El Amikaj Gazetoj

KIACELE JSP PETIS MONON DE SOVETIO ?


El "no more hiroshimas!", bulteno de JAPANA KONSILIO KONTRAUX ATOM- KAJ HIDROGEN-BOMBOJ, vol. 35, n-ro 2, auxg. 1992
Lastatempe publikigita dokumento de la eksa Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) malkovris, ke la Japana Socialista Partio (JSP) petis financan helpon de la KPSU por elektada kampanjo de JSP. Laux la dokumento HARA Sxigeru, prezidanto de la financa komisiono de JSP vizitis la cxefstabejon de la KPSU en septembro 1967 por peti financan helpon, proponante, ke la Sovetunio donu antauxrajton al komerca kontrakto kun kompanio administrata de JSP, vendante al gxi 200 000m3 da lignoj. En januaro 1972, JSP denove sendis delegitaron de la "Japan-Sovetia Asocio", alia fronta organizo de JSP, al sovetia Ministrejo pri Eksterlanda Komerco, por peti iom pli da mono por fondusi elektadan kampanjon de JSP. Cxi-foje la sovetia flanko proponis, ke gxi acxetu teksajxan produkton de membro-kompanio de la Komerca Asocio" je plialta prezo ol en la ordinara merkato, kaj la margxeno de 100 000 dolaroj estu kanalizata al JSP.

Ekde la lasta jaro estis malkasxata la sekreta mona fluo de la eksa KPSU al komunistaj partioj kaj aliaj organizoj en pli ol 90 landoj. Rekompence la ricevintoj estis devigitaj subteni kaj lauxdi eksterlandan politikon de KPSU. Tio ebligis al la gvidantojn de Sovetio prezenti la fikcion, ke estas tutmonda subteno al la sovetiaj invadoj en Cxehxoslovakion kaj Afganistanon, al la nukle-konstruado en la soveti-usona vetarmado, al gxia dubinda "politiko de malstrecxigo", kaj aliaj hegemoniismaj politikoj atencantaj la rajton al memdecido de aliaj nacioj, endangxerigante la mondpacon.

Post la malkasxigxo de la mona fluo, iu gvidanto de JSP simple diris, tio ne estas vera". Sed cxiu en la pacmovado scias, ke ekde la komenco de la 1960-aj, JSP ofte parolis por la KPSU kaj la Sovetia Pac-Komitato, precipe en la movado kontraux atom- kaj hidrogen-bomboj. La plej malbona ekzemplo estis, ke kun plena subteno de Sovetunio, gxi kuris cxe la kapo en la skismigo de la movado.

En 1963, kiam Usono, Britio kaj Sovetio subskribis la Traktato pri la Parta Malpermeso de Nuklea Eksperimento", kiu ebligis ilin dauxrigi subterajn eksperimentojn, JSP kaj la Sovetia Pac-Komitato penis trudi subtenon por tiu traktato en la Monda Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj. Tiu movado subfosis la principon de la Konferenco, nome, unuigxon de cxiuj sub la komuna celo de malpermeso de cxiuj nuklearmiloj, trans malsameco de pensoj, kredoj kaj politikoj. Tiu movado signifis la ekskludon de tiuj, kiuj havas malsamajn opiniojn. Kiam la Organiza Komitato de la Konferenco decidis, ke gxi laboradu por komunaj celoj, kiel la elimino de cxiuj nuklearmiloj, dauxrigante diskutadojn pri unuopaj demandoj, la delegitoj de JSP, kune kun la delegitoj de la Sovetia Pac-Komitato kaj gxiaj aliancanoj, elpasxis el la Konferenco. Tio kondukigxis al la formado de la skisma organizo "Gensuikin" (Japana Kongreso kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj) en 1965. La organo de KPSU Pravda" kampanjis kontraux Gensuikgxo (Japana Konsilio kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj), kaj la Sovetia Pac-Komitato sendis delegitaron al la Konferenco de Gensuikin por gxin kuragxigi, jen la komenco de sovetiaj intervenoj en la japana pac-movado.

Estis suficxe da kauxzo suspekti, ke siatempe ekzistis ankaux mona fluo de Sovetio al JSP, cxar ambaux estis fervoraj skismigi Gensuikgxo pro tio, ke gxi tenas sendependan starpunkton, kaj krei Gensuikin kiel kuragxigan grupon por sovetiaj eksterlandaj politikoj formitan en japana pac-movado. Fakte, eksprezidanto de la politik-studa departemento de JSP malkasxis en la komenco de julio cxi-jare, ke la propra organizo de la Socialista Partio, Gensuikin, estis formita (en 1965). Tie venis granda nombro da eksterlandaj delegitaroj organizitaj far la Monda Pac-Konsilio, sovetia fronta organizo, kun 4 milionoj da enoj kiel donaco (al Gensuikin)."

Fronte al tiu situacio, Gensuikgxo firme staris por la defendo de sia sendependeco, sen kiu estus nenia disvolvigxo de la movado. Gxi apogis sin sur la energio de herboradikuloj, vokante por la prevento de nuklemilito, totala malpermeso de nuklearmiloj kaj helpo al kaj solidareco kun la hibaksxoj (atombombitoj). La lastjara disigxo de la KPSU montras la bankroton de grand-nacia hegemoniismo kaj intervenismo, same kiel de la submetigxo, kiu subtenis la intervenon.

Rezolucio alprenita de la japana delegitaro al la Monda Konferenco kontraux Atom- kaj Hidrogen-Bomboj cxirkaux la mezo de la 1960aj jaroj diras, junaj arboj farigxas fortaj per tempesto". Nia movado estis trejnita kaj ekzamenita en la tempesto de sovetia interveno kaj la skismismo de la JSP, kiu sekvis la KPSU. La Monda Konferenco 1992 estas la sola vera kunvenejo de kontraux-nukleaj pac-movadoj. La sxlosilo al sukceso en la konferenco estas trovebla en la historio de tiuj 30 jaroj.


Recenzo

SENNACIULO (n-ro 1045-46) en sia kolumno Ni legis por vi" aperigis interesan kritikon pri la de ni eldonita LA ARMEO DE HIROHITO" kun subskribo de Jacque Caubel. Ni represas gxin jene.
Red.


LA ARMEO DE HIROHITO": notoj de japanaj militkrimuloj; eldonis Biblioteko Kolombo, cxe Tanaka Takagxuki, 24 Simogauxara, Numazu Sizuoka-ken, 411 Japanio (1990, 200 pagxoj)

La deveno de tiu libro postulas klarigon: dum la dua mondmilito Japanio subpremegis la cxinojn en Mancxurio. La Kontakta Societo de Revenintoj el Cxinio kompilis tiujn cxi notojn. Tiujn prezentis Osakaa Porpaca Ekspozicio pri Milito kaj poste eldonis ilin la Japana Demokrata Organ-Eldona Centro; fine mortis la Imperiestro kaj kelkaj japanaj esperantistaj pacdefenduloj tradukis la 14 raportojn.

Cxiu atestajxo indikas sian auxtoron, lian tacxmenton, la precizan lokon, kie okazis la abomenajxoj. La militkrimuloj poste estos (tiele) tenitaj de la cxinoj, kiuj ilin liberigis en 1956. Sovetio forpusxos (tiele, supozeble forpusxis Red.) la japanojn el Mancxurio kaj transdonos (tiele) la manuskripton al Cxinio. Cxu tiuj cxi skribajxoj estis truditaj? Versxajne ne, cxar en 1988, la auxtoroj vivas libere en Japanio kaj povus nei siajn dirojn anstataux penti.

Kion nu enhavas tiuj tekstoj? Raportojn malmildajn pri agadacxoj de la japanaj militistoj, kiuj estis ofte volontuloj: sxteloj de vestoj, deviga laborigo, cxiaj batoj kaj torturadoj, perfortoj al virinoj, perglavaj koltrancxadoj... En preskaux cxiu rakonto kontrauxas la akra rigardo de la mortonta terkulturisto kaj la akra pinto de la glavo. La sentemuloj ne eltenos la legadon de tiuj abomenajxoj. La stilo estas rekta, la lingvo ricxa kaj bone kontrolita. Nur nemultaj strangajxoj aperas: ekz. verboj kontrauxe al PIV transitivas "nin fulmis rigardo" (p.73) kaj "ne sxercu min" (p.95)

Interkrampe, jen du rimarkoj amuzaj... nur por esperantistoj: torturintojn ofte helpis interpretistoj por demandadi la viktimojn. Due la Sovetianoj, kiuj forpelas fine la Japanojn, estas sennaciecaj"; sed kion signifas tiu tro lakona indiko?

Aliaj enigmoj ne mankas: kiel estis traktitaj la japanaj kaptitoj tenitaj gxis 1956? Kiel la cxinoj ilin reedukadis? Cxu iliaj postaj pentoj estas sinceraj?

Grava problemo estas la partigo de la respondecoj inter Hirohito kaj liaj divers-rangaj regatuloj. Tian temon devus lumigi la du apendicoj de la libro:

- la unua enhavas la 76 artikolojn de la imperia konstitucio, kiu validis de 1889 gxis 1947. Sed nenia komento! Sxajnas dividita la potenco inter la sankta kaj netusxebla" Imperiestro, la duobla Dieto, la Kortega Konsilantaro kaj la Registaro.

- la dua aldono estas la imperiestra instrukcio al la militistoj. Gxi memorigas, ke de 2500 jaroj la Estro de la Cxiela Imperio mem komandis la armeon. La soldatoj devas esti lojalaj, decaj bravaj, fidelaj kaj modestaj. Sed cxu sovagxaj aux ne? neniu frazo instigas al krueleco, sed la imperia auxtoritato cxiam akcentatas.

Resume, tiu cxi raporto estas severa dokumento pri la japanaj ogroj" kaj iliaj abomenajxoj en nord-orienta Cxinio. Dubo restas pri la respondeco de tiuj krimoj: cxu deziro de rang-altigo fare de la soldatoj, cxu fera mano de Hirohito?


leteroj


Sekvantaj du leteroj estas parto de tiuj ricevitaj de K. Kubota responde al lia alvoko en la Verda Kolombo n-ro 110.

Red.

Estimata s-ro Kubota,

Vian leteron kun kopio de via alvoko mi jam ricevis. Laux via deziro mi klopo das sercxi por vi korespondanton interesatan pri la historiedukado. Bedauxrinde, cxe ni mankas esperantistoj el instruistoj kaj aparte el historiedukaj instruistoj. Tial gxis nun mi ne sukcesis trovi iun interesigxanton. Sed mi pensas, ke certe trovigxas almenaux kelkaj, kiuj interesigxas pri via alvoko. Cxar miaopinie via alvoko estas signifoplena. Via penso kaj ago cxi-rilate estas tre instrua kaj grava. Mi dauxrigos sercxi por vi korespondanton. Vere, cxiuj homoj, precipe junuloj, devas bone koni historion propralandan kaj tutmondan, ne forgesi la spertojn kaj lecionojn de historio, tiel ke oni povas gxuste koni la aktualan situacion kaj perspektivon.

Via alvoko montras vian altan devokonscion pri vero-protekto kaj mondpaco. Estante kiel japano vi estas tiel prudenta kaj cerbo-sobra, tio estas tre respektinda kaj admirinda. Vi estas vera patrioto kaj internaciisto. Unuvorte vi meritas la nomon de vera esperantisto!

(linioj preterlasitaj)

Cxijare en la cxina Esperantujo okazos kelkaj gravaj aktivecoj, la plej grandaj estas la Unua Pekina Internacia Simpozio pri Aplikado de Esperanto okazonta en Pekino de la 9-a gxis la 15-a de majo, kaj ankaux la 5-a Pacifika Kongreso okazonta en Cxingdao en auxgusto. Eble vi jam informigxis pri tiuj aktivecoj. Cxu vi planas partopreni en ili? Se jes, bonvolu sciigi min.

(linio preterlasita)

Wang Yuchin
Cxinio

* * * * *
Estimata s-ro Kubota Kunio,

(linioj preterlasitaj)

Esperante mi disauxdigas po unu horo semajne. Pro tio mi legas cxiujn esperantajxojn kiujn mi ricevadas el diversaj partoj de la mondo.

Koncerne Vian inviton por INTERNACIA KUNLABORO POR PORPACA HISTORIEDUKADO. Mi vere esperis ke Vi havos plurajn interesatojn kiuj volontos kunlabori, kaj mi kun intereso atendis plurajn similajn artikolojn en la VERDA KOLOMBO.

(linioj preterlasitaj)

Miaj junaj tagoj estis en Jugoslavio, kaj kion mi scias estas nur miaj memoroj pri milito. Sed mi ne studis historion, geografion aux legxojn por ke tiuj estu granda helpo al la celo kiun Vi preparas.

Mi estas por paco, libereco kaj demokratio. Miaj personaj sentoj por mi estas gvidilo de mia vivo, mi scias kion mi ne volas kaj kio estas kontraux homaranismo; mi estas kontraux iu ajn milito, ne nur nuklea. Milito estas milito kia ajn gxi estas. Cxiuj armiloj estas desegnitaj por mortigo, detruo kaj nuligo de la ekzistantaj vivantaj entoj. Por mi multe pli gravas vivo de unu persono, senkonsidere en kiu parto de la mondo li/sxi trovigxas, kia estas lia/sxia hauxtokoloto, religio, raso, lingvo; kaj cxu li/sxi estas ricxa, malricxa aux krimulo, sxtelisto aux regxo, prezidanto, cxefministro, viro, virino, infano, kriplulo aux sanulo. Ni cxiuj havas saman rajton vivi sur cxi tiu planedo nomata Tero.

Kara s-ro Kubota, historio estas cxiam skribita de la venkinto kaj estas tio kion la venkinto volas prezenti al la mondo aux al siaj samlandanoj. Vi mem menciis en via artikolo, ke en Japanio ili komencis ree instrui en la lernejoj pri herooj por HIROHITO kaj naciaj fieroj, instruante infanojn ke ili sekvu tiujn heroecojn doni sian vivon por sia Regxo.

Mi legis libron LA ARMEO DE HIROHITO"

(linioj preterlasitaj)

Stanislav Kanacxki

Auxstralio
Kinshasa, 1992-04-18

* * * * *

Kara samideano Kurita Kimiaki,

Mi skribas al vi, cxar cxiam mi estis informita de via E-movado dank' al gazeto kiu cxiufoje vi sendis al mi: la Verda Kolombo", sed gxi ne plu alvenas nuntempe. Cxu gxi ne plu aperas? Samideano, mi havas gravan problemon, sed mi certas ke la solvo estas cxe vi. Cxu vi havas membrojn de J.P.E.A. eksterlande (eksrterjapanio)? Mi ege deziras farigxi membro de JPEA; t. e. mi proponas al via grupo elekti mian nomon kiel makleriston de JPEA en Zairio. Cxu tio ne estas farebla? Kaj mi povas klopodi trovi aliajn zairianojn por tio. Mi jam sendas al S-ro Nanba Sgxozi publikan leteron (parolanta) pri la elrabado kiu okazis en mia domo (elrabado farita de militistoj), mi pensas ke vi estos informata (informota). Cxiel, mi informas vin kaj cxiujn JPEA-membrojn ke je la 25-an de oktobro 1991, mia domo kaj la cxirkauxajxo estis elrabitaj de soldatoj (militistoj), kaj ili forportis miajn posedajxojn; do, mi estas farita senhavulo de ili. (linioj preterlasitaj)

S-ro Mantuidi Akadiamosiko B'au

Professeur a l' Institut de la Ciza
B.P. 7598 Kinshasa I
Republicxue du Zaire

Ni bonvenigas cxies membrigxon kaj cxies abonon al nia organo. (Membro-kotizo: \3600 ≒ jx30 jare, Abon-kotizo: \1200 ≒ jx10 jare) Krome, ni havas sistemon nomatan Amika Abono", speciala sistemo por landanoj kun malforta mono, en kiu sistemo iu el niaj membroj povas farigxi anstatauxpagantoj por ili. Parenteze, necesas por ili pacienca atendado gxis aperos memvoluloj-anstatauxpagantoj.

Ni bonvenigas vian proponon. Sed surteraj vojoj de Japanio al via lando estas sxtopitaj. Ni do sendis la lastan numeron prove aviadile. Necesas antaux cxio, ke ni certigu la posxtan vojon. (Red.)

* * * * *

Kara kamarado,

(preterlasite)

La Verda Kolombo estas trafa revuo de pacistoj kaj laboristoj. Via sendado estas tre grava por mi kaj mi dankas vin, bonvulu do dauxrigu la sendadon.(preterlasite)

Gerard Requigny

Francio

* * * * *

Estimata sinjoro Kurita Kimiaki!

Mi dankas, ke vi sendas al mi la numero 103 de la Verda Kolombo. Mi tre gxojas, ke mia foto encitigxas en japana gazeto. Nur mi bedauxras ke mi ne sciis ellegi la tekston, kiu estis skribita sub la bildo.

Mi ellegis la esperantan tekston atenteme, kaj vidis frazon kiu vekis mian intereson. La auxtoroj skribis ke en Budapesxto lernokondicxoj de infanoj, same kiel laborkondicxoj de instruistoj estas multe pli bonaj ol en Japanio gxenerale."

Cxi tio estas al mi tre interesa kaj preskaux nekredebla.

Mi estas scivola, se japanaj kuracistoj estus vizitintaj budapesxtajn hospitalojn, cxu ankaux ili estus skribintaj cxi tion pri la laborkondicxoj de hungaraj kuracistoj kaj flegistinoj.

Mi volonte interkonatigxus kaj korespondus kun japana patologo aux alia kuracisto.

Mi petas vian helpon trovi vian leteramikon.

(preterlasite)

D-ino Julia Houxath

Budapest, Gyennek tir
8/7 I. em. 262, H-1131
Hungario


Ricevitaj eldonajxoj

上掲の雑誌や本が読みたい方はお電話を.現物かコピーをお送りします.コピー代や郵送料(実費)はあとでお知らせします.(栗田)
Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp