Deviga uzo de tero en Okinavo por Usona Armeo
La 18-an de Aprilo la legxprojekto por la reviziacxo de la Legxo pri
Speciala Arangxo por Ekspropio de Tero por Usonaj Militbazoj estis trudita tra
la parlamento, meze de sxvelanta kritiko fare de la popolo de Okinavo kaj la
aliaj partoj de Japanio. Tiu cxi reviziacxo estas sxoka kaj nepardonebla ago,
kiu surtretas la popolan rajton al proprieto -- rajto solene garantiata de la
Konstitucio -- kaj la fundamentan principon de regado per legxaro. La
reviziacxo metos Okinavon sub militbazojn en la 21-an jarcenton.
La legxprojekto estis trudita tra la ambaw cxambrojn de la parlamento en la
abnorme mallonga periodo de 10 tagoj por la diskutado. Sed en la diskutado
klarigxis, ke la reviziacxo estas ne-konstitucia, kaj absolute malkonformas al
la Japana Konstitucio.
La cxefa celo de la legxprojekto por reviziacxi la Legxon estis konfiski
popolan posedajxon sen tawga kaj adekvata procedo kondicxita en la
konstitucio. Nome, la sxtato mem atencas la popolan rajton pri proprieto. La
jura sistemo ekhavis "duoblan strukturon" pri la eksproprio de tero. Law jura
procedo, se sxtato deklaras la neceson uzi ies terpecon. Gubernia ekspropria
komitato jugxas tiun kazon. La reviziita legxo lawfakte senigas la komitaton
je ilia awtoritato. La reviziita legxo permesas konfiski la teron law arbitra
jugxo de la centra registaro ecx sen la jeso de la gubernia ekspropria
komitato, kaj konfiskadi ecx post la eksvalidigxo de la lu-periodo.
Tiu cxi abnorma situacio rezultis el premurgxo de Usono por eternigi la
usonajn militbazojn en Japanio, aparte tiujn en Okinavo, de hodiaw tra la
21-an jarcenton. Altaj usonaj politikistoj, kiel sxtata sekretario Albright
kaj Defenda Sekretario Coen sinsekve vizitis Japanion. Ili akcelis sian premon
al la japana politika mondo, kaj faris arogantajn postulojn por ke la japana
parlamento pasigu la legxprojekton. La japana potenco, kiu surtretas la
Konstitucion, rigardis la Japan-Usonan Sekurecan Traktaton neprofanebla, kaj
perforte trudis sian malprudenton.
Kvankam la legxprojekto pasis la parlamenton kaj validigxis, la vocxoj kaj
movado postulanta la "forigon de militbazoj" ne subpremeblas. Aparte la plano
relokigi Futema, flug-stacion de la usona marinfanterio al nova flughaveno nun
preparata. Tio signifos novan suferon por la okinava popolo. Grava tasko nia
estas preventi, ke tiu cxi plano efektivigxu, kaj efektivigi la forigon, sed
ne la relokigon, de la usonaj militbazoj.
Okinavo en Militbazoj
"Trovas sin ne militbazoj en Okinavo, sed Okinavo en militbazoj," estas
ofte uzata esprimo. Oni konsiderus, ke tiu esprimo estas retorika troigo. Ne!
Ekzemple pri la okinava cxefinsulo gxenerale, 20% de la tuta insulo okupas
Usona Armeo. Tiuj cxi ciferoj sola jam suficxus por la supra esprimo, kvankam
la areo okupita de Usona Armeo estas malpli ol la areo por la logxantaro. Sed,
sur kiaspeca ejo ili logxas? Tio estas la problemo.
Se ni rigardas la centran parton de Okinavo, urbeto Kadena havas 82,3% de
sia tuta areo por militbazoj, urbeto Kin(金武) 58,8%, urbeto Cxatan(茶谷)56,7%
ktp. En tiuj urbetoj areo por militbazoj ja superas la areon por la logxantoj.
La esprimo "Okinavo en militbazoj" estas ne troigo, sed neta fakto.
Plue, la tero okupita de Usona Armeo estas la plej bonaj partoj de la
insulo. Ili estas jen ejo lawlonge de marbordo, jen ejo sur ebenajxo antawe
uzita por logxlokoj aw kulturejoj. Tuj post la komencigxo de la okupacio, kiam
cxiuj logxantoj estis en koncentrejo, Usona Armeo prenis lawplace la plej
bonajn lokojn por konstrui siajn militbazojn.
Al la antawaj logxantoj estis disdonitaj montaraj terpecoj, kie ili devis
kunpremigxe vivi. Antaw iliaj okuloj etendigxas vastaj militbazoj kun bone
zorgataj razenoj, spacaj sxikaj logxejoj, golfejoj ktp., kie antawe trovigxis
iliaj karmemoraj logxejoj, hereditaj de siaj prapatroj.
Post longa, longa atendado la kruela legxo estis eksvalidigxonta, kiam la
japana registaro sxangxis la regulon mem de la ludo. Gxi decidis gardi la
teron por cxiam, por eternigi la Okinavon en militbazoj.
La japana registaro tute ne konsideras la veon de la sudaj insulanoj, kiuj
ecx ne estis respondeculoj de la lasta japana agresmilito.
Problemo de Doonen
Doonen (pron. "donen" kun longa o), Korporacio por Disvolvi Energian
Reaktoron kaj Nuklean Brulajxon, lastatempe ordonis haltigi funkciadon de
reaktoro post sinsekvaj akcidentoj kaj skandaloj en siaj instalajxoj. Sed, la
problemoj de Doonen ne povas solvigxi per gxia reorganizado aw privatigo.
Post la lastatempa akcidentoj en Retraktejo de Nuklebrulajxo Tookai, en
vilagxo Tookai, gubernio Ibaraki, okazis radioaktiva liko el la novtipa
varmo-konverta reaktoro (pezakva reaktoro) Fugen en urbo Tsuruga, gubernio
Fukui, pri kiuj Doonen ne informis al la gubernia registaro dum 30 horoj post
la akcidento. Post tio la Ministrejo de Scienco kaj Teknologio ordonis al
Doonen haltigi la funkciadon de la reaktoro.
Pro la paneo de tiu cxi reaktoro, cxefaj tri instalajxoj de Doonen, nome,
"Fugen," "Monjxu," rapid-genera reaktoro, kaj "Tookai," la nuklebrulajxa
reaktoro "Tookai" cxesis funkcii. Tio estas tute eksterordinara situacio.
Cxiuj problemoj rezultis el plutonio-recikla politiko de la japana
registaro.
Kelkaj kabintaj ministroj kaj sinjoregoj-funkciuloj de reganta
Liberal-Demokrata Partio (LDP) asertis, ke Doonen estu reorganizita aw
dividita kaj privatigita. Sed simpla reorganizado aw privatigo neniel povus
esti la solvo al la problemoj de Doonen.
La ministrejo starigis komitaton por studi la reformon de Doonen. La
komitato havis sian unuan kunsidon la 18-an a aprilo. Sed la reorganizo aw
privatigo ne donis solvon al la problemoj de Doonen.
Sinsekvaj seriozaj akcidentoj cxe ejoj de Doonen kaj gxia hereda emo
mensogi estas alia flanko de la monero de la politiko de plutonia recilado,
kiun sekvas la japana registaro kaj rigardas kiel la kernon de gxia
nukle-energia politiko.
Post la likvido de antawanto de Doonen, Korporacio pri Atoma Brulajxo, la
registaro establis Doonen en 1967 kiel la kerno de organizado por la ekspluato
de plutonio-recikla teknologio, kiun la registaro konsideras esenca parto de
sia nukle-energia politiko.
Kun la establo de Doonen draste sxangxigxis la orientado de maniero de
japana nukle-energia disvolvado.
Je la nomo de profito de la kolektiva povo de privataj kompanioj, la
registaro enversxis grandan sumon da oficiala mono en projektojn por la
nukle-energia industrio surbaze de disvolvigxo de novtipaj nukle-energiaj
reaktoroj. En tiu cxi konekso Doonen havis la rolon kanali oficialan monon en
privatan nukle-energian industrion.
Ekde kiam Doonen estis establita en la fiska jaro 1996, cx. tri miliardoj
da enoj de oficiala mono estis elspezita cxi-cele. Aliflanke, privata
industrio, inkluzive de la elektro-energiaj kompanioj, kontribuis nur cx. 200
miliardoj da enoj en la sama periodo. La cxefdirektoro de Doonen venis el
privata industrio -- la unua administra direktoro venis el Elektro-Energia
Kompanio Cxuubu, la dua el Kompanio Hitacxi, kaj la nuna administra direktoro
el Tokia Elektro-Energia Kompanio. Cxiuj plimalsupra-nivelaj pozicioj de
Doonen estas okupitaj de personoj el Ministrejo de Scienco kaj Teknologio aw
de Ministrejo de Internacia Komerco kaj Industrio.
La pasintaj metodoj, en kiuj oni firme antawenigas esplorojn kaj disvolvojn
disde fundamento, estis forlasitaj, kaj la nuna imperativo estas rigida
disvolvo de teknologio law antawdecidita horaro. Awtokratia, nedemokratia emo
kiel la ignorado kaj subpremado pri la opinioj de la laborantaj ingxenieroj
estis establitaj kaj plifortigitaj.
Estas aparte grave noti, ke la registaro kaj la Ministrejo de Scienco kaj
Teknologio sencede insistas, ke la teknologioj por la rapid-genera reaktoro
kaj nukle-brulajxa retraktado estas jam "establitaj" malgraw la fakto, ke
estas vaste dirite, ke ili estas tipaj nekompletaj teknologioj kaj gxia
sekureco devas esti serioze pridemantitaj, kaj ili estis efektigataj law tro
riskema disvolva plano law la "mito de sekureco", kiu jam estas pruvita falsa.
Kiam gxi decidis konstrui "Monjxu" en urbo Tsuruga, Doonen diris en
gazetara konferenco, ke natria liko el malvarmigilo estas neprobabla. Kaj kiam
gxi decidis konstrui la asfalt-solidigan instalajxon en vilagxo Tookai, gxi
diris al la vilagxo, ke ne versxajnas fajregi, sed se fajrego okazos, gxi
estos tuj estingita.
Cxar tio estis pruvita nevera, Doonen devis mensogi alian mensogon por
kovri la akcidenton. La "falsa raporto" pri la fajrego kaj eksplodo en la
retraktejo kaj la rilataj publikigoj pri la akcidento cxe la "Fugen" signifas,
ke cxiuj okazis pro la registara troriska politiko meti la politikon antaw
tekniko, kaj teknikon antaw sekureco, ne vidante verajn cxirkonstancojn.
K. Kurita
Germanaj Polico kaj Protestantoj Kunfrapigis
Pro Ekspedo
de Radioaktivejo
Polico en 30 000-persona laborgrupo komencis eskorti pridiskutata ekspedo
de radioaktivajxo tra Germanio la 28-an de januaro, bridante milojn da
protestantoj en la plej granda sekuriga operacio en la postmilita germana
historio, raportis Reuter.
Ses ujoj da radioaktiva forjxetajxo el centraloj en Germanio kaj Francio
alvenis al fervoja stacio en sud-germana urbeto Walheim la 28-an de februaro
kaj estis komenconta malrapidan vojagxon la 3-an de marto al provizejo en
Malalta Saksio. La sekuriga operacio kostos almenaw 66 milionojn da germanaj
markoj (4,7 miliardojn da enoj) kaj superos la 46 milionojn da markoj
elspezitaj por pli malgranda ekspedo lastjara al Gorleben, kiam 19 000-anoj da
polico necesis por sendi la radioaktivan forjxetajxon tra milionoj da
protestantoj.
K. Kurita
Ankoraw Cxi-jare Skuas la Mondon Herbaj Radikoj
Depost kiam mi publikis sur la lasta numero pri laborista movado en
Germanio, Francio kaj Britio, ilia aktivado pli kaj pli vastigxas, kiel ni
vidis en internacia batalo de laboristoj en Renault, montrita en `Ewrostriko'
de la 7-a kaj `Ewromanifestacio' de la 10-a de Marto. Tamen pri tio francaj
amikoj estas pli kompetentaj, kaj ni atendu ilian fresxan raporton.
La memkontraweco de ewropa unuigxo knaras en cxiu parto de Ewropo. Jen en
Germanio, dawre de la lasta jaro, ministoj rebatis kontrawsxparan politikon de
la registaro, kiu intencas redukti duonon de la subvencio al la minejoj gxis
2005; ankaw laboristoj de konstruado, agraro kaj informmedio starigxis kontraw
30% da senlaboreco. Mi rememoras pri nia grupa vizito al Germanio en 1990,
tiun entuziasman intersxangxon kun germanaj esperantistoj. La energio kiu
rompis la muron de Berlino vivas, vivas en persista batalo. Kaj tia laborista
movado komencas kunigxi kun movadoj en aliaj kampoj kiel montrigxis en la
paska manifestacio por paco kun postulo de dungo, malarmado kaj nuligo de
malricxeco. Ni atendu raportojn de germanaj amikoj, cxar mi kredas, ke pluraj
esperantistoj staras en tiuj vicoj, aw suferas pro tiel granda senlaboreco,
kiu atingas 10.8% kun 4 146 mil en la fino de 1996.
En Rusio
Nun ni turnu nin al Rusio, kie jxus okazis 20 milionoj da
protesto en la tuta lando. Estis lasta Julio kiam spontana striko pro ne
pagita salajro komencigxis en karbomenejo Partizansk kaj sekvis Artem apud
Vladivostok. En ambaw minejoj partoprenis cxirkaw 7 mil laboristoj. En tiu
regiono, salajro ne pagita al la karboministoj tiam atingis al 650 miliardoj
da rubloj. Striko kun 500 mil laboristoj pro ne pagita salajro, kiuj postulis
rezignon de la registaro komencigxis en Tula la 22-an de Oktobro, rapide
vastigxis en karbominejoj en Kemerovo, Vorkuta, Irkutsk, Cxeljabinsk kaj
Orenburg.
La 5-an de Novembro, Unio de Sendependaj Laboristaj Sindikatoj en Rusio
organizis tutlandan unuigitan agon, kaj la cxefministro foje promesis pagi en
la jaro gxis nun ne pagitan salajron, sed tio ne realigxis. Law la Ministro de
Laboro, ne pagita salajro en la tuta lando nombris 47 duilionoj da rubloj, el
kiuj nombris 2.7 duilionoj pri karbominejoj, kaj ne pagita periodo atingis al
6 aw 8 monatoj komence de Decembro.
La dua agado okazis kun 20 milionoj da partoprenantoj tutlande en la 27-a
de Marto. Cxi-foje ili estis laboristaj sindikatoj kiuj ankoraw ne aligxas al
Sendependaj Laboristaj Sindikatoj, kaj postulis pagon de salajro kaj rezignon
de la registaro. En Moskvo, amasigxis 100 mil partoprenantoj en Rugxa Placo.
En Italio
Okulfrapa estis mitingo kun 400 mil partoprenantoj en Romo
la 22-an de Marto. En Italio, tutlanda averagxo de senlaboreco atingas 12.2%
kaj tio elstaras en la sudo, precipe inter junuloj, ke gxi atingas al 55.5%.
Estas tute nature, ke laboristoj el CGIL, CISL kaj UIL kunvenis trans la
diferenco de la sindikatoj. Ankaw en Italio, pezas la sxargxo por aligxo al
EU, ke la registaro kalkulas redukton de deficito kun 62.5 duilionoj da liroj.
Ankaw cxi tie, la solvo estas sxargxita al la tavolo kun malalta enspezo, ke
ilia imposto estos altigita por 10 al 20%. Cetere tia granda skalo de mitingo
ne estis farita dum unu nokto. Jam de lasta Junio, kiam rompigxo de negocado
pri amendo de "Julia Kontrakto", cxefaj laboristaj centroj ripetis strikon,
kiu rezultigis 200 mil liroj da salajraltigo kaj renovigo de labora kontrakto,
Nome en lasta novembro, metalaj kaj masxinaj laboristoj postulis salajraltigon
kun striko en la 22-a manifestaciis en Romo, kaj strikis 5 tagojn poste. La
efektiva salajro de laboristoj falis je 4.1% de 1994 gxis 1996, kaj ili
postulas 10.1% da plialtigo por 2 jaroj.
Antaw tio sxargxawtaj laboristoj parte blokis cxefajn vojojn per kamionoj,
kaj sxoforis "eskarge" la 18-an de Novembro, kaj post rompigxo de kolektiva
negoco, ili blokis 180 vojojn kaj petrolrafinejojn la 26-an. Ili postulas
malpliigon de labortago, kiu atingas la 60 horoj semajne, pravan salajron,
emeritigxon je 55 jaragxoj kaj pligrandigon de rajto de laborista movado. La
mitingo sukcesis sur tia batalema grundo de laboristoj.
En Koreio
Ankaw montris koreaj laboristoj ne malpli da batalemo ol
siaj okcidentaj fratoj. La registaro intencis amendi la laboran legxon, kaj
kontraw tio Tutlanda Gxenerala Ligo de Demokrataj Laboristaj Sindikatoj kun
500 mil laboristoj lancxis strikon, kaj ankaw Gxenerala Ligo de Koreaj
Laboristaj Sindikatoj organizis gxeneralan strikon. La amendo, kiun ili
akceptis en la parlamento frumatene de la 26-a de Decembro, en unu flanko
rekonis TGxLDL, kiun ili rigardis gxis nun kontrawlegxa, sed aliflanke gxi
celis doni al la dungintoj rajton pli facile maldungi laboristojn, kaj ebligas
pli longan labortagon.
En Sud-Ameriko
En Bolivio 48-hora striko komencigxis la 25-an de
Novembro kontraw malbonigo de pensian sistemon, kaj 5000 partoprenis en
manifestacio en Paz. En Venezuelo sxtatoficista sindikato kun 1300 mil strikis
de la 19-a de lasta Novembro, postulante plenumon de la promeso doni al la
sxtatoficistoj kuponon por mangxajxo kaj trafiko. En Venezuelo, inflacio
superas 100% jare, en kiu por unumonata vivtenado estas necesaj 246 usonaj
dolaroj por unu familio, dum averagxa salajro estas malpli ol 106 dolaroj. La
kawzo ke la registaro tenas malalta la sxtatooficistan salajron estas, ke ili
celas striktan ekonomion sub gvido de Internacia Mon-Fonduso.
Ni vidis, ke la pezaj problemoj, kiuj igas laboristojn kaj malricxajn
levigxi ne estas izolitaj en unu lando, sed havas internaciajn rilatojn. Kaj
kiomgrade nia lingvo estas utiligita aw aplikita por informi la movadon de
herba radiko kaj fortigi la solidarecon? Nanba Sgxozi
Pli ol 4 mil ekzektitaj en 1996
Law Amnestio Internacia raportis la 3-an de Aprilo, ke la ekzekutitaj en la
mondo dum 1996 nombris almenaw 4\272 el 39 landoj. La unuan lokon okupas
Cxinio, en kiu pli ol 3\500 estis ekzekutitaj, kaj sekvis Ukrainio kun 169,
Rusio 140, Irano 110.
Gxuste en tiu tago, Komisiono de Homaj Rajtoj de UN akceptis rezolucion
postulantan abolicion de mortpuno kun 27 da aprobo, 11 kontraw kaj 14 da
sideteno. Inter la kontrawaj trovigxis Japanio, Usono, Cxinio, Sud-Koreio,
Malajzio kaj Singapuro.
Nanba Sgxozi
10-Jara Jubileo De Esperantista Pacmuzeo
Precize antaw dek jaroj sur la turisma mapo de 2750-jara SAMARKANDO
(Uzbekistano) aperis nova vidindajxo: la Internacia Muzeo de Paco kaj
Solidaro, kiu gxis nun restas unika cxi-speca institucio en la monda E-movado
kaj ankaw unusola Pacmuzeo en la Komunumo de Sendependaj Sxtatoj.
La ideo arangxi similan muzeon naskigxis komence de la 80-aj jaroj, kiam
samrkandaj esperantistoj organizis tre sukcesan serion de internaciaj porpacaj
ekspozicioj. La muzeo mem fondigxis law iniciato de loka E-klubo decembre 1986
honore al la Internacia Jaro de Paco kaj lokigxas en la urbocentra Parko de
Kulturo kaj Ripozo.
La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro estas senprofitcela neregistara
institucio celanta antawenigon de paco kaj tutmonda konscio pere de popola
diplomatio, kulturo kaj artoj; evoluigon de publika scio, zorgo kaj sento de
persona respondeco por la globskalaj defioj, kiujn alfrontas la homaro;
kuragxigon de homoj por engagxigxi en la procedon de kreado de la pli bona
mondo.
La muzeo efektivigas diversajn edukajn projektojn kaj havas konstantan
ekspozicion el miloj da diversspecaj eksponajxoj el pli ol 100 landoj de cxiuj
mondpartoj.
Cxiujare la muzeo okazigas Infanajn Festivalojn de Paco kaj Malarmado
submote "Milito Ne Estas Ludo. Kial Do Ludi Militajn Ludilojn? Paco
Komencigxas De Mi." Dum tiuj cxi festivaloj lokaj infanoj estas invitataj
intersxangxi siajn militajn ludilojn je tiuj pacaj, senperfortaj kaj kreivaj.
Krome okazas diversaj koncertoj, artaj konkursoj, ORIGAMI-metiejoj,
pacloterio, plumamika servo kaj aliaj eventoj. Cxiu "malarmigxinta" infano
ricevas specialan dulingvan Diplomon de Paco kaj Malarmado.
Dum lastaj jaroj la muzeaj aktivuloj arangxis ampleksajn infanartajn
ekspoziciojn el Francio, Koreio, Awstralio, Nov-Zelando, Tajvano, Egipto,
Filipinio, Albanio, Irano, Tibeto..., kiuj ebligis al ni kaj niaj samlandanoj
malkovri tiujn landojn tra la okuloj de infanoj de tiuj cxi lokoj.
Krome ni okazigas kelkajn aliajn internaciajn projektojn: "Awtografo de
Paco", "La Mondo Ridetas", "Granda Silka Vojo", "Posxto de Paco", "Belo Savos
la Mondon", k.a.
En 1989 la Ministerio pri Kulturaj Aferoj de Uzbekistano distingis la
muzeon per la honora titolo "Popola Muzeo."
Kun ni kunlaboras kaj partoprenas en niamuzeaj projektoj multegaj
internaciaj kaj naciaj organizoj kaj pacamikoj tra la tuta mondo
(memkompreneble, ne nur esperantistaj!). Ankaw via partopreno, kunlaboro,
helpo kaj subteno estas ege bonvena. Vi povas kontakti nin letere kaj
telefone:
Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro,
P.O.Bosx 76,
UZ-703000 Samarkand,
Respubliko Uzbekistano
Tel: +7(3662)33 17 53.
Koran bonvenon!
Anatoli Ionesov
- Klarigo pri foto (Ni aperigos la foton pli poste)
- Multkoloraj papergruetoj alflugintaj al la Internacia Muzeo de Paco kaj
Solidareco el malproksima Japanio kiel simbolo de paco, amikeco. bono kaj
felico.
La Vera Kulpulo Pri la Krizo estas Todor Jivkov
Jen estas intervjuo kun la sociologo, membro-korespondanto (de Bulgara
akademio de sciencoj) prof. Stojan Mihajlov, publikigita en jxurnalo "zname
(standardo), en urbo Pazargxik. La materialo estis tradukita kaj sendita al la
redakcio de la Verda Kolombo fare de Petko Arnaudov. La redakcio pensis, ke
pluraj lumradioj el malsamaj anguloj reliefigas objektojn, kiuj, kvankam tre
interesaj, ne estas multe informataj.
- Dem:
- S-ro Mihajlov, cxu estas disfendigxo en BSP (Bulgara Socialista Partio)
- Res:
- Mi ne uzus la terminon "disfendigxo". Tio estas disfalo, kiu
manifestigxas je du niveloj -- disrevigxo de la elektantoj kaj forlaso de
BSP fare de elstaraj partiaj agantoj. BKP (Bulgara Komunista Partio) povis
elteni la kruelan baton, kiun gxi ricevis en j. 1956. Tiam, kiam estis
kritiko kontraw la kulto al Stalin, gxi ne disfaligxis. En j. 1989, kiam
estis sxangxita Todor Jxuvkov BKP denove travivis kaj komencis
socialdemokratizi sin, akceptante la nomon BSP. La lasta bato venis pro la
granda fiasko de la partia estrado de la lando. La disrevigxo de gxiaj
certaj elektantoj estas senkompata. La plej terura okazis kiam la homoj
komprenis, ke la registaro de BSP favoras la dissxteladon de la lando kun
celo ricxigxo de certaj grupoj.
- Dem:
- Cxu estas en BSP personoj, kiuj povus savi la partion?
- Res:
- En la nuna gvidantaro mi ne vidas tiajn personojn. Mi konsentas, ke ili
ne povas esti inter la amikaro de Jxan Videnov. Ili havis la plenan potencon
en la sxtato, estis subtenataj de la parlamenta plimulto, tamen fiaskis. Oni
ne povas sercxi ilin ankaw en la tavoloj kiuj levis Jxan, kaj faris grandan
eraron. Aleksandro Lilov estas serioze respondeca pri tio. Tiuj homoj
demonstris, ke ili ne posedas nek komprenon pri la kompetentuloj, nek
komprenon pri la okazintajxoj. Kiam oni diskutis la unujaran laboron de la
registaro de Videnov, la estraro de BSP ne manifestis sin je la necesa
nivelo. Krome, diference de SDF (Asocio de la demokrataj fortoj) oni faris
plurajn gravajn erarojn en la antawelekta kampanjo. Tio estis senprecedenca
fiasko. Kie estis tiam la anoj de la SUPERA partia konsilantaro, por ke
ankoraw tiam sxangxi Jxanon? kaj deklari, ke lia agmaniero ne esprimas la
politikon de la partio?
- Dem:
- Sed la ekonomiaj ekspertoj de la partio, cxirkaw Lukanov?
- Res:
- Ili parolis pri demokratia socialismo kaj mensogis la homojn samtempe
disdonante la sxtatan havajxon al privataj personoj, kiuj nun estas la plej
grandaj ricxuloj.
- Dem:
- Kia parto de la politika spaco estonte okupos BSP -- rande maldekstra,
aw ...
- Res:
- BSP ne estas maldekstra partio. Oni ne povas kreadi novajn kapitalistojn
law dumtaga-raba metodo kaj samtempe nomi sin maldekstra partio tio estas
absoluta demagogio.
- Dem:
- Kiamaniere, law vi, BSP povus konservigxi kiel stabila faktoro en la
politiko?
- Res:
- Identigante sin kaj montrante kies interesojn gxi priservas. Se gxi
klopodos konservi tion, kio restis de gxiaj elektantoj. Se gxi klopodos
regajni la konfidon al si mem.
- Dem:
- Kiajn rekomendojn vi donus al BSP pri gxia programo en la antawstarantaj
elektoj?
- Res:
- BPS devas klarigi sian praktikan rilaton al la nacia kapitalo. La
ekonomiaj grupoj kaj la grandaj posedantoj farigxas gvidanta forto en la
socia evoluo de Bulgario. Jxan Videnov komencis paroli kontraw ili.
Kiamaniere oni povas tiel paroli? Tio estas la gvidanta grupo posedanta la
bazajn rimedojn por produktado, al kiu servas jxurnalistoj, sciencaj
laborantoj, la homoj de la arto. Tio estas la homoj, kiuj aligos Bulgarion
al la mondaj gxeneraligaj procesoj. De tio dependas cxu ni transformigxos en
duonkolonia, en banala respubliko, aw en estimata sxtato.
- Dem:
- Cxu BSP posedas nun gajnantan karton sur kiu bazigxi je la elektoj?
- Res:
- Gxi devas cxesi paroli, ke niaj cxiuj malbonajxoj venas de la registaro
de ADF, antaw BSP, kiel faris Ivan Marazov dum la prezidenta kampanjo. La
morala, ekonomia kaj politika krizo venis fare de la estrado de Todor
Jxivkov. Ni eniris en ekonomian krizon ankoraw en la komenco de la 80-aj
jaroj, sed Jxivkov kasxadis gxin. Oni faradis pruntoprenojn je la kosto de
pligrandigxo de nia sxtata sxuldo. De malpli ol 3 miliardoj da dolaroj en
1983-a jaro gxi alkreskis al 9 miliardoj en 1989-a jaro.
- Dem:
- S-ro Mihajlov, kiam BSP revenos en la sxtata estrado?
- Res:
- BSP povas ricevi dum la balotoj en aprilo cxi-jare 15, ecx 12% el la
vocxoj de la balotontoj. En proksima estonto mi ne vidas gxin en la sxtata
estrado. Se ankoraw nun la partio konservigxos kaj ne disfaligxos, aw ne
transformigxos en malgranda pilitika forto kaj gxiaj elektantoj ne
orientigxos al aliaj formacioj. En Bulgario estas cxirkaw 10 komunistaj
partioj kiuj pretas akcepti tiujn elektantojn.
(Anelia Basxeva)
Raporto pri la Agado de JPEA
de post la Lasta Generla
Kunsido
Oficiala Raporto de la Estraro de JPEA
El la lasta generala kunsido
La 20-a Gxenerala Kunsido de Japana
Pacdefenda Esperantista Asocio estis okazigita en Esperanto-Domo de Jacugatake
la 18-an de Junio, 1995. En la kunsido ni diskutis pri la fundamenta linio, ke
ni esploru eblecon de kunlaboro kun diversaj movadoj de herba radiko, kaj ke
ni utiligos japanalingvajn artikolojn pro disvastigi kaj fortigi solidarecon
kun tiuj aktivuloj. La diskuto sur la organo ankaw estis akcentita. Por tio ni
decidis jenajn agadojn por venonta periodo:
- (1)
- Ni traktos pli da novajxoj el eksterlandoj, kiaj tamen ofte aperis sur
la organo ankaw gxis nun. Japanlingvaj rubrikoj estos utiligitaj por teni
kaj disvastigi rilatojn kun herbradikaj movadoj ekster esperantujo. Ni
esploros kiel plimultigi japanlingvajn pagxojn.
- (2)
- Ni havos fakan kunsidon kun aliaj grupoj en la kadro de la Kongreso de
Japanaj Esperantistoj.
- (3)
- Ni kolektos kaj eldonos pri la temo "Kio estis Vjetnama Milito?"
- (4)
- Ni organizos "la Vojagxon de Paco".
- (5)
- Ni invitos reprezentantojn de FET (la Federacio Esperantista de Laboro)
al la Monda Konferenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj.
- (6)
- Ni partoprenos en la Granda Pac-Marsxo de Popolo stafete de
esperantistoj.
- (7)
- Ni havos elsendadan laboron kiel interamikigxon.
- (8)
- Ni ellernos teknikon de librobindado por malgranda kvanto.
- (9)
- Ni eldonos jarlibron.
- (10)
- Ni eldonos brosxuron por prezenti JPEA.
- (11)
- Law montro de la kontrevizorino, ni plibonigos tian staton de
kotizo-enspezo, ke 34.6% da membroj ankoraw ne pagas por tiu jaro.
Elstaraj trajtoj de la situacio depost la kunsido
Levigxis monda
opinio kontraw nukleaj eksperimentoj de Francio kaj Cxinio. Tio nature
direktis la okulojn al malpermeso de nukleaj armiloj, internacia kontrakto.
Tia evoluigxo de publika vocxo atestas kiel prava estis la apelo de Hirosximo
kaj Nagasako, por kiu ankaw ni partoprenis en la subskriba kampanjo.
Ni sendis protestajn leterojn al ambaw registaroj franca kaj cxina pri
iliaj eksperimentoj.
De la 30-a de Oktobro, publika awskultado de Internacia Justica Jugxejo
estis malfermita por jugxi cxe la uzo kaj fortimigo de nukleaj armiloj estas
kontraw internaciaj legxoj. Ambaw urbestroj de Hirosximo kaj Nagasako atestis
kontraw, dum reprezentanto de japana registaro ne montris sian jugxon.
Dum cxi tiu periodo, cxefa trajto estas, ke pli kaj pli ampleksigxis forto
kontraw nukleaj armiloj.
En la 24-a de Julio, 1995, Konferenco de Pagwash estis okazigita en
Hirosximo kun 165 sciencistoj el 46 landoj, kaj akceptis deklaracion: ... La
vera sekureco ne povos ekzisti, se oni ne malmuntos la nukleajn armilojn mem,
ne jxuros tiujn ne posedi, kaj ne malpermesi la fabrikadon.
La Monda Konferenco kontraw Atom-kaj Hidrogen-Bomboj en 1997 estis
okazigita en tia situacio. La deklaracio de Hirosxima, akceptita en la
Internacia Kunsido de la Konferenco, resumis la situacion kaj alvokis plian
antawen-pusxon de la movado
Stimulas plu tian movadon la deklaro de 60 emeritaj plej altaj kadroj el 17
landoj. La deklaro estis publikita en la 5-a de Decembro, 1996, en
Vasxingtono, kaj partoprenis en gxi 2 el Japanio kaj 19 el Usono.
S-ro Sakonjxoo Naotosxi el Japanio estis eksa Gxenerala Sekretario de
Komuna Staba Konsilio de la Defenda Agentejo, kaj aperis sur la organo de
Asocio por Sen-Nukleaj Registaro.
Kun nenia dubo, la movado por malpermeso de nukleaj armiloj antawenmarsxas.
En la lando, la batalo kontraw usonaj militbazoj eksplode levigxis tuj post
la 4-a de Septembro, 1995, kiam usonaj soldatoj seksatencis
knabinon-lernejanon de elementa lernejo, kaj rapide la problemo de
Japani-Usona Sekureca Traktato, efektiva milita alianco aperis tuj antaw la
popolo. En la 15-a de Awgusto, 1996, cxefministro Murajama esprimis, "Kolonia
regado kaj agreso donis damagxon kaj suferon al la popoloj, speciale aziaj",
kaj "montras akran repripenson kaj elkoran pardonpeton", sed li ne menciis pri
la respondeco de la registaro, Tia memkontraweca sinteno malkovrigxis en
diversaj lokoj. Ecx post liaj vortoj la registaro ne rekonas respondecon pri
seksaj sklavinoj dum la milito, rifuzas kompenson al ili anstawante per
memvola monkolekto al Nacia Fonduso por Paco en Azio por Virinoj. Plue ofte
registaraj kadroj malkasxis sian veran koron kiel ekzemple Etoo Takami, eksa
direktoro de Gxenerala Agentejo, kiu esprimis ke Japanio faris ankaw bonon dum
la regado super Koreio.
Unuvorte, la problemo en la mondo kaj en Japanio ankoraw postulas nian
aktivadon por malkovri antaw la mondo tiujn verajn fazojn kaj apeli por justa
socio sen diskriminacio, sen konflikto.
Niaj agadoj
1. Pri aktivado kun la organo
Kiel estis montrita en la gxenerala
kunsido, kvankam novajxoj el eksterlandoj ne estis malsuficxa, la organo
konscie traktis temojn ekster Japanio aw de eksterlandaj amikoj. Kaj samtempe
intencis pliampleksigi japanlingvajn pagxojn por konigi al ne-esperantistoj
cxirkaw ni pri nia aktivado, Certe pliampleksigi ambaw pagxojn Esperantan kaj
japanan estis penega afero.
Cetere okazis eraro kawzi al la membroj sursxargxon, postulatan de
posxtoficejo, kaj ni petas pardonon por tio. Por sendi plej ekonomie ni estis
atentemaj al la limigo de la `norma posxtajxo', t.e. malpli ol 50 gramoj kun
fiksita formato, sed en la gxenerala kunsido konkludis, ke ni povas plimultigi
la pagxojn se ni sxangxos koverton al volvajxo. La numeron tuj post la
gxenerala kunsido ni eldonis kun 24 pagxoj inkluzive japanajn, kaj uzante
volvajxon ni intencis savi pezon de koverto. Tamen ni ne rimarkis, ke la
posxtoficejo difinas la `norman posxtajxon", ke tio estas aplikebla nur por la
fermita koverto. Ni refoje reduktis japanlingvajn pagxojn kiel antawe ekde
sekvinta numero, kaj de 1996, ni uzis malpli dikan koverton kaj sukcesis
publiki japanlingvajn artikolojn en 8 pagxoj.
Ni klopodis, ke ni povos montri niajn opiniojn cxe gravaj eventoj en la
socio. Okaze de la nukleaj eksperimentoj de Francio kaj Cxinio, ni sendis
protestajn leterojn al amtaw registaroj.
Ankaw en la situacio, ke ni havas pli oportunan sxancon por alproksimigxi
al nia celo, akceli levigxantan movadon kontraw nukleaj armiloj kaj usonaj
militbazoj, ni apelis al la membroj por subteni kandidatojn kiuj staras
kontraw nukleaj armiloj kaj usonaj militbazoj.
Vigla diskuto sur la organo ankaw estis temo montrita en la gxenerala
kunsido. La organo liveris lokojn por libera diskuto, kiel estas montrite en
la temo pri damagxo el nukleaj eksperimentoj kaj bulgara situacio. Bedawrinde
ankaw tie malkovrigxis manko de partopreno de japanaj esperantistoj.
Ni ricevas plendojn pri preskoboldo. De tempo al tempo ni sukcesas peti
pruvlegado, sed ne cxiam. Estas certe, ke solvi cxi tiun problemon plialtigos
prestigxon de nia organo.
2. Pri komuna faka kunsido
Estis cxiam problemo, ke en kongreso de
japanaj esperantistoj, pluraj sentas malkonvenon, ke en sama tempo trovigxas
fakaj kunsidoj, kiujn li aw sxi volas cxeesti. Sed speciale en 1995, kiam la
konstitucio mem estas minacata, kaj pluraj grupoj havis komunan maltrankvilon
pri tio, ni havis komunan kunsidon pri la konstitucio. La kunsido en la
Kongreso estis okazigita en la 15-a de Oktobro en Techno-Tower Hotel,
Jokohamo.
3. Pri resumo de la milito en Vjetnamio
La afero renkontis malfacilon
tuj post la gxenerala kunsido. Kvankam gxi estis konsiderita tre ampleksa,
tamen la laboro ne progresis pro la fakto, ke estas jam malfacile kolekti la
dokumentojn. Kiel alterna rimedo por almenaw koncize revidi niajn laborojn en
tiu epoko prezidanto Kurita verkis de la n-ro 137 (Maj.Jun.1996) gxis nun 6
pagxojn.
4. Pri `packaravano' kaj partopreno en la Granda Pacmarsxo
Ne
realigxis `packaravano' kaj partopreno en la Granda Pacmarsxo.
Law la decido de la gxenerala kunsido ni planis kaj aperigis reklamon sur
n-ro 135 (Jan. Feb.) de la organo, sed neniu varbigxis. La laboron planitan en
la gxenerala kunsido, t.e. montri bildojn de Iwasaki Cxihiro kaj esplori
eblecon havi ekspozicion ekster Japanio, sxuldis sur sin vicprezidanto Kumaki,
kiu partoprenis la Universalan Kongreson kaj vizitis Cxehxion kaj aliajn
landojn.
Ni ne sukcesis partopreni en la Granda Marsxo por Paco. La proponon ni
faris kun iom da kaprico kun naiva deziro. Cxe la decido ni devas esti pli
racia konsiderante la konkretan planon kaj perspektivon kiel organizi gxin.
5. Pri invito de delelgitoj el eksterlande
Ni sukcesis inviti 2
delegitojn el FET al la Monda Konferenco kontraw Atom- kaj Hidrogen-Bomboj en
1996.
Kiel iliaj aktivadoj estis publikitaj sur n-ro 138 (Jul. Awg. 1996), ilia
partopreno havis signifon en tio, ke ili estis solaj francoj, kiuj partoprenis
al la konferenco, kaj kies registaro ripetis nukleajn eksperimentojn kontraw
monda opinio, kaj ke ili impresis al la pacamanta publiko ke nia lingvo estas
ege utila al la movado por paco. Ni apelis la fonduson por inviti ilin, kaj
sukcesis havi 141 mil enojn. Estis klare, ke tiu sumo en cxi tiu fojo ne estis
suficxa, sed la monofero en 1990 (?) de anonima membro el Hgxogo multe helpis
la aferon.
6. Pri la dato de la organo-elsendado
La daton de kunsido, en kiu ni
laboros por elsendi la organon, decidis la gxenerala kunsido mem por septembro
en Osaka.
7. Pri propaganda brosxuro kaj jarlibro
Law la decido de la gxenerala
kunsido ni eldonis brosxuron por propagandi pri nia asocio en la 83-a Kongreso
de Japanaj Esperantistoj, okazigita en Hirosxima, kaj jarlibron kun mane
produkta maniero.
8. Pri pago de kotizo
En jarfino ni apelis por pago de la kotizo, kaj
ankaw post tio, rememorigis al tiuj, kiuj ankoraw ne pagis por tiu jaro la
elcxerpigxon de la kotizo, kaj atingis al tia stato, ke 66.7% de la membroj
pagis la kotizon por kuranta jaro.
Kion donis al mi la cxehxa literaturo
serio 2
K.Kurisu
La esperanta originalo de la eseo, kiu aperis en cxehxa traduko
de KAVAPECh okaze de la UniversalaKongreso de Esperanto en Prago somere 1996
Kurisu kei
2. Kiel komencigxis mia kontakto kun la cxehxa literaturo
Mi unuafoje
kontaktis Cxehxion kaj cxehxan literaturon per Esperanto tra Slovakio. Nome
elstara cxina esperantisto Zhan Hongfan,16) konata kiel
la cxefdirektoro de "Esperanta-Cxina Vortaro" aperinta en Pekino en 1987,
rekomendis al mi kiel korespondanton la jam menciitan slovakan jxurnaliston
Imrich Zalupsky, kun kiu li jam fruktodone korespondis. Kun Zhan Hongfan mi
komencis korespondi en 1947 apenaw la internacia korespondado denove fatigxis
eble, kompreneble ankoraw sub cenzurado de la usona okupaciarmeo.
Al Zhan mi sendis tajpkopion de mia esperanta traduko de "cxevalo", 17) novelo de Tokunaga Sunao, 18)
japana komunista verkisto laborist-devena, kaj li siaparte sendis gxian
retajpajxon al Zalupsky, tiel ke cxi tiu jam en sia unua letero al mi de la
7-a de junio 1948 informis min, ke li jam slovaken tradukis "Cxevalon" kaj ke
kune kun la sekvanta letero li jam povos sendi al mi la n-ron de "Praca", en
kiu estas publikigita gxia traduko.
Kaj efektive li raportis al mi en sia sekvanta letero de la 1-a de awgusto,
ke gxi aperis en "Praca" de la 25-a de julio, kaj ke li sendas al mi unu
plenan ekzempleron de tiu n-ro kaj du eltondajxojn. "Cxevalo" estis poste
represita en sia slovaklingva formo en revuo "Novy orient" en Prago.
Law peto de Zalupsky mi nove esperantigis tri novelojn el la antawmilita
proleta literaturo japana kaj sendis al li. Ili estis: "Letero el
cement-barelo" 19) de Hayama Yosiki,20) "Viro, kiu ne aplawdas" 21) de
Huzimori Seikiti22) kaj "Fruprintempa vento"23) de Nakano Sigeharu24) Kaj ili
cxiuj estis publikigitaj en "Praca" en slovaklingva traduko de Zalupsky.
Cxi tiu tradukis slovaken ankaw law mia esperanta traduko la romaneton
"Krabsxipo"26) japana komunista verkisto torture
murdita de Tokko^, la jam menciita japana Gestapo, en Tokio la 20-an de
februaro 1933. Gxi aperis en 1951 cxe la eldojeno de "Praca" en Bratislava sub
titolo "Lod na kraby".
Gxia cxehxa versio, "Lod na kraby", fare de Vlasta Hilska' aperis plifrue,
en 1947 en Prago kiel volumo de Lidova' knihovna (Popola Libraro), Gxia
traduko estis farita law la japana eldono el 1933, nome el la sama jaro, kiam
gxia awtoro estis de Tokko^ torture murdita. Tial ne estas mirinde, ke gxi ne
estis plena, cxar la japana eldono mem ne estis plena, tial, ke la tiama
japana cenzuro forstrekis el gxi multajn vortojn kaj frazojn.
Sed mia esperanta traduko estis plena, cxar Kisi Yamazi, verkisto kaj amiko
de Kobajasi, kiur editoris post martirigxo de cxi tiu lian 3 voluman verkaron,
donace sendis al mi ekzempleron de la japana eldono de "Krabsxipo", en kiu li
revivigis cxiujn votojn kaj frazojn forcenzuritan, por helpi min, kiam en 1934
mi komencis esperantigi la romaneton law mendo de EKRELO )Eldon-Kooperativo
por Revolucia Esperanto-Literaturo), kiu estis fakte la eldonejo de SEU
(Sovetrespublikara Esperantista Unio).
Pro tio mia esperanta traduko de "Krabsxipo" estas plena sen ia ajn
"brecxo". Sekve ankaw gxia slovaka traduko farita law mia eseranta traduko
estas plena. Krom tio en la cxehxa traduko la japana vorto syo^gun27) (sxoguno) estas erare tradukita kiel "so'gun" malgraw ke
syo^gun en tiu kunteksto signifas generalon de moderna armeo, sed ne fewdan
militistan suverenon, kiuj en la japana lingvo oni nomas same syo^gun. Nome
tiu japana vorto signifas jen fewdan militistan suverenon jen generalon de
moderna armeo.
Mia esperanta traduko de "Krabsxipo" mem gxis nun kusxas en tirkosto, cxar
EKRELO malaaperis por cxiam, kiam Stalin likvidis en 1937 la tutan esperantan
movadon sovetan: ankaw por li Esperanto estis lingvo dangxera, ja ecx
dangxerega.
Siaparte Zalupsky komencis esperantigi tutan novelaron "Nema' barika'da" de
cxehxa verkisto Jan Drda konforme al mia peto, ke li esperantigu por mi ian
libron, kiu bone priskribas la vivon kaj batalon de cxehxaj civitanoj sub la
nazigermana okupacio, cxar ni japanoj tre scivolis pri tio, cxar antaw ni tiam
ankoraw trovigxis sub la usona okupacio. Kaj li sendis al mi tri novelojn el
"Nema' barika'da" (Muta Barikado) en sia esperanta traduko:"Vyssi dynamitu"
(Plialta Principo), "Hlidac dynamitu" (Gardisto de Dinamito) kaj "Nema'
barika'da" (Muta barikado).
Mi ilin cxiun japanigis kaj publikigis, unu post la alia, la unuaj du en
"Sin Nihon Bungaku" (Nova Japana Literaturo) kaj la trian en "Ningen" (Homo).
Ili ambaw estas monataj literaturrevuoj en Tokio. Bedawrinde li ne povis sendi
al mi la pluajn novelojn el "Nema" barikada" en sia esperanta traduko, cxar
pro akrigxo de la malvarma milito li estis mobilizita en la cxehxoslovakan
armeon kiel rezerva oficiro (li partoprenis en Slovaka Nacia Ribelo en 1944).
Kion fari? Post pripenso mi min letere turnis al la cxehxoslovaka
kulturministerio kun peto pri urgxa helpo, cxar gxis plifrue sendis al mi law
interveno de Za'lupsy angla lingvan memlernilon de la cxehxa kaj vortarojn,
cxehxa-anglan kaj anglan-cxehxan, por ebligi al mi memlernadon de la cxehxa,
kaj krom tio mi sciis, ke gxia kunlaboro kun elstaraj cxehxaj esperantistoj
ankoraw dawras malgraw ke la cxehxoslovaka komunista registaro, kiu ekestigxis
februare 1948, jam evidente malfavoris la esperantan movadon.
Kaj mi ne trompigxis, cxar gxi senprokraste komisiis al Milos Luka'S,
elstara esperantisto el Hradec Kra'love', esperantigi por mi la ceterajn 8
novelojn el "Nema barikada". Nur dank'al tio al mi prosperis japanigo la tutan
novelaron de Jan Drda kaj eldonigi en Tokio libroforme30) en 1952.
Zalupsky komencis esperntigi por mi ankaw la tutan libron "Riprta'z psana'
ne opra'tce" (Riporto skribita en la pendumila masxo, pli simple "Riporto") de
Julius Fucxik, sed pro la supre menciita cirkonstanco povis sendi al mi nur la
enkondukon de la awtoro. Sekve mi gxin japanigis law gxia anglalingva traduko,
"Motes from la Gallows" (Notoj el la Esxafodo) aperinta ne Novjorko en 1948,
kiun mi gxustatempe donace ricevis de japandevena usona verkisto komunista,
nomata Abe Yosio, el Novjorko.
Samtempe mi japanigis ses elprizonajn31) de fucik el
"Masses and Maistream" (Amasoj kaj Cxeffluo), komunista monatrevuo en
Novjorko, la tagnotojn, kiujn li skribis rekte antaw la Munkena Diktajxo, el
"Czechoslovak Life" (Cxehxoslovaka Vivo), la anglalingva poreksterlanda revuo
en Prago, kaj 11 artikolojn, kiujn li verkis kaj publikigis en diversaj
kontrawlegxaj gazetoj sub la nazigermana okupacio, escepte de "O hrdinech a
hrdinstvi" (Pri Horooj kaj Horoeco) el 1934, el unu-voluma ruslingva elektita
verkaro de Julius Fucik eldonita en Moskvo en 1950.
Kvankam gxis tiam mi tradukis la cxehxajn literaturajn verkojn el Esperanto
akj el la angla kaj la rusa, neniel rekte el la cxehxa, tamen oni jam komencis
rigardi kaj trakti min kiel specialiston pri la cxehxa literaturo. Tion mi
hontis kaj komencis serioze memlerni la cxehxan lingvon law la anglalingva
memlernilo de la cxehxa eldonita en Londono dum la milito, kiun la
cxehxoslovaka kultur^ministerio plifrue sendis al mi law rekomendo de Imrich
Za'lupsky, kiel menciite supre.
Tio estis unu motivo, kial mi fine decidis memlerni serioze la cxehzan
lingvon. Sed la vivo estas komplika, ne tiel simpla, kaj por eldiri la plenan
veron cxi-okaze, mi havis por tio ankoraw kelkajn aliajn motivojn.
- Notoj:
- 16)張門凡、17)馬、18)徳永直、19)セメント樽の中の手紙、20)葉山嘉樹、21)拍手しない男、22)藤森成吉、23)春先の風、24)中野重治、25)蟹工船、26)小林多喜二、27)将軍。