LA STARPUNKTO DE JAPANA PAC-KOMITATO
al la plenumkomitato de MPK en Berlin


La Plenumkomitato de Monda Pac-Konsilio devas kapti la sxancon restarigi gxin per fundamenta revizio. Gxi devas stari sur vere sendependa starpunkto, kiam la mondo staras cxe historia turnpunkto.

1. Periperia Mondo kaj Grava Tasko de la Pacmovado

Malaperis la Komunista Partio de Sovetunio, kaj ecx la Sovetunio mem. Tio signifas la bankroton de la sovetunia hegemonismo, kiu dum longa tempo multe damagxis la mondan pacon kaj socian evoluon, kiel montras la ekzemploj cxe Cxehxoslavakio kaj Afganistano. La sovetunia hegemonismo ludis tre malbonan rolon, trude intervenante en la mondan pacmovadon kun sia linio. Japana Pac-Komitato batalis konsekvence por defendi sendependecon de la pacmovado, kontraux eraroj de sovetunia hegemonismo. Historio instruas ke nepre malsukcesas grandpotenca sxovinismo kaj hegemonismo.

Rezulte de tiuj okazintajxoj, naskigxis novaj kondicxoj kaj ebleco por la monda paco. Disfalis la kadro de la malvarma milito, kaj pro tio en monda skalo la persisto cxe nukleaj armiloj aux milita alianco ne plu estas tenebla surbaze de gxistiama 'logiko' de 'deteno kaj ekvilibro' aux 'minaco de Sovetio'. Krome, kiel montras la problemoj koncernantaj la mastrumadon de nukleaj armiloj en la eksa Sovetunio, ne ekzistas alia vojo krom nuligi cxiom da nukleaj armiloj en la mondo. Cxiuj proponoj lastatempaj por la malmultigo de nukleaj armiloj montras, ke ankaux la totala malpermeso estas ebla, se volas la landoj posedantaj nukleajn armilojn. Nun estas la sxanco por la vera tutmonda paco. Tion kondicxos nur la disvolvigxo de la monda pacmovado kiu postulas eliminon de cxiuj nukleaj armiloj kaj nuligon de cxiuj militaj aliancoj.

Malgraux tio Usono plu persistas cxe la `starpunkto de forto" kaj penas teni nuklean avantagxon pretekste de `latenta minaco'. Usono ecx intencas novan plifortigon de militaj aliancoj, NATO, Japan-Usona Sekuriga Traktato kaj ANZUS, kaj postulas pli grandan financan sxargxon de Japanio por la usona armeo rezidanta en Japanio. Ili dauxrigas frontan lokadon de sia armeo je la falsa logiko ke `la komuna malamiko estas malcerteco', kiel montrigxis en la interkonsiligxo de la cxefuloj inter Japanio kaj Usono teme pri 'Japan-Usona Rilato post la Malvarma Milito'.

Ankaux Rusio promesis `aliancan rilaton' kun Usono, kaj havas sintenon ke konservi minimuman kvanton da necesaj nuklearmiloj estas nature. Ankaux la interkonsiligxo de Bush kaj Jelcin, kvankam ili parolas pri `la epoko de paco kaj amikigxo', persistas cxe la postrestajxo de malvarma milito, kaj iliaj proponoj pri malmultigo de nukleaj armiloj ne malfermas la vojon al al elimino. Konservado de monopola sistemo kun la vorto `ne-disvastigo de nukleaj ar miloj', asertitaj de la landoj kiuj posedas nuklearmilojn, tenos la homaron cxiam sub minaco de nukleaj armiloj.

Jam nun la subskribita kampanjo subtene al la 'Apelo de Hirosxima kaj Nagasaki' por la nuligo de nukleaj armiloj disvastigxas en pli ol 160 landojn en la mondo, kaj en la internacia komuna agado `la Kvina Ondo de Paco' partoprenis pacorganizoj kaj unuopuloj el pli ol 50 landoj. El Filipino retirigxos la usonaj militbazoj gxis la fino de cxi-monato, en Novzelando popolo movadas kontraux la kripligo de sennukleiga legxo, kaj en Euxropo denove naskigxas atmosfero de komuna agado por la elimino de nukleaj armiloj. La Monda Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj de 1992, alvokita sub tiaj cirkonstancoj, havis speciale gravan signifon por antauxenpusxi komunan agadon de la popoloj por la elimino de nukleaj armiloj, profitante la novan kondicxon. En Japanio ni disvastigas herbradikan aktivadon kontraux transmara ekspedicio de Memdefenda Korpusaro, aktivadon por nuligo de militaj bazoj kaj milita alianco inter Japanio kaj Usono, kaj ni organizis Japanan Pac-kongreson en la venonta novembro por nova evoluo de la batalo.

2. Por Renovigi MPK kiel Sendependa Pac-Organizo

Se MPK volas ludi efikan rolon en la pacmovado, gxi devas memkritiki la eraron de sia sekvado de sovetunia hegemonismo kaj montri sian decidon radikale regxustigi sin.

Dum longa tempo MPK akceptis antaux cxio sovetuniajn diplomatajn liniojn kaj gxiajn movadajn teoriojn de respektivaj tempoj, kaj emis neglekti la realigon de la principoj je gxia fondigxo, nome, nuligo de nukleaj armiloj kaj dissolvo de cxiuj militaj aliancoj.

Ekzemple, kiam la opinio kaj movado kontraux nukleaj armiloj farigxis rimarkindaj en la mondo en la unua duono de la 80-aj jaroj, MPK ne sercxis la eblecon de komuna agado kaj solidareco kun ili, sed organizis kampanjon akordan al la sovetunia diplomata linio de `Programo por Paco en la 80-aj jaroj.' Cxi tiu 'programo' akceptis senliman konkurecon de nuklearmiloj je la starpunkto, ke militpova ekvilibro estas garantio por la monda paco. Tiam MPK neglektis la taskon pri la nuligo de nukleaj armiloj kaj militaj aliancoj, kaj klopodis igi la mondan pacmovadon subteni partiajn proponojn montritajn de Sovetunio. Kaj kiel rezulto de sia ne-sendependa sinteno gxi perdis fidon de la largxa amaso de la monda popolo.

La kauxzoj de la `krizo' de MPK devas esti sercxataj en la fakto ke gxi permesis sovetunian hegemoniismon. MPK, en sia gxenerala kunsido en Sofio en 1986, faris certan revizion pri manko en la aktivado, pro kiu gxi ne povis organizi diversajn fortojn en la direkto al la urgxa tasko de nuligo de la nukleaj armiloj, kaj konkludis, ke ne povas ekzisti ia ajn `gvida centro' en kontrauxmilita movado. Sed kial tiu revizio ne fruktodonis? Cxar gxi ne havis sendependan starpunkton kontraux hegemonisma interveno de `nova pensmaniero' de Sovetunio.

Japana Pac-Komitato jam delonge atentigadis, ke `la plej granda kauxzo de krizo" de MPK kusxas en grandpotenca sxovinismo kaj hegemonismo, kiuj trudis al MPK kaj landaj pacmovadoj diplomatan linion de 'iu speciala lando', kaj asertis, ke `unue ni devas serioze repripensi pri tiuj punktoj kaj forigi manieron de grandpotenca sxovinismo, se temas pri la renovigo" de MPK. Cxi tiu vidpunkto nuntempe havas pli gravan signifon.

La bankroto de la sovetunia hegemonismo ne signifas disfalon de pacmovado nek regreson de la popola energio al paco. Ni devas rekonstrui la MPK kun memfido ke detruigxis la obstaklo kontraux sendependa evoluo de la movado, ke tio kauxzas novan kondicxon por amasigi energion al paco. La movado en cxiuj landoj devas esti antauxenpusxataj sendepende, kaj MPK devas esti renovigita kiel sendependa pacorganizo, kiu metas la fundamenton sur tia sendependa movado en diversaj landoj. Ankaux pri la financa problemo, ni devas cxesi dependi de iu ekstera patrono, sed teni la movadon en tauxga skalo kun garantio de ebla ekonomia subteno de apartenantaj organizoj.

3. Sperto de Japana Pacmovado kun Sendependa Starpunkto

Japana Pac-Komitato prenis sur sin la eliminon de nukleaj armiloj kaj la defendon de rajto de nacia memdecido kiel necesan kaj urgxan taskon. Paco es tas la komuna deziro de la japana popolo kiu spertis la agresmiliton kauxzita de la japana militarismo, kaj postvivis la atombombojn sur Hirosxima kaj Nagasaki, kaj vidis la japanan registaron okupigxi pri milito-preparo kontraktinte la militan aliancon kun Usono. Tial la sola vojo konsekvenca por la japana popolo estis la vojo organizi plumulton de la popolo spite de diversaj obstakloj de la reakcia japana registaro.

Tiu vojo, tamen, ne estis malfermita sen batalo kontraux la hegemonisma interveno de Sovetunio. En 1963 = 1964, Sovetunia Pac-Komitato intervenis en la Mondan Konferencon kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj, postulante ke la Konferenco akceptu la linion de la Traktato pri Parta Malpermeso de Nukle-Eksperimentoj forlasante la kompletan eliminon de nukleaj armiloj. Kaj poste, kiam klarvidebligxis ke gxia postulo ne estis akceptita, gxi severe atakis la Konferencon en Pravda, organo de Komunista Partio de Sovetunio, por alporti skismon en Japanan Konsilion kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj. Ili tute ne respektis la spontanecon de la largxtavola movado.

Ni alte hisis kiel principon la tri punktojn por la unuigxo de la movado surbaze de la fundamentaj kaj komunaj celoj, nome 1) prevento de nuklea milito, 2) elimino de nukleaj armiloj kaj 3) helpo al kaj solidareco kun hibaksxoj. Ni firme gardis sendependecon de la movado, ne permesante aligxon de obstrukcaj fortoj, kaj fine forigis cxiun hegemonisman intervenon post energia batalado en laborejoj, lokaoj kaj lernejoj por defendi la mondan konferencon. Jarojn poste nin hegemonisme intervenis ankaux Cxinio, sed ni venkobatis ankaux ilin per similaj largxaj bataloj.

Kaj en 1988 ripetigxis sovetunia interveno al la Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomoj. Sovetunia Pac-Komitato ekspedis mision al obstrukcaj mitingoj je la nomo de `interparolo' kun cxiuj fortoj pretekste de unuaeco de la linio de `nova pensmaniero', kiu bremsis popolan batalon per la nocio de la `tut-homara valoro'. "Se tio estas bona por Sovetunio, pacmovado en aliaj landoj devas akcepti tion kaj elteni" estas la sinteno de grandpotenca sxovinismo. Ankaux cxi tiun duan atakon ni venkis. La disfalo pruvis la hegemonismon erara kaj nia starpunkton prava. La Monda Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj estas subtenata de la largxtavola popolo en la mondo kiel egala internacia loko kaj bastiono de sendependeco de movadoj en diversaj landoj. Tion ebligis tiaj bataloj kontaux hegemonismo.

Nuntempa situacio montras, ke necesas plivigligxo de la movado. En la mondo plilauxtigxas la vocxo postulanta la eliminon de nukleaj armiloj kaj dissolvon de militaj blokoj. Dume, ankoraux multaj registaroj penas konservi ilin. Ankaux internacia komuna agado antauxeniras sur la fundamento de sendependa evoluo de la movado en diversaj landoj. La direkto de movado devas esti sendepende decidita en respektivaj landoj laux gxiaj konkretaj kondicxoj, kaj ni neniam povas iri antauxen kun la starpunkto subteni diplomatan politikon de iu speciala registaro.

Koncizigis kaj tradukis Nanba Syozi

【要旨】

日本平和委員会が,ベルリンでの世界評議会の執行委員会に向けて自らの立脚点を述べる論文の抄訳.旧ソ連の大国主義・覇権主義的な干渉が,世界の平和運動をどのように阻害して来たかを言ったうえで,日本の平和運動が,自主独立の路線をまもりながら,ソ連や中国の干渉と戦って来た経過を説明する.歴史の大きな変化の渦のなかで, 日本の平和運動が微動だにしない理由をよく納得させる.


PRI MARTIRA JUGOSLAVIO

El Franca MEM-Informilo, Numero 10, mar. 1992


Kiu forgesis la genocidon de Timisoara? Gxi certe faris almenaux du viktimojn. Nun de monatoj la sango fluas cxiutage en Jugoslavio, kaj gxi fluas abunde. La esprimkapablo de la publika indigno estas fleksebla kaj tendenca.

Multaj diverstendencaj atestoj pruvas, ke la jugoslavaj popoloj tute ne deziras interbucxi sin por pretenditaj etnaj motivoj. Ne okazas milito inter la kroatoj kaj serboj. Dungitaj bucxistoj kun egala fervoro murdas kroatojn kaj serbojn. Estas neniu rilato inter tiu bucxado kaj ia ajn defendo de etnaj interesoj, kies varieco en la reciproka respekto estas ja pli gxuste komuna ricxajxo ol motivo de konflikto.

Dum la sango malavare elfluas teren, oni auxdas kaj legas serene akademiajn disertaciojn pri pretendita levigxo de naciismoj, pri la teorie supozitaj motivoj, kiuj disigas la jugoslavojn gxis nepra interbucxado.

Grandserbismo kaj ekskluziva kroatismo, eventuale kasxataj sub masko de falsa federaciismo estas krimaj ekstremismoj, kiuj egale enskribigxas en logiko de genocido. Ili monstre karikaturas la etnajn diversecon de la Sudaj Slavoj.

Tiu pretendita levigxo de naciismoj estas miloble pli artefarita ol Esperanto. La esperantistaro, al kiu ankaux apartenis Tito kaj pluraj fondintoj de la Komunista Partio Jugoslava, neniam versxis sangon nek uzis trudon por atingi sian celon de interpopola komprenigxo, kiu respondas al natura paca aspiro de la homaro.

Ankaux ne kredinda estas la tezo de la religiaj konfliktoj inter malsamekleziaj kristanoj, aux kiaspecaj kristanoj estus tiuj kristanoj? Pri tio mensogi ne estas eble: ni scias, ke en Jugoslavio de Tito cxiu libere praktikis sian religiecon aux senreligiecon kaj la pastroj ecx ricevis salajron de la sxtato.

Versxajne la provokoj multflanke ne mankas, kvankam malfacile estas precize distingi la veron tra la mensogoj de la diversaj propagandoj. La kruele trumentataj urboj Vukovar, Dubrovnik, Osijek, situas interne de la limoj atribuitaj al Kroatio laux la federacia konstitucio. Serbaj vilagxoj estas bombataj. Evidente, ambaux militantaj partioj provas, gxis nun sen sukceso, per krimaj provokoj kuntreni la tutan logxantaron en malpuran spiralon de senpardona sxovinistamalamo kaj reciproka vengxemo.

La respondeco pri tiuj krimoj estas klara. Post la falpusxigxo de perfidita socialismo, ni retrovas malnovan konaton: la malmodernan, rancan, sangavidan, alijarcentan imperiismon. Samtempajxo de la petrollampo kaj de la velsxipado, tiu imperiismo de niaj praavoj konservis sian tutan fresxan junecon kaj viglecon, kiam temas pri sangelversxado. Cxu mirinde estas, ke gxi nun plej sovagxe ekatakas iaman gvidlandon de la neengagxita tendaro? Tio apartenas la sama logiko, kiel blokado de Kubo.

La vermo eniris en la frukton, kiam jugoslavoj jugxis bone, sercxi solvon al ekonomiaj problemoj en la ekstera sxuldigo. Aux gxi eble jam komforte sidis en blinda submetigxo al kriterioj de kapitalisma ekonomio absolute kontrauxaj al la celoj de socialisma memmastrumado.

Kun la sxuldoj eniris la eksterlanda kapitalo kaj kun tiu cxi la ustacioj, la cetnikoj kaj aliaj venkitoj de 1945, obsedataj de la deziro entrepreni vengxon kontraux la jugoslava popolo, versxi ties sangon, detrui, murdi, semi senhelpajn malamojn, submeti la jugoslavojn al fremdaj interesoj, restarigi alijarcentajn politikajn kaj sociajn rilatojn de superregado, garantii neeblecon de paco dum generacioj. Nun ili ankoraux batalas inter si pri plena posedo de la pecoj de la dispecigita lando. Ili do apenaux komencis sian sangan taskon. Tiuj krimuloj estas konsciaj marionetoj en la mano de imperiismo, kiel pluraj iliaj nunaj estroj jam estis en la mano de Hitler.

La imperiismo celas interalie pravigi la konservon en Euxropo de potenca armeo bezonata ankaux kontraux antauxvideblaj sociaj ribeloj. Ne temas pri komploto. La imperiismo estas efektiva mondpotenco disponanta materialojn kaj homajn amasrimedojn. Nun kaj en la tuja estonteco, la serbaj kaj kroataj patriotoj, herooj, estas la definitivaj dizertantoj, la defetistoj, la rezistantoj al milito. Kun la tempo, la milito solvos neniun problemon sed povos nur plitravigi ilin.

La plej bona solvo estis la federacia Jugoslavio de Tito. Oni povas malsamopinii. Decidi pri tio apartenas al la jugoslavaj popoloj mem. Tiu rajto estas rifuzata al ili per la sangobano nun puntrudata al ili.

Kion fari nun? Cxu resendi dorsaldorse la kulpulojn de tiu abomenajxo? Certe ne, sed enpusxi ilin en la saman sakon de tutmonda abomeno.

Ni, esperantistoj, ne subtaksu niajn fortojn. Ili ne dependas nur de nia nombro, sed precipe de la naturo de niaj celoj, kiel montras la prava timo, kiun ni inspiras al la diktaturoj kaj aliaj malamikoj de demokratio.

Ni povas:

Tiu listo de eblaj agoj ne estas fermita.

Pierre Levgx (Petro Levi)..


leteroj

Tours, 92-03-23
Karaj japanaj pacamikoj!

Mi respondas malfrue al via demando, sed kompreneble mi diras: jes! Tiu malfruo estas okazo pro gratuli vin, ne nur pro via agado gxenerale, sed ankaux pro la nova aspekto de La Verda Kolombo" Kaj pri la bonega artikolo titolita Venkis popola vocxo..." (vidu, VK N-ro 111, p.2, Red.) Eble mi publikigos gxin, en Esperanto aux franclingve, en Le Travailleur Esperantiste". (Mi esperas, ke Cl. Tholet publikigos tiun artikolon ankaux en Paco") Ja sxajnas al mi, ke la homoj malbone konas la aferojn de la fora Oriento, kaj emas konsideri, ke ili estas iom akcesoraj. Gxuste pro tio la supre menciita artikolo estas aparte grava!

Sxajnas al mi ankaux, ke la lingvonivelo estas pli alta ol antauxe. Pardonu min, sed tio estis nepre bezonata.

(linioj preterlasitaj)

W. Gilbert
Honor-prezidanto de FET
Vicprezidanto de MEM
* * * * *

Havano, 92-04-03

Estimata kolego Kurita!

Ni ricevis n-ron 109 de la Verda Kolombo, kiun vi jam delonge sendas al Kuba Esperanto-Asocio. Dankon! Ni disponigas vian gazeton al niaj membroj, kiuj dum vizitoj al la sidejo de KEA povas legi gxin.

Ni sxatus ankaux starigi pli fortajn rilatojn kun la japanaj esperantistoj kaj via Asocio povos eble helpi nin en tiu celo. Ni pretas starigi intersxangxojn (ni disponas pri kelkaj eldonajxoj) kaj ni sxatus oferti al japanaj esperantistoj partoprenon en nian planataj E-arangxoj, cxu naciaj, cxu internaciaj.

Sincere kaj amike salutas,

Alberto FERNANCES-CALIENES BARRIOS
Vicprezidanto

PS. Persone mi estis gxenerala sekretario de LKK de la 75a UK en Havano kaj havis plezuron kunlabori kun japanoj cxeestintaj la UKon.

* * * * *

Numazu, 92-04-10

Kara S-ino Constance Harvegx

Cxar mi trovis mian nomon en via letero (Vid. VK N-ro 112, p. 14 Red.), mi klarigos pri mia pozicio. Por tio mi petis S-ron Kurita helpi min por lingva plibonigo kaj koncizigo de la teksto.

Unue mi volas iom skribi pri japana historio de post la Dua Mondmilito.

En 1945 Japanio akceptis la kondicxojn de la Potsdam-Deklaro kaj ekhavis novan konstitucion, nome la Pac-Konstitucion de Japanio. Komence, Usono kaj aliaj Aliancanoj aplikis demokratiigan politikon al Japanio, sed en 1949, kiam Cxian Kai-sxek estis forpelita el la Kontinenta Cxinio, Usono radikale sxangxis sian linion. Gxi komencis rigardi Japanion kiel sian fortreson en Azio, cxesis severe cxasi japanajn militkrimulojn por savi ties antauxan regantaron kaj urgxis ilin rearmadi. Komencigxis tempo de denova suferado al tiuj, kiuj iam kontrauxstaris la agresmiliton, negante la Tennoan Sistemon, -- al tiuj, kiuj apenaux travivis la nigrajn jarojn en karceroj aux ekzilite eksterlanden. Cxu vi ne kredas tion.

En 1960, kiam la japana popolo eklevigxis en tutnacia manifastacio kontraux la plilongigo de la Japan-Usona Milita Alianco (alinome, Japan-Usona Sekuriga Traktato) kaj malebligis la viziton de tiama usona prezidento al Japanio, estris Cxefministro KISI Sinsuke, kiu estis membro de la kabineto de Tojo (elp. Toojxoo" Red.) dum la Dua Mondmilito, kaj alia cxefministro SATOO Eisaku, ricevinto de Nobel-Pac-Premio, estis lia frato kaj kunlaborinto kun sia frato dum la Dua Mondmilito. Li tute ne estis tauxga persono ricevi la premion. Cxu vi memoras, ke JUI Cxunosxin (elp. Cxuunosxin" Red), aktivulo de MEM, bruligis sin kontrauxstarante la Vjetnaman Militon de Usono kaj la viziton de SATOO Eisaku al Usono?

Okaze de la Vjetnama Milito Usono elfalsis la Incidento de Golfo Tonkin por pravigi sin sendi grandegajn armefortojn, bombardi la popolon kiu nur deziras sendependecon kaj veneni ilin kaj ilian teron per kemiajxoj. La kvanto de eksplodajxoj uzitaj al ili multe superis tiun uzitan en la Dua Mondmilito. Kaj cxio estis pravigita je la nomo de kontrauxkomunismo."

Se temas pri la Pers-Golfa Milito, cxiuj armiloj uzitaj de Saddam Hussein estis jam antauxe liveritaj de industriaj landoj, inter ili ankaux Usono kaj Eks-Sovetunio. Tiuj armiloj estis produktitaj nominale por memdefendo, sed fakte uzitaj por agreso. Se grandaj nacioj, precipe Japanio, havus grandan militan forton, ili forgesus solvi internaciajn konfliktojn per politikaj rimedoj sed apogus sin facile sur militaj rimedoj. Terura afero. Nia starpunkto, t.e. ankaux la baza idealo de la Japana Konstitucio, kaj starpunkto abomenata de la nuna japana regantaro, ke Japanio ne havos armeon, estas la plej progresinta pozicio kiu tauxgas en la nuna mondo.

Oni ne povas detrui per unu fojo cxiujn armilojn en la tuta mondo, sed se iu lando gxis nun fartas bone sen pafilego, ne devas havi gxin. Japanio ne devas uzi monon por ia ajn milito.

Ai Midori
Japanio

【要旨】

本誌(前号)でハーベーさんが,阿井みどりさんが日本政府の湾岸戦争協力の支出に反対する裁判を行っていることに触れ, 「日本政府の協力は当然だ」と言ったことにたいするご本人の反論.


La Centra Kunveno de la Internacia Virina Tago de 1992

- PACAN MONDON SEN NUKLEARMILOJ AUX MILITAJ ALIANCOJ -

"Solidarecu kun la tutmondaj virinoj! Efektivigu pacan mondon sen nuklearmiloj aux militaliancoj! Efektivigu homecan vivadon!"

La centra mitingo de la Internacia Virina Tago de 1992 havis lokon la 6an de marto en Kudan Kaikan, Tokio, kun la partopreno de 1100 virinoj, cxiu kun mimozaj floroj enmane aux surbruste.

La prezidanto de la mitingo, S-ino KUSIDA Huki, 93jara (Prezidanto de la Japana Konfederacio de Virinaj Organizoj), kuragxigis la partoprenantojn en sia salutoparolo, dirante: En la granda sxangxigxo de la monda situacio estas tre malofte, ke dauxre ekzistadas virina movado tiel grandskale"

Tiam atingis bukedo donace de la Kuba Ambasadorejo kaj prezentigxis mesagxoj kaj salutvortoj de Internacia Ligo de Demokratiaj Virinoj, Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj kaj aliaj eksterlandaj virinaj organizoj. Cxeesto tie de raportistino de Itala Nacia Televido, interalie, montris, ke la evento estas rigardata de la mondo.

Ankaux ni grupe partoprenis en la mitingo el la Ligo de Akuzantoj kontraux la "Legxo por Publika Ordo", portante niajn flagojn. Jam multajn jarojn ni faras la samon. Sendi la foton (sur la fronta pagxo) mi petis de la redaktejo de Sin-Huzin Sinbun, organo de la "Asocio de Virinoj de la nova Japanio," kaj ili tuj konsentis. Mi nur bedauxras, ke la vortoj sur la rubandego ne estas en Esperanto.

MIJAZAKI Kimiko

Kara samideano,

Mi aplauxdas vian intencon prezenti la pagxojn de la Verda Kolombo" ankaux al geesperantistoj el aliaj landoj. Kaj vian intencon vi jam realigas - en lasta numero mi plezure legis artikoletojn (kaj leterojn) de ne-japanoj - bonege. Tutcerte baldaux ankaux mi ree@os al via invito kaj sendos al vi ian kontribuon. Nun mi simple deziras konfirmi la regulan ricevon de la Verda Kolombo", kiun mi cxiam scivoleme kaj atente legas == temas pri la tekston en Esperanto.

Do, sanon al vi kaj prosperon al viaj aferoj!

amike
Petko Arnaudov
Bulgario

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp