KOMENCIGIS PARLAMENTAJ PRIDEMANDOJ
PRI SKANDALOJ DE SENPRECEDENCA SKALO


Parlamenta demandado komencigxis la 4-an de novembro. Fuwa Tecuzoo 1) , prezidia prezidanto de la Japana Komunista Partio, staris sur estrado je la duataga demandado en la plena kunveno de la Cxambro de Deputitoj. Fuwa akre demandis la registaron pri la skandaloj rilatantaj al entreprenego kaj yakuza-organizo.

Fuwa emfazis, ke la unua pasxo por kapti la veron pri jenaj tri cxefaj suspektoj - la koneksoj inter politikistoj de Liberal-Demokrata Partio kaj gangsteraj organizoj, la envolvigxo de politikistoj en la elhelpado el bankroto de Tookjoo Sagawa Kjuubin 2) , kaj kiuj ricevis la malpuran monon de kiuj.

Fuwa diris, ke la kabineto Mijazawa, kiu protektis suspektintajn politikistojn kaj faris cxiujn klopodojn por kovradi la faktojn, "jam ne rajtas mastrumi la sxtataferojn." Li postulis, ke la kabineto rezignu.

Unue la estro de la prezidio akcentis, ke tiu cxi parlamenta sesio devas prilumi cxiuj detalojn pri la suspektitaj koneksoj inter sxlosilaj politikistoj de LDP kaj organizoj de gangsteroj (Yakuza).

Se politikistoj havas ajnajn rilatojn entute kun gangstera organizo, diris Fuwa, tio sola devas esti denuncita kiel kontrawsocia konduto. Petante IXII Susumu, eksa prezidanto de Inagawa-kai (gangstera organizo), helpi faciligi la elektadon de Takesxita Noboru kiel prezidanto de LDP, law Fuwa, eksa LDP-vicprezidanto Kanemaru Xin kaj ekscxefministro Takesxita Noboru efektive permesis gangsteran organizon interveni en la procezo de elektado de cxefministro (cxar la prezidanto de registara partio transprenas postenon de cxefministro). Tia ago signifas atencon de la fundamenta principo de la regado per legxo en la lando.

"Alisence tiu cxi kazo estas tre grava pro tio, ke gxi estigis la eblecon por miliardoj da enoj esti kanalizita de Tookjoo Sagawa Kjuubin en gangsterajn organizojn," diris Fuwa.

Law konfeso de Watanabe Hirojasu, eksprezidanto de Tookyoo Sagawa Kjuubin, law Fuwa, tri centraj personoj - Takesxita, Kanemaru kaj eksa cxefsekretario de LDP OZAwA Icxiroo - renkontigxis cxe hotelo en Tokio baldaw post la dekstrula organizo "Koomintoo" (Japana Partio de Imperiestra Regato) komunikis pere de IXII Susumu (eksa prezidanto de Inagawa-kai, gangstera organizo) siajn kondicxojn por fini sian obstrukcon al la elektado de Takesxita Noboru kiel LDP-prezidanto.

Hodiaw, dawrigas Fuwa, la publika jugxokunsido en la Tokia Distrikta Jugxejo donis pli da novaj informoj, ke sep politikistoj de LDP, inklude de Kanemaru, senpere envolvigxis en la negocoj kun la dekstrula organizo "Koomintoo".

Due, Fuwa pridemandis pri la envolvigxo de politikistoj en la elhelpado el bankroto de Tookjoo Sagawa Kjuubin.

La nuna publika jugxokunsido en la Tokia Distrikta Jugxejo same kiel la konfeso de Watanabe Hirojasu, law Fuwa, sciigis la fakton, ke la 13an de junio, 1991, tri parlamentanoj de LDP, Kanemaru, Takesxita kaj Watanabe Hideo, la nuna ministro de Posxto kaj Telekomunikado, renkontigxis en loko en Sxibuja-ku, Tokio. Tiam Kanemaru kaj Takesxita promesis Watanabe Hirojasu, eksprezidanto de Tookjoo Sagawa Kjuubin, ke ili perantigxu inter Tookjoo Sagawa Kjuubin kaj Banko Sanwa kaj Banko Sumitomo respektive. Kanemaru diris al Watanabe Hiroyasu poste, ke "la peto pri financado jam estis komunikita al la banko, kaj vi jam ne devas zorgi pri tio."

"Tio cxi estas senpera privilegia helpado fare de politikistoj al kompanio, kiu estis envolvita en kontrawsocia aktivado kunlabore kun gangstera organizo, kaj la parlamento devas esplori la detalojn," emfazis Fuwa. La ministro de Posxto kaj Telekomunikado akceptis, ke li cxeestis cxe la renkontigxo sed neis, ke perantigxo ne estis promesita.

Fuwa diris: La grava punkto de la politikaj donacoj de la grupo de Sagawa Kjuubin estas, ke gxi estis nigra mono donita de aferistoj, kiuj ligigxas kun gangsteraj organizoj, por acxeti favoron de politikaj rondoj. Cxi-respekte aparte grave, ke la parlamento plenumu sian politikan respondecon publikigi la totalan sumon de nigra mono, kiu venis de la grupo de Sagawa Kjuubin.

El la priflustrataj sekretaj donacoj de kelke da miliardoj da enoj aw ecx kelke da dek miliardoj da enoj de Sagawa al la politikaj rondoj, nur la donaco de 500 milionoj da enoj al Kanemaru Xin jam estis identigita. Sed tio, kion celis la 500 milionoj da enoj kaj al kiuj gxi estis disdonita, estas ankoraw sekreto.

Fuwa postulis, ke Cxefministro Mijazawa Kiicxi, la persono respondeca pri la naciregado, devas helpi la Prokurorejon kaj Nacian Imposxt-Administrejon agi law striktaj rimedoj konvinkaj por publika opinio. Kiel prezidanto de LDP, Cxefministro Mijazawa devas fari cxion por klarvidebligi la fluon de la mono de Sagawa kaj li devas certigi, ke la LDP ne obstrukci la vokon de atestantoj pro partiaj kawzoj kaj interesoj, diris Fuwa.

Fuwa emfazis, ke cxiuj politikaj partioj kaj politikistoj devas fronti al la fakto, ke politika klimato, kiu permesis donacojn de kompanioj estas la fundamenta kawzo de la ripetitaj kazoj de koruptado. Fuwa diris, ke la pasxo malpermesi mondonacojn de kompanioj kaj organizoj devas esti je la centro de politika reformo. Fuwa diris, ke unu el la plej grandaj lecionoj el la afero de Sagawa Kjuubin ests ke klara malpermeso de mondonacoj de kompanioj kaj organizoj estas la sola respondo. Fuwa demandis Mijazawa, cxu li ankoraw povas pravigi la mondonacojn de kompanioj kaj organizoj.

  1. Konata kiel "Tetsuzo Fuwa" en okcidenta gazetaro. En niaj tekstoj personaj nomoj sekvas familiajn nomojn law japana ordo.
  2. Ofte trovebla en literumo "Tokyo Sagawa Kyubin."
【内容】佐川急便・皇民党スキャンダル問題を,11月4日の共産党不破委員長の国会質問の内容にそって世界にむけて説明する.

Novajxoj el Japanio

Oktobro〜Novembro, 1992


Malkovrigxo de la nomoj de sep plej influaj politikistoj de LDP kiel envolvitoj en la skandaloj de Sagawa aw la provo silentigi la dekstrulan kampanjon kontraw Takesxita, je atestajxoj ellegitaj en la jugxejo la 5an kaj 6an de nov. lawlitere skuis la LDP kaj la kabineton de Mijazawa.

La 13/nov. kampanjo "Popola vocxdonado pri la skandalo Sagawa" efektivigxis wn pli ol 600 lokoj en la lando, kiel parto de la unuigxa agado de la Nacia Konfederacio de Laboristaj Sindikatoj (Zenrooren), kunlabore kun laboristaj organizoj.

En Gubernio Osako, la referenduma kampanjo efektivigxis en pli ol 30 lokoj.

En vocxdonado en Urbo Hirosximo, kiu estas parto de elektodistrikto de Cxefministro Mijazawa, 1 316 personoj vocxdonis en malpli ol du horoj, kaj 90 procentoj postulis la kolektivan demisiigxon de la kabineto.

En multe da aliaj lokoj okazis manifestaciajn agadojn.

Preparata legxprojekto por la Fundamenta Legxo pri Vivmedio frontas al aborto pro la premo de entreprenegistaj rondoj, la Ministerio de Internacia Komerco kaj Industrio (Internacie fifama en la siglo MITI) kaj LDP. Popola vocxo akuzas la arbitran decidon de la registaro.

Esplora grupo pruvis, ke dense koncentrita acida negxo gxis nun falis en multe da lokoj en Japanio. Tiu cxi unua tutlanda esplorado pri acida negxo estos raportata decembre al la kunveno de la Japana Societo de Aera Polucio.

La urbestra elektado de la urbo Zusxi rezultis en la venko de la kandidato kontrawstara al la konstruado de logxejoj de usonarmeanoj en la arbaro Ikego, por plena rezervo de la verda medio. En urbo Naha, cxefurbo de Okinavo, venkis progresema urbestro.

Xargxita per 1.5 tunoj da plutonio, japana sxargxosxipo Akacuki-maru forlasis Cherbourg, Francio, hejmen, defie al fortaj internaciaj protestoj.

Mijazawa kaj Roh postulis pli forta cxeesto de usona armeo en Azio.

Cxirkaw la slogano "Ni elpelu la aerarmean militbazon Jokota" - la 7a Pac Festivalo de Jokota havis lokon 8/nov. kun pli ol 7 000 partoprenantoj, en la loko nur kelkcent metrojn for de la Usona Jokota Militbazo en la okcidentaj cxirkawurboj de Tokio. 60 tendoj estis starigitaj sur la ejo, kaj la partoprenantoj intersxangxis spertojn pri sia aktivado.

Urbestroj, parlamentanoj, reprezentantoj de organizoj kaj unuopuloj, el 130 lokaj awtoritatoj de 18 landoj, totale 820 personoj, partoprenis en la 6a Internacia Konferenco de Lokaj Awtoritatoj de Sennuklea Zono okazigita en Urbo Jokohama, Gubernio Kanagawa, kie ili intersxangxis spertojn de pacmovado fare de lokaj awtoritatoj por la elimino de nuklearmiloj.

La 14/nov. la Hirosxima Asocio por Sen-Nuklearmila Registaro okazigis simpozion "Pensi pri la ruinoj de la atombombado" por konservi la ruinojn de la atombombado.

(Kurita Kimiaki)
【内容】日本から世界へ送る, 10月〜11月の平和・民主化運動関連のニュース. 佐川急便スキャンダルと国民の反対運動, 環境対策法案の棚上げ, 日本にも酸性雪, 逗子と那覇の新しい市長, 横田基地を取り囲む人々, 核のない地帯をつくるための国際会議, 核爆撃の遺跡を保存するためのシンポ...


Autuna Festo de Paco en Saitama


Trans generacioj ni kune pensu pri paco" estas la slogano de la tria awtuna festo de paco en Gubernio Saitama. La festo havis lokon en 7-8/nov. en Parko Isanuma, Urbo Kawagoe. La Asocio por Interkontaktigxo kontraw Nukleo , cxefa organizanto de la festo, konsistanta el memvoluloj, lancxis la aktivadon antaw tri jaroj, urgxigante cxiujn lokajn awtonomiojn en la guvernio deklari kontrawnuklean pozicion.

La unua tago de la festo malfermigxis je la 10a atm kun orkestra melodio. Komencigxis "maratona diskutado", longdawra opini-intersxangxo, en kiu cxiuj rajtas partopreni law sia bontrovo, temante pri paco, edukado, vivmedio k.a. Estis prezentataj naciaj dancoj de koreanoj.

Estis gxuataj ludoj kaj amuzajxoj. Estis starigitaj multe da tendoj por mangxajxoj, pretigitaj diversaj animalaj foto-paneloj sub grandaj literoj "NE TURMENTU NIN! NE MORTIGU NIN!" En iu angulo video rememorige montris kiel marsxis la gubernianoj en manifastacio kontraw la Persgolfa Milito.

Japane: Saitama Hikaku Kooryuu-Kai.

Samideana Profilo

S-ro Nakamura Pakuzoo, 83jara


Ne malofte estas, ke ni konas iun esperantiston, tamen konas lin nur unuaspekte. Jen ekzemplo.

Cxi somere ni hazarde informigxis pri historieto cxirkaw S-ro Nakamura Pakuzoo (Pakuzo), esperantisto.

Lia forpasinta patro kusxas ene de teritorio, kiu, okupata de la Usona Armeo ekskluzive por sia komunika ebligejo, vaste etendigxas sur ambaw urboj Jugawara kaj Hakone-macxi. Cxiufoje kiam li faras kutiman viziton al la tombo de lia patro, li devas peti de la usona armeo malfermi la barilon. Cxi somere li eksciis, ke la ebligejo ecx ne estas uzata hodiaw, kaj la Japana Pac-Komitato kaj JKP postulas gxian redonon.

Lia patro Nakamura Juuraku (Yuraku), kiu dormas en la barilo, foje estis eldonanto de periodajxo "Tookjoo Pakku" kun satiraj karikakturoj pri la socio. La nomo "Pakuzoo" devenis de tiu periodajxo. Poste lia patro translogxigxis al vilao sur la tero, kiun li luprenis de la sxtato kaj sur kiu li nun dormas. De la loko oni povis gxui grandiozan pejzajxon kun la maro, montoj kaj insuloj.

Post la morto de Juuraku, liaj gefiloj starigis lian tombon sur la loko.En la mallumaj tagoj antaw kaj dum la Dua Mondmilito, Pakuzoo agadis kontraw la milito por la popolo. li spertis arestigxon kaj enprizonigxon pro lia agado. Kaj poste, dum 40 jaroj de kiam la usona armeo okupis la lokon, li vizitadis gxin okon postulante gxian redonigxon kaj pregxante por paco.

K. Kurita


Venas subtera dio
PLUTO


PLUTONIO EKVETURAS POR JAPANIO

Japana sxargxosxipo Akacuki-maru, portante 1.5 tunojn da plutonio sur si, forlasis la havenon Cherbourg la 7an de novembro. Gxi veturos senhalte al Japanio.

La transportado de plutonio fare de Japanio kondicxe de kompleta sekreto jam vekis mondvastan kritikadon. Aparte tiuj landoj, kiuj havas marbordon lawlonge de la supozebla kurso de Akacuki-maru, kvankam la efektiva kurso estas sekreta, esprimis profundan maltrankvilon kaj rifuzis permesi gxin pasi tra marteritorio de sia lando.

La veneneco de plutonio en aero estas unu miliardon da obloj pli ol tiu de cianhidrogena gaso, kiu estas unu el la plej mortigaj venenoj. Aviadila transportado estis rezignita pro la dangxero, kiu povus okazi je aviadila akcidento. Sed se la sxipo envolvigxas en akcidento oni havas similan dangxeron. Krome, la transportado cxiam frontas al ebleco de la atako de teroristoj, kiuj havas pli da sxanco surmare ol en la aero. Do profunda maltrankvilo regas en la mondo.

La plutonio nun transportata estas el reprocedita uzita brulajxo el japanaj nukle-reaktoroj. La disvolvado de nukleaj uzinoj kun nesuficxe ekzamenitaj teknikoj estas tre dangxera afero. La reprocedo de uzita brulajxo en eksteraj landoj devas esti nuligita kaj uzita brulajxo devas esti konservata kun suficxa singardemo en la nukleuzinaj ebligejoj en Japanio.

Japanio, granda potenco de "nuklea elektroproduktado", regajnas sian plutonion en la reprocedaj uzinoj de Francio kaj Britio. Gxi konfidas al ili la reprocedon de uzitaj sxargo-stangoj el nukleaj elektroproduktaj uzinoj. Sed estas senprecedence, ke estas transportata tiom da kvanto kiom unu tuno.

Malgravigante prisekurajn konsiderojn, Japanio gxis nun estis malsevera pri la evoluigo de nukleenergio-produktado, kun reproceda teknoligio de sxargostangoj ankoraw ne establita, dependante de aliaj landoj pri reprocedo de siaj sxargostangoj. Pli ol 1 300 kilogramoj da plutonio jam estis regajnitaj kaj transportitaj aviadile kaj sxipe. Oni havas planon transporti 5 600 tunojn da plutonio el reproceditaj nukleaj sxargostangoj el malpezakvaj reaktoroj.

Spite de la emfazo de la registaro pri la maldangxereco kaj arangxoj por protekti la transportosxipon "Akacuki-maru", ankoraw ne estas starigitaj ecx normoj de sekureco pri sxipoj uzataj por transportado de plutonio kaj aliaj radioaktivaj materialoj. Ecx la ekzistantaj normoj de sekureco de la Internacia Atomenergia Agento (IAEA) por transportaj konteneroj frontas al malaprobojn.

La Internacia Mara Organizo (IMO), membrorganizo de Unuigxinta Naciaro. starigis demandon. Eco Engineering Co., Usona esplora kompanio, prezentis raporton pri la sekureco de konteneroj por transporti plutonion al Japanio. Gxi atentigis la eblecon, ke la konteneroj ne estas rezistaj al tiaj sxip-akcidentoj kiel fajrego kaj sinkado. Law la raporto, normoj de IAEA postulas, ke konteneroj eltenu varmon de 800℃ dum 30 minutoj, sed ne estas eksterordinare por sxipaj fajregoj transiri 1000℃ kaj dawri tutan tagon.

【内容】各国からわきおこった反対を押し切って核物質プルトニウムが日本へやってくる.世界を不安におとしいれる海上輸送とは...


SOLIDARECA FRUKTO

Pri la libro "Giganto de la Spirito"
Nikola Aleksiev
(Redaktoro)


En Sofio aperis bulgarlingve elektita verkaro de la konata al la monda esperantistaro Trifon Hristovski (1905 〜 1944). La manuskripto de lia lasta verko "Mia Vivo" estis finskribita nur du semajnojn antaw lia forpaso. Gxi aperis en la bulgara en kvin eldonoj. Publikigxis ankaw ties esperanta traduko en la bulgara en kvin eldonoj. Publikigxis ankaw ties espranta traduko en 1981. El gxi oni retradukis la tekston en la francan (Belgio). Antaw kelkaj jaroj estis prespreta vjetnama retraduko. Nun oni preparas japanan tradukon. Mi ne havas informon cxu jam aperis la cxe@a, germana, ukraina, rusa kaj albana tradukoj, faritaj dum la lastaj jaroj.

Kiel videble, Trifon Hristovski gxuis enviindan popularecon en vasta skalo, sed bedawrinde nur post sia forpaso...

En lia verkista heredajxo registrigxas ankaw du aliaj titoloj, publikitaj jam dum lia vivo. Ili estas: "La morto de Hristo Botev", genia bulgara poeto-revoluciulo, pereinta en armita batalo por liberigo de Bulgario el sub kvinjarcenta turka jugo, "Problemoj de bulgara kamparanaro", sociologia-ekonomika studo pri la stato de la agrara mastrumo en la lando. Tamen du aliaj manuskriptoj, tute prespretaj, ne povis publikigxi pro la severa malpermeso de la furiozanta diktatoreca cenzuro. Jen ili: "La milita agreso de Japanio en Cxinio" (pri la milito en Malproksima Oriento), "Amo kaj geedzeco", politika-sociologia verko. Por verki la unuan libron Hristovski utiligis multajn awtentikajn dokumentojn kaj fotojn, liveritajn al li far liaj cxinaj kaj japanaj korespondantoj.

Hristovski estis talenta kaj fruktodona publicisto. Parto el liaj publikajxoj reproduktigxas en la libro. Gxi estas bele ilustrita far du pentristoj = bulgaro kaj vjetnamo.

La libro tuj trovis altan pritakson fare de la legantoj. Sofia societo de progresemaj jxurnalistoj publike pridiskutis la libron, donante al gxi kaj al la awtoro altan favoran pritakson. Krome, la societanoj unuanime kaj entuziasme decidis alpreni lian nomon por patrono de la societo.

La plej maljuna (90-jaragxa) inter la bulgaraj poetoj famekonata Hristo Radevski skribis al la redaktoro: "Mi gratulas vin pro via heroajxo eldonigi similan seriozan libron dum la libro-bazaro estas inundita de detektiveca kaj pornografia literaturacxo."

Fama profesoro pri internacia juro d-ro Mihail Genovski trafe kaj koncize karakterizis la libron jene: "Merita monumento de heroeca spirito."

Prof. d-ro Hristo Marinov, esperantisto, prezidanto de Internacia Ekologia-Ekonomika Akademio" skribas: "Mi gratulas vin, ke en tiu malfacila periodo vi manifestis kapablon kaj forton en la awtuno de via vivo eldonigi tiun cxi libron. Vi pruvis vian fidelecon kaj kamaradecon al nia neforgesebla Trifon."

Jen ankaw opinio de netitolita ordinara virino: "Kia homo ekzistis, pri kiu ni nenion sciis! Mi ege dankas vin pro la publika prezento de la vivo kaj agado de tiu malfelicxa, sed alte sxatinda homo."

Laste mi citos kelkajn liniojn el la letero de Hristo Manolov, veterano, honora membro de BEA, antawa MEM-komitatano! "Ege necesa libro, kiu dawre inspiras cxiujn, kiuj vivas kaj batalas kontraw malfavoraj vivcirkonstancoj, sekvante sian noblan celon, spite al siaj suferoj. Gxi estas eldonita en bonega stilo, akurata elekto kaj pritrakto de la elirmaterialoj. La legantaro eksentos la spiriton de la heroa epoko kaj cxerpos sperton, ekzemplon kaj kredon tra la jaroj de nia ne tro gxoja nuntempo."

La libro enhavas ankaw 3-pagxan resumon en Esperanto.

Konklude mi sxatus emfazi, ke la eldonigxo de la libro absolute ne povus aperi sen la monsubvencio fare de kelkaj eksterlandaj esperantistoj, kiuj konatigxis kun la esperanta traduko de lia libro "Mia vivo." La nuna libro "Giganto de la spirito" estas matura frukto de la internacia esperantista solidareco!

Koran dankon al la malavaraj samideanoj!

【内容】トリフォン・フリストフスキーの著作集「精神の巨人」(ブルガリア語版)の出版が実現した.幼い頃の病がもとで大きな肉体的なハンディを背負った著者(1905〜1944) は, 短い生涯をナチズムの支配する暗黒の時代に生き, エスペランチストとなり, 反ファシズムの活動を続けた.

出版実現のための募金にたいする日本のエスペランチストの惜しみない協力に感謝します.


GERMANIO EN RILATO KUN JUGOSLAVIA MILITO

EL LA OKULOJ DE JAPANA SCIENCISTO


Profesoro Ashida Motomu el Fremdlingva Universitato en Osaka, membro de JPEA kaj eksprezidanto de Osaka Pac-Komitato, restis du jarojn en Germanio. En kunsido, organizita de Osaka Pac-Komitato en la 17-a de novembro li prelegis pri sia impreso kaj analizo pri tiu lando. Lia prelego konsistis el 3 partoj: 1. Jugoslavia milito kaj problemo pri nacioj, 2, Procezo de la unuigxo de Germanio, kaj 3. Unuigxo de EC kaj Maastricht-a Traktato, el kiuj ni publikas la unuan temon cxi tie. (resuma respondeco apartenas al Nanba S.)

Mi restis en Germanio dum unu jaro ekde la lasta. La plej granda el ili cxi-jare estis, ke la lando situas proksime de Jugoslavio. En Wurzburg, kie mi logxis, trovigxas militbazoj de germana kaj usona armeoj, kaj tie cxasaviadiloj bruis tutan tagon super la urbo de meze de julio al la komenco de awgusto. Baldaw plendoj de logxantoj aperis sur tagjxurnaloj, kaj meze de awguto, la flugado farigxis malpli multaj pro la protesto. Kontraste al Japanio, kiu situas malproksime de Jugoslavio, Germanio havas profundan rilaton al la problemo en tiu lando. De cxi tiu printempo, rifugxantoj, el kiuj 5 mil estas zorgataj en individuaj familioj law registara peto, publikita sur televidaj ekranoj kaj tagjxurnaloj en komenco de julio, kaj plu 5 mil law la peto en awgusto. Sekvis Svedio, sed aliaj ewropaj landoj kiel Francio, Britio kaj Italio ne akceptas ilin oficiale. Jen estas komplika problemo, kial landoj en okcidenta Ewropo unuanime ne povas klopodi por la solvo de la jugoslava konflikto. En tia situacio, Kroation kategorie subtenas Germanio, kaj ankaw Awstrio per materiala helpo, tamen aliaj landoj ne cxiam sin tenas tiel. La skemo estas tia, ke Serbio kaj Kroatio kontrawstaras por akiri Bosnio-Hercegovinon al sia flanko.

Kiam Kroatio sendependigxis kaj Bosnio-Hercegovino starigis sin kiel awtonoma respubliko, EC movis sin por la solvo de la konflikto, dum UN ne implikis sin en la problemo. Baldaw EC rezignis sian klopodon, kiam ilia mediacio inter Serbio kaj Kroatio fiaskis, kaj UN ekspedis Pac-Konservan Forton por haltigi la militon, kaj lancxis 15 rezoluciojn kontraw Serbio, kiu kondutis esktermi la islamojn, sed tio ne montras efektivecon. En septembro, opinioj por milita interveno de ewropaj landoj levigxis precipe en Awstrio, Svisio kaj Germanio. Lastan semajnon, armistico estis provizore starigita law la iniciato de la armeo de UN, kaj proksimune 50 mil rifugxantoj lasis Bosnio-Hercegovinon al Kroatio, Awstrio kaj aliaj landoj. Sed cxi tiu armistico havis alian flankon, en kiu stranga rolo de UN malkasxigxis, ke gxi donis garantion al Serbio pri la teritorio gxis nun okupita de ili, kaj tiuj, kiuj lasis sian hejmteron kiel rifugxintoj, ne povis reveni al sia tero, barataj de armeo de UN.

Ankaw klarvidebligxis tiuj punktoj, ke Ewropo nun suferas pro skismigxo. Unue, Britio kaj Francio, kvankam plenumas humanisman helpon al eksa Jugoslavio kaj homan kontribuon al la forto de UN, sed ne prenas al si pli da aktiva ago por haltigi la militon ol Germanio. Kiam Kroatio montris sian volon al sendependeco, Germanio subtenis gxin kaj por gxi insistis en EC, dum Francio kaj Britio rigardis gxin kiel interveno al interna politiko, kaj ankaw UN konsideris gxin, kiam okazis la milito, kiel ne intervenebla konflikto en la federacio, kiu aligxas al UN. Momente Usono metis sian fokuson al Irako, kie okazis problemo kun kurdoj, kaj preskaw ne intervenis al eksa Jugoslavio, ne kiel al Irako, kvankam gxi aprobis la disciplinan decidon kaj partoprenis en transportado de helpaj materialoj.

Malgraw ke UN law la decido blokadas Serbion, ankaw Germanio, kiu ekspecidias militsxipojn cxe la limo de NATO sur Mediteraneo por kontroli materialojn, precipe militajn, transportatajn al Serbio, aliflanke Grekio subtenis Serbion en la rilato de greka ortodokso, permesas transportadon de materialoj tra sia lando, dum Turkio subtenas islamojn en Bosnio-Hercegovino ricevi armilojn. Kaj tiu, kiu subtenis tiun Turkion gxis nun liverante armilojn, estas Germanio mem! Certe, armiloj liverataj de Germanio estas efektive uzitaj por subpremi kurdojn en Turkio, kaj nuntempe por islamoj en Jugoslavio, arabojn en Israelo. Tio kawzis en Germanio levigxon de publika kritiko. Malkonkordo de ewropaj landoj estas klare videblaj, kiam ni vidas, ke Grekio apartenas al EC kaj NATO, Turkio proponas aligxi al EC, Germanio kaj Awstrio, kiu lasta havas landlimon apud Kroatio, subtenas tiun landon, kiu armas sin malpli ol Serbio, kiu havis en eksa Jugoslavio potencan armadon. Dum la unua mondmilito, Awstrio taksis Kroation kiel sian sudan gardolinion, kaj hitlera armeo vartis Kroatan ultradekstran organizon Ustasa por agresi la tutan teritorion de Jugoslavio, kaj partizanoj kun Tito kontraw ili rezistis. Tiu Ustasa, pri kiu pluraj germanoj estas kritikaj, ludas gravan rolon kontraw Serbio, kaj akiras junulojn en milita uniformo. Kompreneble rezistado kontraw Serbio ne estas monopolajxo de Ustasa, sed batalas ankaw eksaj komunistoj. Iam kroatoj subtenataj de nazia armeo, masakris 700 mil serbojn. Tio samtempe estas unu flanko de tio, kial kroata naciismo estas subpremitaj sub Titoa registaro. Law ekonomia vidpunkto, en la eksa Jugoslavio la plej evoluigxinta Kroatio, kiu havas landlimon kun Awstrio, estis politike subigita de Serbio, kaj farigxis klara la kontrawstaro inter ambaw post la morto de Tito, kiu havis potencan subtenon pro la merito de grava rolo en la naciliberiga batalo kaj fortan gvidkapablon. Tamen pri la demando, cxu li gxuste solvis la nacian problemon, la respondo devas esti en multaj flankoj nea.

Ankaw estas fakto, ke certe trovigxis tia socio, en kiu serboj, kroatoj, islamoj vivis intermiksante sin. Malgraw tio tia malama konrawstaro nun regas la landon. En Germanio, ofte mi awdas serban sxovinismon" pro gxia ekspansia inklino, kaj en nia lando oni informas pri Kroatio pro dekstra sxovinismo. Tio estas, ke ambaw havas sxovinismon.

En la kadro de kontrawstaro inter la oriento kaj la okcidento, kiuj pli malgrandaj kontrawstaroj estis premitaj tiel en eksa Jugoslavio kiel en eksa Sovetio, kaj Jugoslavio tenis almenaw amikan rilaton en la lando, kaj cxe la rompigxo de oriento-okcidenta kontrawstaro, la solvo de tiuj naciaj problemoj ne estis diskutitaj suficxe demokratie. Mi ne demandos, cxu la teritoria postulo de unu el ili estas prava aw ne, sed estas fakto, ke la solvo ne estis diskutita problemo en eksaj, disfalintaj socialistaj landoj, sed ankaw en okcidentaj landoj, en kiuj nacia problemo estis premita sub tia kadro, malgraw ke jxurnalismo ofte kulpigas socialismon pro la kontrawstaro de nacioj. Ni vidu Belgion, kie flandroj asertas sian respublikon kontraw valonoj, Brition, kie ekzistas problemoj kun Norda Irlando kaj Skotlando, kiu iam subtenis evoluigxon de kapitalismo en la lando, Awstralion, kies cxefministro akceptis staranta la regxinon de Britio, Italion, kie fasxistoj ekmovigxas postulante la duoninsulon Istra, kaj trovigxas konflikto pri Tirolo.

Sur la fono, kial nova naziismo-fasxismo revigligxas ne nur en Germanio sed ankaw en pluraj landoj en Ewropo, ni vidas la fenomenon, ke el Rumanio, Pollando kaj Hungario homoj, inkluzive ciganojn (sinti aw roma law ilia voko), fluas en Germanion, kaj tie laboras aw komercas, kaj farigxas celo de dekstrema atako. En tia situacio okazis atako en Rostok kontraw kvartalo, kie dekomence logxis kaj logxas vjetnamoj kaj afrikanoj, poste aligxis ciganoj, kiujn germanoj ofte rigardas objekto de forigo. Nun en Ewropo abundaj homoj movas sin, kaj tie rilatas Mafio, unuvorte, kiel solvi la nacian kontrawstaron, kaj kiel trakti la rifugxintojn farigxas la plej granda problemo en nuntempa Ewropo.

【内容】JPEA会員の大阪外大教授・芦田亘氏はこの夏2カ月間ドイツに滞在し,その印象を大阪平和委員会主催の学習会で講演しました。これは 1ユーゴスラビアの戦争と民族問題, 1ドイツ統一の過程, 3 EC 統合とマーストリヒト条約の3部分からなっていますが,紙面の都合でその第1のテーマだけ紹介します。(要約文責・難波)


Kiel haltigi la falon
de naskoproporcio


La jara blanka libro pri la vivo de japana popolo, publikigita la 13/nov. far la Ministerio por Ekonomia Planado diris, ke la meza nombro de infanoj naskitaj de unu virino en 1991 falis gxis la plej malalta cifero gxisnuna de 1,53 infanoj.

La blanka libro esprimas seriozan zorgon pri la falo en la naskoproporcio, dirante, ke tio kawzos malgrandigxon de la enlanda merkato, falon en la proporcio de la ekonomia kreskado kaj malsuficxon en la provizo de junula laborforto. La demando estas tio, cxu la registara propono estas recepto por provizi pli bonajn cirkonstancojn por pli sekura infan-zorgado.

La analizo de la blanka Libro prilumigas la faktorojn malantaw la falo en la naskoproporcio. Law la blanka libro, pli junaj geviroj aw prokrastas edz(in)igxon aw restas needz(in)igxintaj. En la dua duono de la agxo de dudek jaroj, 40% de la virinoj kaj 60% de la viroj estas needz(in)igxintaj. Needzinigxintaj virinoj senkragxigxas pro la pezaj sxargxoj de dommastrumado kaj infan-zorgado, law la tradiciaj ideoj pri la roloj de viroj kaj virinoj. La blanka libro diris, ke tiaj ideoj devas sxangxigxi kaj postulas mallongigon de laborhoroj tiel, ke la viroj povu preni gxustan dividon de la sxargxoj.

La blanka libro ankaw diras, ke multe da geviroj deziras havi infanojn sed ne povas realigi sian deziron, pro alta kosto de edukado kaj limigita vivospaco. Sendi infanojn al privataj universitatoj kostas cx. 2,59 milionojn da enoj en la unua jaro, kiu sumo estas cx. 34% de la meza jara enspezo de gepatroj. Se paro havas du aw pli da infanoj, estas tre malfacile translogxigi sin en suficxe spacan domon.

Ricxa" Japanio estas paradokse malricxa lando, kiu igas junajn parojn heziti antaw ol havi familion. Ecx la registaro ne povas ne konstati tiun fakton.

La blanka libro, surbaze de tiuj realajxoj, postulas starigi sistemon de pli bona helpado por infanzorgado, plibonigi logxadon kaj sociajn ebligejojn por infanoj kiel parkoj kaj malmultigi la egan koston de edukado. Estas tute nature, ke gxi diras tion.

Tamen, ekzistas seriozaj demandoj. La blanka libro emfazas, ke legxaj reglamentoj pri kromhora kaj nokta laboroj por virinoj estu cxesigitaj pretekste de la "egaleco de seksoj". La kvinjara ekonomia plano proponita far la registaro de Liberal-Demokrata Partio ankaw postulas tiun reviziacxon de la Legxo pri Laboraj Normoj. Pri pli mallongaj laborhoroj, la registaro prokrastis la realigon de 1 800 tagaj laborhoroj. Tio estigas gravajn dubojn pri bazaj starpunktoj kaj sincereco de la registaro pri la helpado al naskado kaj infanzorgado.

Vere bezonataj nun estas drasta revizio de la Legxo pri Laboraj Normoj por la mallongigo de Japanaj abnorme longaj laborhoroj, plibonigo de publikaj dumtagaj infanzorgaj centroj , havigon de pli bonaj sistemoj por infanzorga forpermeso, pli bonaj logxejaj kondicxoj kaj malpliigo de la gepatra sxargxo el la kostoj por alta edukado. Se la registaro vere planas doni subtenon al virinoj pri naskado kaj infanzorgado, tio forigos la barojn, kiu malfaciligas virinojn havi infanojn dum ili havas laboron. Se ekonomia povo de Japanio estos uzata por pli bona vivo por la popolo, tiaj aferoj estas pli ol ebla. Jen la tasko de la registaro.

【内容】11月13日に経済企画庁から出された「日本の出生率の低下の問題」に関する白書は,日本の異常な長時間労働や住宅条件の悪さなどを認めざるを得なかったが,それを解決する「誠意」には疑問がある.日本の経済力で解決できないはずはない.まさに政府の課題である.


ELEKTIGIS PROGRESEMAJ URBESTROJ

EN ZUSI (KANAGAUA) KAJ NAHA (OKINAVO)


SAWA Micujo, kiu oponas al la registara projekto por la logxigado de la Usona Armeo en Arbaro Ikego, Urbo Zusxi, Gubernio Kanagawa, estis elektita la 8an de novembro kiel estro de la urbo. Xi sekvis Urbestron TOMINO Kiicxiroo, kiu ankaw estis kontraw la projekto. Sawa gajnis 11 942 vocxojn, kiuj estas 4000 vocxojn pli ol gajnis la kandidato subtenata de la registara Liberal-Demokrata Partio kaj farigxis la dua en Japanio virina urbestro, dum la unua estas la urbestrino de Urbo Asxija, Gubernio Hjoogo.

Sawa batalis la kampanjon kontrawstare al la projekto por la logxigado de la Usona Armeo, kaj defendante la verdan medion, pacon, civitanan awtonomion kaj bonfarton. La aliaj kvar kandidatoj estis por la konstruado de la usonarmeaj logxejoj. Kandidatoj, kiuj estis subtenataj de la LDP kaj konservemula tendaro atakis Sawa, dirante, "la logxejoj devas esti konstruitaj iel ajn ecx se kelkaj homoj estas kontraw tio," kaj "Ne permesu la naskigxon de komunisto-regata urbo." Sawa kontrawatakis, dirante, "Tia atako ne estas akceptebla en demokratia socio."

OJADOMARI Koosei, la estro en tasko de Urbo Naha, la cxefurbo de Okinavo, kiu estis rekomendita de la Japana Komunista Partio, la Social-Demokrata Partio de Japanio kaj la Socialista Popolamasa Partio, kaj subtenata de la Partio Koomei estis elektita la 8an de novembro senkonkurence por sia tria periodo. Estas la unua fojo ekde la fino de la Dua Mondmilito, ke la estro de Urbo Naha elektigxis senkonkurence.

Ojadomari esprimis sian dankon por la subteno de la popolo kaj ties kunlaborado, kaj sian decidon fari la plejan klopodon realigi sian jxuron.


leteroj


Ege estimata amiko Kimiaki,

Plezure mi ricevis vian leteron kun revuo kaj poste dua revuo "La Verda Kolombo", en kiu aperis antaw jaroj unu mia letero al mia amiko en via lando. Cxar mi intertempe, en jaro 1986 vizitis vian landon kaj ekamis gxin / pardonu sed tio certe ne estas komplimento / do mi kun grandega plezuro kunlaborus kun via revuo, sendonte de tempo al tempo iu artikolo, artikoleto aw letereto. Tamen unue mia lando staras antaw ege grandaj elektoj, do cxiuj estas sciavida pri gxia rezulto, cxar certe estas vere nenio certa, serioza, klara... Poste nemulte da semajnoj mi, law via intereso volus skribi al vi miajn proprajn opiniojn, glosojn, eble folietonojn, komentariojn, informojn pri tiu grava momento en nia lando. Intertempe mi atendas vian leteron, kiel vi bonvolu skribi, pri kiuj informoj, temoj vi interesus. Mi povus ankaw rakonti pri mia vojo en via lando, ekstera vido al via vivo, sed mia opinio estas tre admira, do se mi skribos law mia sento, produktoj estos servilaj, tre admiraj. Do, bonvolu, estimata amiko, skribu vi al mi pri kiu temo mi povus skribi kaj kunlabori al via bela kaj interesa jxurnalo.

Sincerajn dankojn al vi kaj salutojn sendas amike

via

Jaromir Polak

Demandojn kaj proponojn al:
mailto:serpento@mb.infoweb.ne.jp