Japana Politiko pri Eksterlandaj Aferoj
Estu Sendependa de la Hegemonismo de la
Ununura Superpotenco Usono
Unuflanke, la okazintajxoj en la mondo venkis la hegemonismon de la eksa
Sovetio kaj metis finon ankaux al la orienta milita bloko, estigante realan
eblecon okupigxi pri la bazaj taskoj de mondpaco, kiel garantio de la rajto de
nacia memdecido, la elimino de nuklearmiloj, kaj la forjxeton de cxiuj militaj
aliancoj. Malfermigxis por ni nova perspektivo cxasi mondpacon kaj la
suverenecon kaj sekurecon de Japanio. Sed aliflanke la mondo frontas kontraux
serioza situacio kun usona imperiismo, la sola restanta superpotenco, kiu
profitas la morton de Sovetio por establi sian politikan kaj armean
mondhegemonion. Tiu evoluo estas grava minaco al mondpaco kaj la rajto de
nacia memdecido.
En tiu kunteksto estas ekstreme grave kiel por la nuna japana popolo kaj
gxiaj estontaj generacioj tiel ankaux por la paco en Azio kaj la mondo, ke
Japanio serioze konsideru la starigon kaj efektivigon de nova internacia
politiko, kiu liberigos Japanion de gxia tradicia kadro.
1. Japanio Ne Devas Subteni la Usonan Militan kaj Politikan Strategion
de Malvarm-milita Tipo
Ekde sia estigxo JPEA subtenadis la pozicion de suverena sendependeco
kontraux cxiuj formoj de hegemonismo. La malvenko de japana, germana kaj itala
hegemonismo en la Dua Mondmilito, la malvenko de Usono en sia agresmilito
kontraux Vjetnamio, la kolapso de sovetia hegemonismo kiel montrita en gxiaj
invadoj en Cxehxoslovakion kaj Afganistanon kaj la fiasko de la provo de iraka
hegemoniismo havigi al si Kuvajtion - cxiuj tiuj atestas, ke la dudeka
jarcento estas karakterizita plej grave fare de la regreso de hegemonismo kaj
la atingo de nacia sendependeco kaj suvereneco.
Tamen, malgraux la disfalo de la eksa Sovetio, Usono rifuzas forlasi sian
politikan kaj militan agoplanon sed anstatauxe publikigis sian strategion por
tergloba hegemonismo. Ignorante sian propran iom memkritikan ekspertizon pri
sia estinta hegemonismo, Usono nun pravigis sian agresmiliton en Vjetnamio
kiel kontribuajxo al la venko super komunismo."
La nova strategio de Usono diras, ke nenia rivalo estu permesita ekzisti
por minaci Usonon; alivorte, Usono deklaris, ke estas gxia nacia politiko
komandi la mondon. En tiu kunteksto la nova milita strategio klarigas, ke
Usono pluigos sian strategion de ekspedicia lokigo" por kovri la tutan mondon,
strategion ebligi Usonon armee interveni en ia ajn disputon" ie ajn en la
mondo. La nova strategio ecx iras tiom, kiom gxi asertas, ke, se la Unuigxinta
Naciaro ne agas kiel Usono deziras, estas la natura rajto de Usono turni sin
al armea interveno senkonsidere pri la U.N.. Tiel ekstrema usona aroganteco de
hegemonismo de sola superpotenco" vekis largxan kritikadon, timon kaj
singardemon inter diversaj rondoj en la mondo, inklude de funkciuloj de U.N..
Usona hegemonismo nun estas unu el la faktoroj, kiuj plej dangxerigas la
mondan pacon kaj la establon de monda ordo, en kiu cxiuj nacioj povas ekzisti
pace, reciproke respektante alies memdecidon kaj sendependecon. Siaflanke,
Japanio devas establi bazan politikon pri eksterlandaj aferoj, kiu rifuzas
sian jungigxon al la hegemonismo de la sola superpotenco Usono" kaj fari sian
propran kontribuon al la monda paco el sia sendependa vidpunkto.
Sed la Liberal-Demokrata Partio kaj la kabineto Mijazauxa permesas sin
konsideri, ke Usono prenas sur sin tergloban gvidantecon, promesante, ke la
usonaj militbazoj en Japanio estu uzeblaj kiel ekspediciaj fortikajxoj por la
usona strategio de ekspedicia lokigo." Tia eksterlandafera politiko
subservanta al Usono, kiu rigardas la servadon al Usono kiel imperativon,
povos nur serioze damagxi kaj la japanan estontecon kaj la pacon kaj sekurecon
de la mondo totale. Urgxas decidaj pasxoj por Japanio eskape el tia politiko
de malvarm-milita tipo subservanta al Usono.
2. La Legxo pri PGO ne estu ekfunkciigita, MDK ne estu sendita
eksterlanden
Estas klara fakto de historio, ke la Legxo pri PGO originis de la usona
postulo pri sangoversxado" en la persgolfa krizo. La legxo naskigxis kiel
cxirkauxira taktiko de kunlaborado en pac-gardaj operacioj (PGO) de U.N. kiel
sia cxefa tasko. Tiu legxo estis pretigita, cxar la antauxiranta legxprojekto
pri Porpaca Kunlaboro kun U.N.", kiu cxefe celas kunlaboradon kun multenaciaj
armefortoj, estis forjxetita pro tutnacia kontrauxstaro. En la totala
situacio, ecx la Legxo pri PGO estas parto de la mekanismo en kiu Japana
Mem-Defenda Korpusaro partoprenos en la milita strategio de usona hegemonismo.
En la scenario de la militistaj gvidantoj de Japanio kaj Usono, sendi MDK
eksterlanden kaj uzigi al ili armilojn tie estos necesa brecxado, de kiu oni
povus eskaladi al la sendado eksterlanden de trupoj kiel parto de Japan-Usona
Milita Alianco operacianta je tergloba skalo.
Cxi konekse, Legxo pri PGO ne devas esti ekfunkciigita praktike kaj la MDK
ne devas esti permesita iri eksterlanden. PGO", kiun la registaro kaj la
reganta Liberal-Demokrata Partio, la Partio Komei kaj la Demokrat-Socialista
Partio proponis al la popolo kaj per kiu ili kondicxis la legxon estas largxe
malsama de la aktualaj operacioj de PGO de U.N.. Tiuj malsamecoj estis
atentigita de la Japana Komunista Partio en la parlamento, kaj la registaro
restis nekapabla doni respondecan respondon pri la malsameco. La Legxo pri PGO
priskribas PGO" kiel ekspedon eksterlanden kondicxe, ke cxiuj armaj konfliktoj
estas finitaj kaj cxiuj partioj estas konsentintaj batalcxeson. PGO fakte
operacias en regionoj kie arma konfliktoj dauxras, kiel Jugoslavio kaj
Kambogxo.
3. Aktiva diplomatio por Elimino de Nukleaj Armiloj
Sxangxigxis la situacio, en kiu reciproke kunfrontigxas du nukle-militaj
blokoj, kaj tio jam ne estas kiel tio estis. Tio kreis belajn kondicxojn por
antauxeniri al eliminado de nuklearmiloj, arda deziro de la japana popolo. Sed
Usono kaj aliaj nuklepotencoj ankoraux persistas pli malpli cxe politiko de
forto", uzante nuklearmilojn kiel rimedo domini kaj devigi aliajn naciojn sub
sia politika kaj militista regado. Se la demando de nuklearmiloj estas lasata
al diskutadoj inter la nuklepotencoj, tiam ne malfermigxos la vojo liberigi la
homaron de la minaco de nuklearmiloj kaj nuklemilito. Efektive la Usona-Rusa
Konferenco pri la Malpliigo de Nuklearmiloj kaj la Politika Deklaro de Munkena
Kulmin-Konferenco emfazis nur la ne-proliferon de nuklearmiloj kaj klare
montras, ke la nuklepotencoj intencas konservi sian monopolon de nuklearmiloj,
kaj Usono persistadas al sia strategio de nuklea supereco.
Por efektivigi finmeton al la minaco de nuklemilito, demando tuthomara,
estas tempo por cxiuj pacamantoj kunligi manojn kun la mondvastaj movadoj
kontraux nuklearmiloj kaj vocxoj por paco, kaj kun la nukle-neantaj nacioj,
kiuj estas la inundanta plimulto en la U.N., por la totala elimino de
nuklearmiloj, kaj iniciati en amasmovadoj.
【要旨】
日本の外交は,唯一の超大国を自認するアメリカの覇権主義に追従すべきではない.アメリカの冷戦型の軍事・政治戦略を支持すべきではない.
PKO法案を発動させ,自衛隊を海外に派遣させてはならない. 核兵器廃絶のための積極的な外交を.
La aktuala situacio en Bulgario
Nikola Aleksiev
Per du vortoj: tute malbona!
Kial? La nuna registaro de tiel nomata "Unuigxo de demokratiaj fortoj"
(bulgara siglo СДС = prononcu Se De Se) pravigas sin tiel: "Ni ricevis
katastrofe ruinigxintan ekonomian staton de la lando far la antauxa komunista
regximo." Nu, kiaj estas la faktoj? Antauxe en nia lando entute mankis
senlaboreco. Nu gxi estas kolosa por la dimensio de nia lando kun logxantaro
iom sub 9 milionoj. Antauxe estis konstruitaj logxejoj en urboj kaj vilagxoj
por milionoj da familioj je tolerebla prezo. Ilin konstruis cxefe la sxtato.
En la nuna bugxeto ne estas antauxvidita konstruado de logxejoj. Cxiu
bezonanta logxejon devas per propraj rimedoj je kolosaj sumoj konstrui propran
domon aux pagi netolereblan lupagon. Tria gravega punkto: niaj salajroj kaj
pensioj suficxis por certigi normalan, sed ne luksan vivmanieron. Multaj ecx
sxparis por acxeti domon. Nun 4 kvinonoj de la laboristoj, oficistoj kaj
pensiuloj ne povas garantii al si ecx biologian minimunon por sin vivteni. La
inflacio galopas, la salajroj postsekvas apenaux spirante. Bildece: se la
inflacio estas lokomotivo, la laborulo lamas piede post ties cxiutaga
plialtigxo. Oni klarigas al ni, ke la evoluo de la landa ekonomio diktas tion,
cxar ni orientigxis al merkata ekonomio... Cxio normaligxos post kelkaj
jaroj... La popola proverbo diras: "Mia cxevalo, estu afabla ne mangxi gxis
elkreskos nova fresxa herbo!" Sed gxis tiam la cxevalo forpasos.
La lernejoj de cxiuj tipoj estis senpagaj. Nun oni devas pagi grandajn
sumojn por akiri altan edukon en universitato, kolegio aux simila alta
lernejo. Do, la gefiloj de ricxuloj nur povas havi la eblecon akiri altan
specialecon: ingxeniero, kuracisto, filologo, teologo k.s.
La fundamenta kauxzo de la amasa mizerigxo kaj proletarigxo de la
logxantaro kusxas en la fakto, ke la bona industria kaj agrikultura bazo estas
intence kaj intense ruinigata, la produktado cxiutage malpliigxas, la merkato
ne ricevas landajn protektojn, sed importas ilin kontraux spekulaj prezoj. La
prezoj estas tiom altaj, ke la plimulto de la logxantoj vizitas la magazenojn
kiel oni vizitas muzeojn: nur por vidi la produktojn aux la varojn kaj ties
prezojn. Oni simple ne povas havi la necesan acxetkapablon. La minimuma kresko
de la prezoj estas almenaux dekobla. Ne hazarde oni jam parolas pri
milionuloj, kiuj cxefe per spekulado gajnas grandajn sumojn. La radio kaj la
televido informas pri organizitaj baloj en luksegaj restoracioj, kie cxeestas
nur milionuloj kun siaj familioj.
Antauxe en la lando mankis milionuloj gxenerale. Estis modestaj laboristoj,
oficistoj, kamparanoj kaj intelektuloj. Nun la figuro de la spektanto estas
tre elstara sur la fono de la amasa mizerigxo. Antauxe mi povis sendi leteron
per aerposxto al Japanio aux Usono kun afranko de 1 levo (landa monunuo). Nun
por Japanio la afranko kostas 8 levojn (kaj la rekomendita letero 28 levojn!),
por Usono 8.50 levojn.
La parlamento, kie la opozicia Socialista Partio ВСП (Besepe) disponas pri
94 deputitoj, la registara partio СДС = nur kelkajn pliajn deptitojn. Tamen en
parlamenta unuigxo (integrigxo) kun kontrauxkonstitucia etna partio СДС
(mahometana) kun 27 deputitoj oni formas reakcian blokon kaj vocxdonas serion
da kontrauxkonstituciaj legxoj por faciligi la kreon de landa kapitalistaro.
Ekz., oni ruinigas tute modernan industrian fakon kun altkvalita sur la
internacia merkato produkto por povi acxeti gxin je bagatela prezo kaj
funkciigi gxin jam kiel privata kapitalisto. Tio estas simpla donaco de
sxtataj entreprenoj al la nova kapitalista klaso, kiu rapide kreskas en la
lando. Tion oni faras en la moderna kooperativa terkulturado, neniigante la
kooperativojn per policaj metodoj.
Jxus oni senigis deputiton de la Socislista Partio Andrej Lukanov je la
deputita imuneco nur pro politika agresemo. La oficiala organo de СДС skribis:
La unua jam estas ekster la parlamento!" (Do, sekvos aliajn!). Jen parlamenta
diktaturo!
【要旨】
ブルガリアの政治,経済,社会は状況ひどい状況になっている.生物学的最低生存線も保障されない.そのなかで,少数の百万長者が生まれつつある.物資は投機的な価格で外国から輸入される.現在の与党である民主勢力連合は,「前の共産党政府から,破局的な経済状態で国を受け継いだのだから...
」というが,事実はどうか.
MONDA KONFERENCO KONTRAU A- KAJ H-BOMBOJ
SUB NOVAJ KONDICOJ KAJ
CIRKONSTANCOJ
La Monda Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj 1992 estos
okazigita, kiam cxi tiu manuskripto jam estos en via mano. En pli ekzakta
lingvo, gxi jam komencigxis per popola marsxo al Hirosxima, kiu nun dauxras.
Ankaux mi oferis mian libertagon por partopreni la marsxon, kiam gxi
trapasxisx nian urbon Osaka. Tiu cxi kongreso okazas sub tute novaj kondicxoj,
kiujn gxi neniam renkontis antauxe.
Fatala kontrauxstaro de Usono kaj Sovetio finigxis per la disfalo de la
lasta. Bush proklamis la venkon kaj montris sian novan mondo-strategion,
trovante nenian forton, kiu staros kontraux la usona potenco. Li tamen ne
diris, ke en kaj cxirkaux sia lando turmentas lin multe da krizaj problemoj.
Dramecaj okazintajxoj denove malkasxis la veron de historio -- libero,
demokratio, nacia memdecido estas tajdo de la 20-a jarcento. Hegemonismo fine
fiaskis kaj fiaskos, kaj venkos la popola volo. La monda konferenco kontraux
atom- kaj hidrogen-Bomboj estas ege necesa, kiam ekzistas nova projekto, kiu
volas submeti la mondon per nukleaj armiloj kaj ekzistas militaj aliancoj
kontraux la popola volo.
Tamen nuna situacio estas pli favora por ni, cxar kiel Usono tiel ankaux
Rusio prezentis sian proponon pri kvanta redukto de nukleaj armiloj, kvankam
ili ambaux staras sur la vidpunkto, ke la posedo de kelkmiloj da nukleaj
armiloj estas necesa por ili.
Alia favora kondicxo por ni estas, ke la preteksto de sovetia minaco"
malaperis por Usono je la malapero de Sovetio. Sed samtempe ni devas vidi, ke
Usono persistas cxe nukleaj armiloj kaj militaj aliancoj, kaj ke ilia nova
strategio etendigxas por regi la mondon per armaj rimedoj.
La malapero de la malvarma milito signifas por ni la malaperon de la plej
granda obstaklo al nia movado por paco kontraux la nukleaj armiloj.
Maturigxas tempo por la kompleta elimino de nukleaj armiloj. La Monda
Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj malfermos novan pagxon kun novaj
partoprenantoj el diversaj landoj, inter ili ankaux tiuj el eksa Sovetio. Ili
laboris kaj laboradas herboradike en vera senco de la vorto por paco kontraux
la nukleaj armiloj. La kongreso kun 38 jaroj da tradicio estas sola kaj la
plej tauxga loko por internacia kunlaboro por la celo.
Nanba Sgxozi
【内容】
新しい条件と環境のもとで,原水爆廃絶運動にいかに取り組むべきか.
MEDIO
Kemia Firmao Rilata al Micubisi Kasei en Bukit Merah, estis Ordonita
Fermigxi
La 11an de julio la Alta Jugxejo de Ipoh ordonis la fermon de Kemia Firmao
Asian Rare Earth (ARE) en Bukit Merah, Urbo Ipoh, Malajzio, firmao en kiu la
japana kompanio Micubisxi Kasei havas 35% da porcio. En februaro 1985 ok
akuzintoj, du poste mortis, procesis kontraux la firmao por haltigi gxian
funkciadon kaj kompensi al vilagxanoj de Bukit Merah pri ilia suferado pro la
kontrauxlegxa sxutado de radioaktivaj forjxetajxoj. La Alta Jugxejo ankaux
ordonis la firmaon demeti cxiujn radioaktivajxojn el gxia uzino al neprovizora
sxutejo en du semajnoj.
Tiuj viktimoj de Bukit Merah, kie plimultigxas kazoj de leuxkemio kaj
denaskaj malsanoj, plurajn fojon venis al Japanio kaj akuzis al la japana
registaro kaj Micubisxi Kasei cxesigi la funkciadon de la firmao. Lam Lai Kuan
estis unu el ili, kaj suferas pro leuxkemio. Sxi estis 12-jaragxa, kiam sxi
venis al Japanio kun 4 025 peticioj de la vilagxanoj en julio 1990 kaj vizitis
la Ministrejo pri Eksterlandaj Aferoj kaj la Buroo pri Medioj. Sxi mortis en
novembro 1990.
MORIWAKI Kimio, cxefsekretario de la Nacia Federacio de Asocioj de Poluciaj
Viktimoj, kiu iris al Bukit Merah por surloka esplorado, diris "Mi memoras la
knabinon (Lam Lai Kuan), kiu mortis je la agxo de 13. Estas vere bona novajxo,
ke la vilagxanoj de Bukit Merah gajnis sian kazon por la haltigo de la
funkciado de la firmao."
TERANISXI Sxun'icxi, profesoro de media ekonomiko cxe Universitato
Hitocubasxi, diris, Tiu decido kontraux ARE estas epokfara, cxar sano de la
vilagxanoj estis detruita kaj la vilagxa logxantaro malpliigxis de 10 000 gxis
7000."
TOJODA Makoto, juristo, estro de la esplora delegitaro en ARE, diris, La
decido signifas kompletan venkon por la vilagxanoj. Tio estas la unua kazo, en
kiu japana kompanio estis akuzata pro eksportado de polucio. Ni volas
plifortigi nian selidarecon kun ili."
【内容】
マレーシアで三菱化成関連の公害会社にたいして,操業禁止の判決が下った. この判決を支持する日本の環境を守る運動グループ.
KONTRAUNUKLEAJ MOVADOJ
EN SEMIPALATINSK RADIOAKTIVA
Gensuikgxo (Japana Konsilio Kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj) sendis por
la periodo de la 1-a gxis la 10-a de aprilo delegitaron al Semipalatinsk por
esplori staton de damagxo pro nukleaj eksperimentoj. En la ado de la protesto
kontraux likigxo de radioaktivajxo kauxzita de subteraj eksperimentoj
naskigxis la movado Nevada-Semipalatinsk, kaj la unio de la viktimoj estis
organizita la 29-an de auxgusto, 1989.
Sxance de la senditaj subskriboj responde al la appelo de Nirosxima kaj
Nagasaki por la totala elimino de nukleaj armiloj, prilaboritaj de la unio de
la viktimoj, Gensuikgxo sendis sian delegitaron.
Ecx post la krevigxo de Sovetio la stato de la damagxo kaj malsano ankoraux
ne estas publike informita, malgraux la fakto ke la eksperimentejo estis
fermita de la prezidenta dekreto, kaj ke prefekto kaj urbestro subtenas la
movadon nuligi nukleajn armilojn. Manko de ajxoj estas tiel severa, ke oni
reuzas dudek-tridek fojojn uzitajn injektilojn post repurigo, kaj la pacientoj
mem devas pretigi gantojn por sia operacio, raportas d-ro Takagi, membro de la
delegitaro.
Li esprimis indignon, ke ecx la necesaj detaloj por la kuracado ne estas
atingeblaj, kvankam oni dauxre suferas tie pro kancero kaj denaska deformiteco
rezultantaj el radioaktiveco. Laux li ankoraux regas tie sekretismo. La bazo
de la eksperimenta trupo ankoraux restas cxirkauxita de drata reto kaj la
fotado ne estas permesita ecx nun.
(el gazeto Osaka Roren esp-igis Nanba Sgxozi)
【内容】
放射能に汚染されたセミパラチンスクの人達をと協力する日本の平和運動と同市の実態.
NE! al Brita aviadilportsxipo
La brita aviadilportsxipo Invincible vizitis la 23an de julio la usonan
mararmean bazon en Jokosuka, Kanagauxa-ken. Mararmea atasxeo de la Brita
Ambasado diris, ke la celo de gxia navigado estas sercxi eventualan acxetanton
de la sxipo.
La 19,500 tonela portsxipo, akompanate de la misilportanta detrojero
Neuxcastle kaj la proviza sxipo Fort Austin, eniris la japanan havenon por la
unua fojo. Gxi restis tie gxis la sekvanta lundo.
Antaux gxia enhavenigxo, Tokia Pac-Komitato, Tokia Plenumkomitato por
Nuligo de la Sekureca Traktato inter Japanio kaj Usono, Tokia Gensuikgxo
(Konsilio kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj), Tokia Distrikta Konsilio de
Laboristaj Sindikatoj kaj aliaj laboristaj organizoj postulis, ke la
Ministrejo pri Fremdaj Aferoj forjxetu la planon akcepti en Tokia Golfo la
britan aviadilsxipon Invincible.
Ili asertas, ke la akcepto de la sxipo atencos la Tri Principojn kontraux
Nukleaj Armiloj, akceptitajn en la parlamento, nome, "Japanio ne produktos, ne
posedos, ne akceptos nukleajn armilojn".
Invincible kapablas porti 5 Sea Harrier, vertikale de- kaj alterigeblaj
atakaviadiloj kaj 9 Sea King, kontraux-submarsxipaj helikopteroj, kaj laux la
esploro de Green Peace estas certe, ke gxi estas sxargxita per 5 aux 6 nukleaj
misiloj.
La aviadilsxipo partoprenis en la konflikto de Falkland-aj Insuloj en 1982,
kaj Novzelando, kiu, laux sia nacia politiko kontrauxas nukleajn armilojn,
rifuzis akcepti gxin en sia haveno cxar gxi portas nukleajn armilojn. Ankaux
en 1983 suspekto pri la ekzisto de nukleaj armiloj sur gxi malebligis gxian
eniron en japanan havenon.
Cetere, brita defenda ministro deklaris la 15-an de junio totalan forigon
de taktikaj nuklearmiloj for de la Brita Mararmeo. Tio signifas, ke ili
ankoraux posedas strategiajn nuklearmilojn.
Jam de longe brita mararmeo diras, ke la sxipoj ne estas sxargxitaj per
nuklearmiloj en ordinara tempo, kaj lia deklaro subtenas tion. Sed la brita
registaro sintenas, ke ili nek jesas nek neas la sxargxon de nukleaj armiloj."
(el Heiuxa Sinbun, n-ro 1373, 15 jul. 1992)
【内容】
イギリスの原子力艦インヴィンシブルの横須賀港入港に反対した日本の運動.平和新聞7月15日号のニュースから.
ENTREPRENEGO
N.T.T. Dividas Gajnon kun Gangsteroj
Nanba Syozi
La titolo ne estas troigo nek metaforo, sed fakto. Tion ecx nun faras N.T.T.
(Japana Telegrafa kaj Telefona Korporacio) de post sia privatigxo en 1985
Inter diversaj telefonaj informservoj kiel hor-anonco, vetera prognozo k.a.,
kiujn la kompanio ofertis jam antaux sia privatigxo, venis nove naskita servo
nomata Numero Q2", kies nomo devenas de unuaj ciferoj krom nulo de n-ro 0990.
La cifero 9 estas prononcata japane same kiel Q angle.
La sistemo estas tia, ke la entreprenisto, kiu ofertas informon sur
telefona linio, komisias al N.T.T. kolekti anstataux si pagon de la klientoj
kontraux 9% da provizio. Kaj informa prezo kostas inter 10 enojn kaj 300
enojn. Krom tiu provizio, N.T.T. enspezas por unu linio 17 mil enojn monate.
Inter temoj de Numero Q2" trovigxas ankaux auxguro, ekonomia novajxo, akcia
informo, angla konversacio k.s., sed la plejparto konsistas el vocxo el seksa
sceno, arangxita de jakuza-gangsteroj. Alivorte, gangsteroj-entreprenistoj
komisias monkolektadon al telefonoficejo. Do kio okazas en civitana vivo?
S-ino T en Kobe estis konsternita, kiam sxi ricevis fakturon de la
telefonoficejo (N.T.T.), kiu postulas 400 mil enojn. Tiu sumo egalas al
2-monata sarajro de ordinara oficisto aux laboristo, dungita de la sama
entrepreno kun 5/6-jara kariero. Sxi esploris kaj konstatis, ke sxia filo en
la 3-a lerneja jaro de mezlernejo, utiligis Numeron "Q2". Kion li volis
auxskulti? Ni vidu reklamojn sur kelkaj sportaj tagjxurnaloj. Tie apelas
desegnita nuda virino: Voku min cxi-nokte!", "Amoro vizitos vin, se vi vokos
0990-xxx-xxxx!", "Mi kontentigos vin el Numero 0990-xxx-xxxx!" "Edzino
konsolos vin cxe Numero 0990-xxx-xxxx." Knaboj, kiuj ekkonscias pri sekso,
ofte estas altirita al tia reklamo, aux informo de siaj amikoj. Li provas
turni diferdiskon. La auxskultilo komencas anonci per miela vocxo de virino:
"Bonvenon al la paradizo! Cxi tiu informo kostas 10 enojn por 6 sekundoj... Do
al la lando de amuzo!"
Kaj pornografiaj scenoj malfermigxas tra la fadeno. Kalkulu, ke 10 enoj por
sekundoj facile atingas mil enojn, se li sxovas orelon al la auxskultilo dum
10 minutoj revita de disvolvigxantaj scenoj. Li povas konfidenci nek al patro
ne patrino pri tio. Ili trovas la fakturon tro alta, kaj komencas esplori la
kauxzon. La telefonoficejo respondas, ke la linio eble estas konektita al Q2",
kaj se ili volas, gxi dum certa tempo funkciigos aparaton, kiu registras al
kiuj numeroj la telefono estas konektita; la gepatroj severe demandas la filon
kaj li konfesas. Tamen ofte afero estas pli simpla. Inter knaboj estas tiaj,
kiuj ne emas rifuzi al siaj amikoj uzi telefonon de sia hejmo dum foresto de
la gepatroj. Ili ne antauxkalkulas kiom postulos la telefonoficejo poste de la
gepatroj de sia amiko.
En alia kazo, unu sxtelisto invadis en iun oficejon, kie li prenis
auxskultilon por provi la numeron. Ravita li, tro stulta, restis tie dum longa
tempo kaj venis mateno. Oni trovis lin kaj venigis policiston.
Dum mi pretigas cxi tiun raporton, okazis afero, en kiu patro tute furioza
pro tio, ke lia filo 18-jara plurfoje neglektis lian ordonon ne voki al Q2",
strangolis lin morten. Lia telefonado kauxzis cxiumonate pli ol 200 mil enojn
da fakturo de N.T.T.
La sagaco de la friponoj iras plu. Ili elpensis pli praktikan sistemon, en
kiu knabinoj dungitaj de ili respondas al tiuj, kiuj turnis la numeron, kaj
intersxangxas kun ili incitajn vortojn. Ju pli longas ilia interparolo, des
pli gajnas la entreprenisto kaj N.T.T.
Sur stratoj viroj disdonas specialajn telefonkartojn aplikotajn al publikaj
telefonaparatoj. Ili ankaux acxeteblaj cxe telefonoficejoj, kaj akiras favoron
de la juna generacio, cxar ili estas kelkoble pli malpezaj ol kupraj moneroj
kaj tauxgas por ilia longa babilado sur la linio. Ricevinte tiun telefonkarton
knaboj provas sxovi gxin en fendeton de publika telefonaparato. Tiam, antaux
ol ili pusxos ciferbutonojn la linio auxtomate konektigxas al specifigita
numero, de kie auxdigxas supre menciita invito, kaj baldaux gxi finigxas kun
mesagxo, ke li povas auxskulti pluan scenon se li ensxovos alian ankoraux
validan telefonkarton, aux pusxos la ciferbutonojn en sia propra hejmo.
Ni vidu la aferon de la flanko de la konstruado de tiuj sistemoj. Gxenerale
la entreprenistoj mendas ne nur unu/du liniojn por la centra aparato, kiu
emisias anhelan temon de virino el sonbendo. La aparato kapablas semtempe
trakti 50 aux 100 vokojn. Ili entiras en sian entreprenejon" 100 aux 200
parojn da telefonaj kabloj. Aparatoj en telefonoficejo ne estas en modesta
kvanto. Post la privatigxo N.T.T. gxi postulas de laboristoj sintenon, kliento
estas regxo." Imagu la timon de laboristoj. La regxo" trudas al ili por la
konstruado diversajn malfacilajn kondicxojn teknike preskaux neeblajn.
Kaj la suferantaj civitanoj kaj la suferantaj laboristoj kune faras sian
postulon al N.T.T.. Ambaux ligis sin en organizo por postuli de N.T.T.
fundamentan sxangxon de tia kontrauxmorala kaj kontrauxsocia komerco" ligita
al gangsteroj.
【内容】
やくざと結託したダイヤルQ2 のあくどい商法とそれをめぐる悲劇.NTTの体質をあばく.