalo de 1 100 000 hospitalaj pacientoj en Japanio
tiugrupaj hospitaloj prizorgos cx. 430 000 kiuj bezonas pli-ol-tri-monatan
kuracadon en hospitalo. En tiuj hospitaloj la kuracist-pacienta proporcio
estos duono de tiuj en aliaj hospitaloj, kaj la flegist-pacienta proporcio
estos je pli ol 30 % malpli ol en aliaj hospitaloj. Tiuj proporcioj estos
samaj kiel ili estas en ekzistantaj hospitaloj por maljunuloj. Pago pro
medicina prizorgo al hospitaloj fare de la san-asekura fonduso estos en la
proksima estonteco fiksitaj; sub tia sistemo, kvanto kaj kvalito de medicina
prizorgado ne reflektigxos en la pago de san-asekura fonduso.
Tiu sistemo jam estas aplikita al iom da maljunulaj hospitaloj. Sub tiu
sistemo, ju malpli da medicinan prizorgadon donas hospitalo, des pli da
profito gxi faras. Tial jam estis atentigite, ke tiu sistemo kauxzos malbonan
medicinan praktikon -- mizeran medicinan prizorgadon por malmulta pago.
Tiaspeca diskriminado de medicina prizorgado estas enkondukota en cxiujn
hospitalojn kiuj logxigas longrestadajn pacientojn.
Kiuj plej suferas estas malfacile kuraceblaj pacientoj. Al tiaj kondicxoj
necesas kaj alte profesia medicina kuracado kaj longa restado en hospitalo. Se
la legxprojekto trapasos la parlamenton, tiaj pacientoj ne havos hospitalon
por si.
La Ministerio pri Sano kaj Bonfarto diras, ke la hospitalo de speciala
funkcio estos permesita enhospitaligi pacienton por longa restado se la
kuracisto decidos tion necesa. Sed la baza proporcio de pago fare de la
san-asekura fonduso estos reduktita je la plilongigxo de la pacienta restado.
Tial por ili estos ekonomie tre malfacile estos teni tiajn pacientojn en
hospitalo dum longa tempo.
Do kio okazos al la malgrandaj kaj mezgrandaj hospitaloj, kiuj oni plejofte
vizitas?
Tiuj hospitaloj ampleksas 72 % de cxiuj hospitaloj en Japanio. Ili ludas
grandan parton en frua diagnozo de malsano kaj frua kuracado, do ili
kontribuas al la longa meznombra vivdauxro de japanoj, t.e. 80 jaroj plus iom.
Se la legxprojekto aprobigxos, tiuj hospitaloj devos klasifikigxi en du
grupojn; hospitaloj kiuj kuracos cxefe mallongperiodajn pacientojn, kaj
hospitaloj kiuj logxigas longrestadajn pacientojn. Tiu klasifiko subfosos
gravan meriton de japana medicina sistemo, ke cxiu povos facile viziti iun ajn
najbaran hospitalon.
La legxprojekto diras ke hejmo de paciento devas esti la loko por medicina
prizorgado."
Laux linio de la "administracia reformo" la LDP jam reduktis oficialan
elspezon por medicina prizorgado.
La registaro konsideras, ke enhospitaligxo estas la cxefa kauxzo pri
plimultigxantaj medicinaj kostoj. Gxi faras cxiajn klopodojn malpligrandigi la
nombron de hospitalaj litoj kaj mallongigi la periodon de enhospitalado;
precipe gxi senproviantigas hospitalojn je fondusoj por malfaciligi maljunuloj
n resti en hospitalo.
La registaro penas akceli tiun procezon por elpeli maljunajn pacientojn el
hospitaloj" disvastigante la opinion, ke la hejmo de paciento estas la loko
por medicina prizorgado."
【要旨】
政府自民党が現国会に提出している医療法改悪法案の問題点と危険性を説明する記事.
もしこの法案が国会を通過すると,長期の入院を必要とする患者の行き所がなくなり,金が出せる人しか,よい医療をうけられなくなる...
VIGLE REAGIS JAPANAJ JXURNALOJ al ESPERANTIGITA KRIO de KROATAJ INFANOJ
Multe da Japanaj jxurnaloj povis dedicxi spacon por raporti kion spertas
kroataj infanoj sub arda milito, dank' al la informo de s-ro MORI Sxingo,
esperantisto. Fine de la lasta jaro venis al Onklo Mori brosxureto titolita
PACINFANO, verkaro de infanoj sub kugloj kaj bomboj, esperantigita kaj
redaktita de s-ino Spomenka Sxtimec en Kroatio. Laux tiu materialo de lia
korespondantino li redaktis kaj eldonis 13-pagxan brosxureton japanlingvan por
disdoni ilin grandnombre al diversaj civitanaj anaroj kaj jxurnalistoj.
Supre vi povas vidi parton de la rubrikoj kaj artikoloj pri la brosxureta
raporto en japanaj jxurnaloj. Unu el la jxurnalistoj diris al li, Ni ricevas
multe da formalaj informoj, sed neniu el ili parolas tiel vive."
PACDEFENDA ARTISTA ASOCIO EKSPOZICIAS PORTRETOJN DE FORPASINTAJ HIBAKSXOJ
En 1950 eksplodis la Korea Milito. Dum la tri jaroj de tiu varmega milito
Armeo de Unuigxintaj Nacioj plene uzis Japanion kiel militbazon. En tiuj jaroj
okazis la deklaro de usona prezidento Truman pri eventuala uzo de atombomboj,
validigxo de la Japan-Usona Milita Alianco, kaj revivigxo de financistaj
klikoj, militkrimuloj kaj aliaj reakciuloj en Japanio. Aparte atentinda estis
fondo de kontrauxkonstitucia nova japana armeo subordigita al Usono.
Konsciaj pri tia kriza situacio japanaj belartistoj fondis en 1952
Pacdefendan Artistan Asocion, porpaca organizo de artistoj, unuigxinte spite
de la diverseco de ideologioj kaj skoloj.
De tiam cxiusomere la asocio okazigas Porpacan Ekspozicion en la Metropola
Muzeo, Tokio, por la memoro de la atombombadoj en Hirosxima kaj Nagasaki,
celante la neniigon de nuklearmiloj kaj militoj. Lastatempe aldonigxis al la
celo medioprotektado.Ne nur por organizi ekspozicion sed ankaux por movadi
kontraux militismo kaj por demokratio la asocio konstante strebas per di
versaj apeloj kaj agadoj.
En la Porpaca Ekspozicio la plej unika estas elmontro de portretoj de
hibaksxoj (atombombitoj). Volontulaj artistoj pentras portretojn laux fotoj de
forpasintaj hibaksxoj de Hirosxima kaj Nagasaki. La portretoj estas
elmontritaj kune kun komentoj skribitaj de iliaj postlasitaj familianoj, al
kiuj la portretoj estas poste donacataj.
La volontulaj servoj, por kiuj necesas neordinaraj vervo, lerteco kaj
sindonemo, dauxras 33 jarojn ekde 1959. Donacitaj portretoj jam nombras pli ol
mil.
La pentristoj de la portretoj diras: Kiam mi intencis ekspozi portretojn de
hibaksxoj, mi deziris rekonscii la kruelecon kaj tragediecon de militoj, kiujn
ofte forgesas homo, por dividi firman decidon defendi karegan mondpacon kun
multe da konsciaj homoj." (MORI Josxio) Estas mia tasko provi kaj trovi, kiel
profunde mi povas eniri en la internon de la forpasintoj. Teruras min la
fakto, ke ankoraux ekzistas en Japanio la samaj militinstigantoj, pro kiuj ni
nun devas priokupigxi pri tiuj portretoj." (SATOW Cxuurjoux)
Jaro post jaro pli klarvideblas la tragedioj de la viktimoj de la Dua
Mondmilito, kaj devigas nin vidi kiel profundaj estas diversaj vundoj de la
milito. Kio vere estis la milito? Ni ankoraux havas multon por pripensi.
Pentri portretojn de hibaksxoj estas devo de mi postvivanta, kaj atesto de mia
jxuro kontraux milito." (JOSXII Cxuu)
El komentoj de postvivantaj familianoj metitaj al portretoj.
TAKAGI Sxigeko (atombombita en Hirosxima, tiutempe 26jara, forpasis
1968-04-22)
Perdinte siajn logxejojn trifoje pro aeratakoj, sxi vagis de loko al loko
gxis veni fine al Hirosxima, kie sxin trafis la malbenita atombombo. Kvankam
sxi ne estis homo, kiu emas malkasxi sian malfortecon, tamen en la fina
momento sxi diris: En kio mi kulpas? Pro kio mi, sen kulpa, devas esti aparte
turmentata? Mi abomenas militon!" Mi preferas mian vivantan edzinon ol majstra
pentrajxo. (edzo, TAKAGI Tomeo)
NISXIKAWA Tokunosuke (atombombita en Nagasaki, tiutempe 53jara, forpasis
1981-12-19)
Mia edzo, ingxeniero de la produktejo Micubisxi, mortis sur sia posteno. Se
mia patro en la portreto ne eskapus morton, mi kaj mia filino tiam
dekunu-monata ne povus vivi gxis hodiaux. Siatempe popolo vivis en timego pro
cxiutagaj aeratakoj. En Okinavo la logxantoj suferegis pro arda batalo. Mi ne
povas min deteni de cxiutaga demandado, kial lia tennoa mosxto ne decidis fini
la militon pli frue ol la tragedioj de Hirosxima kaj Nagasaki. Mia filino
neniam havis sxancon voki pacxjo."
(filino, NISXIKAWA Takeno)
JAMAGUCXI Haruo (atombombita en Nagasaki, tiam 32jara, forpasis
1945-08-09)
Antauxan tagon, kiam mia edzo ekvojagxis, mi petis lin acxeti fresxajn
fisxojn por nia subnutrata filino. Li tamen ne sukcesis havigi al si fisxojn,
kaj acxetis anstatauxe tri langustojn. Revenvoje, en la centro de
Matujama-cxou, Nagasaki, li estis karbigita. Sur la brusto de la kadavro mi
trovis rugxegajn langustojn, per kiuj mi rekonis lin. Mi ne havis lian foton,
do mi prunteprenis foton kun lia bildo de lia universitata amiko. Dank' al la
prilaborita portreto mi unuafoje havis sxancon prezenti lin al niaj du
filinoj, unu el ili estis siatempe unu-jara kaj la alia en mia utero, dirante,
Jen estas via patro!" (edzino, JAMAGUCXI Mijoko)
* * *
La portretoj impresis rigardantojn jene:
28jara ingxeniero
Rigardante la portretojn, mi tute emociigxis. Al la profundo de mia koro mi
sentis la plendon kaj veon de la forpasintoj.
37jara instruistino
Personaj trajtoj de hibaksxoj estas bone esprimitaj. Impresis min ankaux la
nobla koro de la pentristoj, kiuj laux mia supozo pentris ilin, pripensante
kiel kara estas cxiu vivo.
13jara lernanto
Eksciinte, ke la forpasintoj havis diversajn agxojn mi pensis ke milito
murdas homojn sendistinge de agxoj.
65jara kompaniano
Tro multajn aferojn mi havas por skribi mallonge. Mi estas postvivanto el
mararmea korpesturma trupo. Mi perdis tridekdu karajn parencojn kaj konatojn
en Hirosxima.
39jara senprofesiulino
Cxiun fojon, kiam mi staras antaux tiuj cxi portretoj de hibaksxoj
cxiujare, revenas al mi la sento, ke la milito ankoraux ne finigxis.
16jara lernantino
Komtemplante multajn aliajn homojn kiuj mortis sed ne aperas en bildoj, mi
rigardis cxiujn portretojn. Mi ne povas elteni plu la kordoloron. Mi forte
sentis, ke ni junuloj devas strebadi por neniigi militon. La vizagxoj en la
bildo ne montris suferegon, sed profunde de miaj okuloj bildigxas ilia
suferego.
Pacdefenda Artista Asocio nun laboras por cxi-someran Porpacan Ekspozicion
okazigotan memore de la 40a datreveno sub la slogano: "Pacon tra la mondo,
verdon al la terglobo!"
La internacia sekcio de P.A.A., kiel kutime alvokas eksterlandajn artistojn
ekspozicii siajn artajxojn por la solidareco de pacamantoj.
KUBOTA Kunio
Se vi interesigxas pri P.A.A. aux Porpaca Ekspozicio, turnu vin al la
redaktoro de la Verda Kolombo.
Recenzo
Dokumentaro Pri Laborista Esperanto-Movado
Nikola Aleksiev
En la Sofia eldonejo Pres Esperanto" aperis interesa dokumenta libro sub la
titolo "Survoje al IPE". La siglo IPE signifas Internacion de Proleta
Esperantistaro."
IPE formale estis fondita en Berlino en 1932, sed fakte gxi formigxis reale
en la sino de SAT (Sednacieca Asocio Tutmonda) jam en 1929 sub la nomo
SAT-Opozicio" kun propra presorgano Internaciisto".
Auxtoro de tiu cxi dokumenta libro estas unu el la fondintoj de IPE, la
germana pioniro kaj veterano Adolf Schuxarz (sxvarc). La jam 85-jaragxa Sxvarc
manifestis junulan entuziasmon kaj diligentecon dum la kolektado de centoj da
auxtentikaj dokumentoj, kiuj delonge estas bibliografiaj rarajxoj. Li faris
vere salutindan laboron. La 222-pagxa libro prezentas utilajn dokumentojn al
la nuntempa legantaro pri la evoluo de la laborista E-movado de la komenco de
XX jarcento. Pli speciale la libro-dokumentaro ilustras la kreon kaj la agadon
de IPE.
Kiel redaktoro de la libro mi klopodis pri lauxeble pli reliefa arangxo de
la materialoj. Samtempe en redaktoraj notoj mi esprimis mian personan opinion
pri la atingajxoj kaj negativajxoj en la agado de SAT kaj IPE. Certe ne cxiuj
legantoj konsentos kun mia pozicioj, sed ja cxiu havas rajton je persona
starpunkto. Mi tamen celis analizi la evoluon de la laborista E-movado al kiu
mi apartenas aktive de 1928. Samtempe mi faris rekomendojn por unuigxo de
cxiuj esperantistaj fortoj cxirkaux la unueca strategia programo de UEA konata
sub la siglo "DUE".
Mi opinias, ke oni povas utiligi la menciitan dokumentan libron por
kolektiva pritakso de la pasinteco de la laborista E-movado. Tio estas precipe
necesa en la nuna historia momento por fari gxustajn prognozojn kaj
rekomendojn cele al plua rezultodona agado por plifortigo de la gxenerala
E-movado en la mondo.
La libron oni povas acxeti kontraux sendo de dekunu dolaroj usonaj al la
adreso:
Ljuben Grozdanov Str. Arseni Jovkov bloko 203 Sofio 1309, Bulgario