Ajmara
Artefarita lingvo ?
Unu el nuntempaj plej multe vendataj libroj de Graham Hancock,
"Fingropremajxoj de la Dioj" prezentas por ni interesan aserton de Ivan Guzman
de Rojas, bolivia komputila sciencisto en la 1980-aj, ke ajmara lingvo, uzata
de lokaj indianoj en Bolivio, ne nur estas plej malnova en la mondo, sed ankaw
havas eblecon esti bone elpensita planlingvo. Law li tio estas rigide
konstruita kaj senambigua al vastigita penso, ne supozebla en ordinara
`organa' parolo. Tiu cxi artefarita kaj alte organizita strukturo signifas, ke
ajmara lingvo povas esti facile transformebla en komputilan algoritmon por
interpreti unu lingvon en alian. "La ajmara algoritmo estas uzita kiel
ponto-lingvo. La lingvo de originala dokumento estas tradukita en ajmaran, kaj
poste en iu ajn nombro de liaj lingvoj."
Nanba Sgxozi
Du libroj el Hirosxima
Okaze de la Kongreso de Japanaj Esperantistoj en Hirosxima, la komitato
donacis al ni libron "Gvidlibro pri Vojagxo en HIROSxIMA." Gxi estas
denovigita de antaw kelkaj jaroj eldonita brosxuro, kaj mirinde bele
renaskigxas kaj aspekte kaj enhave. Oni sentos malesperigxon se li acxetos
gxin kun ekspekto kiel turistan gvidlibron. El gxi oni sentos fortan senton
kaj volon de la tuta urbo, ke neniam ripetigxu la tragedio en la mondo.
Dum la Monda Konferenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj, kiu fermis sin
gxuste antaw la Kongreso, mi acxetis alian libron "HIROSHIMA HANDBOOK"
eldonita kaj kompilita de Porpacaj Interpretistoj en Hirosxima. Gxi estas
skribita ambaw en la japana kaj la angla, kaj kiam ni konsideras, kiel ofte ni
apogas al la angla por traduki aw interpreti certajn vortojn, precipe pri
propraj nomoj en latina literado, gxi estas ege utila ankaw por ni
esperantistoj.
Nanba Sgxozi
Farbo libas japanajn infanojn al filipinaj
En nordorienta parto de la kvartalo #ootoo en Osaka, cxi-awtune estas
okazigita "Festivalo de Bonfarto" iniciatita de individuoj, sociaj grupoj kiel
laboristaj sindikatoj, konsumkooperativo, kaj aro da civitanaj institucioj de
socia bono cxekape, kaj vokas entute 16 mil partoprenantojn.
La lokon disponigas tiuj institucioj, t.e. infanvartejo kaj vertejo de
sucxinfanoj, ambaw por laborantaj gepatroj, domo de infanoj, domo de mensaj
hadikapuloj-junuloj, komuna laborejo por handikapuloj, domo de maljunuloj,
domo de gelernantoj postlerneja vivo, kaj hospitalo.
Tie, ekzemple en la korto de la infanvartejo, estas instalita provizora
scenejo, sur kiu law programo ludas muzika bando de lernantoj el najbara
mezlernejo, geknaboj el la domo de gelernantoj, skecxaj grupoj kaj ankaw
profesia(j) muzikisto(j), unuvorte diversaj amuzajxoj montrigxas. Cxar la
scenejo estas ne suficxa por la tua programo, estas instalita dua scenejo
malpli granda, kaj ankaw tio vokas spektantojn.
En tiu cxi jaro, la devizo de la festivalo estas:
20 jarojn ni marsxosx kun loka popolo. Brilu cxies vivo!
Kaj la sloganoj estas:
(1) Lasu neniun soleca!
(2) Ni celu nuligon de la nukleaj armiloj, kaj defendu la konstitucion de
Paco!
(3) Pli ricxan oficialan socian sekurecon, eblan pro protekti cxiujn!
Law la devizo kaj la sloganoj, la lokon oni dividas en forumoj law temoj:
Bonfarto, Paco, Vigla Vivo, Sano, Junuloj, Internacia Jaro de Handikapuloj,
kaj Vivtenado, el kiuj ankaw mi volontulas por la Forumo de Paco, kie ni
arangxos tabulojn pri nukleaj armiloj, pri la problemoj de Okinava kaj la
milita alianco inter Japanio kaj Usono, preparos angulon por montri "internet"
sur kiu ni konektos kun adresoj pri paco kaj bonfarto.
Pro ke subvencioj el al municipoj absolute mankas por administri tiujn
instituciojn, gepatroj de la infanoj kaj handikapuloj, tie zorgataj malfermas
budojn por vendi frititajn nudelon, rostitajn sepiojn, rostitajn kolbasojn,
bieron, sukon, kafon, kukon membakitan, unuvorte abundajn specojn da
mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiuj kontentigas stomakojn de la partoprenantoj.
Vere Osaka estas tradicia urbo de gastronomo. Ankaw oni arangxas pulan bazaron
kolektante objektojn el simpatiaj civitanoj.
Mi skizis pri la festivalo, tamen tio estis duono de tio, kion mi intencas
raporti al vi cxi tie. Nu, awdu min plu.
En la vestiblo antaw la cxambro por Internacia Kunsido de la Monda
Konterenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj, S-ino Corazon Valdez Fabros el
Filipinio arangxis por vendi kelkalkajn ajxojn kun mencio, ke ilin faris
filipinaj malricxuloj.
Poste mi havis sxancon interparoli kun sxi, al kiu mi rakontis supran
eventon kaj proponis cxu ni en la Festivalo de Bonfarto povos kontribui por
filipina popolo. Sxi sugestis, ke trovigxas pluraj infanoj, al kiuj mankas
farbo, kiun ili uzas por ilia desegnado okaze de la Ondo de Paco. Kia
oportuno, ke mi apartenas al la Forumo de Paco en la Festivalo! Kvankam ni
neniam estas ricxaj, kolekti farbon kaj aliajn pentrilojn ne estas malfacile
por ni.
Tiel la preparkomitato de la Festivalo, kiel tio de la Forumo estis
arangxita jam de Majo, kaj post reveno al Osaka, mi proponis en ambaw
komitatoj kampanjon por kolekti farbon por filipinaj infanoj, kaj ili decidis
apeli al la partoprenantoj la intencon. Samtempe ili volis fotojn pri
filipinaj infanoj, kiuj desegnas por la Ondo de Paco, cxar la foto estas pli
elokventa ol linio da literoj por apeli al la partoprenantoj. Kelkaj el la
aktivuloj sciigis min, ke ili renkontis kun s-ino Corazon Fabros cxi tie en la
kunsido kun sxi, preparita de laboreja packomitato.
Unu el ili montris al mi informilojn, eldonitajn antawe, el kiuj mi trovis
artikolon pri sxia vizito al unu el la institucioj en 1989. Do mi ne bezonis
longan klarigon pri la Festivalo, kiam mi proponis al sxi nian iniciaton!
Cxiukaze sxi ne estis jam fremda cxi tie. Mi petis de s-ino Corazon Fabros
fotojn, kaj sxi sendis al mi kelkajn. Nun la fotoj estas en procedo de
plilargxigo. Baldaw oni pretigos imponan propagandan tabulon.
La gepatroj, kies infanoj aw idoj estas zorgataj en tiuj institucioj
akceptis sur sin la taskon de propagando por la Festivalo. Ili distribuis
afisxojn en cxiujn pordojn cxirkawaj. Sur la afisxo estas skribite, ke ni
kolektas farbon, penikojn, psxtelojn, paperfoliojn kaj ankaw monon por acxeti
ilin. La funkciuloj por la Festivalo estas multe agititaj je nove naskita
laboro por internacia soldareco.
Baldaw, en la 17-a de Novembro, ni havos la Festivalon. Ankaw mi estas
ekscitita, kiom da paroprenantoj respondos al nia alvoko.
Nanba Sgxozi
Kurioze efiko de Esperanto
Intervjuo al Dao Ahn Kha
la awtoro de
"Ho Chi Minh, legendo en realo"
H.H. - Kara poeto, la apero de la el-esperanta letero de Felician Olivan
kiel preludo al via kvin-cxapitra poemo, jxus reeldonita de la Liteatura
Eldonejo, vekis grandan intereson cxe la vjetnamaj gesamideanoj. Cxu vi volas
riveli al mi la kialon de tiu kurioza evento litereatura ?
D.A.K. - Temas ne pri la tuto sed nur ekstrakto de la letero, kiun mi
tradukis en la nacilingvon por la utiligo. Felician Oliva mem spontanee donis
al gxi la karakteron de proza poemo rilata la la morto de Ho Chi Minh. Nur
sekve mi trovis gxin tawga por preludi mian nov-tipan epopeon. Vi scias, ke Lu
Huy Nguyen, la direktoro de la Literatura Eldonejo, kaj Thuy Toan, gxia
vic-direktoro, ili mem kiel peotoj plene aprobis mian iniciativon.
H.H. - Rara kazo en nia literaturo. Sincerdire, mi mem kortusxigxis legante
la emociajn vortojn de tiu Preludo.
D.A.K. - Des pli kortusxige, kiam la belaj vortoj venas de la busxo de
eksterlanda samideano. Cetere, la fakto elmontras, ke la bildo de Ho Chi Minh
kusxas ne nur en la koroj de la vjetnamaj popolanoj, sed ankoraw en tiuj de la
honestuloj tra la mondo.
H.H. - Mi krome rimarkas, ke sub la rubriko de la sama awtoro , oni
menciis i.a. serion da viaj verkoj en Esperanto. Tio signifas bonan taksadon
je la rolo de la internacia lingvo en Literaturo.
D.A.K. - Kelkaj miaj kolegoj scias, ke mi ofte faras versojn en ambaw
lingvoj : la nacia kaj la internacia. En cxia kazo, mi klopodas fakte elmontri
la altan kulturnivelon de Esperanto. Per cxi tiu faro, mi ankoraw volas
esprimi la konumajn dankosentojn de la vjetnamaj gesamideanoj je la memoro de
la "Hispana volontulo en la vico de la Naciliberiga Frondo de Suda Vjetnamio"
- tiel kiel li mem notis sub sia subskribo, kaj awtentike, cxar en la jaro
1969 la NLF de SV rekonis lin "Honora Internacia Batalando."
H.H. - Dankon pro via klarigo. Tio estas unu el la plej persvadaj
propagantoj por Esperanto.
D.A.K. - Sxajnas al mi, ke cxiuj miaj laboroj por Esperanto kaj same cxies
aliaj signifas sian meritoplenan influon sur nia mondo.
Hong Hac
Awstrio - gxia aktuala situacio
VIENO, la 28-an de sep. 1996
Estimata samideano Nanba,
sugestite pro via karto mi, kvankam en strecxa tempo, mi provas doni al vi
koncizan superrigardon pri la aktuala situacio de nia lando.
La plej tikla afero cxe ni nun estas la demando pri la stato de nia
newtraleco. La 15-an de majo de 1955 la tiama Awstra registaro interkonsentis
kun la tiel nomataj aliancitaj sxtatoj (Francio, Grand-Britio, Rusio kaj
Usono) ke Awstrio "akceptus newtralan statuson law la modelo de Svisio. La
26-an de oktobro de la sama jaro okazis la ratifiko de la kontrakto kiu
redonis al nia lando sian suverenecon kaj sendependecon.
Dum jardekoj tiu newtrala politiko bone servis al la interesoj de nia
popolo kiu povis vivi en paco sen timo je akuta konflikto kun siaj najbaroj.
La newtraleco gxuis kaj ankoraw gxuas grandan estimon inter nia popolo. Sed
gxi estas granda obstaklo por la grandaj monopolkapitalistaj entreprenoj. Dum
la ekzisto de Soveta Unio neniu kuragxis tusxi la aferon, sed kun la
disrompigxo de tiu grandpotenco la vento favoras por la monopolistoj.
Liaj lakeoj, nomitaj politikistoj, obee devas detrui la newtralan statuson
de nia sxtato, spite la konsciencon pri la estimo flanke de majoritato favore
al gxi. Pro tio pasxon post pasxo ili preparas la popolon helpe de adaptitaj
amaskomunikiloj por ekkoni la arkaikecon de tiu restajxo el pasinta tempo de
malvarma milito kaj ke la plej favora por nia sekureco estus la mambrigxo al
la nordatlantika pakto. Kvankam jam dum jaroj oni malrespektis la konstitucion
kaj permesis al la trupoj de tiu pakto movigojn inter niaj limoj (dum la golfa
milito samkiel dum la balkana krizo). Al la lasta konflikto niaj politikistoj
ecx sendis "Helptrupojn" al Bosnio en kadro de IFOR, nomante gxin humanisman
intervenon.
La 12-an de junio de 1994 triumfis la kapitalo post intensega cerbolavado
kaj mensogkampanjo kiam 69% de nia popolo vocxdonis favore al membrigxo al la
komuna merkato de Ewropo, nun du jaroj post la vocxdono kaj unu kaj duonjaron
post plenumo de la aligxo majoritato de nia popolo favoras al plej rapida
eliro de tiu organizacio. Kiel ofte mi awdis la kritikon, ke mi estus
postigxinta kaj bremsulo de progreso, kiam mi levis mian avertan vocxon, kaj
nun? Bedawrinde mi pravis, ecx tro maltroigis, la sekvoj de tiu pasxo estas
doloriga por plejparto de nia popolo. Spite la mensogoj de niaj politikistoj
la salajroj malkreskis, la maldungo akiras dimensiojn de la kvindekaj jaroj,
la socialaj instalajxoj estas dekonstruataj, tra la nuntempe tro grandaj
masxoj de la sociala reto tro multaj falas en abismon, nur por plenumi la
mastri>tajn direktivojn por la komuna Ewropa monunuo EURO. Tion ne nur
sentas nia popolo, sed ankaw la ceteraj Ewropanoj. En kelkaj landoj jam okazis
protestoj, kiel en Francio, en aliaj bedawrinde ne. Tiuj, kiuj ankoraw estas
dungitaj, kiel mi, estas devigataj labori 50-horojn aw pli semajne kaj jam oni
parolas pri regula sabata laboro. La maljunuloj devas labori pli longe por
akiri la rajton je jubilo por poste ricevi pli malaltan emeritan monon. Kiam
mi awdas la Ewropajn politikistojn paroli pri rimedoj kontraw senlaboreco, mi
sentas nawzon kaj abomenon je tia perfido. Sendu la senlaborulojn al milito
kaj vi ne plu devas nutri ilin, sxajnas esti la devizo.
Revenante al la temo de newtraleco mi devas aldoni, ke dum la antawelektaj
kampanjoj en la komenco la politikistoj promesis, ke la newtraleco restos
firma, ankaw en kazo de membrigo oni ne tusxus la fundamentojn de gxi. Ni
povos esti neutrala en la merkato. Sed kiu konas la konstitucion de nia lando,
kiu ja bazigxas sur la kontrakto de 1955, scias, ke tio tute ne eblus, cxar la
koncernaj artikoloj de tiu kontrakto ne estas permesata al nia sxtato ligi sin
kun militcelaj aw ekonomiaj Unioj, en kiu ankaw membrus Germanio.
Post iom da tempo la terminologio de la politikaj lakeoj sxangxigxis. Ni
eniros neutrale en la merkaton. Kompreneble, mi ankaw povas eniri seke en
akvon. Niaj politikistoj surgenue pilgrimis al Bruselo por ke nia lando estu
akceptata de la merkato. Same sendigne ili nun pilgrimas la S-ro Clinton en
Vasxintono por ricevi postenojn en NATO.Konforme al la reguloj de libera
merkato nia sxtato vendis preskaw cxiujn naciajn entreprenojn, kiuj nun
trovigxas en la ungoj de la omnipotentaj monopoloj. Atendante tramon en
Haltejo cxe Danubo maljunulo diris al mi rigardante sxipon de germana
entrepreno, kiu pasintjare ankotaw navegetis sub Awstra flago, tuto estas
forvendita, tuto en germana mano, kiel en 1938...
Salutas vin pacamike
Quietensky Ernst
Vizitinte cxehxajn urbojn
Kumaki Hideo
Jena artikolo estis prezintita serie en kvar numeroj de la 27a
de julio gxis la 17a de awgusto en la semajna cxe>lingva gazeto, Znojmske
listgx, pere de mia amiko Jaromir Polak, cxefredaktoro de la gazeto.
KUMAKI Hideo
1. Kun granda danko salutas vin
cxe unuavide rigardante vastan, rikoltricxan ebenajxon de Znojmo kaj
Prosimerice mi konvinkigxis, kial la logxantaro havas vastan animon kaj ricxan
koron kiel ebenajxo. Kaj mia hipotezo estis atestita de multaj bonanimaj,
honestaj kaj humilaj logxantoj.
Jam pasis 10 tagoj de kiam mi venis al Prago, kie pli ol 2 900
esperantistoj el la tuta mondo kolektigxis, kaj intersxangxis amikecon kaj
solidarecon unu kun alia. Precipe cxe>aj esperantistoj montris nin
diversmaniere sian bonanimecon. Mi devas diri specialan dankon al vi cxiuj,
cxar pro la bongusteco de via biero kaj vino mia lango glate movigxis kaj
povis plenumi mian taskon kun plena kontento en la kongreso.
Kiam mi staris cxe la stacio de Prago estis tute izolita, tamen nun mi
diversloke havas amikojn - ne nur esperantistajn sed ankaw neesperantistajn.
Antaw 40 jaroj mia antawulo nomata Kei KURISU vojagxis Znojmon kaj du
tagojn restinte tie prelegis pri japana literaturo. Kaj okaze de la 81a
Universala Esperanta Kongreso li verkis libron, "Co mi dala ceska literatura
(Kion donis min cxe>a literaturo)". Se vi havus okazon bonvolu nepre legi
gxin. Mi ankaw kun multe da danko promesas vin cxiujn raporti kun temoj
"Diferenco kaj komuneco pri kulturo de Oriento kaj Okcidento" kaj "Cxu vi
povas mone kalkuli la profundan amikecon?" "Oni diras, ke mi estas la dua
japana vizitanto al via urbo, tamen, mi klopodos venigi multajn japanajn
vizitantojn al via helega loko kaj amikecoplena urbo, kaj niaflanke ankaw
bonvenigos vojagxantojn de via urbo Znojmo. Kaj mi farigxos ponto de la
internacia amikeco de la ambaw landoj.
2. Kiel vivas
Kiel vivas, kiel laboras mia longdawra korespnda amiko depost la sxangxigxo
de socia sistemo? Tio estas unu grava kawzo, ke mi iom longe restadas en
Cxe>a Lando antaw kaj post la Universala Kongreso de Esperanto en Prago.
Longa suferplena vivo pro senlaboraj tagoj dum ses jaroj mia amiko
supozeble jam ne povas kredi homojn pro la sxangxigxo krom kelkajn intimajn
homojn kiel mi en la knabaj tagoj post la renverso de vidpunkto pri valoroj en
15a de awgusto, 1945. (Tiam mi estis militisma knabo pro instruo de la japana
militista regpotenco.)
Kiam mi revidis lin, mia antawjugxo iom malbona tute malaperis. Li iom
maljunigxis kompreneble kiel mi, tamen restas gaja animo, vigla aktiveco pli
fortikigxinta ol antawe.
En Prago, en la urbo Znojmo kaj precipe en Prosimerice mi vidis, ke homoj
klopodas plu bonigi siajn vivojn per propraj manoj kvazaw ili fieras, ke ili
perdis neniom da kuragxo antawenmarsxi dum ili posedas grandan teron kaj
ricxan rikolton. Mi vidis homojn en Prosimerice, kiuj gardas bonajn havajxojn
heredintajn de la antawa sistemo kiel iliaj prepatroj gardadis kaj restigis al
idoj kastelon Karlstejn dum mil jaroj. Mi estis emociita, ke en Prosimerice
estas grave gardata zorgado al etuloj en la vartejo, al la komuna domo por
maljunuloj kaj al klerigado en la kultura domo.
Kiamaniere konservi difinitan enspezon de kamparanoj en ripoza sezono estas
grava temo ankaw en nia lando, tamen longe pasis ekde kiam la japanaj
agrokooperativoj farigxis subkontraktanto de monopolaj kapitaloj kaj malaperis
la tradicia spirito. En Prosimerice ankoraw vigle vivas la spirito de
reciproka helpado, ecx se ne cxio glate iras kaj malfacilajxoj staras antaw
deziroj de logxantaro.
Malgraw tio senlaca gvido de la urbestro, kiu staras cxe bonvolo de
logxantoj nepre solvos bonorde cxion.
Tagmeze la 29an mi vizitis s-ron Jan Kuritka, la urbestro de Prosimerice
per konduko de ges-roj Polak, cxefredakcio de Znojemske listgx.
Dika korpo kaj forta manpremo kaj la rideto en plena vizagxo montris la
aktivecon al urbanoj plenumi sian taskon.
Rigardante la figuron de la urbestro mi tuj rememoris la rakonton de
knabino, Hisa en fabelo farita de verkisto R. Saitoo kun desegnajxoj faritaj
de Cxihiro IWASAKI.
Hisa estis hezitema, neparolema knabino kaj cxiuokaze postsekvis al siaj
kolegoj. Kiam sxi estis vundita por helpi la bebon de najbarulo, nur parolis
al sia patrino tiel, ke sxi estis mordita de hundo. Kiam sxi oferis sian vivon
por helpi infaneton falintan en riveron superakvigxantan, kaj homoj eksciis la
veron nur post sia morto.
Gvidate de la urbestro mi vidis urban domon, komunan tombejon ornamitan de
diversaj floroj, infanvartejon, lernejon kaj komunan domon por maljunuloj.
Mi estis treege emociita kiam mi detale observis la internon de la domo.
En nia lando ankaw estas multaj komunaj domoj por maljunuloj, sed cxiuokaze
ili farigxas lokoj por ricxaj maljunuloj.
Mi deantawe opinias ke komuna domo por maljunuloj devas esti konstruita
proksime de urbo, apud vartejo por infanetoj kaj lernejoj. Kaj devas esti, ke
maljunuloj povas dawrigi saman vivtenadon kiel gxistiaman.
En la komuna domo de maljunuloj de Prosimerice miaj cxiuj opinioj estis
efektivigitaj. Law la klarigo de la urbestro, la konstruo de la domo estis
interrompita en konfuzaj tagoj de la sociorda sxangxigxo. Tamen nun en bela
figuro de la domo maljunuloj gxuas cxiujn tagojn en abundaj diverskoloraj
floroj. kiuj kvazaw montras iliajn ricxhavajn vivhistoriojn. Samtempe mi
sentis fortan gvidantecon de la urbestro, kiu cxiam ajn devas plenumi unuan
celon, ecx se tero kaj cxielo estus renversata.
En mia logxkvartalo trovigxas pli ol 15 000 da homoj kaj ankoraw ne estas
komuna domo por maljunuloj. Niaj aktivuloj baldaw okazigos trian petkampanjon
por la efektivigo.
Certe mia raporto kurakgxigos ilin.
3. Refoje dankegon al vi!
Permesu min diri kelkajn vortojn pere de la gazeto Znojjmeke listgx.
Mi dum pli ol duonon da monato pasigis tempon en Prago, Znojmo kaj
Prosimerce. Diversloke mi vidis viajn vivojn, awskultis opiniojn kaj
konsentis, ke via klopodo pace vivi kun ricxa animo estas tute sama al
japanoj, logxantaj en orienta tero je kelkmil-kilometra distanco. Awgusto por
ni japanoj estas speciala monato por profunde pripensi mondpacon. En cxi-okazo
mi komunikas al vi pacaman animon de multaj japanoj, kiuj klopodas neniigi
nuklearmilojn, kiuj masakrus homaron.
Fine mi elkore dankas al vi, cxiuj urbanoj, kunlaborantojn de mia vojagxo.
Precipe mi kore dankas al la urbestro de Znojmo, kiu intervjuis min en okupata
laboro. Mi iam revizitos vian urbon, gxis tiam adiaw. Koran Dankon!
Orela Tradicio
La stelo de knabino Hisa
Saitoo Rjuusuke
Antaw multaj multaj jaroj knabino Hisa logxis en nordorienta vilagxo de
Japanio.
Sxi estis 10 aw 11-jara tiel neparolema kaj hezitema, ke, kiam sxiaj
kolegoj vizitis amikojn, sxi sekvis ilin plej laste kaj sidigxis.
En iu tago Hisa revenis kun vunditaj cxe sxultroj kaj piedoj. Surprizita
patrino tuj ungventis sxian korpon kaj diris kolere: "Kio okazis por vi?" Hisa
pardonpete respondis, "Mi estis mordita de hundo."
En la momento alvenis najbara patrino kun sia bebo, kaj diris, "Dank'al
Hisa mia bebo savigxis. Granda sovagxa hundo atakis mian bebon dum gxi rampis.
Se Hisa ne estus defendinta la bebon, kovrante lin per sia korpo, gxi
pereigxis. Nenia vorto estas krom `dankon', `dankegon'al Hisa." Sxi estis tia
neparolema knabino.
En iu somero pluvegis. Riverakvo proksimigxis al la supra nivelo de digo
kun bruego. Homoj staris rigardi la fluegon. Sekvantan matenon pluvetis.
Vilagxanoj iris al siaj rizkampoj, kaj trovis knabeton Masakicxi, tute
trempite, ploranta apud la riverbordo. Li falis en la riveron. Li, ankoraw ne
parolpova, diris plorante nur "Hisa! Hisa!"
Patro de Masakicxi kun kolero protestis al la patrino de Hisa.
"Hisa faligis Masacxjon, etan knabon en akvofluegon. Se li estus mortinta,
kiamaniere vi rekompencus min?"
Patrino de Hisa nur ripetis paedonon al la patro de Masakicxi.
Tamen Hisa ne estis hejme. Sxi frumatene iris por falcxi herbojn en
kamparo, por cxevalaj nutrajxoj.
Venis vespero, sekvis nokto. Tamen Hisa ankoraw ne revenis.
Cxiuj vilagxanoj komencis sercxi sxin portante torcxojn, tamen neniu povis
trovi sxin.
..................
Profunde en nokto la patrino de Maskicxi finfine povis awskulti el sia ido,
ke li estis savita de Hisa.
..................
Law beba balbuto de Masakicxi vilagxanoj eksciis, ke Hisa elsavis Masakicxi
el furioza fluego, tamen sxi subakvigxis.
Tutan nokton, portante torcxojn vilagxanaoj sercxadis Hisa. Dawris la
sercxado dun 3-4 tagoj, sed neniu sukcesis trovi sxin.
..................
Post la pluvego sur la orienta cxielo aperis pale brila steleto. Rigardante
gxin la vilagxanoj baldaw komencis diri inter si, Ho, cxi vespere brilas
denove la stelo de Hisa!"
Jen estas komento aldonita de R. Saitoo al la rakonto de Hisa.
Lampiroj briletas kvazaw ili spiras sur malsekaj folioj. Se iu provas kapti
lampirojn, ili tuj falas akven.
Lampiroj en cxielo estas steloj pale palpebrumantaj kaj homoj rigardas ilin
supren.
Hisa estas malforta kaj maldika kiel lampiro. La orela tradicio rakontas,
kial Hisa falis riveron kaj estis forfluita. Ja admirindaj estas tiuj, kiuj
krie diras, ke ni devas defendi etajn vivojn, helpi malhelpulojn, ecx kun
kosto de sia vivo. Sed estas ankaw homoj, kiuj senvorte iras saman vojon, mem
ne estas fortaj, kaj sxajne hezitemaj kaj rugxigxemaj. Tiaj homoj al mi brilas
steloj. Ili dawrigas marsxon, ecx se la vojo direktas sin al morto, kiam
kriegantoj elcxerpigxas kaj cxesas marsxadon.
Nun ja estas tempo, kiam ni devas kriegi. Tamen mi elkore deziras, ke en
cxies koro cxiam estu brila stelo, kiu donas fortan animon.
S-ino IWASAKI Cxihiro admirinde desegnis mildan koron de Hisa kvazaw
briletanta stelo. Mi elkore esperas al cxiuj geknaboj, cxe iliaj brustoj brilu
la stelo por cxiam. 0109
Mi donacis la bildlibron de La Stelo de Knabino Hisa kun esperanta traduko
al la estro de la urbeto Prosimerice, kun situas en Cxe>a Respubliko
proksime al la landlimo de Austrio. Bonvolu atenti sekvantan numeron de la
Verda Kolombo, en kiu mi raportos pri la vivo de homoj en la urbeto
Prosimerice.
KUMAKI Hideo
Leteroj el ekster Japanio
Dobrichovice 1996-09-16
Tre estimata samideano, hodiaw mi ricevis de vi la numeron 137 de La Verda
Kolombo, pri kio mi kore dankas. Precipe gxi estas valora por mi pro la
artikolo pri AUM-sxinrikjo, cxar mi okupigxas pri novaj religioj en Japanio,
pri kiuj mi nun preparas cxe>lingvan verkon, kies partoj estos:1. La
tradiciaj japanaj religioj (inter kiujn mi kalkulas ne nur la origine japanan
Sxintoismon, sed cxiujn, kiuj venis en Japanio antaw pli ol 150 jaroj, do
ankaw Budhismon kaj Kristanismon.
2. Novaj religioj en Japanio. Cxi tiu parto havos 4 cxapitrojn:
Sxinto-devenaj, budha-devenaj, kristana-devenaj kaj la ceteraj.3. Oomoto. Pli
proksima priskribo de ununura japana nova religio, kiun mi havis sxancon
persone ekkoni kaj tie fotografi - kiel specimenon de unu el multaj novaj
sxintodevenaj religioj.
Kvankam mi hodiaw tralegis la artikolon en via periodajxo nur suprajxe, mi
trovis en gxi kelkajn informojn, kiujn mi gxis nun ne sciis, tial gxi estas
por mi vere utiligega.
(Linioj preterlasite)
Do, ankorawfoje mi tutkore dankas al vi por la gazeto, deziras al vi firman
sanon kaj cxion nur bonan kaj amike salutas vin,
Petro CHRDLE
Havano, 96-08-30
Estimata S-ro Kurita Kimiaki!
Dankon pro la sendado de la Verda Kolombo.(N-ro 129 gxis 136)
En N-ro 134 vi publikis mian leteron. La revuo estas tre interesa; ankaw mi
legis artikolojn de germana amiko Detlev Blanke kaj mi gxojas pro tio. Denove
mi dankas al vi pro via atento kaj deziras al la revuo multajn sukcesojn
plu.Gxis
Francisco el Kubo