Antawensalto de Japana Komunista Partio

en lastawtuna elektado


La Japana Komunista Partio antaweniris en la gxenerala elektado en oktobro 1996 kaj gxia postelektada agado altiradas multe da atento en kaj ekster la lando. La partio plimultigis siajn sidlokojn disde 15 al 26. Gxiaj vocxoj de 7,26 milionoj, 13,08% de la popolaj vocxoj, estis la plej multa por la partio en la naciaj elektadoj.
Ecx 7,26 milionoj da popolo skribis "Japana Komunita Partio" sur sia balotilo. Tiu fakto havas vere gravan signifon por la estonteco de Japanio. Post la gxenerala elektado, JKP vidis sian pluan grandan disvolvigxon.

En serioj da lokaj flankaj elektadoj por plenigi vakantajn sidlokojn, gxi venkis novajn sidlokojn en la urba asembleo de Oosaka kaj la gubernia asembleo de Cxiba, en elektodistrikto, kie JKP ne povis gajni en pasintaj regulaj elektadoj kiam tri aw kvar sidlokoj estis konsurataj. En gubernio Hjoogo, la JKP sukcesis grandan kreskon en vocxoj en la gxenerala elektado, kaj en la flanka elektado por plenigi van\kantajn sidlokojn de Cxambro de Konsilistoj JKP faris multe pli grandan antawenslton en gbernioj inkluzive de la kamparaj regionoj.

Demandoj kaj respondoj pri JKP

Parta citajxo el Dateline Tokyo n-ro 44

D:
Kial la Japana Komunista Partio fatris tiel grandan antaweniron en la lastawtuna gxenerala elektado?
R:
Dum pli ol tri jaroj, cxiuj cxefaj partioj krom la JIP adoptis politikojn similajn al la plej granda konservativa partio, la reakcia Liberal-Demokrata Partio (LDP). Cxiuj malplenumis la publikajn promesojn kaj subacxetado kaj koruptado estis senbridaj. Vocxdonantoj pliprofundigis malkonfidon pri politiko, kaj igis ilin rekonsideri pri siaj gxisnunaj elektoj. Ili komencis noti la fakton, ke la Japana Komunista Partio ne estis makulita per la speco de koruoptoj vundantaj aliajn partiojn. Ili ankaw vidis, ke la JIP tenas pozicion, ke "la popolo estas survereno", kaj prezentas konkretajn kaj konstruajn politikojn por la defendo de la popola viv-nivelo kaj rajtoj, ke gxi gardas siajn promesojn kaj gxisfunde persekutas kazojn de koruptado kaj sxmirmono.
D:
Kial JKP estas tiel vigla ecx post la falo de Sovetio?
R:
Ellerninte de sia historia sperto, la JKP establis kaj firme tenadis ekde la fino de 1950-aj sian sendependan kaj sciencan pozicion rilate al programa linio, teorio kaj politiko, kaj ankaw organizado kaj financo.

En la unua duono de la 1960-aj, la Komunista Partio de Sovetio (KPS) lancxis perfortan intervenon kaj atakojn al la JKP, kiu rifuzas akcepti superregecon de Sovetio kaj gardis siansendependecon kaj sindependecon. La KPS, nutrante kaj vartante anti-JKP-grupojn en Japanio, kiuj blinde lakeas al KPS, ecx mobilizante siajn sxtatajn organojn por instigi ilin.

La JKP firme forbatalis la intervenon kaj atakojn. Fine, en 1979, la principa kaj konsekvenca batalo de la JKP igis sovetian flankon rekoni la malgxustecon de sia interveno. Ecx post normaligxo de reciprokaj rilatoj, la plitiriko de hegemoniismo de Sovetio ne estis korektita kiel montrite per gxia agreso en Afganistano. La JKP dawrigis sian bataladon kontraw ili. Jen kial la JKP jubilis la disfalon de la KPS kiel "la fino de historie malbonega partio de grandpotenca sxovinismo kaj hegemoniismo."

La JKP havis similajn spertojn kun la Cxina Komunista Partio. En 1996 tuj post la komenco de la Kultura Revolucio, Mao Zedon kaj cxina partia gvidantaro nomis la JKP unu el "la kvar malamikoj de la mondaj popoloj," kaj komencis perfortan intervenon. La JKP firme forbatalis ilin kaj rilatoj inter ambaw partioj estas rompitaj ekde tiam.

Je tiuj kawzoj, la disfalo de Sovetio ne embarasis la JKP.

D:
Kiajn politikojn kaj reformon urgxas JKP por la cxefaj ekonimiaj petencoj de Japanio? Cxu JKP naciigos entreprenojn kian gxi estos ganninta regpotencon?
R:
La JKP ne celas tujan taskon respondi al la demando cxu kapitalismo aw socialismo. Nia tuja celo estas demokratia reformo interne de la kapitalismo. JKP celas fini kapitalismon sen regulok, kaj intencas fari kapitalismon kun demokratiaj reglamentoj.

Japana kapitalismo estas tute abnorma kompare kun siaj simululoj en okcidentaj landoj rilate al la amplekso, je kiu gxi lasas senbridaj arbitrajn agojn de grandaj entreprenoj. Aliaj kapitalismaj registaroj ja alprenas politikojn por protekti grandajn entreprenojn, sed la japana registaro ne sxparas penon por protekti la tujajn profitojn de grandaj kompanioj kaj apenaw zorgas pri la popolaj fundamentaj rajtoj. Ekzistas nenia praktika regulo por bremsi arbitrajn agojn de grandaj entreprenoj.

D:
Kia estas pozicio de JKP pri internaciaj rilatoj, precipe kun Usono?
R:
Ecx nun, duonjarcento post la fino de la milito, trovigxas pli ol 130 usonaj militbzoj kaj kvar mil trupoj en Japanio, inkluzive de Avia Militbazo Jokota en Tokio kaj Mararmea Militbazo Jokota cxe la busxo de la Tokia Golfo. Aparte, 75% de usonaj milibazoj en Japanio estas koncentritaj en Okinavo - 20% de la areo de la okinava cxefinsulo estis okupita de usona armeo. Usonaj aviadiloj praktikas noktajn surterigxajn praktikojn kaj malalteflugajn ekzercojn tiom brue kaj dangxere, kiom placxas al ili, trudante damagxon al la logxantoj cxirkaw la militbazoj en la tuta Japanio. Multe da teruraj krimoj far usonaj soldatoj, kiel murdoj kaj vundado, sxteloj kaj seksperfortoj minacas vivadon, sekurecon kaj sanon.

Kio estas la plej serioza estas, ke sub la japan-usona milita alianco, dangcera arangxo estis farita tiel, ke Japanio awtomate involvigxas en tiun ajn usonajn konfliktojn aw agresmilitojn en la Azi-Pacifika Regiono. Cetere, pli malbone, surbaze de la Japan-Usona Komuna Deklaro pri Sekureco, publikigita de la japana-usona sxtatestra konferenco en Tokio en aprilo 1996, ambaw flankoj arangxis ke, la japana armeoforto, la Mem-Defenda korpusaro (MDK), kunlaboros en usonaarmeaj militaj agadoj kaj efektivigos komunajn operaciojn. Japanio estas unu el la monde plej grandaj militaj fortresoj por usona monda strategio.

La japana registaro fidele plifortigadas la militan aliancon kun Usono. Gxi asignas monstran sumon de 5 duilionoj da enoj (cxirkaw 43 miliardoj da dolaroj) en militaj elspezoj por plifortigi la MDK kaj teni kaj solidigi la japan-usonan militan aliancon. Japana milita elspezo plimultigxadas cxiujare sen escepto, ecx post la disfalo de Sovetio. Tiu sumo inkludas 270 miliardojn da enoj por tiel-nomata "bugxeto de bona konsidero (pri usonaj militistoj)" (fiska jaro 1995), por teni usonajn militbazojn en Japanio, kion pagi ne estas japana devo sub Japan-Usona Sekureca Traktato.

La JKP postulas, ke usonaj militbazoj estu forigitaj kaj usonaj soldatoj retiritaj el Japanio. La JKP samtempe postulas nuligon de la Japana-Usona Sekureca Traktato, kiu estas la radika kawzo de la problemo.

Por forigi al usonarmean cxeeston en Japanio, kiu estas la cxefe fonto de konflikto kaj dangxero en Azio, kaj rompi la strukturon de japan-usona komuna operacio, kontriguos por paco en tiu cxi regiono.

Koncerne al la rilatoj kun Usono, la JKP celas starigi vere egalajn rilatojn, kiuj ne estos malamikaj kiel Japanio havis antaw kaj dum la Dua Mond-Milito, aw subordaj ekde la fino de la milito. La JKP proponas kontrakti japana-usonan amikecan traktaton anstataw la milita traktato.

D:
Kiom da partianoj, legantoj de Akahata, membroj de parlamento kaj de lokaj asembleoj havas la JKP? Kio estas gxia financa fonto? Kiaspecaj cxiutagaj agadoj faradas partianoj?
R:
Nun, la JKP havas cx. 360 000 membrojn kaj 2,5 milionojn da legantoj de Akahata, organo de la JKP (inklude de dimancxa kaj cxiutaga eldonoj), kaj 40 parlamentanojn (Cxambroj de Kosilistoj kaj Deputitoj) kaj cx. 4 000 membroj de lokaj asembleoj. Partia financo konsistas el partiaj kotizoj (cxiuj membroj pagas 1% de sia monata enspezo), komerca elspezo el eldonadoj de partiaj jxurnaloj kaj periodajxoj kiel Akahata, kaj memvolaj mondonacoj el unuopuloj. La enspezo de eldonado estas 70% aw 80% de la totala enspezo.

La JKP batalas por realigi diversajn postulojn de la popolo. Gxi ankaw laboras por helpi disvolvi la labor-sindikatajn movadojn kaj demokratiajn organizojn konsistantajn el diversaj tavoloj de la popolo.

K. Kurita


Kion donis al mi la cxehxa literaturo
serio 1

K.Kurisu


La esperanta originalo de la eseo, kiu aperis en cxehxa traduko de KAVAPECh okaze de la UniversalaKongreso de Esperanto en Prago somere 1996

Kurisu kei


1. Miaj unuaj pasxoj kiel tradukisto

Antaw la milito, dum la milito kaj kelkajn jarojn tuj post la militfino, mi jam estis tradukisto, kvankam ankoraw eksterprofesie.

Ekzemple antaw la milito mi tradukis el la rusa literaturan memlernilon "Osnovy literaturnoj gramoty" ("Fundamento de literatura legoscio") por komencantaj verkistoj - kamparanaj korespondantoj - eldonitan en Moskvo. Gxi estis serie publikigita en monatrevuo "Bungaku Hyo^ron"1) (literatura revuo> en Tokio, sed la publikigo estis interrompita tial, ke la revuo cxesis aperi pro arestigxo de la estro de la eldonejo, cxe kiu gxi aperadis, kaj gxia redaktoro fare de Tokko^2)< la japana Gestapo.

Tiu rusa literatura memlernilo estis tamen serie publikigita en duonmonata revuo en Sxanhajo "Guangming"3) (lumo) en cxinlingva traduko, kies dawrigon mi sendis al la cxinaj tradukintoj, verkista geedza paro, law ilia peto, kredeble gxis la fino. Kredeble, cxar mi ne povis vidi tion propraokule pri mia arestigxo fare de Tokko^ la 19-an de majo 1937 kaj pro la totala invadmilito lancxita kontraw Cxinio la 7-an de julio samjare de la japanaj imperiistoj, kiu transformis Sxanhajon en kruelan batalejon.

Dum la milito, nelonge post mia leberigxo en februaro 1939, porinfana romano de nederlanda verkistino Nynke van Hichtum "Afke's Ten" (La dekopo de Afke), kiun mi tradukis japanlingven el la angla, estis serie publikigita en porinfana revuo en Tokio "Seikatu Kyo^situ"4) (Klascxambro por la Vivo), sed ankaw gxia publikigo estis interrompita cxi-foje pro mia denova arestigxo septembre 1940 kompreneble fare de Tokko^.

En "Seikatu Kyo^situ" mi publikigis ankaw rakonton "Silverscale" (Argxentskvamo, nomo de salmo), kiun mitradukis el la anglalingva libro por geknaboj de skota verkisto H. Mortimer Batten "Wild Animals at Home" (Sovagxaj Animaloj de Proksime). Kvar rakontoj el tiu libro inkluzive "Silverscale" aperis en 1942, post mia liberigxo, aprile 1941, libroforme sub titolo "Vivo de Salmo".

Nelonge post la finigxo de la milito en monata literatur-revuo en Kioto "To^zai"5A) (Oriento kaj Okcidento), kies redaktoro mi estis, mi ublikigis novelon de sovetukraina verkisto Andrij Holovko "La Rugxa Kaptuko", kiun mi tradukis el Esperanto. En la sama revuo estis serie publikigita la klasika romano "Fata morgana" de ukraina verkisto Mihxajlo Kocjubinskij, kiun mi tradukis ankaw el Esperanto.

Malfelicxe ankaw gxia publikigo devis interrompigxi cxipfoje ne pro interveno de Tokko^, kiu jam ne ekzistis dank' al la malvenko de la japanaj imperiistoj, kies lakeo gxi ja estis, sed pro tio, ke la revuo mem cxesis aperi, cxar la eldonejo, kiu finacis gxin, decidis ne plu fari tion, cxar gxi ne nur alportis al vxi ne profiton kiel atendite, sed male ecx malprofiton.

En 1948 aperis en Osaka mia japanlinbva traduko de "The Crisis in Czechoslovakia" (La Krizo en Cxehxoslovakio, Orbis), riporto pri la februaraj okazintajxoj en 1948 kompreneble law la komunista vidpunkto, de Walter Storm, lawdire sudafri-devena jxurnalisto fikslogxinta en Prago, sub titolo "Venko de la popolo en Cxehxoslovakio". Gxi tamen povis aperi nur kiel "internepartia studmaterialo"5B) de kansai-regiona Komitato de Komunista Partio de Japanio (KPJ)6) por superruzi la usonan armeon, sub kies okupacio Japanio ankoraaw trovigxis. Kansai estas la suficxe vasta regiono cxirkaw Osaka.

Gxi do estis fakte kontrawlegxa eldonajxo, tiel ke la tradukinto, nome mi, devis resti anonima por anticipe preventi persekuton fare de la usona okupaci-armeo. Kvankam gxi estis kontrawlegxa eldonajxo, kiun ini ne rajtis vendi en ordinaraj librobutikoj, gxi baldaw disvendigxis pere de la partia reto malgraw ke gxia eldonkvanto estis dekmil. Sed estis neeble reeldoni gxin, cxar tiam estis malfacile, almenaw en mallonga tempo, akiri paperon.

Pro tio gxin reeldonis Kyu^syu^-regiona Komitato de KPJ sub alia titolo "Unu semajno de la Revolucio en Cxehxoslovakio". Kyu^syu^ estas la plej suda el la kvar cxefaj insuloj, el kiuj konsistas Japanio. Ankaw gxia eldonkvanto estis suficxe granda: kvinmil, cxar same kiel la unua eldono jxi estis distribuata tutlande pere de la partia reto.

Inoue Mituharu, kiu cxefis la eldonfakon de Kyu^syu^-regiona Komitato de KPJ8), estis pro tio severe esplordemandita de CIC (Counter-Inteligence Corps, Kontraw-Spiona Korpuso de la usona okupaciarmeo) en Sasebo, havenurbo, kie li tiam logxis. Multajn jarojn poste li, jam kiel bone konata verkisto, ublikigis en revuo en Tokio rememorajxojn, en kiu li vive priskribas tiaman esplordemandadon. Gxin enhavas lia libro titolita "Juneco cxe varfo". 9)

Poste mi provis gxin lawlegxe eldonigi cxe komerca eldonejo komunist-tendenca en Kioto, sed la usona okupaciarmeo ne permesis tion dirante, ke gxi estas propaganda. Ankaw la eldonigxon de mia plena traduko de "Wild Animals at Home" la usona okupaciarmeo ne permesis pretekste, ke estas neeble sendi eksterlanden al la awtoro honorarion, kvankam gxi estis jam prespreta ecx kun suficxe multaj ilustrajxoj speciale desegnitaj por gxi de bene konata japana pentristo Huruya Arata. 10) La vera kialo por tio estis versxajne la fakto, ke mi estis ankoraw tiam aktiva komunisto.

Julie 1949 aperis en Kioto libro "La sama suno lunigas la mondon", 11) kolekto de 58 leteroj, kiujn mi ricevis de 21 esperantistoj el 12 landoj cxefe post la milito kaj kiujn mi mem tradukis japanlingven. En gxi Cxehxoslovakion reprezentas 5 leteroj de Imrich Z'alupsky', slovaka jxurnalisto, redaktoro de taggazeto "Pra'ca" (Laboro) en Bratislava, tiel ke tute mankas en gxi leteroj el Cxehxio.

Sed an alia libro "Vocxo de l'Mondo", 12) kolekto de 44 leteroj, kiujn skribis 35 geesperantistoj el 14 landoj al diversaj japanaj geesperantistoj inkluzive min kaj kiujn mi tradukis japanlinbven, aperinta ankaw en Kioto en awgusto samjare, Cxehxoslovakio estas reprezentita de 9 leteroj, el kiuj ecx 7 estas el Cxehxio!

El tiuj 7 leteroj 3 estas de Josef Pos^epny', majstro de masxinfabriko Zelenda en Str^edokluky apud Prago, po unu de Evz^en Belda el Tanvald, de Jarda Pelcman, laboristo de "S^koda" en Plzen^, de Theodoe Kilian el Trebic kaj de jose Ilonks, oficisto de karbminejo en Orlova'.

Estas Josef Pos^epny, kiu donace sendis al mi ekzempleron de "The crisis in Czechoslovakia" supre menciita. El inter ili letero de Theodor Kilian, kiun mi titolis "Monumento por japano starigita en Cxehxio", indas miaopinie apartan mencion. Li nome informas min per gxi, ke li represis mian artikoleton pri japana esperantisto Ito^ Sein'iti publikigita en internacia esperanta gazeto "Heroldo de Esperango", kiu tiam aperadis en Nederlando, de la 16-a de novembro 1948, en la 7-a eldono de la esperanta legolibro de li kompilita.

Mia artikolo estis origine titolita "esperanta vortaro kiel logobirdo". Temas pri insida artifiko de Tokko^, kiu metis en librobrokantejo en provinca urbo esperantan vortaron, kiun gxi konfiskis de Ito^ Sin'iti, 13) kiam gxi lin arestis en 1940, kiel logofirdon, por ke gxi povu aresti cxiun, kiu provis acxeti gxin. Ankaw por Tokko^ same kiel por Gestapo kaj NKVD Esperanto ja estis "dangxera lingvo".

Post du jaroj Ito^ estis liberigita kaj povis gxisvivi la malvenkon de la japanaj imperiistoj, sed malfalicxe li devis baldaw morti pro tuberkulozo, k8iun li eksuferis en malliberejo. Lia vera nomo estas Saito^ Hidekatu14). Li estis ne nur fervora esperantisto sed ankaw fervora lingvoreformisto, adepto de latinigo de la japanaskribo.

Kilian informas min per sia letero ankaw, ke li antawmilite gvidis la esperantan kurson en la radiostacio en Brno, kiun la eksterlandaj awskultantoj nomis "Verda Stacio", cxar gxi elsendis por la eksterlando ankaw en Esperanto. Cetere, kiel mi poste ekzciis, li estas la awtoro de la esperanta traduko de "Bi'la' nemoc", la teatrajxo de Karel C^apek, aperinta en 1938 en Olomouc sub titolo "Blanka Malsano". En 1992, kiam mi gxin tradukis el la cxehxa japanlingven, mi konsultis tiun esperantan tradukon.

Cetere en 1951 aperis en Tokio antologio titolita japanlingve "Sekai Kaiho^ Sisyu^",15) kiu portis sur la kovrilo esperantan kloarigan titolon "Monda Liberiga Poemaro", cxar mi, esperantisto, estis unu el gxiaj editoroj. Al tiu antologio mi kontribuis multajn poemojn el diversaj landoj, kiujn mi japanigis el Esperanto kaj la angla. Ekzemple mi japanigis el Esperanto tri poemojn de Peto"fi Sandor el Hungario kaj unu poemon de Adam Mickiewicz el Pollando.

En tiu antologio estas publikigitaj ankaw tri cxehxaj poemoj, kiujn mi tradukis el Esperanto; "Ostrava" de Petr Bezruc^, "Nas^zpe^v" (Nia Kanto) de Bohuslav Ba'rta. Cxi lastan mi cxerpis el la artikolo de Jaroslav Mar^i'k publikigita novembre 1947 en "Internacia kulturo", esperanta revuo en Sofio, Bulgario. Tiun artikolon pri la juna studento el Vysoke' My'to ekzekutita de nazioj en Dresdeno en 1943 pro partopreno en la rezistado nur 15-jara origine verkis Mar^ik por la esperanta elsendo de Radio Prago, kiel profesia esp-parolisto li estis tiutempe. Por tiu okazo la poemon esperantigis Tomas^ Pumpr.

Notoj:
1)文学評論; 2)特高; 3)光明; 4)生活教室; 5A)東西; 5B)党内研究資料; 6)日本共産党関西地方委員会; 7)日本共産党九州地方委員会; 8)井上光晴; 9)岸壁派の青春; 10)古屋新; 11)同じ太陽が世界を照らしている; 12)世界の声; 13)伊藤真一; 14)斎藤秀一; 15)世界解放詩集。


Skuas la mondon Herbaj Radikoj


Post la disfalo de Sovetio, furoris inter okucidentaj regantoj inkluzive japanajn la provo konvinki la laboristojn kaj popolon: Socialismo fiaskis. Viaj klopodoj estos vanaj. Akceptu nunan staton." Certe povas esti, ke por la okuloj de tiuj, kiuj rigardis Sovetion patrujo de socialismo, la disfalo devis konduki la laboristojn al rezigno de la idealo kune kun rezisto. Sed ili ne rigardis ke kio disfalis estis hegemoniismo kaj interveno al popola movado en diversaj kampoj. Vidu, herbradikaj popoloj vivis kaj starigxis en granda skalo tra la mondo.

Kaj tio dawras ankaw cxi-jare.

En Germanio

La registaro planis sxangxi la sanasekuran sistemon por redukti 4 miliardojn da markoj da elspezp por medikamentoj el sanasekura fonduso, kies lastjara bugxeto estis 35 miliardojn da markoj. Kaj plue la sanministrejo planas monpuni kuracistojn, kiuj eldonis pli ol certa sumo.

La plano estas parto de totala redukta plano kun 70 miliardoj da markoj tra la lando kaj la municipoj en 1997.

Tio entenas 20 miliardojn da redukto el bugxeto por socia bonfarto. Kelkdek miloj da kuracistoj, apotekistoj, flegistinoj havis demonstracion kaj mitingon la 20-an de Novembro kontraw registara plano redukti bugxeton por medikamentoj, kaj proksimume 20 mil kuracejoj apenaw malfermis sin kun minimuma nombro de dejxorantaj kuracistoj.

En Erfurt 7 mil kuracistoj havis protestan mitingon; en Bagxern 4 mil partoprenis en la agoj en urboj, kaj en Potsdam 2 mil partoprenantoj.

En decembro, la skalo pligrandigxis. Pli ol 25 mil partoprenis en demonstracio en Bonn la 3-an de Decembro.

Ili estis cxefe fizikaj terapistoj, masagxistoj kontraw malbonigo de sanasekura sistemo. Ili hisis plakaton kun slogano "Sehhofer (Sanministro) -- ekzekutisto de handikapitoj, komizo de medikamentaj entreprenoj", kaj donis al la sanministrejo 1 200 milojn da subskriboj kontraw la amendo de la sistemo.

Kun la sxangxo de sanasekura sistemo, la registaro montris planon redukti garantiatan salajron dum malsana foresto. La laboristoj el 4 kukfabrikoj kun Nestl komencis strikon kun 3 700 laboristoj en la 24-a de Novembro, pligrandigas la skalon al 9 mil el 15 fabrikoj en la 3-a de Decembro. En cxi tiu industrio, 60 mil laboristoj havis laboran kontrakton, ke la salajro estas garantiata ecx foresto pro malsano, sed la dungitoj reduktis tion al 80% law la direkto de Cohl-registaro, kaj la negocado rompigxis.

La sindikato havis 97.1% da aprobo por la striko en 95 fabrikoj. Rezulte 15 mil laboristoj, organizitaj en laborista sindikato de mangxajxo akiris kontrakton kun centprocenta garantio de salajro dum malsana foresto.

La saman batalon montris metalaj laboristoj, kiuj unue akiris interkonsenton kun la estreprenoj en Niedersachsen, ke ili gxuos la rajton esti garantiata pri la salajro malgraw limigo de la registaro. Bankaj, asekuraj, komercaj oficistoj organizitaj en DAG kaj HBV kaj metalaj laboristoj post protesta semajno kun averta striko, ankaw akiris la saman kondicxon, aplikeblan por 450 mil laboristoj.

En Francio

Ne necesas vortoj pri tiu lando, cxar trovigxas firma organizo de laboristoj-esperantistoj, kiuj cxiam donis al ni informon, kiel en n-ro 220 de "La esperantista Laboristo" pri striko de kamionaj laboristoj...

Kontraw grandskala redukto de statoficistoj, "raciigo" kaj privatigo de publika divizio, subpremo al kuraca bugxeto, kelkmilionoj da sxtataj aw municipaj oficistoj, instruistoj. laboristoj kaj oficistoj en hospitaloj, sxtatfervojo, aviaj kompanioj, muzeoj kaj en privataj entreprenoj starigxis kun striko kaj demonstracio en la tuta lando la 17-an de Oktobro. En Parizo, cent mil partoprenis en demonstracio, kiu antawtagmeze ekiris Placon de la Respubliko ankoraw ne cxesis ecx en vespero.

El la tuta kampo de edukado, 60% da instruistoj strikis kaj partoprenis en la demonstracio, sekvis laboristoj el hospitaloj, el Elektra kaj Gasa Korporacio, Telecom, posxtoficejoj, oficistoj kaj artistoj el Opero kaj muzeoj. Tiun cxi demonstracion alvokis CGT, CFDT kaj aliaj 5 sindikatoj.

La striko okazis ankaw en la 14-a de Novembro. Jxurnalistaj sindikatoj protestis kun striko kontraw la registaro, kiu intencas nuligi 30 procentojn da redukto el la imposto sur jxurnalistoj, ili el novajxagentejoj, radio, televido, tagjxurnalo demonstraciis tra Parizo.

En la 15-a, laboristoj cxe Air Anter Europe strikis por 48 horoj kontraw kombinatigxo kun Air France. Ankaw laboristaj sindikatoj de trafiko en Parizo sekvis kun 24-hora striko. Sekvis 24 striko de bankaj oficistoj.

La registaro deklaris, ke ili momente interrompos privatigon de CIC, subkompanio de GAN, sxtata asekura kompanio, tamen laboristoj rigardas, ke la celo de la registaro estas privatigo de GAN mem.

Cxargxawtaj laboristoj parte blokis cxefajn vojojn per kamionoj, kaj sxoforis "eskarge" la 18-an de Novembro, kaj post rompigxo de kolektiva negoco, ili blokis 180 vojojn kaj petrolrafinejojn la 26-an. Ili postulas malpliigxon de laborotago, kiu atingas al 60 horoj semajne, pravan salajron, emeritigxo je 55 jaragxoj kaj pligrandigon de rajto de laborista movado.

Privatigo de trunkaj industrioj vekas indignon de laboristoj. Forvendo de elektronika Thomson estas tro fama, kaj tion raportis n-ro 219 de "La esperantista Laboristo"

Sekvas aliaj naciaj entreprenoj kiel objektoj de forvendo, kiu nature kawzos redukton de la laboristoj. Levigxas maltrankvilo de la laboristoj kaj la popolo.

Unison, la plej granda laborista sindikato en Britio, flegistinoj, kun laboristoj por purigo kaj mangxoliverado en hospitaloj kaj oficistoj strikis de la 2-a de Decembro por 4 tagoj, postulante pli ol 6.5% da salajroaltigo, sed la dunginto respondis 3.25%, kaj jam du fojojn por 24 horoj ili lancxis strikon.

Law la Statistika Buroo de la registaro, malsanuloj, kiuj atendas kuracadon de speciala kuracisto reduktigxas je 1060 mil en Septembro. La Buroo publikas, ke malsanuloj, kiuj atendas kuracadon pli ol unu jaro nombras 15 mil, kaj malpli ol unu jaro 106 mil.

Krizo de kuracado certe estas rompanta spiriton de fama Nacia Sistemo de Sano (NHS). En Britio, ecx aperis hospitalo, kiu decidis rifuzi malsanulojn pli ol 75 jaragxajn pro manko de litoj.

Britaj konservativaj politikistoj tradicie tenis "administradan reformon", kiu kawzis redukto de porpopola kampo, en kiu elstaras regreso ne nur en kuracado sed en edukado, kiel pli ol 10 mil instruistoj, gepatroj kaj infanoj kun postulo por pli da eduka bugxeto demonstraciis en la strato Victoria Embankment lawlonge de la rivero Thames la 19-an de Oktobro.

Se vi havas amikon en Britio, eble vi legis en lia/sxia letero pri striko de posxtaj laboristoj, cxar nia korespondado multe pendas de posxto. Jam pli ol unu jaro la sindikato CWU havis kolektivan negocon kun Rogxal Mail, kiu volis enkonduki "teaman sistemon" anstataw salajraltigo. En lasta Awgusto, la registaro haltigis monopolan rajton de Rogxal Mail pri posxtajxoj malpli ol unu pundo kun celo interveni la negocon, en kiu la dunginto agitas la krizon de dungado.

Verdire mi volis plu mencii la strikon en Rusio, Venezuelo, Serbio, kaj fini per heroa batalo de laboristoj kaj popolo de Sud-Koreio. Sed mi skribis tro longe por cxi tiu modesta organo. Se niaj amikoj en tiuj landoj korespondos por nia organo, la enhavo povos pli aktuala, ricxa kaj ekzakta. Ni esperas kunlaboron de la legantoj.

Nanba Syozi


Japana logxantaro kulminos en 2007
Maljunuloj superos junulojn cxi-jare


Japana logxantaro kulminos en 2007, sed la nombro de maljunaj japanoj superos la nombron de junulojn cxi-jare, law taksado eldonita la 21-an de Januaro de Ministrejo por Sano kaj Bonfarto.

La plej malalta proporcio kaj stabila plimultigxo de maljunaj logxantoj cxefe karakterizas la tendencon, kiu estas konsiderata havi gravan impakton sur la nacian pensiadon kaj aliajn cxefajn bonfartajn planojn, law la ministrejo.

La raporto, publikigata en cxiuj kvinaj jaroj fare de la Nacia Instituto por la Esploro pri Logxantaro kaj Socia Sekureco de la ministrejo bazigxas sur ciferoj reviziitaj post la antawa taksado.

Law la nova taksado, familioj cxi-jare havos meznombre 1,96 infanojn, malsupre disde 2,13 en 1992. Ne-geigxintaj virinoj estos 13,8%, supre disde 11% antaw 5 jaroj.

Sub la nova taksado, japana totala logxantaro kreskos, disde 125,57 milionoj en Oktobro 1995 al 127,78 milionoj en 2007.

Sed estas antawvidate, ke la logxantaro falos al 120,91 milionoj gxis 2025, kaj 100,5 milionoj gxis 2050 -- la sama nivelo kiel en la dua duono de 1960-aj, law la instituto.

Maljunuloj, difinitaj kiel 65-jaragxaj aw pli agxaj, okupos pli ol 20% de la logxantaro en 2006, supre akute disde 14,6% en 1995. Gxi suprensaltos denove al 27,4% en 2025 kaj al la grandeco de 32.3% de la logxantaro en 2050.

Aliflanke, la laboranta logxantaro -- tiuj kun agxoj de 15 gxis 64 -- totalos 54,9 milionoj en 2050.

La taksado montras, ke por cxiu maljunul/in/o en 2050, trovigxos 1,7 laborantaj homoj por subteni ilin. En 1995, la proporcio staris je 4,4 laborantoj por cxiu maljunulo.

Japana rapide maljunigxanta socio estis parte pro pli longa vivdawro. La meznombra vivdawro por viro en 1995 estis 76,36 jaroj, sed atingos 79,43 en 2050. Virinoj vivos meznombre 86,47 jarojn, supre disde 82,84 en 1995, law la instituto.

Tiu cxi jaro estos mejlosxtono, cxar la logxantaro de junuloj, tiuj sub la agxo 15, unuafoje falos sub la logxantaro de tiuj 65 aw pli.

Junuloj kalkuligxos 19,4 milionoj cxi-jare, kompare kun 19,74 milionoj da maljunuloj. En 2050. junuloj totalos nur 13,14 milionoj, aw po unu por kvar maljunuloj, law la instituto.

La nombro de beboj, kiujn antawvideble naskos japana virino kun agxo de 15 gxis 49 falos disde 1,49 en 1995 al 1,38 en 2000, law la instituto.

Falo en la nasko-proporcio draste influos al la asekurpagoj enirontaj en japanajn naciajn asekurajn kasojn, law la institulo.

Por bonteni la nunan logxantaran nivelon, la nasko-proporcio devas ne fali sub 2,08, law la instituto.


Respondas franca abonanto de nia gazeto


La lastan someron KUMAKI Hideo hazarde renkontis kun S-ro Christian Riviere, franca abonanto de la Verda Kolombo, en la kastelo de Gresillon. Li studis en la sama klaso kun li kaj mangxis cxe la sama tablo kune kun li, lia filino kaj lia edzino.

Utiligante la okazon Kumaki faris al li kelkajn demandojn:


Dem.
Mi petas vin pri via sinprezentado: bonvole sciigu al ni viajn agxon, profesion, sindikatan agadon kaj aktivadon en esperanto-movado.
Res.
40-jaragxa, ingxeniero (laboras en la franca posxto), membro de CGT (Gxenerala Konfederacio de l'Laboro), prezidanto de loka grupo (Nantes), membro de FET (Esperantista Federacio de l'Laboro)

Dem.
De kiam vi lagas nian gazeton? Kia enhavo de la Verda Kolombo placxas al vi?
Res.
Mi legas vian gazeton de unu jaro. Mi tiel informigxis pri la usonaj militbazoj.

Dem.
Cxu nia informo estas utila por via aktivado?
Res.
Ne por mia esperantista agado sed por havi pacifistajn argumentojn.

Dem.
Kian informon vi deziras havigi al vi el nia gazeto? ]
Res.
Krom tiujn kiuj jam estas en la gazeto, eble pri pli diversaj landoj.

Dem.
Pri iom serioza problemo. Nuntempe ne nur en nia lando sed ankaw en Danlando (mi rekte vidis) kaj en Francio okazas, ke en komerco prosperas pli malkara vendado. Cxu la afero estas bonveniga por laboristoj kaj laboristaro? Kiel vi vidas tian fenomenon de kapitalistaj landoj?
Res.
Tre gravas. Plej gravas kiam la armiloj estas vendataj malmultekoste al privatuloj aw fiaj grupoj (ekzemple en Rusio)

Dem.
Morgaw estos la 14-a de julio. Kion via organizo kaj familio faros en la nacia festotago?
Res.
Ni faros nenion. Cxu vi scias ke niaj prezidentoj delonge uzas tiun popolecan feston por parado de armilaro sur la Champs Elgxsee en Parizo. Partoprenos miloj da soldatoj. Tiujare Nelson Mandela mem estos apud Jxak Cxirak dum tiacxo! Kiam oni scias ke li estas nobel-premiito kaj ke ni cxiuj aktivis por li! Nawzige!

Dem.
En la kastelo via paro kune studas. Cxu via paro kune funkcias en via logxejo aw laborejo?
Res.
Ni eklernis Esperanton subite familie en 1991.

Dem.
Mi volas ricevi vian mesagxon al niaj legantoj.
Res.
Konklude, via gazeto ege interesas min kaj mi volonte reabonos venontan jaron. Atentu tamen pri la multnombraj preseraroj.

Demandojn kaj proponojn al:
serpento@mb.infoweb.ne.jp