For la nuklearmiloj!

Kasai Akira


Cxiuj en la tuta mondo nun levas la vocxon. Kritiko kaj fortaj protestoj kontraw la rekomenco de nukle-eksperimentoj de Francio kaj Cxinio ardas kun pasio, kaj pli ol 150 registaroj, reprezentante 80% de la membro-nacioj de la Unuigxinta Naciaro, esprimis sian oponon al la nuklebomb-eksperimentoj.

Internacia Solidareco en Tahitio

"Mi estis elektita en julio cxi-jare kiel membro de la Cxambro de Konsilistoj. En la 1-a de Septembro mi estis en Tahitio kiel membro de la multepartia delegitaro de la "Japanaj Parlamentanoj kontraw Nukle-Eksperimentoj en Mururoa" por parto preni en la Internacia Kunveno kontraw la nukle-eksperimentado en Papeete, Tahitio. Lastatempa opini-statistiko far Jxurnalo Maninichi (6an sept.) montras, ke 96% de la japanoj estas kontraw la francaj nuklebomb-eksperimentoj, kaj 80% subtenas "protestan agadon."

La 4an de awgusto, la Japana Parlamento unuanime adoptis rezolucion postulantan tujan halton al nukle-eksperimentado fare de kaj Francio kaj Cxinio, je la starpunkto "kontrawi nukle-eksperimenton de ia ajn lando" kaj "cxiam laboradi por la neniigo de nukle-armiloj." Ni 22 japanaj parlamentanoj, kiuj apartenas al malsamaj politikaj partioj povis partopreni en unu agado, dank'al la reganta kontraw-nuklea publika opinio de la sola atombombita nacio en la mondo.

Kiel Duageneracia Hibaksxo

La tuta Tahitio, la lasta "paradiza" insulo situanta en la Suda Pacifiko 10,000 kilometrojn for de Japanio, estis inundita de granda kolero je la decido rekomenci nukle-eksperimenton. Kiel duageneracia hibaksxo el Hirosximo (mia patrino estas travivinto de atombombado), mi apeladis dum pasintaj 20 jaroj en grandnombraj internaciaj konferencoj kaj al la popolo en kaj ekster Japanio pri la neceso elimini nuklearmilojn. Mire vidante tion, kio atendis min, mi ektremis pro ekscito kiam mi ekpasxis sur la teron de Tahitio.

Matene la 2-an de septembro, la novajxo, ke tujos nuklea eksperimento, cxirkawiris la insulon; la atmosfero strecxis. kelkmil manifestantoj ekmarsxis tra la centro de Papeete, kantante en tatihi-lingve law melodio de spirita kanto, kiu esprimas sian deziron por sendependeco, kaj kriante, "Non a la Bombe! (Ne al la bombo!)" Inter la marsxantoj estis Oscar Temaru, la estro de Urbo Faaa kaj gvidanto de la anti-nuklea movado, kaj Vito Maamaatua, la cxefdirektoro de Radio Tifana. Ni jam konas reciproke ekde kiam ili cxeestis sesion de la Monda Konferenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj okazigitan en Japanio. Trovinte min, Vito alkuris al mi por min cxirkawbraki, kaj dankis min pro mia partopreno.

Vidante min portanta afisxon el Japanio, juna tahitiano venis manpremi kun mi, dirante, ke ili tute konsentas kun tio, kion diras la afisxo. Gxi diras, "Non a les Essais Nucleaires (Ne al la Nukleaj Eksperimentoj)", "Plus cxue jamais Hiroshima (Ne ripetu hirosximon)" kaj "Eliminate Nuclear Weapons (Eliminu Nuklearmilojn)". La delegitaranoj de la Organiza Komitato de la Monda Konferenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj kolektis subskribojn por la "Apelo el Hirosximo kaj Nagasako" el homoj cxirkaw si. Dum mallonga tempo, pli ol 1,000 homoj subskribis la Apelon kaj pliposte ili estis prezentitaj al la Oficejo de Franca Alta Komisaro.

Kiel ili awdacas komenci gxin tie, kie vivas homoj!"; "Ni devas haltigi nukleajn eksperimentojn kaj efektivigi sendependecon" ──Neniu povas mortigi per forto la deziron de la tahitia popolo. Kvindek jaroj post la tragedioj de Hirosximo kaj Nagasako, ankoraw ekzistas senprudentaj provoj malpurigi la bluan oceanon kaj detrui milojn da vivoj. Denove, mia koro doloris pro kolerego.

Internacia Reto de Parlamentanoj

Estis la unua fojo ke parlamentanoj kaj delegi taroj el diversaj pac-organizoj el pli ol 10 landoj tra la mondo kolektigxis en Tahitio. Mil homoj partoprenis en la Internacia Protesta Kunveno, kiu estis okazigita post la pac-marsxo, kaj la stadiono estis plena de la aero de internacia solidareco kaj de krio "haltigu nukle-eksperimentad on" kaj "eliminu nuklearmilojn." Krom de Japanio, inter partoprenantoj estis parlamentanoj de Awstralio, Nov-Zelando, Svedio kaj Norvegio, kies parlamentoj unuanime adoptis rezoluciojn esprimantajn sian oponon al nuklebomb-eksperimentado.

Profitante la okazon de la renkontigxo, la 3-an de septembro, parlamentanoj el 15 nacioj unuanime atingis rezolucion por establi internacian parlamentanan reton por la mondo sen nuklearmiloj. En la diskutado, mi diris, ke "estas grave disvolvi komunajn kampanjojn kontraw nuklebomb-eksperimentado kaj por la elimino de nuklearmiloj." Ni konsentis starigi organizon por kunlabori pri la interkonsentitaj punktoj por oponi nuklearmilojn, trans niaj diferencoj de opinio pri aliaj d emandoj, tiaj kiel sendependeco de t.n. Franca Polinezio, inklude Tahition, el Francio, aw la problemo de nukleenergia centralo. Konpreneble sen dependeco jam estas serioza tasko por la tahitia popolo pli ol iam antawe, Sed internacie la kontrawstaro al nukleaj eksperimentoj kaj la elimino de nuklearmiloj devas esti komuna tasko. Tio disvolvos nian movadon plu kaj pli largxe.

Por realigi nian cxefan golon nuniigi cxiujn nuklearmilojn, la rezolucio urgxigas starigi retaron por intersxangxi informojn inter parlamentanoj de cxiu lando, kaj por plani agadojn kaj laboradi dawre en kunlaborado. Gxi ankaw konfirmis, ke parlamentanoj utiligos respektivajn parlamentajn organizojn, la Organizon de Unuigxinta Naciaro kaj Inter-Parlamentan Union. La demando de nukleaj eksperimentoj donis al homoj unikan oportunon reko ni la gravecon kaj la urgxecon de la neceso elimi ni nuklearmilojn, kiuj estas rapide disvastigxas en multajn landojn kiel neniam antawe.

Sola Vojo Savi Homaron - Elimino de Nuklearmiloj

Post kiam la Traktato por Ne-Dismultigxo de Nuklearmiloj (NPT) estis plilongigita por nedifinita periodo en printempo cxi-jare, la demando de nuklearmiloj, stimulate de la rekomenco de nuklebomb-eksperimento de Cxinio kaj Francio, subite dis volvigxis en ardan demandon de mondaj politikoj. Defiante internacian opinion, Francio fine faris sian unuan postmoratorian nuklebomb-eksperiment on la 5-an de septembro. Plue gxi ne hezitas malkasxi sian por-nuklean sintenon, kiam gxi deklaris, ke gxi faros aliajn "6 aw 7" eksperimentojn gxis majo venontjare. El cxiuj armiloj de amas-detruado, nuklearmiloj estas la plej kruelaj ol cxiuj al iaj uzitaj en historio. Se oni havas ian senton de respekto pri homa komunumo, troveblas neniu alia vojo ol neniigi cxiujn nuklearmilojn.

Kampanjo kontraw nuklebomb-eksperimentoj kiel en Japanio tiel ankaw internacie estas ege bazon ata. Samtempe, kampanjo por la totala neniigo de nuklearmiloj devas esti plu plifortigata kontraw tia fono. Jenaj tri punktoj estas gravaj faktoroj:

Kolektiva hegamoniismo de nuklearmilaj sxtatoj

La unua estas, ke kvankam protesto nunmomente koncentrigxas sur Cxinio kaj Francio, ni bezonas noti, ke la pozicio reprezentita de ili estas esprimo de aroganteco komuna al Usono kaj aliaj nuklearmilaj sxtatoj.

La rekomenco de nuklebomb-eksperimentoj fare de Cxinio kaj Francio farigxas ebla, cxar la nuklearmilaj sxtatoj akceptas la nuklebomb-eksperimentojn kiel premiso por disvolvi kaj bonteni siajn nuklebombajn arsenalojn, pretendante, ke la sendifina plilongigo de NPT signifas la "agnoskon pri sia posedo de nuklearmiloj por nedifinita periodo." La celoj de nuntempaj francaj eksperimentoj de nuklebomboj estas i.a. 1) konservo kaj bontenado de nuklearmiloj, 2) disvolvado de novtipaj nuklearmiloj, kaj 3) disvolvado de teknologio de simulado pri nuklebomb-eksperimentoj, kiu povos anstatawi verajn eksplodojn. Ili estas tiuj, kiujn cxiuj nuklearmilaj sxtatoj konsideras kiel nemalhaveblaj. Ecx Usono, kiu estas multe pli antawen irinta ol Francio kaj Cxinio en teknologio de simulado, publikigis, ke gxi rekomencos nuklebomb-eksperimentojn pro la "plejalta nacia intereso", se la simulado estos trovita neadekvata. Cxi tie kusxas esprimo de kolektiva hegemonismo de la nuklearmiloj sxtatoj.

CTBT: Ebla Pretekstilo por Eksperimentoj

Due, je la tempo, kiam NPT estis plilongigiga por nedifinita periodo, estis promesite, ke traktato pri cxioninkluda malpermeso de eksperimentoj (CTBT) estos subskribita gxis la fino de 1996. Sed la fundamenta celo de CTBT estas certigi la preventon de dismultigxo de nuklearmiloj, aw alivorte, bonteni la nuklearmilan monopolon de la kvin nuklearmilaj sxtatoj, kiel vidate en la deklareto de Prezidento Bill Clinton publikigita la 11- an de awgusto, kaj krome, la ebleco fari nuklebomb-eksperimentojn ankoraw estas malfermata pro la "plejalta nacia intereso", kiel supre menciite . Tial ankoraw trovigxas dangxero, ke la CTBT farigxos pretekstilo por eternigi nuklean monopolon, ecx se la traktato estos subskribata. Ni devas precize analizi la enhavojn de CTBT kaj la celon d e la kvin nuklearmilaj sxtatoj por sia nuklearmil a monopolo.

Aroganta Doktrino "Nuklearmila Fortimigo"

La tria punkto klariginda estas neceso venki la doktrinon de "nuklea fortimigo", sur kiu apogas Cxinio, Francio kaj cxiuj aliaj nuklearmilaj sxtatoj. Nuklearmila fortimigo estas argumento kun celo pravigi nuklearmilojn, kun sxainiga ekskuzo certigi sian propran sekurecon." Cxar Sovetio jam falis, kiun kontrawbati volas nun Usono per siaj propraj arsenaloj? Tia rezonado por solvi konfliktojn cxirkawe en la mondo, aw por certigi ne-dismultigxon, egalas al nuklearmila cxantagxo al aliaj nacioj, tute fremda al sia propra sekureco. Post cxio, estas la logiko de aroganteco celanta subpremi sen-nuklearmilajn sxtatojn per la eternigo de sia nuklearmila monopolo. Se ne venki tion cxi, la vojo al vera paco ne malfermigxos.

Rolo Ludota de Japanio

Lastatempe revizitinte Tahition, mi estis impresita denove pri la granda atendemo pri la japana rolo kiel atombombita lando.

Ekde 1955 kun la sloganoj "Malpermeso de atomarmiloj", "Opono al atom-milito" kaj "Helpo al la hibaksxoj", la Monda Konferenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj kontribuis al la disvolvigxo de kontrawnuklearmilaj pac-movadoj en la tuta mondo, disvastigante iliajn vocxojn kaj en Japanio kaj internacie. La Monda Konferenco de 1995 kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj okazigita en awgusto, memore al la 50-a jaro de la atombomba tragedio, kunvenis 142 eksterlandaj delegitoj el 12 internaciaj kaj regionaj organizoj kaj 24 landoj, ankaw krom cx. 15 000 japanaj delegitoj, t.e. multe pli granda nombro da delegitoj, japanaj kaj in ternaciaj, ol iam antawe, kun plilargxa gamo de reprezenteco.

La subskriba kampanjo subtene al la "Apelo el Hirosximo kaj Nagasako" gxuis altan takson de eksterlandaj delegitoj.

Profundaj diskutadoj estis okazigitaj pri la nuklea eksperimento, fokusa demando pri cxi-jara konferenco. "Kvindek jaroj ekde la Atombombado: n ia Alvoko al la Mondo", la Deklaro de la Interna cia Mitingo de la Monda Konferenco, atentigis, ke "urgxas pli ol iam antawe draste plivigligi la movadon por oponi kaj postuli la totalan malpermeson de cxiuj formoj de nuklearmilaj eksperimentoj por esplorado, disvolvo aw produktado de nukleaj armiloj." Gxi plu emfazis la gravecon de la kampanjo sercxi la nuligon de nuklearmiloj kiel urgxa sxlosila tasko en la nuna situacio.

Responde al tiu cxi apelo, kiel en Japanio tiel ankaw internacie disvolvigxis diversformaj agadoj kiel eldonaj kampanjoj, protestaj agadoj kaj subskribo-kolektadoj. Nombro de subskriboj kolektitaj subtene al la "Apelo el Hirosximo kaj Nagasako" atingis 50 milionojn.

Tamen, la registaro Murajama, kiu estas konsiderata reprezenti la atombombita lando, kvankam mallawte parolas pri "opono al nuklebomb-eskperimentoj", ankoraw restas nedecidema kaj ne povas fari fortan proteston al Cxinio kaj Francio. Je la refutado, ke "sub usona nuklea ombrelo, kian ra jton ja havas Japanio protesti nuklebomb-eksperi mentojn", gxi ne povis trovi ian vorton por respo ndo. Ke la registaro Murajama restas tiel obeema al Usono, kiu laboras por sia nuklea monopolo, kaj tiel malamika al la nuligo de nuklearmiloj, estas tute ne dece por registaro de atombombita lando.

Nun estas la tempo por ke Japanio ludu vere pozitivan rolon kiel atombombita lando, ne nur ke gxi faru provizorajn gestojn por ekstera mondo; gxi ludu sian propran rolon. Estos honto por tiu cxi atombombita lando se dawros tiaj politikoj de la r egistaro Murajama. Kiel membro de la Cxambro de Konsilistoj el la JKP, kiu estas libera diskuti ian ajn aspekton de nuklearmilaj demandoj en la Parlamento, mi volas levi niajn vocxojn tie solidare kun publika opinio kaj la movado.

(La awtoro estas membro de la Cxambro de Konsilistoj kaj Vic-Prezidanto de la Komisiono de JKP pri Paco kaj Unuigxa Fronto. Esperantigo fare de K. Kurita.)


Okinavo

Lokaj asembleoj protestas kontraux usonsoldata krimo


La rifuzo de la usona armeo transdoni al la japana polico la usonajn soldatojn, kiuj seksperfortis elementlernejanojn en Okinavo rezultigis adoptojn de protestaj rezolucioj en multaj lokaj asembleoj .

Asembleo de urbo Gusxikawa adoptis la 11-an de septembro protestan rezolucion, kiun sekvis asembleo de urbo Okinavo (12/sept.) kaj asembleo de urbo Urazoe (13/sept.) La Gebernia Asembleo de Okinavo adoptis la 19-an de sept. protestan rezolucion kaj skribitan opinion en eksterordinara sesio. La gubernia asembleo ankaw decidis sendi reprezentanton por protesti al la japana kaj usona registaroj kaj la usona armeo. Asembleoj de multe da urboj, urbetoj kaj vilagxoj adoptis/os protestan rezolucion.

OOTA Masahide, guberniestro de Okinavo, en gazetara konferenco diris, "Tio okazis pro militbazoj cx i tie."

La seksperforto fare de tri usonaj soldatoj al e lementlernejaj knabinoj okazis la 4-an de sept. La Gubernia Polico de Okinavo la 8-an de septembro publikigis, ke provo aresti la krimulojn estis malakceptita fare de la usona armeo surbaze de la japan-usona interkonsento pri la statuso de usona armeo en Japanio (Interkonsento sub Artikolo VI de la Traktato de Reciproka Kunlaboro kaj Sekureco inter Japanio kaj Usono, Rilate al Instalajxoj kaj Areoj kaj la Statuso de Usona armeo en Japanio).

Artikolo 17 de la interkonsento havas jenan kondicxon, "La malliberigo de akuzita membro (de la usona armeo aw la civilula komponanto) sur kiu Japanio estas efektivigonta sian jurisdikcion restu, se li estas en la manoj de Usono, kun Usono gxis li estas imputita fare de Japanio." Tio signifas, ke gxis la atencinto estas imputita fare de Japanio, ili restos en usonaj manoj. Pro tiu cxi kondicxo trovigx is multe da kazoj en kiu usona soldato, kiu krimis, rifugxis en usona militbazo kaj estis resendita al Usono, kaj la kazo farigxis malklara kaj estis lasita.

MASAAKI Mijamoto, asembleano de Gubernio Okinavo, diris pri la lasta kazo. "La usona armeo kawzis multe da incidentoj kaj akcidentoj kaj cxiufoje la homaj rajtoj de viktimoj kaj la kolero kaj protestoj de la popolo en la gubernio estas ignorataj kaj piedpremitaj. La radika kawzo de tiuj atencoj far e de la Usono estas la Japana-Usona Sekureca Traktato, kiu trudas al Japanio usonajn militbazojn je la kosto de homaj rajtoj, kaj la vivo kaj sekureco de la gubernianoj. Similaj aferoj denove okazos se la Japana-Usona Sekureca Traktato ne estos nuligita kaj la militbazoj ne estos fermitaj.

SXIMABUKURO Zenjuu, kontrawmilita terposedanto, diris, "Ilia ago estas brutala, neniel permesebla. Por fini krimagojn de usonaj soldatoj, trovigxas nenia maniero krom fermi la militbazojn kaj nuligi la Japan-Usonan Sekurecan Traktaton kaj la interkonsenton. Estas necese persekuti pri la respondecon de la enjapanaj eksterlanda armeo."


Intertempe ni ricevis de leganto jenan:

Nun gazetaroj fokusas en Okinavon. Sed ne forgesu ankaw aliajn geberniojn. Ekzemple Gubernio Kanagawa, kies cxefurbo est as Jokohamo, havas trie plej multe da usonaj militbazoj en Japanio kaj prosperacxas ankaw je krimagoj de usonaj soldatoj. Inter 1985=1994 okazis 495 krimoj de usonaj soldatoj. Inter la krimoj estas 27 brutalaj krimoj kiel seksatencoj, 68 krudaj ofendoj kiel vundadoj, 330 sxteloj kaj 20 obscenaj agoj krom 70 aliaj, law Gubernia Polico.

Rapide sxangxigxantaj Popol-Opinioj

Opinoj de la japana popolo estas rapide sxangxigxantaj. Opini-statistiko fare de Jxurnalo Nikkei, tipa financista-industriista jxurnalo, montris, ke tiuj, kiuj diras la Japan-Usona Sekureca Traktato estu solvita, plimultigxis al 40,2% en oktobro disde 2 8,7% en awgusto, dum tiuj, kiuj diras, ke la sistemo devas esti konservita malplimultigxis al 43,5% disde 59,8%. La 13-an de oktobro, la asocio de 14 estroj de guvernioj, kie lokigxas usonaj milirbazoj havis gxeneralan renkontigxon kaj adoptis komunan rezolucion postulantan revizion de la Statuso de Usona Armeforto en Japan-Usona Interkonsento. Ili sendis reprezentantojn al la usona ambasadrejo en Tokio kaj la oficejo de la Cxefministro.

Post finverko de tiu ci teksto rapide disvolvigis situacio, pri kiu ni raportos venontnumere.

(Glano)


Nobelpremion por paco al la patrino de rusaj soldatoj!

Pri iniciato de la aktorino Kathe Reichel (Germana Teatro, Berlin)

En la jaro 1991 la cxecxena parto de la iama sovetia Awtonoma Respubliko Cxecxenio-Ingusxio, kiu trovigxas en la nordorienta regiono de Kawkazo, sin deklaris sendependa respubliko Cxecxenio, d o memstara sxtato, ne plu ligita al Rusio.

Kiel la mondo intertempe scias, la rusa sxtato ne akceptis la sendependigxon kaj, ekde 11.12.1 994, per furioza milito klopodis disciplini la apostatan regionon, i.a. komplete detruinte l a cxecxenan cxefurbon Grosny. Tiu milito postulis multege da viktimoj, ambawflanke. Cxi-tie ne estas la konvena loko por analizi la aspektojn de la sendependigxo de Cxecxenio, kaj kiom gxi estas aw ne estas nur interna afero de Rusio.

Nin interesas iu tute aparta aspekto de la afero.

La rusa milita interveno dekomence renkontis ne nur fortan internacian proteston sed ankaw kontrawstaron inter la rusa logxantaro mem, ecx en la rusa armeo.

Rusaj oficiroj rifuzis la ordonojn. Pli ol 600 soldatoj dizertis, ago, kiu dum la milito povas sekvigi morto-punon aw nuntempe kondamnon al 15-jara aresto.

Kaj jen io nova:

Estis aparte la patrinoj de la soldatoj, kiuj ekagis. Ili organizis en multaj lokoj de Rusio komitatojn de la soldataj patrinoj".

La 25-an/26-an de februaro la Komitato en Moskvo okazigis kongreson i.a. alvokante: Patrinoj, ne donu al ili viajn filojn!" La 8-an de marto cxi-jare la soldataj patrinoj iniciatis en la homa historio unikan aferon:

300 el ili en Moskvo komencis 1500-kilometran marsxon al Grosny, la cxefurbo de Cxecxenio, kaj plue, en la reginonojn de la bataloj, por repostuli siajn filojn, por preni ilin hejmen.

Kaj en multaj okazoj ili sukcesis. Nuntempe la patrinoj devas kasxi la junulojn, kiujn atendas procesoj pro dizerto.

Tiu evento havis mondan ehxon, kaj kompreneble ankaw awdigxis en Berlin.
Konata germana aktorino Kathe Reichel, discxiplino de Bertolt Brecht, nun laboranta en la “Germana Teatro" en Berlin, verkis alvokon kun la propono, distingi la Komitaton de la patrinoj de rusaj soldatoj per la Nobelpremio por Paco .
Tiu alvoko estis prezentita antaw multaj teatraj prezentoj kaj publikigita en pluraj gazetoj .

Jen parto el tiu teksto de Kathe Reichel “Patrinoj kasxu viajn filojn!"

...Ni malkovris gxin, la novan vizagxon de la venonta jarcento. Estas ili, la novaj, alte motivitaj patrinoj - ne stultigitaj patrinoj de herooj, ne, hompatrinoj...

Nun, en la demokratio, ili ne plu pretas pagi per sango, kaj ili klarigis la kialon:

Cxi-tiun sangon de siaj filoj
- tiel komprenis tiuj “analfabetinoj de la demokratio" sian novan sociordon - nun cxe la nova proprieto-disdivido en sia lando ili volis repostuli kiel sian patrinan proprieton, apartenanta nur al ili.

Sekve de tio en multaj lokoj la gardistoj donis al la patrinoj la kaptitajn filojn: Kunprenu lin", ili diris, kunprenu lin". Nenion plu. Nur tiujn du vortojn, pezaj je ducent kilogramoj. Tion dirante, la pli junaj inter la gardistoj, forturnis siajn vizagxojn.

Tiuj ne instruitaj komencantinoj de la demokratio en Rusio, ankoraw ne partoprenintaj iun ajn novorientigan, pensreordigan kurson, jen ili en-animigis sian novan sociordon tre facile, tre rapide, tre profunde, tiel, ke cxi-tiun novan korbaton de la demokratio ni awdas frapadi gxis niaj oreloj, kontraw niaj pordoj. Kaj ni vidis, kiel en la awtobuso el la sakoj ili eltiris la malnovajn, ordinarajn vestajxojn, por tuj liberigi siajn filojn de la unuformoj viktimofaraj kaj por retiri ilin en la kasxejon de siaj patrinaj brakoj.

Tiuj brakoj - tiu sola kasxejo, (kiun sxtongravu ris Kathe Kollwitz por la patrinoj) - tiu sola pordo sxirmanta la filojn kontraw la ungokapto de la milito:

la murdiga elekto inter murdi aw esti murdita.

Postrimarko:

La supra materialo estis prezentita en kadro de la Tago de la Paco, cxi-jare dum la UK en Tampereo/Finnlando.

Reveninte el Tampereo ni volis ekscii novajxojn pri la lasta evoluo de la iniciato de Kathe Reichel. Jen, certe nekomplete:

1. La alvoko de la germana aktorino havis relative bonan sukceson kaj estis ofte prezentita antaw diversaj teatraj vesperoj. I.a. oni sukcesis kolekti 24 000 germanajn markojn subtene al la Komitatoj de la patrinoj de rusaj soldatoj, kiuj devas kasxi siajn filojn kaj ja bezonas monon.

2. La konata raportistino en Moskvo de la unua germana televida programo (ARD), Sonja Mikisch, ofte raportis pri la kuragxa rusa iniciato. Eble tio helpis, ke gxis nun ne okazis iuj enkarcerigoj aw aliaj seriozaj punoj. Kvankam foje okazis iuj kaptoj, oni tamen denove lasis la soldatojn liberaj. Tio certe estis efiko de la internacia solidareco. Tamen, la minaco de la milita tribunalo por ili restas. Law la modelo de la moskva komitato similaj komitatoj fondigxis en multaj aliaj rusaj urboj.

3. Law sugesto de Maria Kyrbissova, kiu partoprenis la Internacian Virinan Asembleon en Pekino, Kathe Reichel verkis malferman leteron al Hillary Clinton por proponi marsxon de patrinoj de la cxecxena urbo Grosny al la bosna Sarajevo .

Jen eltirajxo el sxia letero:

“Unuavice mi alvokas vin, sinjorino Hillary Clinton, kaj la reprezentantinojn de la mondo, sekvigi agojn al la paroladoj, ke vi cxi-tie kaj nun okazigu marsxadon de patrinoj de la strangulita urbo Grosny al la elsanganta urbo Sarajevo. Mallonge: alvokas vin, nun preni la vorton “paco" en viajn manojn, liberigante gxin de sia prostituiteco, redonante al tiu vorto sian signifon kaj per tio sian belecon."

La letero restis sen respondo.

4. De la 22-a gxis 25-a de septembro 1995 en Potsdam okazis internacia kongreso pri la rolo de la civitanoj en la konversio de armiloj, organizita de la Internacia Pacburoo, Gxenevo. Gxin ankaw partoprenis rusaj kaj cxecxenaj delegitinoj de la Komitato de patrinoj de soldatoj" .

Solena kulmino de la kongreso estis festarangxo en la Berlina Ensemblo (la mondfama Brecht-Teatro), dum kiu Mai-Britt Theorin (MEP) en la nomo de la Internacia Pacburoo transdonis al la Komitato la prestigxan MacBride-premion*). En sia danko la patrino asertis, ke tiu honoriga agnosko tre helpos kaj instigos ilin, dawrigi kaj ampleksigi siajn klopodojn. Ili alvokis la patrinojn cxie en la mondo, kie okazas militoj, ke ili organizigxu por reteni siajn filojn. Al Kathe Reichel ili transdonis dokumenton pri la honora membreco en la Komitato.

Valoras mencii, ke komence de la intercivitana milito en iama Jugoslavio ankaw ekestigxis rezisto de patrinoj, kiuj demonstraciis kontraw la milito kaj repostulis siajn filojn de la generaloj.

Estus dezirinde, ke ankaw pri tiu iniciato iu bone informita persono raportus por Monda Forumo".

Cetere, la espero, ke oni povus kandidatigi la Komitaton de soldat-patrinoj por la Pac-Nobel premio intertempe evidentigxis nerealigebla. Sed cxu tiu eksterordinara kaj modela iniciato kaj sukcesa faro de la rusaj (kaj cxecxenaj!) patrinoj ne estus vere tawga kandidato por la Alternativa Nobelpremio" (“Right Livelihood Award")? Gxi ja estis fondita en 1980 por honori kaj subteni tiujn kiuj montras praktikajn kaj ekzemplajn respondojn al la plej urgxaj defioj kiuj hodiaw frontas nin!**) En 1993 la premio ( dotita per USD 200 000.) estis disdividita inter virinoj (resp. organizajxoj) el Israelo/Pale stino, Zimbabvo, Hindio kaj Sxosxana Nacio, kiuj faris elstarajn pozitivajn kontribuajxojn en situacioj de krizo kaj konflikto"***)

En Scienca Revuo" Vol.45 (1994) (2) [165], p. 41-42, vi trovos la premiitojn de 1994 kaj la adreson, kie eblas peti pluajn informojn - ekzemple, kiel fari proponon por la premio.

*)Sean MacBride [1904-1998] estis irlanda poli tikisto. Li i.a. estis prezidanto de Amnesty I nternational [1973-1976]. Li gvidis la unesco- komisionon por la studo de la komunikadaj prob lemoj, el kiu rezultis la “MacBride-raporto", prezentita al la 21-a Gxenerala Asembleo de UNE SCO en 1980. MacBride ricevis la Nobelpremion por Paco en la jaro 1974.

**)En: Scienca Revuo Vol. 45 (1994) N-ro 1 [164 ], p.68

***)same, p.67

Wera kaj Detlev Blanke

Berlin/Germanio


Sekto Aum estas

Abomena Kruelega Krima Organizo
Kiu Rigardas Murdon kiel "Dieca Konduto"


Restajxoj de Advokato Sakamoto kaj liaj Familianoj Eltrovitaj

La restajxoj de advokato SAKAMOTO Cucumi, lia edzino, Satoko (la 6an de sept.) kaj ilia unujara filo, Tacuhiko (3 tagojn poste) estis eltrovitaj enterigitaj en 3 diversaj gubernioj, nome Nagano, Niigata kaj Tojama. La Japana Jurista Asocio por Libero, kies sekretario estis Sakamoto, publikigis la 6-an de sept. (tiam Tacuhiko ankoraw ne estis eltrovita) deklaron, kiu forte denuncas la kruelegajn krimulojn, kiuj murdis Sakamoto kaj lia familiano por bari juris a agado por socia justo kaj defendo de homaj rajto j.

La deklaro diras, ke tiu kruela kaj kontrawsocia krimo devas esti severe punita, kaj ke la necesaj pasxoj estu faritaj, inklude de la invoko de la Le gxo pri Religia Agado por ke jugxejo ordonu dissolvon de la sekto Superega Vero Aum, por preventi simi ajn krimojn.

Estis 5 jaroj kaj 10 monatoj ekde SAKAMOTO Cucumi, la advokato laboranta por savi kelkajn viktimojn de la sekto AUM-Sxinrikjoo, lia edzino Satoko kaj ilia filo (bebo) Tacuhiko malaperis el sia hejmo. Law la atesto de eksa gvidanto de la sekto AUM la eltrovo de la restajxoj de la advokato kaj liaj fa milianoj frakasis la esperon trovi ilin vivantaj. La aflikto de la parencanoj de la familio Sakamoto kaj lia kolegaj advokatoj estas neimagebla. Ankaw ni sentas fortan indignon kontraw la sekto AUM pro ilia forigo de la tri vivoj.

Insultitaj Homaj Rajtoj kaj Socia Justo

Advokato Sakamoto laboradis por savi la viktimojn de la sekto AUM de kiam li estis unuafoje konsultita en majo 1989 pro problemo de la sekto Aum. Tuj antaw lia morto, estis instalita surbaze de liaj konsilo kaj helpo la "Asocio de Viktimoj de la Sekto AUM-Sxinrikjoo". Tiutempe estis preparata proceso fare de eksigxintaj adeptoj por kompenso kontraw damagxoj. Tio koncernis personon, el kiu estis eltrudota grandega sumo da mono je la "sanga inicado. "

Tiutempe, la sekto AUM jxus estis oficiale licencita de la Tokia Metropola Registaro kiel religia korporacio (awgusto 1989). Advokato Sakamoto estis la unua el tiuj, kiuj ekagis por savi la viktimojn, surbaze de sia akravido en la kontrawsocia, kriminala karaktero de la sekto. Estas dirite, ke ASAHARA Sxookoo, la sektestro de AUM, ordonis al sektaj gvidantoj, dirante, "Tio ne devas esti lasita kiel tia. Mortigu Sakamoton." Tio estas la logiko de mortigu tiun, kiu baras la vojon. La sekto AUM estas eskterordinara pro tio, ke gxi estas hardita je murdado.

La murdo de advokato Sakamoto kaj liaj familianoj estas la prototipo cxiarilate de la sekvantaj krimaj agoj de la sekto AUM, rilate al la ideoj, la manieroj kaj ilia horora karaktero.

Estis konsiderate, ke la sekto plenumis la sarin-gas-atakon de Urbo Macumoto kun la jugxistaro respondeca pri civila jugxafero kiel celobjekto. Tio surbazas raporton de AOJAMA Josxinobu, eksa advokato de la sekto AUM, ke estis versxajne, ke la sekto perdus la proceson, kiu estis en la dispono de la jugxistaro. Okazis ankaw murdo de eksa sekto-adepto surbaze de la rezonado, ke estis pli bone, ke li estas mortigita pro sia propra bono, kaj la murdo de KARIJA Kijosxi, la cxefsekretario de notariejo. Malantaw tiuj sendiskriminaciaj murdoj estas la dogmo, ke mortigi tiujn, kiuj baras la vojon de AUM, povas esti rigardate kiel "bona faro".

La sekto AUM brutale murdis ne nur la advokato Sakamoto sed ankaw liajn familianojn surbaze de la malamikeco de la sekto al Sakamoto plenumanta sian devon kiel advokato por protekti fundamentajn homajn rajtojn kaj establi socian juston. La celo est is mortigi lin kaj liajn familianojn por preventi lin plenumi sian taskon. Tio estas serioza defio al la jugxistaro kaj la libera aktivado de advokatoj kaj demokratio. Ili devas esti severe akuzitaj pro siaj agoj el tiu cxi vidpunkto.

Ju pli disvolvigxas la kazo de Sakamoto, des pli klarigxas, ke la sekto AUM estas kontrawsocia, murda grupo. Ili devas estis dissolvita laweble frue konforme kun la Legxo pri Religia Korporacio.

Prokrastigxo de Polica Enketado

Alia demando, kiu devas esti pritraktita, estas kial necesis kvin jaroj kaj 10 monatoj por malkovri la kazon. Demando estas kial tiel malstrecxaj estis komencaj esploroj en la sekton AUM fare de la Polico de Gubernio Kanagawa.

Komence la Polico de Gubernio Kanagawa rigardis la aferon kiel "kazon de perdigxo," kaj faris neniajn intensivajn esploradojn en la sekton AUM, kiu estis la plej suspektinda kiel la krimuloj. El tio rezultis ilia eskapo. Gxuste antaw la forkapto de Sakamoto kaj liaj familianoj Sakamoto fajre argumentis kun gvidantoj de AUM. Post la forkapto insigno de AUM estis eltrovita en la hejmo de Sakamoto. Tiuj aferoj montras, ke estas tre versxajne, ke la sekto AUM estis la forkaptintoj de Sakamoto kaj liaj familianoj.

Kelkaj homoj atentigis, ke la Polico de Gubernio Kanagawa ne emis esplori de la komenco, cxar la ju rista oficejo, por kiu laboris Sakamoto, involvigxis en la civila kazo procesita de OGATA Jasuo, la estro de Internacia Departemento de la Japana Komunista Partio, en kiu ili cxasis la respondecon de la Polico de Gubernio Kanagawa pro la kontrawlegxa kasxkonekto al hejma telefono de Ogata.

La cxiusemajna gazeto "Sxuukan Gendai" raportis pri tio, kiel la Polico de Gubenio Kanagawa traktis pri la kazo. Law la gazeto, iu detektivo kun tordita rideto diris, "Ili cxiam plendas pri la polico pri demando de homaj rajtoj, sed ili nun petas nin por helpo, kiam ili estas en malfacilajxo." Konsidere pri la devo de polico protekti la vivon kaj proprajxon de la popolo, estas gravege, se komenca esplorado ne estis gxuste farita pro tia kawzo, kaj ke ili kiel sekve permesis la sekton AUM eskapi. Estas atentigende, ke malantaw la prokrastigxo de la polico kaj iliaj maltrafaj esploradoj kusxas naturo de la japana polico. Tio dangxerigas nur publikan s ekurecon.

La Jurista Oficejo de Jokohamo, kie laboris advokato Sakamoto, kaj tutnacia grupo de advokatoj, kiuj laboras por la savo por Sakamoto kaj liaj famil ianoj, havis jxurnalistan konferencon kaj eldonis deklaron la 10-an de semptembro. Gxi esprimis sian fortan rankoron pri la afero, kaj diris, ke ili ne povas pardoni la sekton AUM pro gxiaj krimoj. La jurista grupo ankaw esprimis sian indignon kaj malgxojegon, kaj diris, ke ili decidis plenumi la intencon de Sakamoto kaj fari sian taskon kiel juristoj, kaj ne cedos al tiaj brutalaj krimoj far la sekto AUM.


Letero el ekster Japanio


Parizo, la 17an de

Septembro 1995 Estimataj Gesinjoroj,

En via n-ro 133, vi eldonis leteron de protesto al Prezidanto Jacques Chirac.

Tiu letero enhavas eraron kiam gxi parolas pri la popolo, kiu suferis pro gxisnunaj “nukleaj eksperimentoj" de Francio.

La Francaj eksperimentoj ne faris viktimojn. La loko Mururoa estis elektata dum la tempo de atmosferaj eksperimentoj, precize cxar gxi estis distanca pli ol 1000 kilometrojn al la plej proksima logxata insulo. Nun la eksperimentoj estas subteraj.

Radioaktiveco estis multfoje kalkulata en Mururoa, inkluzive far personoj ne tro amikaj al Francio (Awstralio, Nov-Zelando...). Cxiuj studoj montris, ke gxi estas malpli alta, ol en Parizo, kaj en Tahiti.

Estus ironie pensi, ke ni ricevas riprocxojn precize kawze de tiu malproksimeco. Speciale, la anglosaksoj diras, ke ni devus fari la eksperimentojn en Parizo. Oni devas agnoski, ke ili sekvas siajn proprajn konsilojn. Awstralio permesis atmosferajn eksperimentojn en siaj propraj dezertoj, sen tro zorgi pri la aborigenoj, kiuj logxas tie, kaj kiuj estis nukleataj. Tamen, tian konsilon, ni la Francoj ne sekvis, ne sekvas, kaj ne sekvos.

(Sekvas multe da linioj, kiujn ni aperigos venontnumere pro teknika kialo. redakcio)

Monicxue Fransois de Baert

Havano, 1995-07-24

Estimata S-ro Kurita !

Mi ricevis vian nomon de S-ro Reza, kiu laboras en Internacia Instituto pri Preventa Medicina Pr aktiko. Mi kaj mia filo estas diplomitoj de Yumeiho. Ni havas E-klubon en Orienta Havano. Pro tio, la amiko Reza donis al mi la ideon skribi al vi por interssxangxi kaj eble kunlabori kun via JPEA. Bedawrinde ni ne havas valuton por akiri librojn aw iu ajn eldonajxon, kiun vi povas oferti, sed ni povas iumaniere skribi artikolojn, traduki tekstojn, ktp, kaj tiamaniere kompensi la interssxangxon aw kunlaboron, se vi konsentas.

Por urgxaj aferoj mi povas NUR ricevi fakson je la numero 53-7-331708, cxar tiu komunikilo apartenas al la laborejo de mia filino. Mi antawdankas al vi pro via atento kaj salutas vin elkore
Via

Ingx. Francisco Briel

PS: Mia adreso:

Ingx. Francisco Briel EDIFICIO 58 APTO 203 11700 Havana del Este 17 Cuba


Wild Swan


-- fragmento --


Jena kontribuajxo estas esperantigitajxo de Nanba el originalo titolita Wild Swan. Pri la libro vi povas legi en la fino de tiu cxi parto.

Paroli kun alilandano estis la songxo por cxiuj studentoj, kaj finfine la oportuno venis al mi. Kiam mi revenis de la vojagxo malsupreniri al riveron Jangce, mi estis informita, ke oni sendos mian klason al suda haveno nomata Zhanjiang por praktiki anglan lingvon kun alilandaj maristoj. Mi vibris pro emocio.

Zhangjiang situas cxirkaw 750 mejloj for de Cxengdu, du tagnoktojn en vagonaro. Gxi estas la plej suda granda haveno en Cxinio, kaj tute proksima al vjetnama landlimo. Gxi donis impreson kvazaw fremda lando kun domoj de kolonia stilo antaw jarcento, imititaj romanikaj arkoj, roz-fenestroj, kaj vastaj verandoj kun buntaj sunombreloj. La lokaj logxantoj parolis kantonan, preskaw fremdan por mi. La aero odoris je la nekonata maro, je ekzotikaj tropikaj plantoj kaj je tute granda la mondo.

Sed tie mia ekscito estis cxiam dronigita de malespero. Nin akompanis politika kontrolisto kaj tri lektoroj, kiuj decidis, ke ni ne estos permesitaj iri proksimen al la maro, malgraw ke ni restos nur unu mejlon de tie. De timo al "sabotado" aw difektado, la haveno mem estis fermita kontraw eksteruloj. Oni diris al ni, ke iam studento el Guangzhou foje sxteliris en sxargxsxipon, ne sciante ke la holdo estos fermita por semajnoj, dum kiuj li mortis. Nia movigxo estis limigita interne de klare difinita areo de kelkaj blokoj cxirkaw nia logxejo.

Kvankam cxi tiaj reguloj okupis parton de nia cxiu taga vivo, ili neniam sukcesis sufoki mian indignon. Iun tagon mi estis kaptita de forta impulso iri eksteren. Mi sxajnigis min malsana, kaj sukcesis akiri permeson viziti hospitalon en la mezo de la urbo. Mi senespere vagis tra stratoj provante vidi maron, sed ne sukcesis. La loka popolo ne estis helpema al ni. Ili ne sxatis tiujn, kiuj ne parolas kantonan, kaj rifuzis kompreni min. Ni restis en la havenurbo por tri semajnoj, kaj nur unu fojon ni estis permesitaj kiel speciala trakto iri al insulo por vidi la oceanon.

Pro ke la celo de nia restado tie estis paroli al maristoj, ni estis organizitaj en malgrandaj grupoj por alterne labori en du lokoj, kie oni permesas nin kontakti: la Amikeca Vendejo, kiu vendas varojn kontante, kaj la Marista Klubo, kiu havis trinkejon, restoracion, bilardan kaj pingpongan cxambrojn.

Tie estis striktaj reguloj kiel paroli al la maristoj. Ni ne devis paroli sola al ili, escepte de simpla intersxangxo sur butiktablo de la Amikeca Vendejo. Se oni demandos niajn nomojn kaj adresojn, ni neniam devis doni la realon. Ni cxiuj preparis falsan nomon kaj neekzistantan adreson. Post cxiu konversacio, ni devis skribi detalan raporton pri kio ni parolis. Tio estis norma praitiko por cxiu, kiu kontaktis kun eksterlandanoj. Ni estis kelkfoje avertitaj pri la graveco observi "disciplinon en fremdaj kontaktoj". Se ne, ni estis atentigitaj; ne nur ni estos implikitaj de serioza problemo, sed aliaj studentoj estos mapermesitaj veni.

Aktuale ni apenaw havis oportunecon praktiki anglan. Sxipoj ne venis cxiutage, nek cxiuj maristoj venis sur la bordon. Plejparto de la maristoj ne estis denaskaj parolantoj de la angla. Ili estis grekoj, japanoj, jugoslavoj, afrikanoj, kaj multe da filipinanoj, el kiuj plumulto parolis nur malmulte da angla, kvankam estis ankaw skota sxipestro, lia edzino kaj kelke da skandinavoj, kies angla estis bonega.

Dum ni atendas niajn karajn maristojn en la klubo, mi ofte sidis sur la malantawa verando legante kaj rigardante arbarojn de kokosarboj kaj palmoj, kiuj konturas sur la fono de safirblua cxielo. Tuj kiam maristoj envenas, ni desaltis kaj efektive kaptis ilin kun provo sxajnigi nin tiel digne kiel ni povas, sed kun fervoro engagxi ilin en konversacion. Mi ofte vidis en iliaj okuloj konfuzitan rigardon kiam ni ne akceptis ilian oferon de trinkajxo. Ni ne estis permesitaj akcepti trinkajxon de ili. Fakte ni neniom estis permesitaj trinki. La fantaziaj fremdaj boteloj, kaj arangxitaj ladmangxajxoj estis ekskluzive por la alilandanoj. Ni, gejunuloj el kvar aw kvin nur sidis tie kun timige serioza sinteno. Mi ne scias kiel strange ni aspektis al la maristoj, kaj kiel tio estas for de ilia ekspektado por havena vivo.

Kiam la unuan fojon alvenis negroj-maristoj, niaj instruistoj gxentile avertis nin esti atentemaj. Ili estas malpli evoluintaj, kaj ne estas lernintaj kontroli sian instinkton, do tial ili emas cxie kaj lawplacxe elmontri sian emocion: tusxi, brakumi kaj ecx kisi. Al la vizagxoj sxokitaj kaj nawzitaj, kiuj plenigis la cxambron, niaj instruistoj parolis, ke unu studentino el la lasta grupo eksplodis je la krio dum interparolado kiam gambia maristo provis brakumi sxin. Sxi pensis, ke li seksatencos sxin (meze de amaso, amaso de cxinoj!), kaj estis tiel timigita, ke sxi jam ne emas paroli al alilandano por alia periodo de sxia servo.

Viro-studentoj, precipe studento-sxtatoficistoj, sxuldis sur sin la respondecon gardi nin virinojn. Cxiun fojon, kiam negra maristo ekparolas al unu el ni, ili estis pretaj reciproke okulumi por nin helpi, transakceptante la interparolon, kaj posteni sin inter ni kaj la maristoj. Tiajn antawzorgojn eble ne rimarkis negraj maristoj, precipe kiam studentoj tuj komencis parli pri "la amikeco inter Cxinio kaj la popoloj de Azio, Afriko kaj Latin-Amerik o". "Cxinio estas evoluigxanta lando", ili levis tonon recitante el nia teksto, "kaj eterne staros cxe la flanko de la subpremitaj kaj ekspluatitaj amasoj en la tria mondo en ilia batalo kontraw la usonaj imperiistoj kaj la sovetaj reviziistoj." La negroj aspektis konfuzitaj sed kortusxitaj. De tempo al tempo ili brakumis cxinajn virojn, kiuj kamaradece respondis per brakumo.

Law la "glora teorio" de Mao, la regximo eldiris ke Cxinio estas unu el la evoluantaj landoj, kaj parto de la tria mondo. Tamen Mao sugestis tion en fakto, sed Cxinio grandanime humiligas sin al ili a nivelo. Lia esprimamaniero lasis nenian dubon ke ni aligxas al la rango de la tria mondo por gvidi kaj protekti ilin, kaj la mondo akceptas nian lokon plenan de rajto iom impona. Mi estis ekstreme iritita de cxi tiu sinnoma supereco. De tio ni farigxsi supra? Nia logxantaro? Nia vasteco? En Zhanjiang mi vidis ke maristoj el la t ria mondo, kun brilaj horlogxoj, kameroj kaj trinkajxoj, kiujn ni antawe neniam vidis, vivas nemezureble pli bone, kaj senkompare pli libere ol cxiuj cxinoj escepte tre malmultajn.

Mi estis terure scivolema pri alilandanoj, kaj e stis fervora trovi kiel ili estas. Kiel ili simila s al cxinoj, kaj kiel diferencas? Sed mi devis kasxi mian scivolemon, kia devus esti rigardata kiel `p erdi vizagxon' se ne politike dangxera. Tiel sub Mao , kiel en la tagoj de mezepoka imperio, la cxinoj m etis antaw alilandanoj grandan gravecon sur sinten ado kun "digneco", kiu aspektis stranga aw mistera . Ordinara stilo por tio estis ne montri sian inte resigxon pri ekstera mondo; multaj el miaj kolegoj- studentoj montris nenian demandon pri tio.

Eble, parte pro mia nevenkebla scivolemo, kaj parte pro mia pli bona la angla, cxiuj maristoj aspek tis vole paroli al mi, malgraw ke mi atentis paroli kiel eble plej malofte, por ke miaj kolegoj-stud entoj kaptu pli da sxanco por la praktiko. Sed kelkaj maristoj ecx rifuzis aliajn studentojn. Mi ankaw estis tre familiara kun la direktoro de la Marista Klubo, nomata Long, viro giganta kaj fortika. Tio kawzis indignon de Ming kaj kelkaj gvidantoj. En nia politika kunsido, ili inkluzivis esploron kiel mi observis "la disciplinojn en fremda kontakto". Ili deklaris, ke mi malobeis cxi tiujn, cxar miaj okuloj aspektis "tro interesita", cxar mi "ridetis tro ofte", kaj cxar mi malfermis mian busxon "tro la rgxe" kiam mi faras tiel. Mi estis kritikita ankaw pro uzado de mangestoj; ni studentinoj estis ekspektita teni niajn manojn sub la tablo kaj sidi senemocie.

Plejparto de cxina societo ankoraw ekspektis la virinojn teni sin en silenta maniero, teni siajn palpebrojn malsupren por respondi al rigardo de viroj, kaj limigi ridetojn diskrete arkigi lipojn, kiuj ne elmontru la dentojn. Ili neniam devis uzi mangeston. Se ili kondutas kontraw tia normo de sinteno, ili estas rigardata "koketa". Sub Mao esti koketa kun alilandanoj estis nedirebla krimo.

Mi estis furioza pro tia sarkasmo kontraw mi. Estis miaj komunistaj gepatroj, kiuj kreskigis min en liberala maniero. Ili rigardis la limigon sur virinoj kiel gxuste la specon de aferoj, kion komunista revolucio devas meti finon sur gxin. Sed nun sub premado al virinoj ligigxas kun politika deteno, kaj utilis por indigno kaj eta jxaluzo.

Iun tagon pakistana sxipo alvenis. La pakistana milita atasxeo venis el Pekino. Long ordonis nin cxiujn elpurigi la klubon de la plafono gxis la planko, kaj preparis bankedon, por kio li petis min esti l ia interpretisto. Tio ekstreme enviigis kelke da aliaj studentoj. Kelkajn tagojn poste la pakistanoj okazigis adiawan vespermangxon sur ilia sxipo, kaj invitis min. Cxar la milita atasxeo iam vizitis Sicxuan, ili preparis por mi specialan planon. Long tiel gxojis pro la invito kiel mi mem.

Sed spite de persona peto de la sxipestro kaj ecx timigo de Long kontraw baro al studentoj, plenaj de estonto, niaj instruistoj deklaris, ke neniu estas permesata viziti alilandan sxipon. Ili demandis: “Kiu volus preni sur sin la respondecon, se iu forveturos sur la sxipo?" Mi estis devigita diris, ke mi estas okupita en tiu nokto. Tiom, kiom mi sciis, mi devis forlasi unusolan sxancon, en kiu mi spertos el la vizito eksteren al maro, fremda mangxajxo, konversacio nur en angla, kaj sperto de la ekstera mondo.

Ecx se la afero iris tiel, mi ne povis silentigi la murmurojn. Ming demandis ironie kvazw io suspektinda kusxas en gxi; "Kial alilandanoj tiom sxatas sxin?" La raporto, kiu priskribas min cxe la fino de la vojagxo, diris ke mia sinteno estis "politike dubinda".

En cxi tiu sxatata haveno kun sunbrilo, mara zefiro kaj kokosarboj, cxiu okazo kiu devis esti gxojinda, sxangxigxis en mizeron. En la grupo mi havis bonan amikon, kiu provis kuragxigi min turnante min de malesperigxo al perspektivo. Kompreneble tio, kion mi spertis, estis nenio alia ol malgranda majgajeco kampare al tio, pro tio viktimoj de jxaluzo suferis en la fruaj jaroj de la Kultura Revolucio. Sed pli kaj pli min premis la penso, ke cxi tio montras kia estis mia vivo en tia plejbono.

Cxi tiu amiko estis filo de kolego de mia patro. Ankaw aliaj studentoj el urboj estis amikaj al mi. Estis facile distingi ilin de la studentoj el farmista deveno, kiuj okupis plejmulton de la studento-kadroj.

Prove tradukita de Nanba Sgxozi
En la unua cxapitro min sxokis la sceno de piedvindado, kion oni trudis al la avino de la awtoriono. La piedfingroj, kiuj ne povas eskapi el sufokaj vindoj, frakasitaj ostoj en gxi, vekriado, cxiuj cxi sugestas la landon en kiu vivis la tri sovagxaj cignoj, avino, patrino kaj la awtoriono mem.

La rakonto komencigxas de sxia praavo, naskita en 1894 kaj sxia praavino el tanista deveno, sekvas sxia avino, kiu estis sendita al polica cxefo de loka milita registaro kiel konkubino (kromedzino), naskis sxian patrinon, kaj post lia morto, edzinigxis al mancxua kuracisto d-ro Sxia, 39 jarojn malpli juna ol sxi. Li estis humana kaj helpema al aliuloj, kaj donis al la adoptita filineto novan nomon De-hong, kiu signifas virton kaj sovagxan cignon. Poste kreskinta De-hong naskis filinon, nomis sxin Sxiao-hong, kaj duan filinon, t.e. la awtorionon: -- Kiam la novajxo de mia naskigxo venis al D-ro Sxia, li diris: "Ho, alia sovagxa cigno estas naskita." Mi estis la duan sovagxan cignon. -- Jen la deveno de la titolo.

La plejparton de la rakonto estas dedicita por sxia patrino, kiu travivis siajn junajn jarojn en la epoko de japana superregado, sub regado de Kuomin tang, fondigxo de Cxina Popola Respubliko, kaj al "La Granda Kultura Revolucio".

Lia patro, altranga oficisto, estis persekutataj pro ke li volis resti vera koministo, publike kritikante la linion de "Kultura Revolucio", kies kruelajn kaj persistajn fazojn la romano malkovras.

Mi estis jxetitaj en senelirejan senton, kiam mi legis pri kuomintanga oficiro, kiu kredis sendangxerigan promeson sed poste estis arestita kaj mortigita. La persekutado ecx al ordinaraj homoj estis persistaj. Cxe se li aw sxi mem estas laboristo, la esploro etendas siajn manojn al la pasinteco kelkajn generaciojn antawe kaj akuzas lin pro lia deveno ne de farmisto, aw ecx se sxi havis kontakton al kuomintangaj soldatoj kun la celo konvindki al kapitulacio. Ankoraw en Cxinio vivas fewda koncepto "ekzekuti parencojn tra naw generacioj".

Admirinda estas, ke la awtoriono uzas vorton "S-ino (Mme) Mao" anstataw "Jiancxing", kiun lastan jxurnalismo gxenerale uzis. Tia esprimo pli klare malkovras, ke Mao mem estas la plej granda respondeculo en la tragika interbatalo "la Kultura Revolucio", kaj "la bando el la kvar" devas esti intersxangxita per esprimo "la bando el la kvin". Dum mi legas la romanon, al mi pendis la demando kiel la awtorino rigardas nunan regximon post "la Kultura Revolucio", cxar ni scias, ke ecx post tio fewda kaj subprema karaktero de la registaro ne sxangxigxas, kiel montras la fakto, ke unu homo estas adorata kiel "la plej alta potenculo", malgraw ke ne trovigxas tia posteno en regularo nek sxtata nek partia.

Mi vidis tiun eolvon en la epilogo: -- En printempo de 1989 mi vojagxis en Cxinio por esplori por cxi tiu libro, Mi vidis kreskantajn demonstraciojn el Cxengdu al la placo Tian'anmen. Tio kortusxis min ke mi timon forgesis en tia grado ke preskaw neniu el la milionoj da demonstraciantoj rimarkas dangxeron. Plejmulto estis surprizita, kiam la armeo malfermis fajron. Reveninte Londonon mi apenaw povis kredi miajn okulojn kiam mi vidis en televido la mortigadon. Cxu tio reale estis ordonita de la sama homo kiu estis liberiganto por mi kaj m ultaj aliaj? --

La romano estas kortusxa kaj komparebla al "La Bona Tero" de Pearl Buck, kiu traktis tri generaciojn de cxinaj viroj dum Jung Chang tri sovagxajn cignojn, kiuj cxiam strebis flugilbati.

Eldono en Esperanto? Bedawrinde ankoraw ne. Kiam la esperantujo akceptos cxi tiun verkon, vendatan en Japanio pli ol 2 milionoj?

Nanba Sgxozi

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp